|
Katalin
Smidéliusz
Intervjuo
kun Dennis Keefe BEKunu,
BEKdu, BEKtri, BEKkvar... (Dauxrigo
de la intervjuo) Sekvante
vian kurson, kiom da tempo estas bezonata por forlasi la titolon
"komencanto"? Mi
pensas, ke se la lernanto estas plenkreskulo sed ne tro maljuna, se la lernanto
jam studis sukcese unu aux du fremdlingvojn, se la lernanto cxeestas cxiujn
lecionojn, kaj estas denaska parolanto de euxropdevena lingvo, bezonata estas
minimume 100 horoj. Alikaze, pli. La tuta kurso povus dauxri plurcentojn da
horoj por ekzemple japano kiu estas maljuna kaj kiu neniam lernis fremdlingvon
en lernejo. Dirinte tion, mi pensas, ke estas tro da esperantistoj kiuj pensas,
ke tradicia unuagrada kurso sekvata de tradicia duagrada kurso suficxas. Tia tro
simpla pensado estas, laux mi, granda malhelpajxo por la disvastigxo de E-o. Se
Esperantujo ne kapablas oferti aux doni kompletan sistemon - ne nur kursetojn
kaj sxtagojn - por preterpasi la stadion de komencanto, en Esperantujo, en la
E-movado, en la E-lingvokomunumo restas nur tiaj personoj, kiaj estas
gxisostuloj, aux kiaj estas tre fervoraj, aux kiaj bezonas internacian familion.
Tio estas granda risko por E-o, cxar tiaj personoj estas granda malplimulto el
la logxantaro. Ni devas pensi pri
la plimulto, tiuj kiuj ne estas samideanoj, cxar ili fakte konsistigas 99% el la
tutmonda logxantaro. Kiom
da stagxoj vi havis instruante laux via metodo? Ne
suficxe. Eble ses aux sep. Kaj por fari la tutan, tio estas de BEKunu gxis
BEKkvar nur trifoje. La unua kompleta kurso okazis en Madrido, en 1988. Estis
oktaga kurso kaj estis ok horoj en cxiu tago. Entute mi havis dekunu personojn
kaj ok el ili, se mi bone memoras, finis. Cxe la fino de tiuj ok tagoj ili
kapablis partopreni, kun iom da hezitoj kaj eraroj tamen, la Konversacian Rondon
de la Liceo de Esperanto de Madrido. (Tiutempe multaj eminentaj esperantistoj
multfoje cxeestis tiun eventon, inter ili Gxian Karlo Fighiera, Ada Fighiera Sikorska, Georgo Kamacxo, Miguel
Fernandez, Juan Carlos Ruiz ktp.) La dua kompleta kurso okazis en la Kastelo
de Grésillon en somero 1988. Laux la komentoj de la kursorganizanto de la
Kastelo, estis la unua fojo en Grésillon, kiam la gelernantoj (veraj
komencantoj sen antauxaj studoj de Esperanto) vere kapablis paroli cxe la fino
de la kurso. Interkrampe, la kvin personoj, kiuj faris tiun kurson revenis en la
sekvanta jaro. Tri el ili iris rekte al la duagrada kurso, kaj du el ili ecx
partoprenis la triagradan kurson. Finfine, la tria kompleta kurso okazis en la
urbo Tours en Francio lastjare. Estis ok personoj entute, sed nur du el ili
estis veraj komencantoj. Unu el ili, dekkvinjara junulino parolis nur esperante
dum pli ol unu horo la lastan tagon pri la libro La verda koro de Baghy. (Interkrampe, fundamenta parto de BEKtri kaj
BEKkvar estas la legado de libroj ekster la leciono por prikomenti ilin dum la
leciono). Cxu
vi sxatus, se via metodo disvastigxus? Jes
kaj ne. Sciu, ke mi verkas la BEKkursaron ne por esperantistoj (mi ne deziras
konvinki personojn, kiuj jam estas konvinkitaj), sed por neesperantistoj. Mi
deziras, ke la kursaro estu uzata ekster la movado. Mi scias, ke mi revas, ecx
revegas, sed mi pensas, se la BEKkurso estos pli kaj pli bona kaj efika kaj
profesia, iam ie iu diros al mi "Venu al firmao Sony en Tokio, instruu 5000
laboristojn aux estrojn por ni, kaj ni acxetos domon sur sudpacifika insulo por
vi kaj via familio. Krome, ni donos al vi televidilon kaj satelitan antenon por
ke vi povu rigardi fremdlingvajn programojn la tutan tagon kaj ni mem sendigos
al vi la lastajn esperantajn programojn el Varsovio!" En
la libroservoj mi nenie vidis viajn kursojn.
Se iu deziras provi vian metodon, cxu oni povas simple mendi la kajerojn
kaj tuj ekagi aux oni devas unue observi kiel uzi la librojn? Bonvolu
ne skribi al mi petante aux mendante la librojn! Antaux nelonge Flandra
Esperanto-Ligo skribis al mi demandante cxu eblos eldoni la librojn. Eble ili
faros tion. Ankaux estas eldonejo en Moskvo, kiu ekinteresigxas pri la
publik-igado. Do eble la libroj estos en la merkato. Sed ni rememoru, ke la
BEK-kursaro ne estas tradicia. Gxi uzas la relative novan Valencian Metodon. Gxi
ne estas nacilingva, do tiaj klarigoj ne ekzistas. Gxi bazigxas sur gruplaboro,
kaj la plejparto el niaj instruantoj (mi ne diras instruistoj) neniam uzis tiun
rimedon aux ne suficxe ofte utiligis gxin. En la BEKkurso la instruisto neniam
lernigas la prefiksojn nek la sufiksojn. La -ig
kaj -igx-sistemo kune kun la participa
sistemo ampleksas duonon el la kursaro. Pro tiuj malhelpajxoj, kvankam la
BEKkurso estas suficxe simpla, ecx tre simpla por neprofesia instruisto, la
instruontoj, mi supozas, bezonas vidi gxin kaj sperti gxin. Acxeti la librojn en
libroservo ne garantios, ke la kurso sukcesos. Mi pensas, ke oni devas cxeesti
stagxon, en kiu la metodo estas prezentata. Alia ebleco estus fari 30- aux
60-minutan vidbendon, en kiu vidigxas la Valencia Metodo. Tio ne solvos la
problemon, sed gxi povas helpi multe. Kio
mankas al BEK? Multego
mankas. Mi jam menciis, ke la duono de la libroj ne estas
finverkitaj. Mi devas refari la BEK-ekzamenojn, ekzamenetojn, kaj la grandan,
finan ekzamenegon. Estos kasedoj por cxiuj niveloj, sed felicxe jam estas
bonegaj kasedoj sur la merkato, ekzemple via sonkasedo "Cxu vi auxdis, ke..." kaj mi esperas baldaux aperos
kasedo de la teamo Lauxte de
SAT-Amikaro. Tiuj kasedoj povas esti uzataj post la fino de BEKdu. Ankaux devas
ekzisti pli abunda legmaterialo por BEKtri kaj BEKkvar. Nuntempe estas devige
tralegi "Gerda malaperis, La verda
koro, kaj Jocxjo" sed mi ege
deziras multe plilongigi tiun liston. Mi mem ne havas talenton por auxtori tiajn
librojn, do mi petas al vi esperantistoj helpi min. BEK estas sur komputilo, sed
mankas bona komputila versio kiu uzos lerte la kapablojn de la komputilo, kaj
por fari tion oni bezonus eble jarojn! Mankas kohera sistemo por fari multe pli
da ekzercoj pri vortoj. BEK nun havas pli da ekzercoj ol iu ajn kurso kiun mi
konas, sed BEK ankoraux restas neprofundeca rilate la vortstokon. Fakte, por
plibonigi BEK estas bezonate enkomputiligi PIV-on kaj la cxefajn modernajn
gazetojn de Esperanto kiaj Eventoj,
Heroldo de Esperanto, El Popola Cxinio, Esperanto, SAT-Amikaro, Monato ktp.
Tiuj kaj aliaj revuoj devas esti unuj el la plej grandaj fontoj de vortoj por
lingvokurso. BEK nepre devas aktualigi kaj nuntempigi la vortojn uzatajn en la
ekzercoj. Oni lernas lingvon por komuniki, kaj se la plejparto de la vortoj
pritraktas la sxafiston kun siaj sxafoj sur la kamparo aux mian ricxan tajloron,
niaj gelernantoj cxiam hezitos kaj lamos kiam ili devos paroli pri la moderna
socio. Mi pensas, ke estas eraro limigi la instruadon de lingvoj al la mil aux
du mil pli oftaj radikoj uzataj. Lernanto bezonas multe pli ol tiom, aux tiu
lernanto povas resti eterna komencanto. Mankas loko por instrui la BEK-kurson.
BEK estas kvarnivela kursaro. Gxi ne estas amuza ludilo por unu-semajna aux
dusemajna turisto. BEK strebas esti tiel serioza kiel la kursaroj de la Goethe-Institut
aux la Intensive English Institute aux
la Monterey Language School aux la East
West Center. Lernanto komencas BEKon, tiu lernanto finas BEKon, tiu lernanto
memstarigxas kaj sendependigxas de la kursgvidanto kaj poste kapablas memlerni.
Por tion fari BEK bezonas tempon kaj spacon, ne stagxeton. Mankas la kursoj post
BEK. Tio eble estas la plej grava manko el cxiuj. Estas kuragxigaj komencoj en La Chaux-de-Fonds, en la Kvinpetalo,
sed tiuj lokoj estas tro for por multaj personoj. Ni bezonas multe pli. Kongresoj speciale estas ekster la
atingo de averagxa lernanto. Mankas akvitajxoj en la lokoj grupoj post BEK. Ecx
se BEK povas doni pli da parolantoj de Esperanto ol antauxe (kaj mi ankoraux ne
estas certa, ke gxi enradikigxos aux sukcesos pli vastskale) tiuj gelernantoj
forlasos la Esperantan lingvokomunumon, se ne estas allogaj eventoj regule kaj
proksime al ili. Lingvaj kursoj ne suficxas. Tiuj lernantoj bezonas nun uzi
Esperanton por fari ion. Se estos aliaj kursoj de Esperanto, tiuj kursoj estu ne
pri la gramatiko de Esperanto, sed tamen en Esperanto kaj pri io alia! Lasu al
la novaj gelernantoj lerni ion ajn alian. Kursoj pri historio, pri arto, pri
eksterlandaj kulturoj, pri vojagxoj, pri io en si mem interesa kaj alloga.
Dauxrigi la lernadon de Esperanto per aliaj kursoj pri kunmetitaj verboj aux
aliaj pezajxoj nur altiros la malplimulton. Sed, alifoje, mi deziras ripeti, ke
la BEKkurso ne celas tiujn, kiuj jam estas konvinkitaj, gxi sercxas tiujn kiuj
ne estas tiaj. Granda bremsilo de E-o hodiaux, mi konjektas, estas la ideo ke
nur la esperantistoj pravas, kaj cxiuj aliaj ekster la movado havas eraran
pensmanieron. Ni donu al ili la kursojn, kaj ni lasu al ili la rajton decidi
tion kion ili deziras fari pere de E-o. Esperanto estas tre bela ideo, sed mi
pensas, ke ni devas lasi pli da libereco al la novaj gelernantoj por fari cxion
kion ili deziras per Esperanto. Postmeditado
de la intervjuinto: Mi
- kiel fervora edukisto de E-instruistoj - kiu cxiam kontrauxis la ideon ke
netrejnitaj esperantistoj instruu la internacian lingvon, per la supra intervjuo
tamen konigas metodon kies cxefaj uzantoj estos versxajne neprofesiuloj. Antaux
ol vi demandas min pri mia ago, permesu al mi klarigi mian decidon: Mi dauxre
kontrauxas, ke diletantoj rolu kiel instruistoj, sed la BEKkurso ne estas vera
instrumetodo. Gxi estas lernometodo. Gxi estas ne malhavebla apogo gxuste por
tiuj, kiuj certe instruus ankaux sen tiu helpo, farante multe pli da eraroj
restante sen programita materialo, sekvante proprajn instinktojn, neglektante
pedago-giajn principojn. Nia instruista tasko estas ekkoni ankaux tiun cxi
metodon, helpi al kurs- kaj grupgvidantoj uzi gxin dum nia foresto (aux je nia
manko) por ke la komencantoj sub la tele-gvidado de profesie preparita materialo
sagxe praktiku Esperanton. Mi trovis la materialon tre interesa kaj valora, kaj
konsilas al ILEI-estraro inviti sinjoron Keefe al iu ILEI - konferenco aux
arangxo por prezenti sian kurson al ni, ja mi estas konvinkita pri tio, ke
ankaux tre spertaj kolegoj trovos multon por "sxteli" el la BEKkurso
kaj tiel kolorigi, ricxigi la tradiciajn kursojn kaj studhorojn.
La kontaktadreso de Dennis
Keefe: 6
rue Toulouse LAUTREC, F-37000 TOURS, Francio, Tel.: (33)-47-20-16-74. Fax:
(33)-47-64-47-84 email: dekeefe@Dialup.FranceNet.fr - |