|
|
|||||
|
|
La 59-a ILEI-KONGRESOLa programo de la 59-a ILEI-Kongreso (nova versio 12.04.2026) La Simpozio de ILEI en 2026 (nova versio 12.04.2026) La Kongreso de ILEI 2026: Hoteloj kaj Ekskursoj (nova versio 12.04.2026) En 2026 la Kongreso de ILEI okazos ĉe Zaozhuang-a Universitato, en urbo Zaozhuang de Shandong-Provinco de Ĉinio, de la 10-a ĝis la 16-a de julio. La evento okazos kunlabore kun la Universitato mem, kiu estas sidejo de la plej granda Esperanto-Muzeo de Azio kaj de la sola Esperanto-fako nuntempe aktiva oficiale agnoskata de la Ĉina Registaro. La temo de la Kongreso estas "Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon", dum la Simpozio esploros pli science la temon "Plialtigi lingvan konscion", tre gravan en tempoj de A.I. La unuaj tagoj de la Kongreso havos buntan preleg-programon, inkluzive de tri seminarioj pri la kongresa temo kaj de du-taga Simpozio kun la partopreno de doktoroj kaj profesoroj el diversaj landoj. La lastaj tri tagoj de la Kongreso estos tute dediĉitaj al la esplorado de la kultur-riĉa provinco Shandong, hejmloko de famaj filozofoj kiel Konfuceo kaj Mozi. Bonvolu rapide aliĝi per la formularo: https://forms.gle/LVbz3WHLfAnrZbFA6
(La paĝo estis laste aktualigita: la 9-an de januaro 2026.)
|
|||||
|
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |
||||||