Somerkursaro
|
EKONOMIA
EFIKO DE LA 2002 SOMERKURSARO
DE ESPERANTO EN
PERTH (PERTO) LA
AUXTOROJ Cxi tiu studo de la ekonomia efiko sur
Okcident-auxstralio de la 2002 Auxstralia Somerkursaro de Esperanto estis
planita de S-ino Margaret O’NEILL, de De Vos O’Neill Research and
Evaluation, kaj S-ro Alan MENDELAWITZ de la Esperanto Ligo de
Okcident-auxstralio. Esperantaj versioj de la enketilo kaj cxi tiu raporto estis
verkitaj de S-ro Mendelawitz. ANTAUXPAROLO Cxi tiu projekto celis montri la ekonomian efikon de la 2002 Auxstralia Somerkursaro de Esperanto sur Okcident-auxstralio. La sociaj avantagxoj de la Esperanta Somerkursaro estas jam bonkonataj. Cxi tiu esplorado estis farita por kalkuli la ekonomian avantagxon, esperante ke tia evidentajxo montrus al la Sxtata registaro, lokaj instancoj, turistaj organizoj kaj komerco la financan valoron de pli da subtenado por similaj Esperantaj eventoj. La rezultoj eble interesus aliajn Esperantajn
organizojn kaj edukistojn kiuj prilaboras lingvan edukadon je cxiuj niveloj. LA
EKONOMIA EFIKO Kelkaj rilataj komentoj pri la ekonomia efiko
de apartaj eventoj: Rekta Efiko estas la unua elspezado kiu okazas
kiel “nova mono” en regiono. La efiko de la unua elspezado estas
multiplikata dum la mono estas ree elspezata en la komunumo. Nerekta Efiko estas la plivastigita ekonomia
agado, kiu helpas tiujn firmaojn, kiuj provizas mezajn varojn kaj servojn al
tiuj negocoj, kiuj rekte provizas varojn kaj servojn al la evento. Instigita Efiko estas la plivastigita ekonomia
agado generata de dungantoj kiuj elspezas monon gajnitan de tiuj negocoj kiuj
kreas la rektan kaj nerektan efikojn.
TUTA
EKONOMIA EFIKO Sekvantaj serioj de elspezado (t.e. la nerekta
kaj instigata efiko) estas kalkulataj uzante “multiplikanton” (angle:
multiplier), ilo kiu estas evoluita per enmetado-elmetadaj studoj, kiuj sekvas
la elspezadon. Cxiokaze, multiplikanto je 0.598 estis uzata. La tuta ekonomia efiko de la Somerkursaro sur
Okcident-auxstralio estis kalkulita je $73.000. METODO La elspezaj moroj de alisxtataj kaj
eksterlandaj vizitantoj al la Somerkursaro estis determinataj per enketilo, kiu
haveblis per aux Esperanto aux Angla lingvoj. La enketilo, kun instrukcioj kiel
plenumi gxin, estis inkluzivita kun la registraj dokumentoj de cxiu vizitanto.
Kursaj geinstruistoj emfazis la gravecon de la studo kaj, de tempo al tempo,
rememorigis la partoprenantojn pri registrado de cxiuj eroj de elspezo.
Enketiloj estis kolektitaj je la fino de la Somerkursaro. Demandoj pri la
enketilo estis responditaj de enketisto cxeestanta dum la Somerkursaro. La samplo konsistis el 27 homoj: 12 viraj kaj
15 virinaj. RESUMO
DE REZULTOJ Demografia Informo Pri Partoprenantoj Agxo Cxiuj krom du vizitantoj agxis 45 jaroj aux plie, kio estas kutima cxe Auxstraliaj Somerkursaroj. Du personoj estis en la 25 – 44 jaragxa grupo, 12 estis en la 45 – 64 jaragxa grupo, dum 13 havis pli ol 65 jarojn. Alisxtataj vizitantoj nombrigxis je 24, kaj 3 estis eksterlandaj. Longo de Restado La averagxa restado en Okcident-auxstralio
estis 17 tagoj longa. Entute, vizitantoj restis dum 30 ekstraj tagoj
en Okcident-auxstralio, aldone al la periodo de la Somerkursaro. Vojagxada Historio kaj Kialoj Pri Vojagxado 3 personoj partoprenis sian unuan
Somerkursaron. Krom 2 personoj, cxiuj cxefe vizitis
Okcident-auxstralion por cxeesti la Somerkursaron. 5 personoj unufoje vojagxis cxefe pro kialoj
rilataj al Esperanto. 9 personoj antauxe vojagxis en siaj propraj
landoj pro kialoj rilataj al Esperanto. 11 personoj antauxe vojagxis en siaj propraj
landoj kaj ankaux eksterlande pro kialoj rilataj al Esperanto. 1 persono vojagxis nur eksterlande pro kialoj
rilataj al Esperanto. Cxiuj personoj volonte denove vojagxus pro
kialoj rilataj al Esperanto. Elspezo Partoprenantoj elspezis averagxe po $1.691 al persono dum iliaj restadoj en Okcident-auxstralio. Logxado averagxis po $669 al persono, mangxoj po $481, kursaj kostoj po $207, ekskursoj po $84, transportado po $83, kaj butikumado po $54. La averagxa elspezo pri distrajxoj estis po $37, personaj servoj po $16, Esperantaj libroj po $18 kaj “aliaj” estis po $43 al persono. La sumo de po $18 al persono pri acxetado de
Esperantaj libroj reprezentas la porcion kiun Okcident-auxstralio rajtis gajni. Sumoj estis esprimitaj kiel la pli proksima
dolaro, rezultante en proksimumaj fin-sumoj. DISKUTADO La Somerkursaro estis organizata de la Esperanto Ligo de Okcident-auxstralio (ELWA) kunlaborante kun la Auxstralia Esperanto Asocio. Kiel antauxe notita, la plimulto de la vizitantoj havis pli ol 45 jarojn. Inter la partoprenantoj estis kelkaj kiuj havis pli ol 70 jarojn. Estas jam konate ke iuj pli junaj personoj ne povis cxeesti pro familiaj respondecoj kaj/aux manko de mono. La Somerkursaro estis planita
precipe por plenkreskulaj studantoj kaj ne estis reklamita al infanoj (kvin
Okcident-auxstralia infanoj cxeestis, akompanitaj de siaj gepatroj). Plua enketo
pri agxaj grupoj estus inda. Kutime Auxstraliaj Somerkursaroj allogas
pligrandajn nombrojn de eksterlandaj vizitantoj ol je cxi tiu okazo. La Perta
Somerkursaro estis reklamita per la Interreto al pli ol 100 landoj kaj multaj
esprimoj de intereso kaj bondezirojn estis ricevitaj. Tamen, la atakoj kontraux
Usono je 11a de septembro, 2001, malfavore efikis la nombron de homoj kiuj
estis volontaj vojagxi al Auxstralio je cxi tiu tempo. Nuntempaj koncernoj pri
la sekureco de flugado eble ankaux malgrandigis la nombron de alisxtataj
partoprenantoj. Du cxinaj kaj unu vietnama esperantistoj, kiuj jam estis
pagantaj siajn abonajn kostojn, sekve ne ricevis auxstraliajn vizojn. La averagxa longo de restado en
Okcident-auxstralio estis 17 tagoj, kio estis 3 tagoj pli ol la longo de la
kursaro. Iuj vizitantoj vizitis lokojn ekster Perto. Personoj eble estus
persvaditaj resti pli longe kaj etendigi iliajn vojagxojn per allogaj turistaj
inkluzivaj arangxoj (angle: packages) Negocoj povus proponi al vizitantoj rabatojn
pri lokaj varoj kaj servoj; tiaj proponoj ricevus publikan agnoskon. Oni
povus proponi varojn de aparta Okcident-auxstralia naturo cxe la Somerkursara
situo; cxi tio estus helpema cxar la horoj de studado ofte malhelpas longajn
butikumajn veturojn. Oni plendis pri la maloportuneco kaj
malakurateco de la publika auxtobusa servo; iuj ekskursoj estis detrancxitaj kaj
personoj ne vizitis la urbon kiel ofte ol ili farus se la transportado estis pli
oportuna. Senpaga publika transportado al kaj de la urbo por Somerkursaraj
vizitantoj, kion estis cxiokaze nesukcese petata de la organizantoj, estus
senkosta publika reklamo por Perto kaj helpus komercon. Cxi tiu arangxo estis
favore rigardata en aliaj landoj. “The West Australian” (“La
Okcident-auxstraliano”) , la unusola sxtate bazata cxiutaga jxurnalo, presis
allogan foton pri Somerkursaraj partoprenantoj kun akompana artikolo. Multaj
homoj, aparte la junaj, unue estus lernintaj pri Esperanto per la artikolo. La Urbestro de Perto, D-ro Peter Nattrass
(pron.: Piter Netres), oficiale malfermis la Somerkursaron. Post kelkajn tagojn
li gastigis aron de esperantistaj vizitantoj kaj logxantoj cxe la urbo-konsiliaj
cxambroj kaj tiam prezentis al ELWA sxildon kiel memorigilo de la okazo. La organizantoj kredas ke la publikigado el la
Somerkursaro plifortigis la argumentaron por Esperanto kiel LOTE (Language Other
Than English – lingvo alia ol angla) instruonta en sxtataj lernejoj: cxi tio
estas elkora celo de lokaj esperantistoj. La organizantoj ankaux esperas ke
estos pli da konscio pri Esperanto inter registaraj instancoj, lokaj instancoj,
turistaj organizoj kaj komerco. Pli bona agnosko de Esperanto, oni esperas,
kondukas al pli da inluzivo en interkulturaj, multkulturaj kaj komunumaj
eventoj. Dum la kvanto da mono, kiun vizitantoj
elspezas, varias de Sxtato al Sxtato, kaj ankaux la maniero per kiu la mono
fluas tra la ekonomio varias, cxi tiu studo provizas indikon laux la grado de
efiko kiun oni atendus, kaj provizas iujn sugestojn por plibonigi tiun efikon. Espereble, la rezultoj de cxi tiu studo helpos
la planadon de estontecaj Somerkursaroj de Esperanto en Auxstralio. AGNOSKOJ Ege dankindaj estas cxiuj partoprenantoj kiuj
respondis al la enketo, la instruistoj kiuj kuragxigis partoprenantojn respondi,
kaj komititanoj de la Esperanto Ligo de Okcident-auxstralio pro ilia helpo.
|