|
Duncan
Charters: La
propedeuxtika valoro de Esperanto Unu
el la plej konvinkaj argumentoj por la enkonduko de Esperanto en la
lernejojn
kaj per tiu rimedo en la pli vastan socion estas precize tio: gxia
"propedeuxtika" valoro. La zamenhofa vorto "propedeuxtiko"
havas PIV-an difinon de "prepara, inica instruado", kaj la koncepto
kutime rilatas al tia instruado kiu preparas la vojon por normala, efika
alproprigo de difinita kapablo, lernmaterialo, aux studobjekto. En
tiu senco, do, la instruadon de Esperanto ni povas pravigi al la ekstera mondo
tute aparte de ideologiaj demandoj rilate la valoron de la lingvo mem kiel
internacia aux tutmonda komunikilo, kulturperilo, pacemigilo, ktp.
Se Esperanto aparte valoras kiel unua pasxo al la akiro de fremdaj
lingvoj por unulingvuloj, kaj se oni konsideras tion dezirinda celo en si mem,
la sekva elekto de aldonaj argumentoj el nia kutima repertuaro povas esti utila
aux malutila laux la difinitaj cirkonstancoj.
Strategia demando ne neglektebla por nia komuna laboro kaj por cxiu
aparta okazo kiam la enkonduko de la lingvo estas reala ebleco. Supozeble
inter la esperantistoj ekzistas ne unuanima sed certe konsiderinda apogo de la
ideo ke la plivastigo de la instruado de Esperanto estas utila celo, kiu valoras
iom da investo de fortostrecxoj kaj ecx movadaj financaj rimedoj.
Ne pri movada strategio temas cxi tiu artikolo, tamen necesas substreki
ke kiom ajn valora sxajnas esti iu specifa iniciato, gxi ne nepre provizos
panaceon por movadaj problemoj ecx okaze de relativa sukcesa plenumigxo. Se ni
eksterdube demonstros la propedeuxtikan valoron de la lernado de Esperanto,
necesos konvinki administrantojn de lernejaj programoj ke tiu pasxo estas
praktika por iliaj specifaj situacioj. Se
temas pri restrukturado de lerneja programo, trovado aux trejnado de
kvalifikitaj instruistoj, financado de nova iniciato, jam la afero farigxas pli
komplika kaj tion oni devas anticipi. Tiu
tamen estas tute ebla vojo, kiel montrigxis en diversaj kazoj en diversaj
landoj. Cxu la nura enkonduko de Esperanto tra la propedeuxtika pordo estus sukceso?
Oni povas diri ke evidente jes, almenaux el la vidpunkto de publika
akcepto de Esperanto kiel normala, racia, natura elemento en la vivo
kaj en la eduka sistemo. Tiu
respondas al unu el la cxefaj celoj de la movado: favorigi la publikan klimaton
por serioza konsidero de la meritoj de la lingvo kaj gxiaj pretendoj. Se temas
pri la pli konkreta celo "enmovadigi" k.e.p. multajn entuziasmajn junajn
adeptojn, ni konsciu ke tiu sekvo estas neniel auxtomata. Se la instruistoj mem
estus ekzemple trejnitaj lingvoinstruistoj kiuj komencus sian taskon ne pro
konvinkigxo sed kiel altrudita devo, se al la lernomaterialoj mankus ia
ideologia enhavo, kaj se la lernantoj ne vidus la praktikan valoron de la lingvo
per dauxraj interesaj kontaktoj faciligitaj kun la mondo ekster la propra
lernejo, la rezultoj povus esti praktike nulaj. Pri
tio avertas la rezultoj de la 25‑jara eksperimento en la brita lernejo
"Egerton Park", kies
lernejestro, Norman Williams, estis
konvinkita esperantisto kiu prizorgis kompetentan instruadon de la lingvo. Maksimume 2% el la lernintoj iam aktive eniris la movadon.
Movadanoj pri tiu statistiko tamen ne estu pesimismaj. Gravis la valoro
de tiu instruado mem pro la antauxe dirita kialo, favorigo de la publika opinio
pri Esperanto. Kaj ni havas hodiaux plurajn avatagxojn pri kiuj ne disponis la
tiutempaj instruistoj: pli efikaj instrumetodoj, sonbendoj kaj vidbendoj,
komputilaj programoj, kaj aparte la ebleco ligigxi tuj kun aliaj lernantoj kaj
uzantoj de la lingvo tra komputilaj retoj kaj aliaj rimedoj.
Ni apenaux komencis utiligi tiajn rimedojn en la instruado de Esperanto,
tamen ili ebligos motivadon kaj pli rapidan preparon de lernantoj por
signifoplena utiligo de la lingvo por personaj interkulturaj kontaktoj. La
eksperimento "Egerton Park"
provizas utilan materialon pri unu aspekto de nia temo.
Dum tiu periodo oni kontrolis malsamajn grupojn de lernantoj, instruante
al unu grupo dum unu jaro Esperanton kaj dum tri jaroj la francan, kaj al alia
grupo dum kvar jaroj nur la francan. La rezultoj gxenerale montris ke ne estis
tempoperdo lerni Esperanton unue. Post
la kvar jaroj, la kapablo pri la franca estis proksimume egala inter la du
grupoj, kvankam la lernantoj kiuj ne havis apartan talenton pri lingvoj emis
havi iom pli bonajn rezultojn se ili studis unue Esperanton. Kvankam eldonigxis
mallonga studo pri la eksperimento verkita de universitata psikologo J.
H. Halloran, kun kies konservativaj konkludoj ne tute konsentis la
lernejestro, la kondicxoj de la eksperimento ne estis suficxe rigoraj por doni
pli definitivajn konkludojn. Kiel
atentigis en 1984 G. Lobin dum la
Vankuvera U.K., raportante pri sia studo de la gxistiamaj eksperimentoj farita
kiel parto de doktoriga laboro en Paderborn,
kvankam oni povas citi ne malmultajn eksperimentojn pri la propedeuxtika valoro
de Esperanto, neniu el ili respondis al la rigoraj kondicxoj kiujn oni postulas
por pravigi eksterdube niajn asertojn. Ni nun havas pli da dokumentoj, kaj pli
da profesiaj studoj pri tiu specifa temo kaj aliaj kiuj rilatas al gxi. Tamen,
venis la momento kiam por konvinki seriozajn personojn pri la valoro de niaj
asertoj, estus utile starigi pli da eksperimentoj sub severe rigoraj kriterioj
pri kiuj kunlaborus same severe objektivaj esploristoj. Antaux
jardekoj, oni kun granda espero atendis la efektivigxon de kvinlanda eksperimento
pri la instruado de Esperanto, kies aborton kauxzis bedauxrinde la malsanigxo
kaj morto de la pola ministrino pri edukado, la plej favora oficiala apoganto de
la ideo. Nun ni espereble havos la eblecon
ligi lernejojn en diversaj landoj kaj ecx kontinentoj pere de la projekto Fundapax.
Ankaux tia eksperimento povos doni la eblecon fari tiajn studojn, se oni atentos
tiun bezonon de la komenco. En Usono oni nun esploras tiajn iniciatojn
malgrandskale pro pli granda interesigxo inter lernejoj kaj esploristoj. Nur en
la nuna generacio en Usono oni komencis pli serioze atenti la utilon enkonduki
la lernadon de dua lingvo jam en la elementaj lernejoj, sed restas preskaux
nesolvebla problemo trovi adekvate preparitajn instruistojn de kiu ajn fremda
lingvo je tiu nivelo. Kiam oni starigas unuafoje tian programon en granda
lerneja sistemo, oni preskaux neeviteble devas peti enmigran permeson por
instruistoj el aliaj landoj. El tute objektiva vidpunkto, havas grandan sencon
enkonduki la instruadon de Esperanto je tiu nivelo kiel preparon por la eklerno
de fremda lingvo en la postelementa lernejo. Lernejestroj kaj administrantoj
de programoj pri fremdaj lingvoj komprenas kaj respektas tion. Ekzistas en Usono proksimume 200 esplorstudoj, laux kiuj oni
povas konkludi ke aldoni la lernadon de lingvo en elementlerneja programo neniel
forprenas de la rezultoj kiujn oni atingas en la lerneja programo kiel tuto.
Preskaux cxiuj studoj indikas, ke plibonigxas la lernantoj en aliaj studobjektoj
pro la valoro de tio kion oni lernas kiam oni studas lingvon. Nur kelkaj indikas
ke estas neniu diferenco. Neniu el
ili indikas ke la lernado de lingvo kauxzas malpli bonajn rezultojn en kiu ajn
aspekto de la lernado, malgraux tio ke lingvolernado necese forprenas tempon
de io alia. Tamen la kutimaj burokrataj problemoj bremsas sxangxojn en la
situacio. La fakto ke cxiuj esplorstudoj indikas la saman, de multaj neatenditan,
rezulton estas tute malofta, kompreneble. Tio kauxzas, tamen, ke la sxanco por
Esperanto estas bonega se oni povas demonstri ke la lernado de la lingvo donas
minimume egale bonajn rezultojn kiel tiu de tipa fremda lingvo. Kaj efektive
oni povas supozi, ke la rezultoj estus pli bonaj pro la konataj kialoj, antaux
cxio gxia praktika ekuzebleco post multe malpli longa tempo. Krom tio, trejni
elementlernejan instruiston por instrui Esperanton estas eble. Fari la saman
pri kiu ajn fremda lingvo, por instruisto sensperta pri tiu lingvo, estas
apenaux pripenseble. Do kiam ni pritraktos en la Finnlanda konferenco de ILEI kaj
poste la temon de la propedeuxtika valoro de la instruado de Esperanto, ni
atentu la bezonojn de tiuj kiuj laboras por konvinki lernantojn, gepatrojn,
instruistojn, kaj administrantojn ke valoras serioze konsideri la solvon kiun
prezentas Esperanto. Rigore fundamentitaj esplorstudoj pri tiu valoro helpos
konvinki lernejajn administrantojn, kaj la fakulojn kiujn ili neeviteble
konsultos kiam temas pri ideo kiu ankoraux ne farigxis populara en edukaj
rondoj. Kaj krom tio, ni provizu al
niaj laborantoj en la eduka kampo bone verkitajn prezentojn de la faktoj pri la
valoro de Esperanto por iliaj edukaj celoj.
Ni ne bezonas troige fanfaroni. Ecx sen esplorstudoj, la argumentoj kiujn
ni povos nun prezenti surbaze de niaj jamaj spertoj povos esti tute konvinkaj se
ili estas ellaboritaj kun inteligento kaj komprenemo de la nuntempaj edukaj
bezonoj. Ni plue esploru, sed ni
certigxu ke ni faris suficxe por evidentigi al aliaj tion, kio jam estas por ni
unu el la plej memevidentaj avantagxoj de la instruado de Esperanto: enkonduko
al vasta mondo de komunikado kaj komprenemo ekster la limigita bazo de la
gepatraj lingvoj, naciecoj, kaj kulturoj. |