|
Francio
Por helpi dum kolokvo okazigotan
la 8an kaj 9an de februaro 2002 sub la
auxspicioj de la Ministerio de la Junularo kaj Sportoj organizita de
Esperanto-France, GEE-estraro demandas al la
gekolegoj, cxu ili havus esperantan materialon uzatan en infanlernejoj por
kvinjaraj infanoj? Se eblas bv.
sendi al la suba adreso: cxu referencon aux
kopion de via lernolibro, cxu fabelojn, cxu kantetojn, cxu kasedojn; ktp. Ni
antauxdankas vin por via helpo! Jo
CATIL GEE (Grupo de Esperantistaj Edukistoj) 5, rue des Calabres FR-69330
MEYZIEU, Francio. Por
subteni la malfermon de esperanto-kurso en Mezlernejo/Liceo en sud-okcidenta
regiono de Francio (urbo Perigueux), mi alvokas la
geinstruistojn kiuj havus cxu klason, cxu intergrupan klason kie oni
instruas(os) esperanton por apogi tiun malfermon cxefe al la
estro de la Mezlernejo/Liceo kaj poste plani estontajn intersxangxojn. En la
intergrupa klaso antauxvidita estas studentoj inter 13 gxis 17jaraj en la nivelo
de komencantoj. Nia kolego hispana instruisto tre sxatus havi kontaktojn en
latinaj landoj se eblas kaj li agus en la kadro de la Projekto
"Socrates-Comenius". Se vi havus konatulojn, bonvolu resendi tiun
mesagxon lauxnecese al ili. Bonvolu rilati rete al josemanuel.soria@
wanadoo.fr aux perletere al S-ro SORIA José Manuel (hispana
instruisto) Résidence Paul Bert Bât.A - Porte 9 Chemin de Halage FR-24000 Périgueux.
Tel : (33)05 53 06 77 68 |