DESKF
Hejmen ] Supren ]

 

Jarcentkomence
ID-projekto
Indekso 1996-2000
DESKF
Juna Amiko
Eldonajxoj
ILEI - UNESKO
El la landoj 01/1

DESKF: CXIRKAUXDANUBA KUNLABORO

La kvina sesio de Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura
Forumo (DEESKF-5) okazos en Beograd, 2001/06/07-10, en
organizo de Serbia Esperanto-Ligo kaj gxia Esperanto-Instituto.

En sia unua sesio okazinta en  Timisxoara, 1997, laux iniciativo de
prof. d-ro Ignat Florian Bociort, DESKF difinis siajn gxeneralajn
agadkampoj:   scienca, kultura, socia kaj turisma, kun la celoj, resume:

progresigi egalrajtan kunlaboron kaj evoluigi interkonon en la koncernaj

landoj ("donantaj akvon al Danubo"), establi dauxrajn interaktivajn
kontaktojn, progresigi egalrajtan valorproduktan kunlaboron, progresigi
la esperantlingvajn instruadon, sciencon kaj kulturon, organizi liberajn

diskutojn pri aktualaj problemoj en diversaj kampoj (lingvaj
plifaciligoj,
ekologio, ekonomio, edukado, socirilatoj ktp.) kaj prezenti al
decidofarantoj kaj al la plej lar|a publiko tiutemajn rekomendojn
esperantlingvajn kaj en etnaj lingvoj konsiderataj plene egalrajtaj.

La cxeftemo de DESKF-5 estos: DANUBO - FAKTORO DE
EKONOMIA KAJ KULTURA INTEGRIGxO DE
CxIRKAUxDANUBAJ LANDOJ.
En kvar sekcioj estos pritraktitaj diversaj aspektoj de integrigxoj en
tiu multkultura kaj interkultura spaco.
La sekcio pri "Esperanto kiel integriga faktoro en Danubio"
turnos atenton al lernejaj, sciencaj, beletraj kaj ekonomiaj
(esperantista entreprenismo) aplikoj de la Internacia Lingvo
en la regiono. En apartaj programeroj estos
prezentitaj la movado de Lingvaj Festivaloj de TEJO kaj la projekto
Interkulturo de ILEI kun la specifa subprojekto Proverbejo, kun
precipa konsidero de ilia signifo por Euxropa Jaro de Lingvoj 2001
en cxirkauxdanubaj landoj. La celo estas plu levi la prestigxon
de Esperanto, popularigi gxin inter la junaj kaj antauxenigi gxiajn
instruadon kaj aplikadon.

Pliaj informoj riceveblaj de:
Serbia Esperanto-Ligo (DESKF-5), Terazije 42, YU-Beograd,
rete: Radojica Petrovic' <radp@ptt.yu>.

RP