ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

Universitata agado

ILEI estas Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Do, ni alte taksas kaj subtenas la laboron de ĉiuj kolegoj, kiuj klopodas kaj sukcesas instrui Esperanton aŭ pri Esperanto kaj rilataj temoj en siaj aŭ rilataj fakoj. Ĉiu tia aliro estas respektinda kaj valora, ĉar ĝi provizas novajn perspektivojn kaj kampojn al nia agado. Do, ILEI klopodas atente sekvi tiujn konkretajn, desubajn kaj diversfakajn evoluojn.

Cetere, ILEI interesiĝas pri agado por Esperanto en universitatoj de multaj jaroj kaj de multaj jaroj havas Sciencan Komitaton, konsistantan el konataj esperantistoj plejparte laborantaj en universitatoj. De oktobro 2018 ekfunkciis labor-grupo por kunordigi kaj akceli la instruadon de Esperanto kaj de interlingvistiko en Universitatoj.

La labor-grupo funkcias praktike en ILEI sed volonte akceptas membrojn el UEA. TEJO kaj ESF. La labor-grupo funkcias retpoŝte, kunsidas per Zoom unu fojon ĉiumonate kaj komunikas siajn planojn kaj rezultojn al ĉiuj interesiĝantaj individuoj kaj organizaĵoj.

Ĝi funkciigas la paĝaron: Esperanto en Universitatoj en la vikio de UEA: https://uea.org/vikio/Kategorio:Esperanto_en_universitatoj

Nia celo estas plimultigi la kursojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj [Iom pri ĝia historo legeblas ĉi tie.] kaj kunlaborigi la instruantojn en tiu nivelo. Tio signifas ankaŭ stimuli la esploradon en la kampo de interlingvistiko kaj esperantologio. La ekzisto de kurso kaj esplorprojekto pri Esperanto en universitato de unuopa lando helpas la ILEI-sekcion en la lando ricevi permesojn instrui Esperanton en lernejoj en aliaj niveloj.

Se vi scias pri kurso pri Esperanto en universitato aŭ pri instruanto en universitato, kiu estas esperantisto, bonvolu informi Ahmad Mamduhi, mamduhi<ĉe>gmail.com, aŭ Renato Corsetti, renato<ĉe>esperanto.org.

 

Kunsido de la laborgrupo, 2024-01-08

La kunveno kunpensiga de la 8-a de januaro 2024 estis aparte interesa. Partoprenis pli ol 10 gekolegoj.

Unue Philippe Planchon donis informojn pri la kunveno pri konstruitaj lingvoj okazonta la 4-an kaj 5-an de julio 2024 en Orleans, Francujo. Vidu la bazajn informojn ĉi tie: https://icon2024.sciencesconf.org .

Sekvis raporto de Viko pri la stato de la kurso pri Esperanto por universitataj profesoroj en Seviljo kaj pri la kunveno en Hispanujo pri Afriko kaj pri malkoloniigo de la komprenoj pri Afriko, en kiu estis prezentataj du filmetoj produktitaj de esperantistoj, unu pri la universitato Espero en Kongo kaj unu pri la virina esperantista movado en Afriko: https://www.youtube.com/watch?v=Vv_doqUt_nU kaj https://www.youtube.com/watch?v=c7GOTCKiVpg.

Poste oni parolis pri la unua leciono de la kurso pri enkonduko al interlingvistiko de Ahmad Mamduhi kun interŝanĝo de informoj kun Chistian Lavarenne, kiu promesis interveni, kiam oni parolos pri la interlingvoj de la antikveco, ĉar li doktoriĝis pri la sanskrita kaj krome li promesis liveri materialon pri Balaibalano. Aldone Aĥmad donis informojn pri nova kurso pri Esperanto en irana teĥnika universitato. Giridhar Rao prezentis la kunvenon 'Hajderabada Literatura Festivalo' kun aparta atento al lokaj lingvoj, kiun li partoprenos baldaŭ kaj en kiu li havos eblon informi pri Esperanto: https://www.hydlitfest.org/. Nia kolegino Arko klarigis pri la ceremonio en la universitato Zaozhang kun ĉeesto de la prezidanto de UEA.

 


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj