Akvon puran
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Akvon puran en la glason!


Mi varme bonvenigas la reagon de Felix Garcia Blazquez en IPR 04/1,
kaj la praktikitan degnon de la redaktistaro (?) de IPR ebligi la mencion
de la gxis nun hereza esprimo "kritikindajxoj en E", kioj sxajnas indiki la
alvenon de revolucio en E-ujon, au la farigxon de miraklo. Mi gxojas,
vidante ke mia 10-jara persista lukto por komprenigi ke E havas ankaw
kelkajn nepre kaj urgxe korektendajn resp. evoluigendajn trajtojn, estis
ne vana.

Jes, al la dubindaj formoj ankaw mi rilatis, provante maksimume
prisilenti ilin kaj en miaj kurshoroj kaj en mia eldonigita lernolibro, kaj
menciante ilin nur fine de la tutaj kursoj. Sed mi devas demandi: cxu cxi
tiu skizofreneca traktadmaniero estas avantagxa rilate la perspektivojn
de E? Cxu tio estas agrabla, fari "cxion eblan" por antawenigi nian
aferon, sed en ni mem, samtempe deziri, ke nia afero nun prefere
tamen ne rapide progresu, cxar ni deziras E-on kelkrilate diversan de la
tradicia? Cxu tio estus ne pli oportuna, versxi akvon puran en la glason,
profunde traktante cxiun dubindan faceton de E (eventuala kune kun
akademianoj, sed kun la iom pli taugaj el ili ol pluraj el la nunaj, kiuj
kapablas nur rifuzadi la lancxitajn problemojn) kaj farante la
necesajn "khirurgiajn" operaciojn al la kelkrilate fosilajx-aspekta E, se
tio necesas, des pli, cxar da ili estas ne multe?

En la malsupraj mi deziras prezenti un tian lingvan makulon de E, kies
korekton mi opinias la plej grava kaj urgxa. La temon mi lancxis ankaw
en la publika retforumo de AdE en la jaro 2003, kaj la reaganta
akademiano, je mia plej granda konsternigxo, opiniis tion pli grava
fabriki metafizikan teorion, ol emi malfermi siajn orelojn al klaraj
kontrawargumentoj. En la sekvaj mi prezentas la aferon (en formo iom
pli evoluigita ol cxe la retforumo), invitante la legantojn de IPR al reago.

Pri la malsaneco de la strukturo "estas ...-e ...-i/ ke ..."

Kiel tio videblas ankaw el la titolo, la parolo estas pri tiu kazo de la
predikativa strukturo, kie la subjekto estas au infinitivo au propozicio.
La strukturo havas 2 eltrancxendajn "tumorojn": la unu estas la manko
de ia gramatika subjekto, la alia la finajxo -e en la predikativo. Ni
rigardu unue la probablan motivon, movantan Z-on krei cxi tiun lingvan
mistrafajxon.

La plej versxajna konjektajxo estas, ke la kreinton de E movis la favora
impreso farita al li de la formo, pli precize la koncizeco, mallongeco de la
responda strukturo en la rusa lingvo, kiun li regis (onidire) bone. Kaj
vere: en cxi tiu predikativa strukturo en la rusa la subjekto vere
mankas, do cxi tiu strukturo, transprenite, povus pligrandigi la altirforton
de E (jen un ekzemplo: "Nujxno napisatj pismo." kies E-an ekvivalenton
ni persistas tiel formuli, ke "Estas necese skribi leteron." au "Necesas
skribi ..." ). Jes, "povus", se la Z-a eksperimento ne estus pruvigxinta
forigenda fremda korpo en homa lingvo, sub la lupeo de atentema
analizanto. La e-istaro, instinkte eksentante cxi tiun Z-an intencon,
konservis kaj niaj "gardaj angxeloj" feroce gardis la inventajxon,
evidente cxar au suficxe elcxerpan kaj konvinkan kontrawargumenton
gxis nun prezentis neniu, au iu prezentis gxin, sed AdE funkciis "pli
bone." Tion cxi klare pruvas kelkaj tiaj "eraraj" kazoj, kie la formulanto
klopodas ecx ellasi la kopulon, supozeble ne konsciante, ke la parolo
estas pri la transpreno "pura" de la rusa sistemo, do pri la
superplenumo de la Z-a intenco. Jen unu el ili: en Esperanto (de UEA) n-
ro 991-992 (pgx. 137) legeblas la jena frazfragmento: "Apenaux
surprize do, ke ili ne majstras la lingvon: ..."

La fenomeno okulfrapas unuavice al konantoj de pluraj etnaj lingvoj,
cxar ili scias, ke, almenaw en la lawmodaj Europaj lingvoj, la entema
strukturo akceptas la formon kun gramatika subjekto kaj predikativo
adjektiva - jen kelkaj ekzempoj: G "Es ist noetig einen Brief zu
schreiben.", A "It's necessary to write a letter.", F "C'est necessaire
d'ecrire une lettre." k.t.p. Z sxajnas strutece sxovinta sian kapon en
sablon antaw cxi tiu fakto, neglektante la cirkonstancon ke malantaw cxi
tiu unuece farigxinta kaj konsekvence aplikita formo sin kasxas
plurjarcenta polurigxo kaj sen kompreni la procezon de gxia kreigxo.

La kutima kontrawargumento (precipe de akademianoj) al cxi tio estas
ke en la rusa lingvo la respondaj predikativoj "estas adverboj" (ni ne
sekretigu ke kelkaj presitaj gramatikoj - mi konas tiun ecx de rusoj! -
samtempe konfirmas cxi tiun koncepton) kaj ke en la germana kaj en
kelkaj ceteraj gxermanaj lingvoj la formo de multaj adjektivoj indentas
kun la formo adverba, tio do estas ofte malfacila distingi la aktualan
funkcion de cxi tiuj vortoj, sed, law mi, ambaw argumentoj estas eraraj.
Unue, cxar, kvankam la koncernitaj predikativoj vere shajnas adverbaj,
cxi tiu shajno originas nur el la identeco de la finajxoj de adverboj
unuflanke kaj de la neutra formo de la t.n. mallongaj rusaj adjektivoj
aliflanke (ambaw estas "-o"). Kaj cxi tie ni nepre devas ion konsideri:
tion, kies versxhajna preteratento (au nekono) kauzis la fusxitecon de
la Z-a solvo. La parolo estas pri tio, ke la t.n. mallongaj adjektivoj en la
rusa funkcias SOLE KIEL PREDIKATIVOJ, dum cxi tiajn specialajn
adjektivojn E NE HAVAS. Konsidere, ke cxi tiaj predikativoj en la rusa
rolas ankaw sen kopulo, dum en nia E la kopulo estas ne ellasebla, la Z-
a solvo en la tradicia E (vd. "Estas necese skribi leteron.") estas ne nur
senbaza, sed ankaw pleonasma, aldone, manke de respondaj formoj en
etnaj lingvoj, ankaw malnatura. Niaj akademianoj tamen strebas forgxi
meriton el la obstina gardado de cxi tiaj fusxajxoj.

La miskomprenon en la afero spegulas ankaw la ofte esprimita
koncepto, ke la predikativo en cxi tiaj strukturoj rilatas al la verbo
(kopulo), kies komplemento povas neniam esti adjektivo, sed nur
adverbo (se elekti inter cxi tiuj du), sekve ankaw la komplemento al
kopuloj povas esti sole adverboj. Cxi tiun miskomprenon spegulas
krome ankaw la alia demando, cxu kompletigante la strukturon per
subjekto, la subjekta anstatawanto por infinitivoj estu "tio" au "gxi",
eventuale io alia.

Tio videblas ankaw el la supraj, ke la entitola temo apartenas ne al la
plej simplaj aferoj de nia lingvo. La plej surpriza estas, ke cxi tiuj
predikativoj ne rilatas ecx al la subjektaj infinitivo au subpropozicio! Por
kompreni la enhavon de cxi tiu strukturo, mi provas prezenti la
devenprocezon de tiu formo (la parolo ja estas sole pri gxi), kie la
subjekton anstatawas ia subjekta substituanto ("tio", eventuale "gxi").

La unua surprizajxo estas, ke la eliraj, originaj formoj estas ne ekz. "Vidi
vin estas bona", resp. "Ke mi vidas vin, estas bona.", sed "Vidi vin,
estas AFERO/TRAVIVAJXO (k.s.) bona.", resp. "Ke mi vidas vin, estas
AFERO/TRAVIVAJXO bona.", alivorte: la predikativo - en sia kompleta
formo - estas nek adverbo, nek simpla adjektivo, sed epiteta strukturo!
Sed ni iru plu.

Tio senteblas ecx je la unua lego/auskulto, ke nia lingvosento postulas
la inserton de "tio", versxajne cxar ni ne suficxe forte sentas ke la
infinitivo resp. subprop-o ankaw en cxi tiu formo de la sturkturo rolas
kiel kvazawsubstantivaj subjektoj (notu, ke gxi povas esti do sole "tio").

La homan parolon karakterizas, ke oni klopodas ju pli komencen meti la
frazkomentajn predikativojn, sekve oni preferas la alternativan formon
kun inversa vortordo "Tio estas afero bona, vidi vin.", resp. "Tio estas
afero bona, ke mi vidas vin." De cxi tie ni venas al la fina stato de la
procezo, kie la substantiva elemento de la epiteta strukturo elipsigxas
kaj restas la formoj "Tio estas bonA, vidi vin.", resp. "Tio estas bonA, ke
mi vidas vin.", kiuj, cetere, tute respondas al la respondaj formoj en
etnaj lingvoj.

Rimarku, ke la ellaso de "tio" ankaw kaj precipe en cxi tiuj formoj de la
strukturo estas erara, i.a. cxar en cxi tiu formo gxi povas veki la falsan
senton en la leganto/auskultanto, ke tie temas pri la E-a ekvivalento de
ekz. la angla "There is a good ...", do pri la esprimo de "gxenerala
ekzisto" k.s. Mi mencias ankoraw du pluajn argumentojn plede por la
supra teorio.

Unue: la erarecon de la Z-a strukturo pruvas ankaw la fakto, ke kaze de
la gramatikajxo nomita strukturo kun objektiva predikativo, kie kvankam
temas samtiel pri atribuo de eco (eventuale de nomo) al io, iu, kiel en la
supra kazo, la predikativo akceptas la formon ne adverban (ekz. "Mi
opinias bonE vian vidon."), sed ekskluzive adjektivan.

Due: premisante ke la deriva formulo de ekz. "gravas" (ekz. en "Tio
gravas, ke vi alvenis.") povas esti sole "gravas<estas gravA", la
vorto "gravas" (en la menciita tipo de strukturoj), apud la nuna kutimo
diri "Estas gravE ...-i/ke ..." simple devas esti mallogikajxo. La
formo "Gravas, ...-i/ke ..." estas des malpli evitenda, cxar cxi tiuj verboj,
sen la subjekta "tio", pruntas grandan frazakcenton al la infinitivo, resp.
subprop-o post si, malgraw tio, ke la frazakcento falas ne sur ilin.

Resumante: la sole gxusta formo de la entema strukturo devas
esti: "Tio estas ...-A, ...-i/ke ...", do la formo respondanta al tiu en etnaj
lingvoj. La sola simpliga rimedo aplikebla cxi tie, siavice, povas esti la
kuntiro de la predikativo kun la kopulo, kies rezulto do aspektas
jene: "Tio gravas, ...-i/ke ..."

La supra temo konisistigas unu elementon de la problemaro rilate niajn
frazojn kun frazkomencaj, sensubjektaj "estas ...". Ankaw la analizo de
la cetero valorus la penon, law mia opinio.

Johano Petik