Auxstrio
Hejmen ] Supren ]

 

Auxstralio
Auxstrio
Finnlando
Nederlando
Pollando
Nederlando

Longa Nokto en Vieno

En Europo estas jam bela tradicio, ke dum unu nokto la muzeoj invitas al
specialaj programoj: En la nokto de la 5-a gis la 6-a de oktobro tio
okazis en Austrio, kun plej granda sukceso. Ci-jare partoprenis ankau la
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. La speciala programo estis
rektmetodaj kursetoj, prezentitaj je ciu plena horo. Majstre gvidis
tiujn praktikajn prezentojn de Esperanto gasto el Nederlando, s-rino
Katalin Kováts, kiu sukcesis peri la bazajn nociojn de Esperanto al
proksimume 200 personoj el entute 11 landoj. La aplikata metodo vere
estas ideala: Dum la kurso s-rino Kováts utiligas nur Esperanton kreante
memevidentajn komunikajn situaciojn, tial gi taugas por ciuj -
sendepende de ago au de gepatra lingvo.  La reago de la publiko estis
entuziasma. Kelkaj infanoj ne volis cesi kaj daurigis la ekzercadon ec
en la pauzoj por lerni Esperanton en tiel placa maniero.

HR Mag. Herbert Mayer
Internacia Esperanto-Muzeo