|
Belgio Korespondpeto
Mi sercxas intruist(in)on-esperantist(in)on en baza lernejo de ne-Euxropa lando, kiu dezirus korespondigi (per iu ajn rimedo) siajn lernantojn kun lernantoj en Belga bazlerneja klaso. La lernantoj ne (devige) scius Esperanton, sed Esperanto rolus kiel pontolingvo, pere de la instruistoj. Phillipe Combot <Philippe.Combot@rug.ac.be> Bulgario Verdaj
Steletoj vokas
Lauxtradicie
en nia lernejo ekzistas vigla Esperanto-aktivado. La Rondo "Verdaj
steletoj" nun unue planas renovigi la eldonon de la Internacia lernanta
E-revuo, aperinta antaux jaroj. Due, omagxe al la Internacia tago de la infanoj,
ni organizos ekspozicion pere de materialoj ricevitaj el eksterlando. Se iu
instruisto, lernanto, grupo k.a. deziras partopreni en la cxi-supraj iniciatoj,
bonvolu sendi, laux siaj eblecoj: leterojn, bildkartojn, ilustrajxojn,
pentrajxojn, fotojn, bildkartojn ktp. Adreso:
S-ino Mariana Gencheva (Esperanto-rondo), Gimnazio
"C. Cerkovski", BG-5180 Polski Trambech, Bulgario Cxinio Instrui
en Cxinio
Instituto
pri Fremdaj Lingvoj de la Universitato de Shandong, Cxinio sercxas franclingvan
instruiston por instruado de la franca lingvo al cxinaj studentoj dum unu aux du
semestroj. Kapabla esperantisto havos la okazon instrui ankaux Esperanton. Informoj
cxe: Liu Xiaojun, Universite de Shandong 27 hao str. Shan Da, CN-250100,
Jinan Shandong R.P. de Cxinio. Rete: l.x.s.@jn-public.sd.cninfo.net Fonto: Eventoj N-ro 200 Hispanio Fruktodona
Seminario
Cxi
foje mi sentas la devon skribi kelkajn frazojn pri la seminario, kiun mi gvidis
en Blanes, Hispanio. La „Oka Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj
Turismo” okazis en Blanes (Girona) Katalunio de la 30a de septembro gxis la 7a
de oktobro 2000. Mi gvidis kursojn por progresantoj kaj ankaux mallongan
historian paroligan kurson. Sed cxi-foje la organizantoj deziris okazigi
elementajn ekzamenojn de ILEI/UEA. Ni, la instruisto Marti Guerrero i Cots kaj
mi, laboris suficxe multe, sed 7 persosonoj hispanaj kaj francaj trapasis la
ekzamenon! Cxiuj el la preskaux cent partoprenantoj, inter kiuj multaj
eksterlandanoj, estis tre kontentaj. Mi devas varme gratuli la organizantojn,
cxar ili bone sukcesis kunligi lingvon, kulturon kaj turismon en laborema,
simpatia, familia etoso! Carla De Lorenzi Jugoslavio La
1-an de novembro 2000 komencigxis nova E-kurso por Nisxaj gejunuloj. La kurson
organizis Junulara Konsilio de Nisx. La kursgvidantoj estas membroj de la urba
E-societo: Momcxilo Krsticx, kun helpo de Mihailo Nesxicx kaj Valentina
Djordjevic. Dudeko da gejunuloj aligxis al la kurso. En
Zajecxar, loko je 70 km nordoriente de Nisx, la E-societo okazigis A- kaj
B-kursojn. Pro la aktiveco de la societo, pri kiu informadas ankaux la lokaj
inform-medioj, intereso por lerni Esperanton dauxre ekzistas. Informis: Zoran Cxiricx Pollando Jarkonferenco
de la Pola Sekcio de ILEI
La
sekva Esperantologia-Didaktika Jarkonferenco de la Pola Sekcio okazos inter la
28-29-a de aprilo 2001. Oni donos specialan atenton al diskutoj inter
INTERKULTURO-instruistoj kaj metodika trejnado de kandidatoj por instrui E-on
kaj komencantaj E-instruistoj. Aligxoj cxe la sekciestrino, Maria Majerczak. Pola
ILEI-Sekcio
Esperanto
en Euxropaj Studoj
En
Jagiellona Universitato, en Krakovo, Esperanto estas oficiale instruata en la
Katedro de Prieuxropaj Studoj. La iniciatinto de tiu instruado, Maria Majerczak
proponas al gestudentoj uzi la lingvon en internaciaj kontaktoj kaj partopreni
internaciajn E-seminariojn, kursojn pri demokratio, homrajtoj, „euxropaj
aferoj”, sociaj temoj, aliaj kulturoj ktp. La kurso valoras kvar
kreditpoentojn. En
cxi tiu universitato E-o estas instruata de 1908 kun pauxzoj, kaj de pluraj
jaroj seninterrompe, je du dusemestraj niveloj, kutime 3-4 horojn semajne al
cxiu grupo kaj cxiam al deko da gejunuloj. Lastoktobre venis 36 novaj studentoj,
seriozaj kaj tre atentaj je diversaj ecoj kaj valoroj de E-o. Ankaux la E-vivo
de la Studenta Scienca E-Rondo estas ricxa. […] Al
la kurso estas akceptataj ne nur studentoj de Prieuxropaj Studoj. La signifo de
tiu instruado estas granda. Ekzemple, la 36 novaj gejunuloj studantaj en la
Universitato 18 fakojn, devenantaj el 23 polaj urboj kaj vilagxoj en diversaj
partoj de la lando, provizos poste E-parolantojn al tiuj urboj/vilagxoj kaj
fakaj medioj. Pola
Sekcio de ILEI
Rumanio E-instruado
en du nord-orientaj vilagxoj
En la lernojaro 2000/2001 komencigxis
fakultativa instruado de Esperanto en du lernejoj (po unu horo semajne): –
en la lernejo Slobozia oni instruas du klasojn (la okan kun 6, kaj la
sepan kun 15 gelernantoj); – en la lernejo Româneºti oni instruas E-on en la sepa klaso por 11 gelernantoj. Oni
uzas la lernolibron de Mihai Trifoi aperintan en 1995 kaj la lernolibron de
Ignat Florian Bociort, aperintan en 1990. Kontaktoj
kun aliaj E-klasoj kaj konsiloj de pli spertaj instruistoj bonvenas. Adreso: Cursul
de Esperanto, ªcoala generalã Româneºti,
RO-5866 com. Grãniceºti, jud. Suceava, Rumanio Informis: Ionel Oneþ
Rusio Nova
ekspres-kurso en Kostroma
La 28-29-an de oktobro 2000 en Kostroma okazis nova ekspreskuso.
Cxi-foje gxin gvidis E-instruistino el Moskvo Onjo Cxernisxova. Partoprenis gxin
cx. 20 personoj, el kiuj pli ol duono estis novuloj. Fine de la kurso okazis
'baptado de komencantaj esperantistoj' kaj festeneto okaze de la unujarigxo de
la Kostroma E-teamo. E-kursoj
en Ivanovo
La 13-an de oktobro 2000 en la 21-a lernejo startis E-kurso de
Andrej Obrezkov, al kiu amase venis interesigxantoj, kiuj partoprenis la
Ivanovan Lingvan Festivalon. Onidire, al la malfermo venis cx. 50 personoj.
Poste ili estis disdividitaj je du lauxagxaj grupoj - la infana kaj plenkreska. La 1-an de novembro en Ivanova lernejo "Vunderkind"
komencigxis 5-taga rapidkurso, kiun partoprenis deko da lernantoj,
14-17-jaragxaj. La 27-an de novembro nova E-kurso komencigxis en Ivanovo. Al gxi
aligxis 10 knabinoj. Gxin gvidas Natasxa Grigorjevskaja. Unuafoje
dum jardekoj en Irkutsk startis E-kurso
Aktiva memlerninta esperantisto el Irkutsk Euxgeno Delcov komencis
fine de oktobro gvidi E-kursojn en Irkutska sxtata universitato. La universitato
disponigis la ejon senpage. Bonvolu subteni la kuragxulon per salutleteroj,
konsiloj kaj ideoj! La reta adreso de Euxgeno DELCOV estas <delcov@mail.ru> Amasa
instruado en Naberejxnije Cxelni
En la ekonomik-konstruista altlernejo de la urbo oni amase instruas
Esperanton al la studentoj. La pli agxaj studas gxin devige (!) kaj la
unuajaruloj rajtas propravole ekstudi en E-kursoj. En la altlernejo funkcias
30-persona E-klubo. Instruas du salajrataj instruistinoj, Natasxa Anisimova kaj Natasxa
Nazaricxeva. E-kurso
en Nijxnij Novgorod
„Etulino” el Nijxnij Novgorod preparis novan E-kurson surbaze
de unu el intensaj metodoj. La nunaj kursanoj en NN sukcese studas laux gxi kaj
baldaux gxin ekuzos aliaj E-instruistoj de la urbo. Tio estas jam la kvara
transdonebla E-instrumetodo en nia lando: post la cxeboksara "Afrika
metodo", moskva "Faru la rondon!" kaj ivanova
"Ludmetodo". Fakte, eblas diri, ke en cxiu aktiva E-centro oni nun
uzas propran originalan instrumetodon. Informis: Andrej Grigorjevskij <andreo@mailru.com> Svislando Informoj
pri la Svisa ILEI-Sekcio
La
sekcio konsistas el 15 membroj. Gxi grupigas nur parton de la svisaj
E-instruantoj. La sekcio en oktobro 2000 havis pertelefonan asembleon. Mireille
Grosjean, membro de la sekcio, en julio 2000 partoprenis en Parizo la asembleon
de la „Association mondiale des éducateurs à la Paix”, en kiu sxi
reprezentis UEA-an kaj sxi kunfondis svisan sekcion de tiu asocio. En Tel-Avivi
sxi akceptis trovigxi inter la tri ILEI-reprezentantoj cxe UNESCO en Paris. La
Konsilio de Euxropo en Strasbourg proklamis la jaron 2001 „Euxropa jaro de la
lingvoj”. Okaze de tio Claude Gacond estas verkanta dosieron, kiun li havigos
al porinstruistaj lernejoj kun propono dedicxi tagon al la ekzameno de la
didaktika valoro de Esperanto. Li sendos tiun dosieron al la ILEI-kolegoj. Gxi
certe povos utili ankaux por aliaj kontaktoj kun pedagogiaj medioj. laux
„Svisa Esperanto-Societo informas” (2000, novembro/decembro)
|