Barcsay Zsuzsa forpasis
Hejmen ] Supren ]

 

Proverbante
Barcsay Zsuzsa forpasis
Lerni kaj instrui
Interkulturo en YU
El la landoj 00/4
Notlibro 00/4

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon...

II. Timoteo 4.7.

Memore al

BARCSAY Zsuzsa

Post plurmonata, nekuracebla malsano, la 29-an de septembro 2000, en Budapesxto forpasis kolegino BARCSAY Zsuzsa.

Ni funebras pedagogon, kiu estis pedagogo ne nur lauxprofesie, sed en la tuta personeco. Per sia tuta vivo sxi instruis: gelernantojn, kursanojn – kaj nin, cxirkauxvivantojn, kunlaborantojn. Sxi instruis al ni per propra ekzemplo, kiel labori, organizi – kaj kiel zorgi pri aliaj, kiel rimarki ke iu bezonas nian helpon, kiel havi forton por okupigxi pri alies problemo.

Ni ricevis ekzemplon, kiel esti forta en strebado – kaj kiel akcepti la destinon; kiel esti obstine aktiva – kaj kiel cedi al la volo de la plej Potenca.

Sxi havis tre klarajn vivprincipojn, kaj same klarajn principojn por sia laboro. Sxi plentempe laboris en mezler-nejo (dum 30 jaroj en la sama!), instruinte komence la rusan lingvon kaj la hungaran, poste sxi igxis bibliote-kistino. Ekde 1971 sxi okupigxis pri Esperanto.Sxi edukis sian filinon denaska esperantistino.

La plej vasta kampo de sxia enlanda agado estis la prizorgo de la lerneja instruado, la egalrajtigo de Esperanto kun la aliaj instruataj lingvoj. Sxi sukcesis atingi, ke Esperanto restu instruebla je cxiu nivelo, gxiaj lernantoj havu samajn eblojn kiel la aliaj cxe konkursoj kaj abiturientigxo. Tial sxi akceptis diversajn funkciojn en sxtataj institutoj. Sxi multon faris por la formado kaj perfektigo de instruistoj (metodikaj kursoj cxe Hungara Esperanto-Asocio, helpo al pedagogiaj altlernejoj por fondi aux vivteni Esperanto-fakon, la iniciado kaj organizado de Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto). Majstra en la konceptado de programoj kaj en la gvidado de diskutoj, la nivelon de tiuj fakkunvenoj sxi influis ankaux per elstare bona lingvouzo, kaj ekzemplodonaj prelegoj kaj prezentoj. Sxia granda merito estas la kunligo de porinstruistaj kaj porlernantaj programoj, danke al kio la pedagogiaj trejnadoj proponis lingvan praktikadon kaj amikan kunestadon al niaj lernantoj, kaj al la instruistoj vivajn pedagogiajn situaciojn. Cxiuauxtuna “lukto” estis redakti kaj sendi cirkuleron al la gekolegoj. La fama slipar-adresaro enhavis ecx 600 adresojn en la glora tempo. Sxi respondis la leterojn de gekolegoj, vizitis ilian lernejon, prelegis, instruis la lingvon kaj metodikon.

Ankaux internaciskale sxi klopodis disvastigi la “hungaran modelon” gvidante metodikajn kursojn, iniciatinte kaj kunorganizinte Internaciajn Metodikajn Seminariojn en Meza Euxropo. En la estraro de ILEI same sxi eklaboris por lernantoj kaj fondis por ili la t.n. Gimnazion. La tre konscie akceptitaj taskoj do ege multis. Sxi tion plenumis, tiom, kiom la malsano ebligis tion. Iom post iom sxi disdonacis ilin inter ni, pluraj kunlaborantoj dum multaj jaroj. Ja sxi havis ankaux la talenton labori en teamo kaj esti la estro tiel, ke oni sentu sin apude egalrajta, oni kuragxu iniciati, kapablu labori memstare kaj respondece.

Ni funebras la fizikan, korpan malaperon de kolegino, amikino. En la memoro ni gardas sxiajn rideton, vocxon, movojn. Kaj cxefe ni gardu tiun flamon, kiun sxi heredigis al ni.

Faka biografio de BARCSAY Zsuzsa

Sxi esperantistigxis en 1971. Sxi finstudis Esperanton en la Esperanto fako de Universitato ELTE, en Budapesxto.

1975-1987. Sxi gvidis la lernejan sekcion de la Instrua Komisiono de Hungara Esperanto-Asocio (HEA).

1987-1990. Sxi estis vicprezidanto pri instruado kaj ekzamenoj de HEA.

Ekde 1982 sxi estis nomumita landa inspektoro de la Hungara Eduka Ministerio, ekde 1988 landa konsilanto pri metodologio de Esperanto en Landa Pedagogia Instituto. Ekde 1987 sxi estis eksperto pri Esperanto en la fremdlingva kolegio de Landa Pedagogia Instituto. Ekde 1988 sxi instruis metodologion de Esperanto en la cxeestaj, malcxeestaj kaj postuniversitataj kursoj de ELTE. Dum preskaux dek jaroj sxi estis sekciestro de ILEI en Hungario, gxis 1985.

Skema vicigo de sxiaj aktivecoj:

·         sxi zorgis pri tio, ke Esperanto estu kaj restu instruebla je cxiu nivelo de la hungara lerneja sistemo (ekde la bazlernejo gxis la universitato, ecx postuniversitatgrade)

·         kunlaboris en la verkado de la instruprogramoj de diversaj instruformoj

·         ellaboris la postulojn kaj gvidilon por la abiturienta ekzameno, cxiujare sxi verkis la testfoliojn

·         dum du jardekoj sxi organizis la cxiujarajn sxtatajn lernejajn konkursojn por bazlernejanoj, preparis la taskojn kaj gvidilojn, membris en jxurioj

·         organizis internaciajn tendarojn por lernejanoj

·         mem gvidis multajn lingvo-kursojn al cxiuagxuloj, en- kaj eksterlande

·         gvidis kaj organizis la kunlaboron de gekolegoj el 8 landoj por prepari metodikan videobendon por instruantoj, prijugxis kaj korektis plurajn eldonajxojn, verkis fakajn informmaterialojn ekz. por la Kultura Komisiono de la Hungara Parlamento

·         regule informis la hungarajn gekolegojn pri aktualajxoj, sxi kolektis informojn pri la instruado kaj publikigis statistikon pri gxi

·         cxiujare sxi kunorganizis Pedagogiajn Tagojn (cxi-jare la 15-ajn), t.e. lingvopedagogian semajnfinon por hungaroj, sed ofte kun internacia partoprenantaro Sxi gvidis metodikajn seminariojn en Hungario dum pluraj jaroj, sed ankaux eksterlande (Finnlando, Bulgario)

·         iniciatis, organizis pedagogiajn, metodikajn kunvenojn (ekzemple Internaciajn Metodikajn Seminariojn por ligi instruistojn de la tiamaj socialismaj landoj), sxi prelegis pri diversaj fakaj temoj

·         estrarano pri instruado de ILEI en 1991-92, poste estrara komisiito gxis 1998

·         iniciatis kaj organizis Gimnazion de ILEI-Konferencoj ekde 1992.

Kovács Márta