|
Harald
Schmitz: Esperanto en la lernejo -
kelkaj spertoj kaj konsiloj Tri
monatojn post mia esperantistigxo en 1987 mi komencis instrui la internacian
lingvon en Kolonja gimnazio, Germanio, okaze de projektsemajno pri
„alternativaj lernmetodoj”. Kompreneble tio estis iom aventura entrepreno,
sed kun la helpo de Tesi kaj la sperta
samideano Martin Haase la afero iel sukcesis. La 20 gelernantoj simple akceptis,
ke mi estis kvazaux samkursano, ili korektis miajn sciigojn sur la „nigra
breto” (plejparte per mankantaj akuzativaj n-oj), tradukis Werner
kaj Asteriks - komiksojn por
la prezento-tago kaj ecx verkis germanan-esperantan rakonteton pri Kolbasetido,
la ekstertera estajxo, kiu vizitas nian planedon kaj ege miras pri nia nesolvita
lingva problemo. En
retrorigardo cxi tiu agado sxajnas al mi preskaux ideala komenco de E-kurso en
lernejo. Gxi estis intensa (kvin lecionojn tage) kaj okazis dum la matena
oficiala lernotempo. Laux mi intensa kurso ebligas plej bone montri unu cxefan
trajton de nia lingvo, nome gxian relative facilan kaj rapidan lerneblecon. Post
unu semajno laborema junulo povas lege kompreni jam multon, helpate de vortaro
skribi unuajn tekstojn kaj havi bazan konversacion pri personaj detaloj, t.e.
nomo, agxo, familio, naskigxdato, hobioj kaj bonfarto. Kaj, suficxe mirige por
la plimulto, la 16-regula gramatiko estas preskaux komplete enkondukita. Sed
bedauxrinde ne cxiujare oni organizas projektsemajnon kun tauxga supertemo, je
kiu eblas starigi E-kurson. Tamen oni povas komenci per intensa kurso, kvankam
iom alimaniere: Elektindas semajno kun malmultaj (lernejaj) kromaktivecoj, ekz.
en la Rejnolando la tempo post karnavalo je la fino de februaro aux eko de
marto, kiu estas tauxga por instrui nian lingvon dum tri sinsekvaj posttagmezoj,
dum po tri horoj. Antauxa perafisxa
kaj busxa varbado en la lernejo certigu, ke almenaux deko da lernemuloj trovigxu
en via instrucxambro. Idealaj por la varbado cetere estas la lecionoj, en kiuj
vi devas anstatauxigi gekolegojn kaj kiam vi povas paroli pri Esperanto kaj
interalie atentigi pri la planita kurso. La vera laboro
komencigxas post la intensa kurso, vi devas vivteni la intereson kaj multnombran
partoprenadon de la gejunuloj. La bazo por tio povas esti regula laborgrupo
kun unu plena horo aux du lecionoj semajne. Kompreneble pliaj rapidaj lingvaj
sukcesoj tiel ne atingeblas. Unufoja lernado po semajno, ofte vespere, simple ne
suficxas. Do, se iel eblas, la gelernantoj baldaux partoprenu ankaux
eksterlernejajn kursojn, ekzemple semajnfinon por progresintoj. GEJ ofertas
tiajxon regule (ekz. en Bonn), sed ankaux la t.n. kafoklacxoj, kulturaj
semajnfinoj kaj similaj renkontigxoj estas tauxgaj arangxoj. „Tauxga” cxi
tie signifas malmultekosta, relative proksima kaj plena je aliaj junuloj. (Cxar
la kutimaj lokaj klubvesperoj kun longjaraj, parolegemaj, foje gxisostaj
samideanoj ne cxiam estas la ideala allogajxo por 15-jara komencanto!) Se vi
havas tempon kaj energion, vi kiel instruisto, akompanu vian sxafareton al tia
kurso. Ofte ege indas sperti alian instruiston cxe la laboro por kopii novajn
metodikajn ideojn. Aliaj instigiloj
por ligi vian grupon al la movado estas grupa aux individua korespondado kaj la
abono de magazino kiel Juna Amiko. Por pli ol 6 jarabonoj oni pagas nur po 9 gmk por
1995. Laux
mia propra sperto tre valoraj je la lerneja agado estas vizitoj de
(eksterlandaj) samideanoj, kiujn oni - se iel eblas - cxiam invitu al la
lernejo. Ekzistas multaj eblecoj por havigi al si gastojn kiuj parolas la
internacian lingvon: Aligxo
al Pasporta Servo dauxre estas tre rekomendinda afero! Same la Amikeca
Reto de SAT tauxgas por „allogi” e-istojn. Eble vi jam havas multajn
personajn ligojn al ekstergermanaj gesamideanoj, ekz. korespondamikoj, kiuj
sxatus unu tagon vidi vin. Post internaciaj arangxoj kiel PSI, IS aux IF
eksterlandanoj ofte planas dauxrigon de restado, vojagxas tra Germanio kaj
volonte subtenus vin je via loka aux lerneja agado. Nepre menciendaj kaj ege
bonaj estas la servoj de Wolfgang Loose, la respondeculo de GEA pri
rondvojagxoj. Li peras al vi gasto(j)n, kiu(j) prelegas pri sia lando,
muzikumas, prezentas teatrajxon aux magiajxon k.s. en via klubo kaj laux
interkonsento kompreneble cxe via instruista laborloko. Similajn aktivecojn
lastatempe organizis s-ro Uwe-Joachim Moritz kadre de IKEL. Sed kiel nun
konkrete utiligi gaston lerneje ? Fremda
persono en via instruista cxambro per si mem vekas la intereson de la
cxeestantaro. Ili simple auxdu kaj spertu, ke oni povas tute nature kaj flue
konversacii en tiu „artefarita lingvo”. Sed bonvolu ne agi kiel
lauxtparolilo aux promenanta varbomasxino: la nerekta, nealtrudema maniero
efikas pli ol dumpauxza lauxtega prelegeto pri la „plej facila ilo de
internacia komunikado kun nur 16 reguloj” ktp. Kolegoj, kiuj vere volas ekscii
ion pri la lingvo kaj la gasto faros tion el propra instigo. Depende
de viaj fakoj kaj lerneja tipo la gasto kompreneble partoprenu viajn proprajn
lecionojn. Rimarkendas, ke samideanoj ofte regas pliajn fremdlingvojn krom
la internacia, do ankaux ili povas rakonti pri si mem kaj Esperanto en franca,
angla aux hispana lecionoj. Aparte junaj geknaboj en la 5-a kaj 6-a klasoj (cx.
11-jaraj) gxojas apliki siajn limigitajn konojn de ekz. la angla, demandante la
nomon, agxon kaj aliajn personajn detalojn. Cetere,
preskaux en cxiu klaso troveblas lernantoj, kiuj diverskiale (denaske, pro
azilpeto aux militfugxo, ...) parolas plurajn lingvojn. Kial ekz. bosniano ne
traduku la vortojn de via gasto el eks-Jugoslavio al sia klaso helpe de la
serbokroata? Se
tute ne ekzistas komuna lingvo inter viaj gelernantoj kaj la vizitanto, vi mem
povas ja traduki uzante E-on. La cxefa celo estu, ke via leciono ricxigxu per la
cxeesto de la gasto, lingve, kulture aux pro interesaj rakontoj. Kun
tauxga lernogrupo eblas dum parto aux tuta leciono fari E-kurseton:
Team-instruante kun la gasto vi prezentas la lingvan materialon dialoge kaj tiam
grupe aux individue ekzercas kun la klaso. Ekzemple vi demandas la antauxnomon
de via gasto kaj li/sxi diras gxin al vi kaj la grupo. Ripetu tiun dialogeron
du, trifoje, skribu la frazon kaj respondon sur la tabulon kaj tiam vi kaj la
kuninstruisto iru tra la klascxambro demandante unuopajn lernejanojn. Logxloko
kaj familia nomo povus esti la sekvaj pasxoj. Enkonduku la nombrosistemon kaj la
nombrojn eble gxis cent kaj dauxrigu kun la strukturoj „agxo” kaj
„gefratoj”. La lernantoj miros je la fino de via minikurso, kiom kaj kion
ili jam scipovas diri. Alia
ideo estas gxustatempe alparoli gekolegojn, cxu ili ne sxatus vigligi
lecionon per eksterlanda gasto. Ili ne necese devas instrui fremdlingvon. Mi
bone memoras la vizitojn de István Kabók kaj Lena
Karpunina. Kelkaj instruistoj de historio, politiko kaj geografio decidis
„uzi” ilin por fari spontanean lecionon pri Tagxikistano respektive la
situacio en eks-Jugoslavio kaj de la hungarlingva minoritato de la madjaroj. Mi
organizis kadre de mia laboro liberajn lecionojn kaj tradukis esperante-germane
dum la prelegoj, lumbildprezentadoj kaj postaj diskut- kaj demandorondoj. La
klasoj kaj gekolegoj estis kontentaj kaj esprimis diversokaze sian surprizon, ke
„cxi tiu lingvo ja vere funkcias!” Kelkfoje
oni havas lernantojn, kiuj scipovas la internacian lingvon aux havas alian
komunan lingvon kun la gasto. Por iom sensxargxigi vin mem ili povas transpreni
lin/sxin de vi dum certa tempo, traduki, montri la lernejon ktp. Apenaux
menciendas, ke vi enkonduku la gaston al E-laborgrupo, se tiu ekzistas
cxe vi. El
la multnombra aro de problemoj en la lerneja kunteksto mi alparolu nur
du: Plejofte lecionoj kaj kursoj en E-o okazas ekster la normalaj instru-tempoj,
do aux fruposttagmeze, kiam la grupanoj versxajne estas lacaj kaj malsataj, aux
vespere, kiam partoprenantoj denove devas veni al la lernejo, kiam eble
malhelas, malbonveteras ktp. Tiam montrigxas ke je E-o kiel nedeviga fako oni
trovigxas sur la „libera lernomerkato”. Ankaux en kursoj de la popola
altlernejo la nombro de kursanoj falas dum la monato; kaj sincere dirite: mi ne
sxatus elprovi, kiom da lernantoj venus al miaj lecionoj de matematiko kaj la
angla, se ili ne devus partopreni devige! Vere mi preparas la cxiulundan horon
de mia laborgrupo multe pli diligente kaj varimateriale ol normalan lecionon,
simple por teni la intereson kaj cxeeston. Malfacilajxo
estas la manko de kunlaborantaj kolegoj. Kutime oni jam gxojas, se ili ne atakas
aux priridas onin pro la „stranga hobio”, kaj ne disvastigas la konatajn
stultajxojn pri la internacia lingvo. Veki la intereson aux ecx kunlaboremon
estas versxajne rara okazajxo. Tamen oni ne ignoru cxi tiun aspekton: dua e-isto
en la instruistaro (aux verdlingve sperta(j) geknabo(j)) signifas grandegan
helpon, kiam temas pri reciproka subtenado kaj motivigo, anstatauxado dum
malsano kaj se vi planas oficiale instrui nian karan lingvon. Cxar mi auxdis
kiel argumenton kontraux E-o kiel elektebla fako en la matena lernoplano, ke je
morto aux grava malsano de la instruanto oni ja ne povus trovi anstatauxanton
surloke por dauxrigi la instruadon. Mi
estus tre dankema al vi pro reagoj, komentoj, propraj spertoj kaj konsiloj je
tiu temo. Oni ja ne devas cxiam denove re-malkovri mem la radon, sed pli bone
estas ankaux profiti de la spertoj de aliuloj. Bonvolu skribi al mia privata
adreso aux al la redaktoro.
Harald
Schmitz,Christophstr.
10, DE-50259 Pulheim, Tel.: 02238-56089 |