|
Hokan
Lundberg: E@I – nova partnero de ILEI
Internacia laborgrupo
La fortoj malantaux E@I estas
bona kombino de talentaj kunlaborantoj, financa subteno de Esperantic Studies
Foundation kaj ”eksteraj fondajxoj”, dura laboro kaj konstanta revado pri
novaj ideoj kaj projektoj. Nunaj revecaj longdauxraj planoj temas i.a. pri
starigo de oficejo, fondo de ne-profit-cela firmao kaj okazigo de someraj E@I-universitatoj. Se vi volas iel envolvigxi en la
laboro de E@I vi estas tre bonvena. Cxiam bezonatas ekzemple tradukantoj,
programistoj, aspektigistoj, seminari-kunorganizantoj, monpetverkantoj,
informantoj kaj subtenantoj. Ne hezitu skribi al ecxei@ikso.net
se vi volas envolvigxi aux havas demandon, proponon aux simile! Vi estas tre bonvena ankaux
membrigxi al E@I, per sendo de malplena mesagxo al ecxei-membroj-subscribe@yahoogroups.com. Kunlaboro kun ILEI
E@I strebas cxiam evolui
antauxen kaj farigxi pli kaj pli profesia. Unu pasxo en tiu procezo estis fondi
organizon Esperanto@Interreto kiu farigxis faka sekcio de TEJO dum la somera
komitatkunsido. Tamen, E@I dauxrigas nomi sin ”laborgrupo” por substreki ke
gxi koncentrigxas je konkretaj projektoj kaj arangxoj. La plej grandaj
laborfortoj en E@I venas el Nord-Ameriko kaj Euxropo, sed ni esperas iam havi
kunlaborantojn ankaux en aliaj kontinentoj. Krom oficialigi sian kunlaboron kun
TEJO, E@I volas profundigi sian kunlaboron kun ILEI kio espereble rezultigos pli
da junaj Esperanto-instuantoj kaj pli reteman ILEI. Unu jam ekzistanta kunlaboro
inter ILEI kaj E@I estas la dua fazo de la projekto Interkulturo (IK2). Pri IK2
jam estis informoj en IPR. Aliaj ideoj pri komunaj projektoj estas ”Reta
Oficejo” kaj ”Flugiloj de malfacila vento - projekto por plivastigi kaj
subteni instruadon de Esperanto inter junuloj.” Se tiuj projektoj donos
rezultojn, vi certe povos legi pli pri ili en venontaj numeroj de IPR. Dume, vi
povas rigardi projektpriskribojn kaj skizojn de la projektoj cxe www.ikso.net/ilei.
Hokan Lundberg (hokan@ikso.net) novelektita
estrarano de ILEI, respondeca pri retaj projektoj, junulara agado kaj informado |