El la landoj 96/4
Hejmen ] Supren ]

 

Analizado de IPR
El la landoj 96/4
Pestalozzi
Survoje al...
Konferenca Regularo
Usonaj lernejoj
Pasporto
Recenzoj 96/4
Reagoj 96/4
Ni kondolencas
Financa raporto

Albanio

Dank’ al prizorgo de f-ino Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI, grupo de junaj albanaj e-istoj denove sukcesis vojagxi al Kroatio, entute kvin 16-18-jaraj junulinoj kaj ilia instruisto, Bardhyl Mezini.

Ili pasigis ses tagojn en Zagrebo vizitante kune kun kroataj knabinoj plurajn kulturajn, historiajn kaj turismajn lokojn. Ili kune rigardis “Mazi en Gondolando”. La albanaj kaj kroataj lernantoj interamikigxis kaj praktikis la internacian lingvon. Certe estonte ili ne nur korespondos sed ree kunigxos en Albanio aux en Kroatio.

Laux la informoj de Bardhyl Mezini

Brazilo

Brazila Esperanto-Ligo de la jaro 1991 proponas bazan perkorespondan kurson, kies auxtoro estas Prof. Euxclides Geraldis de Carvalho, kiu gxentile rajtigis BEL-on uzi gxin. La kurso, kiu povas esti farita individue aux grupe, konsistas el 16 lecionoj kun ekzercoj. La gelernantoj ricevas 4 lecionojn, resendas la solvitajn ekzercojn al BEL kaj la monitoroj kontrolas la solvojn kaj resendas ilin al la gelernantoj, kune kun pliaj 4 lecionoj. La kontrolitajn ekzercojn akompanas: folio kun komentarioj; folio kun la gxustaj solvoj de la ekzercoj; fald-folioj priskribantaj aspektojn de la E-movado, kiel ekz.: Kio estas E-o?; Kio estas BEL?; E-o en radio; Havu milionojn da amikoj en la tuta mondo; Mito kaj realeco (de Claude Piron, portugallingva traduko); Kiel mi povas uzi E-on?; informoj pri Koresponda Servo Mondskala; Listo de revuoj kaj gazetoj aboneblaj cxe BEL; BEL- kaj UEA-aligxiloj; Listo de libroj disponeblaj en BEL- Libroservo, Informaj materialoj pri la baza perkoresponda kurso; folio kun orientigo por la solvo de la ekzercoj (laux akirita sperto, BEL donas kelkajn klarigojn pri punktoj ordinare malbone solvitaj de multaj lernantoj).

Gxis la fino de la pasinta jaro, matrikuligxis 1389 gelernantoj, nome: 13 en la jaro 1991; 572 en 1992; 146 en 1993; 394 en 1994; kaj 265 en 1995. Ricevis atestilon gxis nun: 52 gelernantoj en la jaro 1992; 59 en 1993; 68 en 1994 kaj 79 en 1995. Multaj el ili jam farigxis membroj de BEL kaj de UEA, abonas revu-ojn, acxetas librojn cxe nia Libroservo kaj partoprenas naciajn kaj universalajn kongresojn. La kursaj laboroj estas plenumataj de unu  kunordiganto kaj du monitoroj .

La plej bonaj sekvoj de la kurso en nia kontinenta lando estas ke gxi atingas homojn, kiuj ne havas la eblecon viziti klascxambron aux logxas en loko, kie ne estas esperantaj instruistoj. Lastatempe multe kreskis la nombro de brazilaj urboj kun esperantistoj.                                                                 BEL-estraro

 

CER – nova E-kurso en Internet

Kultura Centro de Esperanto-Campinas (KCE) lancxis en junio ’96 la perretan kurson CER - Curso de Esperanto pela Rede, por portugallingvanoj. Gxi estas la kvina el la serio de E-kursoj, kiuj funkcias de kelkaj jaroj en Internet, nome: FEC (en la angla), CGE (en la franca), KEK (en la germana) kaj MSK (en la cxina).

La kurso estas adapto el la franclingva CGE - Cours Gratuit d’ Esperanto, kreita el la kurso de Kebekia E-Societo. Same kiel la aliaj, gxi estas senpaga kaj enhavas 10 lecionojn kun ekzercoj. Oni aligxas per elektronika mesagxo al la kunordiganto de la dezirata kurso. Kiel respondon la interesito ricevos la unuan, enkondukan lecionon, kune kun la adreso de sia persona korektanto. Tiu estas volontulo, kiu okupigxas pri la ricevado kaj korektado de ekzercoj, kaj samtempe sendado de klarigoj kaj nova leciono, samkiel ordinara perposxta sistemo. [...]

Karakterizo nove prezentita de CER estas la aldono de eta teksto pri esperantismo kaj historia movado al la fino de cxiu leciono. La tekstoj verkitaj de David Bianchini celas emfazi al la lernanto, ke E-o estas lingvo kun kultura  kaj movada fonoj, kiuj garantiis gxian pluekzistadon. En la fino de la kurso la respondeca teamo liveros al la lernanto cxiujn informojn por uzi E-on en la reto kaj dauxrigi la lernadon kaj por uzi la plej tauxgajn E-programojn.

La leganto povas imagi, kiel malfacilas instrui per tute gramatika kurso, sen bildoj, sen parolaj ekzemploj kaj ecx sen supersignoj! Gxi tamen atingas sian publikon, kiu malversxajne okupigxus pri tuja lernado de la lingvo se tiu ebleco ne ekzistus en la reto. Multaj el la nunaj korektantoj estis iam lernantoj de la kursoj. [...]

La kunordiganto de CER estas d-ro José J. Lunazzi (de KCE kaj Universitato de Campinas), kiu ricevas aligxojn tra la adreso: kultura@luring.unicamp.br. Pliaj informoj en: http://www.aleph.com.br/kce.

Posxtadreso: KCE, Caixa Postal 1097-BR-13001-970 -Campinas, SP - Brazilo

Informis: Atilio Orellana Rojas

 

Finnlando

Fine de junio ’96 en Finnlando okazis Nordlingua, kongreso por skandinaviaj lingvoinstruistoj. Nia finna sekciestro, s-ino Raita Pyhälä preparis E-ekspo-zicion por la kongreso. En tiu laboro sxi ricevis helpon de Renée Triolle kaj de svisaj, norvegaj, germanaj, italaj, brazilaj, usonaj, svedaj kaj danaj ILEI-anoj. Sxia celo estis montri, ke E-o havas propran kulturon kaj la internaciismo kaj multlingveco estas io alia ol posedo de la angla lingvo. El la 450 kongresanoj haltis cxe la stando cx. 60-70 personoj. Sxi donis al ili nacilingvajn inform-materialojn kaj kune kun tri helpantoj interparolis kun la interesigxantoj. Krome, s-ro Ahomäki prelegis angle pri Esperanto.

S-ino Pyhälä opinias, ke nia movado bezonas personojn, kiuj havas meritojn kaj auxtoritaton ankaux en aliaj terenoj. Tiuj personoj helpos nin eniri en ne-esperantistajn terenojn, kiel ekzemple Nordlingua.

Laux la informoj de Raita Pyhälä

 

Germanio

13-a Printempa Semajno Internacia + 3-a Printempa Lernejo Internacia

28 marto – 4 aprilo 1997, DUDERSTADT, Harc-Montaro

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontigxo por la tuta familio. Gxia celas kontentigi samtempe plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. La Printempa Lernejo Internacia estas speciala arangxo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaux iomete parolas la internacian lingvon. Oni arangxos kursojn ankaux por komencantoj.

Kelkaj tradiciaj programeroj: diskutgrupoj, prelegoj, kursoj (pri ludoj, dancoj, kantoj ktp.), lingvokursoj por cxiu agxo, nacilingvaj kursetoj, artaj manlaboroj, ekskursoj, kineja horo, vespera kultura programo, vespera trinkejo.

Duderstadt estas bela mezepoka urbeto kun 23000 enlogxantoj, pli ol 500 antik­vaj trabfakaj domoj meze de Germanio. La logxado kaj programo okazos en Jugendgästehaus Duderstadt. La partoprenkotizoj varias inter 0 kaj 440 DEM.

Aligxoj kaj pli detalaj informoj, ekzemple pri rabatoj kaj krompagoj:

Germana Esperanto-Asocio, Wolfgang Bohr, Johannes-Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr - Ahrweiler. Telefono: +49-(0)2641-4885. Telefakso: +49-(0)2641-9786-66 (oficeja)

* * *

La eldonejo ILTIS sercxas kelkajn antauxmilitajn numerojn de Internacia Pedagogia Revuo, krome gxi sercxas la numerojn 90/1,2 kaj 91/1. Kiu povus liveri ilin? Adreso: ILTIS-Eldonejo, Postfach 600130, DE-66067 Saarbrücken, Germanio Tel. kaj fakso: (0681) 81 67 13

 

Hungario

Post la demisio de la gxisnuna sekciestro, la 19-an de oktobro ’96 la asembleo de la Hungara ILEI-Sekcio elektis novan estron. Li estas József Németh, redaktoro de nia revuo. Dankon al Márta Kovács pro la gxisnuna sekciestra laboro.

 

Internacia koresponda lingvokurso

Se vi havas malmulte da tempo, se vi ne povas viziti lingvokurson, se vi mem volas difini vian rapidecon en la lernado, partoprenu la internacian korespondan lingvokurson de progresantoj. La partoprenkotizo diferencas laux la jara nacia enspezo. Ekzemple por nederlandanoj gxi kostas 150 guldenojn, por hungaroj 40 guldenojn, por pakistananoj 12 guldenojn, por brazilanoj 36 guldenojn aux egalvalorojn. Se vi ne povas transpagi, aux pagi, tamen vi sxatus perfektigi vian lingvoscion, skribu al ni kaj ni klopodos trovi solvon por vi. La kotizo estas pagenda post la ricevo de la unua taskfolio al la konto cxe UEA aux al la Hungara Nacia Banko.

Pliaj informoj cxe Hungaria Esperanto-Asocio HU-1386 Budapesxto Pf. l93

 

Italio

La infanoj de kelkaj klasoj en lernejoj apud la centr-itala urbo Aquila lernas E-on kaj volonte korespondus kun eksterlandaj lernejanoj (inter 9 kaj 11 jaroj).

Sendu viajn korespondproponojn al Padre Quirino Salomone, Centro Celesti-niano, Piazza Collemaggio, Santa Maria di Collemaggio, IT-67100 L'Aquila, Italujo. Li pludisdonos la korespondajxojn laux la agxo kaj la deziro al la italaj lernejanoj. Eblas ankaux tut-klasa korespondado.

 

Kroatio

Pluraj e-istoj kun belaj sentoj rememoras iamajn somerlernejojn en kroata cxemara urbo Primosxten. Instiganta je tio, Kroata Esperantista Unuigxo cxi-jare okazigis la somerlernejon, sed pli norde, en Pula. Fakte estis organizita ankaux “kontinenta” en Zagrebo. La somerlernejon partoprenis e-istoj el Kroatio kaj Italio. Dum la semajno, krom perfektiga kurso, funkciis laborgrupoj: muzika kaj drama. Dank’ al la pozitivaj spertoj, KEU jam nun planas okazigi la somerlernejon venontjare. Cxiuj interesuloj povas jam nun aligxi letere cxe la kroata ILEI-sekciestro aux rete cxe la sekretario de ILEI (vd. la kovrilpagxojn).

Marija Belosxevicx

Kubo

Grupo de prizonuloj en Kubo ekinteresigxis pri la IL. La ideo venis de la Ministerio de la Interno kaj la taskon tuj alprenis entuziasma teamo de Habano del Este. Nuntempe cx. dudek malliberulojn instruas s-ino Justa Piñera, kiu sukcese vivtenas la scivolemon de tiuj personoj. Ilia unua instruistino estis Alicia Romay, kiu pro labormotivoj devis rezigni pri tiu cxi pionira laboro. Sxi starigis kontakton kun la loka kulturdomo kaj de tiam cxiumonate oni organizas tie esperantlingvajn vesperojn.                                           Laux La Noktuo 1/96

 

Nederlando

La 11-an de februaro la jarkunveno de la Nederlanda Grupo de Geinstruistoj  pri  Esperanto (NGGE) malfondis la unuigxon kaj decidis dauxrigi la agadon kiel fakgrupo de Esperanto Nederland. La 16-an de marto la fakgrupo unuafoje kunvenis. Gxi elektis la nomon "Fakgrupo NGGE" kaj decidis, ke trikapa estraro gvidos la fakan sekcion. Du membroj de la antauxa unuigxo pretis plu funkcii, unu membro estas ankoraux sercxata. Sekretario/kasisto restos Hans ten Hagen. La kunveno akceptis "Interkonsento"-n kun la estraro de Esperanto Nederland kaj priparolis la modelon de la sekcia regularo, kiun gxi aprobis. Ankaux la bugxeton por 1996 la membroj akceptis. Ampleksan diskutadon elvokis la proponita agadplano de la fakgrupo. Gxi enhavas i.a. la kolektadon de cxiuj donitajxoj koncerne la instruadon de Esperanto en Nederlando. La fakgrupo dissendos enketilojn al cxiuj personoj pri kiuj gxi scias, ke tiuj instruas aux pretas instrui. Gxi invitos cxiujn lokajn sekciojn kaj grupojn informi gxin pri okazantaj kaj/aux okazontaj kursoj. Gxi transdonos al la Instrua Servo la nomojn de instruantoj kiuj pretas korekti hejmtaskojn de lernantoj kiuj partoprenas skriban kurson. Gxi dauxrigas la organizadon de studotagoj kaj aliaj por-instruistaj studkunvenoj. Gxi klopodos instigi komencintojn kaj progresintojn dauxrigi la studadon kaj celas varbi novajn instruontojn. La bulteno NGGE Sciigas dauxre aperados. Gxi enhavos plejparte artikolojn pri instrumetodoj kaj studiloj.

Hans ten Hagen (laux la revuo FEN-X, 4-1996)

Norvegio

The 2nd European Education for Peace Congress Lillehammer, 26-30.07.96

Educating for human rights

Mi partoprenis la kongreson de la organizajxo Teachers for Peace en Lillehammer kiel reprezentanto de Norvega Esperantista Ligo. Tio estis euxropa kongreso. Partoprenis cxirkauxe 400 personoj, kelkaj ecx el Afriko.

Mi estis kolektinta grandan stokon da informoj kaj historiajn eseojn pri la evoluo de la Esperanta politiko, ekde la prezento de E-o en La Ligo de la Nacioj en Gxenevo en 1922, kiam la franca ministro pri instruado malpermesis la instruadon de E-o en francaj lernejoj, kaj kiam la franca delegito en Gxenevo sukcesis prokrasti la intertraktadon pri E-o kaj fine nuligi gxin, spite al la konsilo de la faka Internacia Konferenco por Instruado de Esperanto en Lernejoj.

En la kongreso en Lillehammer, kies kongresa lingvo kompreneble estis la angla, kunvenis nur homoj kun universitata eduko. Ili ja cxiuj parolis la anglan lingvon, tamen ne cxiuj flue. Sed la ideo ke la angla lingvo estus diskriminacianta aliajn lingvojn kompreneble ne ekzistis en iliaj kapoj. La ideo ke artefarita lingvo povus kontribui ion gravan al la monda kulturo estis infaneca lud-ideo; kaj tusxi la pozicion de la angla lingvo estas kvazaux sakrilegio.

Krom la cxefaj prelegoj de elstaruloj el la euxropa aro da batalantoj por paca politiko kaj novaj procedoj por tiu politiko (procedoj estis la prelegoj kiujn auxskultis nur la samopinianoj en la kongresejo), la kongreso ofertis al la partoprenantoj 75 programojn por laborgrupoj dividitaj inter la 400-a anaro. Mi pretigis du kaj duonhoran seminarion pri lingva diskriminacio kaj faris demonstracion de rekta instruado de E-o. Cxeestis nur ses auxskultantoj, sed tia estis la situacio de la plej granda nombro de la seminarioj kaj laborgrupoj, kiujn vizitis inter dek kaj tridek kongresanoj, kaj kelkaj el la grupoj nuligxis pro manko de intereso.

Mi almenaux havis la etan sukceson varbi du personojn por la E-movado. Ili estas du finnoj el Helsinki. Unu diris ke li multe sxatas tiun rektan prezentadon, kiun mi faris je nova lingvo. La alia estas lingve multescianta instruistino. Sxi tuj kaptis la sencon kaj esencon de E-o, kaj petis min letere sendi necesajn informojn por plua studado, kion mi jam faris.

Krom la esperantigo de la du finnoj mia vizito al Lillehammer estis tute senvalora. Sed la antauxa laboro kolekti materialon ne estis senvalora, cxar nun mi havas materialon en mia ring-koverto kusxanta preta por eblaj poste pli valoraj renkontoj kun pli bona reprezentado de la Esperantista Ligo. Estas ja tute stulta afero sendi unu solan personon al tia grava evento, kie li sentas sin perdita en la ejo de la leono mem. Mi do estis la sola reprezentanto, kiun la tuta euxropa E-movado sendis al euxropa kongreso pri homaj rajtoj. Aspekte je tiu cxi okazajxo tiu movado tenis sin ene en sia ludejo kiel iu Dornrozinjo ne partoprenante en la komuna vivo de la euxropa ide-batalo.           Odd Tangerud

 

Svislando

Pri la gxenerala asembleo de Svisa ILEI sekcio 7.9.1996 Cully/Lausanne

Cxeestis 5 el 17 membroj. La prezidanto ricevis informojn de la sekretario de ILEI en Zagrebo pri kunsido en Gxenevo de la Internacia Buroo pri Edukado, fako de UNESCO, kie ILEI rajtas kunlabori. Cxar ILEI ne povas pagi vojagxkostojn, gxi deziras, ke svisoj klopodu transpreni tiun taskon. Post diskuto oni decidis, ke la arangxon partoprenos Claude Gacond, Alain Favre kaj Mireille Grosjean.

Claude Gacond kaj Mireille  Grosjean, kiuj parte cxeestis la julian seminarion cxe KCE pri ekzamenoj en Svislando raportis pri la diskutoj kaj pri la efika kunlaboro kun KCE-anoj kaj SES-anoj.

Instruiloj de Claude Gacond. Ili tauxgas por grupo de 12 lernantoj. Portilo malmuntebla kaj A3-formataj kajeroj trovas lokon en iu normala ujo: la instruisto povas facile iri al kursejo kaj uzi ilin. Dum 1997 C. Gacond prezentos kaj la metodon kaj la ilojn dum renkontigxoj cxe KCE en La Chaux-de-Fonds. La kajeroj kaj la portilo acxeteblos, kune kun klarigoj precizaj por la instruisto.

Konstato: renkontigxo kaj diskuto pri la rolo kaj la agado de SES mankas. Ili okazos en 1997 dum seminario pri la instruiloj de C. Gacond en KCE.