El la landoj
Hejmen ] Supren ]

 

Cxu mallevi?
Prelego de Negrete
edukado.net
Memorlibro por Blanke
Komparo de instrumetodoj
El la landoj
notlibro_02_1

Balkanaj landoj

E-instruaj iniciatoj en Balkanaj landoj

La projekto Interkulturo (IK) estis inspira por pluraj E-instruaj projektoj en Rumanio, Jugoslavio, Bosnio kaj Albanio. Ekzemple, en elementaj lernejoj en Biksado, Rumanio, kaj Zajecxaro, Jugoslavio, farigxis dauxraj E-instruaj centroj ligitaj al la ttt-lernejo "Tibor Sekelj" kaj aliaj esperantistaj arangxoj. Biksadanoj partoprenis en IIK kaj partoprenas en "Euxroludejo", specifa subprojekto de IK, kunlabore kun aliaj klasoj en Italio kaj Francio. Zajecxaraj IK-anoj gajnadas premiojn de fabelkonkurso. En Timisxoaro, krom IK-klasoj, organizigxis ankaux E-klaso de Euroscola. Junaj esperantistoj el Albanio ekpartoprenis AIS-studadon kaj interesigxas pri TEJO-agado. Rimarkindas la kunlaboro de Bosniaj E-lernantoj kun amikoj el Francio. IK-klaso en Beograd produktis novajn aktivulojn de SerbEJO kaj TEJO kiuj, interalie, organizis Danuban Lingvan Festivalon kadre de DESKF-5, partoprenis en TEJO-seminarioj en Varno, Budapesxto kaj Upsalo, kaj kunorganizis partoprenon de esperantistoj kun E-kurso en la Tria Euxropa Junulara Festivalo en Ankaro, Turkio, decembro 2001.

La internacia seminario Interkulturo en Cxacxak, Jugoslavio, kunlaborigis neesperantistajn organizajxojn kaj instituciojn kiuj transprenis plejan parton de organizlaboroj pri la Balkana Lingva Festivalo okazinta en oktobro 2001, post kiu kelkaj privataj lernejoj de lingvoj (cxefe sed ne nur la angla) kaj la sxtata Gimnazio en Cxacxak ekinteresigxis pri dauxra E-istruado por siaj lernantoj.

Nova IK-klaso, aligxinta komence de 2002, venas el Polski Trambesh, Bulgario, kun ambicio organizi internacian infanan E-renkontigxon.

La Balkana Komisiono de UEA dauxre traktas Interkulturon en siaj agadplano kaj iniciatoj, kiujn karakterizas klopodoj al sinergiigo de agado de UEA, TEJO kaj ILEI en cxi tiu mondoparto surbaze de la gvidlinioj de Strategia plano de UEA.

La aktualaj cxi-regionaj cxefiniciatoj estas:

-          Balkana E@I: seminario pri kunlaboro per interreto, organizota kunlabore kun TEJO, E@I-fondajxo kaj subvenciantoj ekster Esperantujo, cxefe traktonta interretajn E-kursojn kaj pluevoluigon de IK per interreto

-          Seminario "Lingvo de komunikado, komunikado de lingvoj" organizota kunlabore de TEJO kaj GSM (turka junulara organizo), kun E-instruaj kaj porinstruistaj kursoj inter la programeroj.

-          Infana E-renkontigxo.

Por subteni tiujn kaj similajn iniciatojn, UEA malfermis apartan konton de Balkana Komisiono de UEA, al kiu helpemaj esperantistoj kaj institucioj povas enpagi sian monan kontribuon.

Radojica Petrovicx, <radp@ptt.yu>

Finnlando

Al Euroscola-en-Esperanto, pere de sekciestrino de la E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj, anoncigxis grupeto el Rauxmo, kiu nun diligente progresas en E-o. Pro la euxropa lingvotago kaj Jaro de lingvoj (2001) okazis ne malmultaj reprezentadoj de E-o kaj aliaj lingvoj en finnaj lernejoj kaj universitatoj. La lingva diverseco dauxre mirigas. Ekzemple en Tampereo, la kongresurbo en 1995, la enmigrintaro havanta 16 gepatrajn lingvojn bezonas instruadon en la albana (12), araba (32), armena (7), bosnia (8), bulgara (11), hispana (14), cxina (12), greka (13), kurda (28), pasxtua (5, el Pakistano), persa (farsa, daria 34), somala (24), taja (10, Tajlando), turka (9), rusa (155), vjetnama (40).                     Raita Pyhälä

Hispanio

Instruisto sercxata

Estas bezonata instruisto, kiu instruos Esperanton kaj la hispanan lingvon, dum unu semajno (lasta semajno de junio 2002). La instruado okazos cxiutage (ses tagojn), po du horoj entute, por grupo de eksterlandanoj kiuj okaze de la SAT-kongreso venos al Valencia.

La instruisto ricevos por tiu semajno logxadon kun tri mangxoj tage, en junulara restadejo, tre bela kaj bone ekipita, situanta cxe la plagxo de la bela turisma urbo Benicassim (apud Castellón), kaj cxirkaux 30.000 pesetojn.

Interesigxantoj kontaktu A. Casquero: augustocasquero@infonegocio.com