El la landoj 00/4
Hejmen ] Supren ]

 

Proverbante
Barcsay Zsuzsa forpasis
Lerni kaj instrui
Interkulturo en YU
El la landoj 00/4
Notlibro 00/4

Albanio

Zef Luigj Mjeda  (1921-2000)

La 5-an de oktobro forpasis Zef Luigj Mjeda, eminenta esperantisto de Albanio, Honora membro de UEA. S-ro Zef – pro grava malsano – ekde kelkaj jaroj jam kusxis enlite.

Li naskigxis kaj vivis en urbo Shkoder. Post la finigxo de la studoj en franciskana liceo, Zef komencis instruistan laboron, sed la tiama ateista regximo devigis lin labori kiel lignajxisto. Li ekamis Esperanton en 1958 danke al la tiama Vjetnama ambasadoro en Albanio. Zef komencis grandan laboron, kompilante grandan Albana-Itala-Esperantan vortaron kun 45mil vortoj, kaj li tradukis Esperanten plurajn albanajn literaturajxojn. 20 jaroj da senlaca laboro inter malfacilaj laborkondicxoj rezultigis aron da manuskriptoj, kiuj – pro manko de mono – tamen restis en tirkesto. En 1993, en 1000 ekzempleroj, tamen aperis lernolibro de li, kun duvoja vortaro. Ïi ne plu estas acxetebla en vendejoj.

Zef klopodis instrui Esperanton unue al la familianoj, poste al gelernantoj kaj fine, pere de Radio Shkodra. La nova regximo honorigis lin per la alta titolo „Popola Instruisto”. Lia forpaso malgxojigis ankaux liajn eksterlandajn amikojn. Per lia morto la albana ILEI-sekcio kaj AEL perdis unu el la pioniraj membroj.

Bardhyl Selimi

 

Britio

Rubena ceremonio

En Barlaston, Britio, festis en auxgusto pli ol 30 esperantistoj 40 jarojn da Esperanto-somerlernejoj. Dum jubilea semajnfino, okazinta tuj post la kutima somerlernejo, esperantistoj el ses nacioj, kvin lingvo-grupoj kaj du kontinentoj auxskultis prelegaron pri Esperanto-socio, -movado kaj -kulturo.

Prelegis i.a. Marjorie Boulton (Historio de Barlaston-aj somerlernejoj) kaj John Wells (Esperanto kaj interreto). Kaj Boulton kaj Wells instruis dum la unua stagxo en 1960; Boulton respondecis entute pri 25 el la 40 somerlernejoj.

Krome prelegis Renato Corsetti (La Esperanto-movado antaux la tria jarmilo: Euxropo kaj Maleuxropo), Tim Carr ('Tra la sxtormo' de Kalocsay), Paul Gubbins (Tradukarto kaj teatro), Anna Löwenstein (Genezo de 'La Sxtona Urbo'), Eric McCanlis (Montagu Christie Butler: 65 jaroj por Esperanto) kaj William Simcock (Horace Barks: Profilo de aktivulo).

Laux la organizinto kaj de la somerlernejo kaj de la jubilea semajnfino, Paul Gubbins: 'Mi celis altgradan prelegaron kaj mi atingis altgradan prelegaron. Ne nur mi sed ankaux kredeble cxiu partopreninto ege kontentas. Nun ni antauxgxuas pliajn 40 same instigajn, same ricxajn somerlernejojn en Barlaston.'

Paul Gubbins, <PGubbins@compuserve.com>

[fonto: ret-info]

Cxinio

Esperanto-instruado en Shandong-Universitato

Cxi-semestre jam la 31-an fojon ekfunkciis E-kurso en Shandong-Universitato, kie Liu Xiaojun ekde la jaro 1982 instruas nian lingvon. La kurso dauxras dum unu semestro, du horojn semajne. Cxi-semestre pli ol dudek gestudentoj lernas en la kurso. Komence s-ro Liu prezentis la historion de Esperanto kaj la vivon de D-ro Zamenhof. Li ankux cxinigis la libron <ESPERANTO> verkitan de sinjoro Pierre JANTON, fama esperantisto franca, kaj donis tiun libron al la gestudentoj, do ili sentis ke Esperanto estas vere tre utila por la komunikado inter diversnaciaj homoj. Instruisto Liu faris multajn komparojn inter Esperanto kaj la angla lingvo kaj montris al la gestudentoj, ke Esperanto havas multajn avantagxojn por farigxi interkomunikilo en la mondo.

Dum la instruado, s-ro Liu faris eksperimentojn por ke la gestudentoj ekposedu plej eble rapide nian lingvon. Li uzas la Cseh-metodon kaj post malmulte da tempo la gekursanoj sukcesis ekparoli en Esperanto. Kelkaj studentoj volis korespondi kun esperantistoj de aliaj landoj. S-ro Liu donis al ili kelkajn adresojn el la Jarlibro de UEA. Ili skribis al kelkaj landoj, ekzemple al Hispanio, Japanio kaj ili vere ricevis respondojn. Tio multe interesigis aliajn studentojn. Multaj el la studentoj lernis la anglan lingvon dum pli ol dek jaroj, sed tre malmultaj povas uzi la anglan lingvon por korespondado. Ili ecx ne trovas tiajn eblecojn. Sed Esperanto povas helpi ilin trovi amikojn en la mondo, cxar esperantistoj estas gxenerale fervoraj, ili volas korespondi kun junaj komencantoj de Esperanto. Tial kiam iu inter ni ricevis leteron de alilandaj esperantistoj, ni sentis kune la gxojon kaj volis informi pri tio la aliulojn.

Propagandi E-on, precipe prezenti la konkretajn ekzemplojn povas konvinki tiujn, kiuj dubas pri la utileco de Esperanto. Tial mi volas, ke ni, instruistoj de Esperanto pli ofte prezentu la konkretan uzadon de Esperanto. Nur tiel, nia E-instruado povos ricevi pli kaj pli grandajn sukcesojn, cxu ne?                             Xiaojun

 

Finnlando

La unuafoja tutmonda fabelkonkurso

Venis 25 verkajxetoj el 8 landoj. Unuj estis originale verkitaj, aliaj tradukitaj helpe de plenkreskuloj. Kelkaj estis en preskaux perfekta Esperanto, aliaj en relative modesta lingvo, sed cxiuj estis gxojigaj kaj bonvenaj. Dankinde estas, ke UEA liveris libropremiojn kaj la aviadfirmao FINNAIR flugigis unu premiiton kun instruistino al la premiofesto en Taivalkoski, nordfinnlanda komunumo. Cxar samtempe estis disdonitaj la premioj de la tre populara finnlingva fabelkonkurso jam tradicia, la festo farigxis impona kaj vekis atenton en la landa gazetaro. La iniciato organizi la konkurson pruvigxis dauxriginda. La unuaj premioj de la 3 agxogrupoj: Hajnal MacGill, franca infangrupo el Chateauroux, Iitu Leinonen el Finnlando. Partoprenigu viajn lernantojn en 2001. Vd. www.taivalkoski.fi/ paatalo-instituutti                                    Raita Pyhälä, raitapy@jymy.kase.fi

Germanio

Porinstruistaj seminarioj en Germanio

En Germanio ekis cxi-jare la organizado de porinstruistaj seminarioj kunlabore kun IEI. Tiuj seminarioj estas diverstipaj kaj prilaboras diversajn temojn, kiuj iel rilatas al la instruado. Pentekoste okazis la unua arangxo, gxi estis Cseh-seminario A. Dum la dua okazis prelegoj pri gramatiko, interlingvistiko, perceptado kaj Esperanto-literaturo de la unua periodo. Okazos ankoraux seminarioj inter 01-03.12.2000. kaj inter 17-18.02.2001. Parto-prenantoj de cxi tiuj seminarioj povas havi internacian ekzamenon de IEI. Pliaj informoj peteblas de: Esperanto-Gesellschaft-Südharz, Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg/Harz El Eventoj 194, retposxta varianto

 

Hungario

Novaj E-kursoj en Debrecen

Mi raportas al vi pri pri la novaj E-kursoj gvidataj de mi mem en Debrecena Universitato. (Kiel vi scias eble, jarkomence unuigxis tri universitatoj kaj kvin altlernejoj – krom aliaj institutoj – en Debreceno.)

En TTK (Naturscienca Fakultato) ankaux cxi-jare estis komencitaj la du kutimaj E-kursoj por trapasi t. n. studfinan ekzamenon (baznivelan). La du kursojn vizitadas 75 gestudentoj. La estro de BTK (Filologia Fakultato), kiu plurfoje antauxe deklaris sian opinion ne tute favoran al Esperanto, invitis min gvidi tri E-kursojn por trapasi (supozeble nur la skriban) sxtatekzamenon mezgradan. En la tri kursoj lernas entute 55 gestudentoj de socialaj fakoj. Kompreneble, BTK de DU akceptos la sxtatekzamen-diplomon pri Esperanto.

Same tiun de tiuj 18 studentinoj de DOTE (Medicina Universitato - apartenanta al DU) en la urbo Nyíregyháza (njir'edjha'za), el kiuj kelkaj celas trapasi unu el la bazaj sxtatekzamenoj parola kaj skriba. Aliaj studentinoj strebas trapasi sammaniere en la meza grado sxtatekzamena, dum iuj devos prezenti atestilon pri ambaux sxtatekzamenoj (parola kaj skriba) de meza grado. Konstateblas do, ke oni apenaux povas paroli pri egalaj postuloj prilingvaj en Debrecena Universitato.

Tamen, miaopinie, bela sukceso estas la nombro preskaux 150 de la novaj gekursanoj. La sxtatekzameno okazos en marto 2001.

Tibor PAPP, db@satrax.hu

 

Kubo

Kompletigo de la Jarraporto ’99 (en IPR 99/2-3)

La sekcio en Kubo laboras ene de KEA (Kuba Esperanto Asocio). El la 14 provincoj de Kubo en 7 okazis regulaj kursoj. Funkciis ankaux perkoresponda kurso, sed kun malmultaj kursanoj. En la cxefurbo okazis seminarioj klerigaj kaj porinstruistaj. Dum tiuj lastaj oni prezentis modellecionojn kaj pridiskutis la eblecojn plibonigi la lecionojn, uzi instruhelpilojn.

KEA kaj la ILEI-sekcio celas stimuli la E-instruadon lauxlonge de la insulo, sed ili laboras inter malbonaj kondicxoj kaj ili ne havas suficxe da bonaj materialoj.

laux la raporto de Maritza Gutiérrez

Pollando

Esperanto por la angla

En la dua semajno de septembro 2000 en Bielsko-Biala 37 lernantoj (17-jaraj) de ¯eromski Liceo ekis eksperimenton pri lingvo-orientiga instruado. Celo de la kurso estis pruvi, ke kono e Esperanto helpas en la lernado de fremdaj lingvoj. Antaux la kurso la liceaj instruistoj de la angla lingvo ekzamene mezuris la konon de la angla lingvo en du paralelaj klasoj, el kiuj unu tuj poste partoprenis tutsemajnan kurson de Esperanto. Simila studsemajno okazos januare. Fine de la lernojaro, en junio okazos ekzameno, kiu kontrolos la progreson en la lernado de la angla lingvo en ambaux klasoj. Pluraj antauxaj eksperimentoj faritaj en Germanio, Italio, Auxstrio kaj Slovenio pruvis, ke la grupo kun kono de Esperanto pli rapide alproprigis fremdajn lingvojn. Ni esperas ricevi similan rezulton.


La eksperimento estis farata kun la permeso de oficialaj edukaj instancoj kaj gxi estis kontrolata de la direkcio de la Liceo. La kurso okazis laux la Zagreba Metodo. Ïi estis prov-instruado laux la materialoj kiujn oni planas eldoni Eldonejo KLEKS.

La kurson gvidis Georgo Handzlik, internacie konata E-instruisto kaj kantisto. La liceanoj partoprenis kvin lecionojn cxiutage, sume 25 horojn. La instruado inkluzivis informojn ankaux pri la historio de Esperanto kaj pri la praktikaj eblecoj de la Internacia Lingvo. Jam en la dua tago la lernantoj legis kaj facile tradukis la unuajn cxapitrojn el la romaneto „Gerda malaperis” de Claude Piron.

La kurso okazis ekster la Liceo, en la sidejo de Eldonejo KLEKS kaj Radio BIELSKO. La lernantoj dum la kurso vizitis ambaux entreprenojn, kiuj cxiutage uzas Esperanton. Tio donis apartan valoron al la novaj adeptoj de nia lingvo.

La kvaran tagon post la fino de la kurso la lernejon vizitis la vicprezidanto de Sveda Esperanto Federacio, Bengt Nordlof, kiu dum unu horo prelegis Esperante pri Svedio. La lernantoj komprenis lin sen tradukisto, kio mirigis la aliajn lernantojn kaj la direktorinon de la Liceo. Nun la junuloj dauxrigos la lernadon en la licea klubo.

La kurso vekis ne-ordinaran intereson cxe jxurnalistoj. Aperis pluraj artikoloj pri la kurso kaj Esperanto en Gazeta Wyborcza – la plej granda taggazeto en Pollando – kaj tri aliaj gazetoj. La kursanoj estis intervjuataj de du lokaj radioj.

La lernantoj sercxas samagxajn korespondamikojn: Esperanto Klubo, ¯eromski Liceo, PL-43-300 Bielsko-Biala, str. Bohaterów Warszawy 20, Pollando

El¿bieta Biskup,

Instruistino de la Liceo

 

Raporto pri Interlingvistika sesio en Poznan

Inter la 25-29.09 okazis la sekva sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Adam Mickiewicz Universitato en Poznan (Pollando). Kvin novaj studemuloj (unu brito, unu belgo kaj 3 poloj) aligxis al la grupo. Kursoj pri esperanta literaturo (Lidia Ligeza), pri Komunikado (d-ino Ilona Koutny), pri fonetiko (d-ino Ilona Koutny) kaj pri kulturo (d-ro Zbigniew Galor) konsistigis la programon. Zofia Banet-Fornalowa prezentis la e-an teatran arton kaj Judita Schiller la filmarton.

La sesion kompletigis la kultura programo de Arkones semajnfine: spektakloj de Jadwiga Gibczynska, Jerzy Fornal kaj de Studio "P". La partoprenantoj povis rigardi filmojn esperante parolantajn post la enkonduka prelego de J. Schiller, auxskulti prelegon de Z. Fornalowa pri sia nova libro "Familio Zamenhof". Ne mankis muziko, kantado kaj diskutoj pri la rolo de esperanto. Dum la arangxo la unuan fojon okazis ankaux du AIS-kursoj enkadre de la 18-a Pola Studsesio organizita fare de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (Bydgoszcz).

 

D-rino Ilona Koutny, Adam Mickiewicz Universitato,

Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, T/F (sekr.): +48-61-861-85-72