El la landoj 99/2
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

El la landoj kaj sekcioj

Auxstralio

Io neordinara

La unuan somerkursaron de 1999 en Melburno, Auxstralio partoprenis 82 esperantistoj el 5 kontinentoj + du altuloj: ne nur la prezidanto de UEA, sed ankaux Mazi.

Atilio Orellana Rojas instruis pri, aux per, horoskopoj kaj hipokampoj; Marcel Leereveld alfrontis netransitivajn verbojn; Franciska Toubale [Sxian artikolon vidu sube – NdlR] popoldancis kaj aktoris. Ecx Jaux (Amponah Baclu Frimpong) finfine alvenis por instrui, post koSxmara vojagxo el Ganao. Boi Hoang Ngoc prelegis pri la venonta Azia Kongreso en Vjetnamio.

 

Krom la kutimaj eroj de E-arangxo, okazis lokaj tradicioj; "sapskatola" vespero (deklamado pri io ajn); dauxrigota rakonto de diversaj verkistoj en la kursara kuriero; arboplantado. Vespere, du junulinoj konkursis pri rapida trinkado (mi ne povas imagi ilian vojagxon en Cxinio), kaj fruktovespertoj flugis el arboj. Kelkaj el ni lernis, ke brigxo estas pli ekscita, kiam oni konfuzigxas inter keroj kaj karooj. Lokaj bahaanoj distris nin per muziko kaj dancado. Tutklare - surprize - la movado en Auxstralio supervivis la Universalan Kongreson...

Margaret Furness

 

Kial somera lernejo estas nur sezona afero!!!

Mi akceptis la defion instrui al komencantoj kadre de la somera lernejo en Melburno. Mi konsideras tion defio, cxar kiam oni instruas E-on, plej ofte, ekzistas nek libro, kiu klarigas kiel uzi la metodon pasxon post pasxo, nek ekzercaro, dum tiu lasta abundas – ekzemple – por instrui la anglan.

Mi elektis “Mazi en Gondolando”, fotokopiis la bildojn de la angle skribita ekzercaro kaj per tio strebis paroligi la lernantojn, celante ne nur intelektan malkovron de la lingvo, sed ankaux konkretan alproprigon.

La situacio favoris al tuja uzado de la jxus lernita lingvajxo, pro la partopreno de eksterlandanoj. La etoso en la klaso estis vigla, la lernantoj volonte aktivis, aktoretis. La progreso evidentigxis tagon post tago. Cxe la fino la lokaj, novbakitaj esperantistoj petis, ke mi dauxrigu la kurson. Mi plezure konsentis instrui ilin tri fojojn monate. Sed… kia diferenco! Dum la somerlernejo lerni la lingvon estas cxies intereso, la cxeestantoj vivas Esperante. Poste la cxiutagaj okupoj venkas. La lernantoj ne donas al si la tempon ekzerci sin inter du kurshoroj. Ili multon forgesas. La ritmo de la progreso malrapidas. Kion fari? Kiel konscienca instruanto kutime faras, mi instigis ilin korespondadi kun eksterlandanoj, iri al iu eksterlanda arangxo – eble al la dua Azia Kongreso. Mi certas, ke la entuziasmo ne malaperis, cxar la membroj de tiu grupo renkontigxas pli ofte ol mi renkontas ilin, ecx ili petas helpon de pli sperta esperantisto dum tiuj renkontigxoj. Iom post iom kreigxis amikega etoso. La demando estas nun: cxu ili baldaux atingos fluecon en la lingvo aux cxu ili farigxos tiuj eternaj komencantoj,… kiuj tamen trovis amikojn per E-o?

Laux tiu sperto mia, klaras, ke kiel eble plej longa studperiodo – semajnfine, ekzemple ­ pli efikas ol kelkaj horoj da studado intermiksitaj kun laboro, la cxiutagaj zorgoj, la diversaj okupoj por ke la lernantoj atingu kiel eble plej rapide konon de la lingvo, kiu ebligas ilin vaste uzi gxin.

Franciska Toubale

Brazilo

TV FILME apogas Esperanton

La TV-kabla entrepreno TV Filme, partnero de TVA en Brasília, Goiânia, Belém kaj aliaj urboj, apogos la diskonigadon de la novaj bazaj kursoj de Esperanto de EAB: cxiuj abonantoj de TV Filme logxantaj en la regiono de Plano Piloto ricevis propagandan folion de EAB, kune kun la marta numero de la revuo kiu prezentas la filmo-programaron kiun oni povis spekti dum marto. Temas pri entute 25.000 ricevontoj (bedauxrinde EAB ne havas nuntempe strukturon por sendi la propagandan folion al cxiuj preskaux 100.000 abonantoj de TV Filme en Brasília, sed por la dua semestro ni jam preparas nin por tiom vasta agado.)

La folio estas unukolora kaj havas la jenan reklaman frazon: "Com a globalizaçăo, o mundo ficou dividido entre os que falam Esperanto e os que ficam falando sozinhos" (Pro la globaligo, la mondo dividigxis inter tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj tiuj, kiuj restas parolantaj solaj". Aperas ankaux terglobo duondividita kaj ceteraj informoj pri la kurso, kaj ankaux la grafika marko de TV Filme sub la devizo "Apoio cultural" (Kultura apogo). Ni pretas sendi specimenon per helika posxto al cxiuj petantoj. Gravas ankaux informi, ke la instruado de Esperanto cxe EAB ne estas senpaga, kaj la instruisto rajtas enposxigi parton de la enspezo.

Fabrício Valle, Direktoro pri Informado de Brazila E-Ligo

 

Britio

Jarkunveno de ETA

Esperanto Teachers’ Association (ETA), la brita sekcio de ILEI, jxus okazigis gxian jarkunvenon, komence de aprilo. La plej malbona novajxo estis, ke nur kelkajn tagojn antauxe mortis gxia multjara membro kaj kunlaboranto, Joan Dawson. Krom tiu perdo, la tuta komitato kun oficistoj reelektigxis post plejparte kontentigaj raportoj: prezidas D-ro Paul Gubbins, sekretario estas D-ino Roselyme Edwards, kaj la kason prizorgas s-ro Ian Mac Dowall. Gxuste pro la financaj zorgoj la komitato eksperimente kunvenas malpli ofte ol en la antauxaj jaroj kaj provas labor(ig)i perposxte kaj/aux interrete. Precipaj taskoj el la jxusa jaro, kiuj dauxros en la venonta, estas:

-          La lauxebla plivastigo de la publiko pri la porinfana ’Urso-Kurso’: cxiuj kvar partoj estas ekde pasinta julio haveblaj kaj grade vendigxas – sed plia, dauxra reklamado endas.

-          La cxiujara semajnfina seminario, fine de januaro, cxe la Wedgwood Memorial College, Barlaston, kadre de ’Ni festivalu!’. Malgraux organizaj problemoj, la seminario okazis komence de 1999, kaj kolegoj tie ekkonsideris la diversajn korespondajn kursojn de E-Asocio de Britio, cele al ilia renovigo/ modernigo.

-          Laborgrupo starigxis por dauxrigi tiun laboron kaj pretigi novan informbrosxuron por la gxenerala publiko.

-          La revuo ’Esperanto Teacher’ aperis eble por la lasta fojo: la redaktoro dum 15 jaroj, Arnold Pitt, ricevis grandan dankon de la membroj pro sia laborego, sed je lia bedauxrinda – antauxanoncita – demisio ne tuj trovigxis anstatauxanto. Se tiel restos, la membroj devos kontentigxi per bulteneto. la ILEI-sekciestro kuragxigis anojn membrigxi individue al ILEI por gxui IPR-n!

 

La cxiujara ’Somerlernejo’ cxe Barlaston bonstatas, kaj denove dum la 39-a eblos fari la mezgradan ekzamenon de UEA/ILEI (la 14-20-an de auxgusto).

Malcolm Jones

 

Estonio

E-Instituto de Estonio (EIE) dauxrigas la laboron

En januaro 1998 E-Instituto de Estonio okazigis E-Kulturtagon por estonaj esperantistoj, cxefe por E-instruistoj. La arangxon enkondukis la direktoro de EIE, Vjacxeslav Hromov. Li substrekis la gravecon, ke la E-instruistoj uzu novajn, modernajn metodojn, kiel ekz. Mazi kaj aliajn videbendojn. Aliaj parolantoj ekz. emfazis la propedeuxtikan kaj kulturperan valorojn de E-o. Oni prezentis ankaux metodikajn tabelojn uzeblajn dum instruhoroj.

En februaro EIE organizis ekspozicion pri E-lernolibroj en la Centra Urba Biblioteko de Tallin.

laux Helgi Hromova,

sekretariino de EIE, reprezentantino de ILEI en Estonio

 

Finnlando

Kursoj en 1998

·         En Karis-Billnäs Gymansium kaj Högstadiet finigxis la kursoj komencigxintaj en 1997.

·         En Enontekiön lukio okazis 38-hora volontula E-kurso, kiun partoprenis 15 gelernantoj kun gvido de Pekka Välimäki.

·         En Raahe Kaije Liimatainen havis 12 gestudentojn en sia kurso “Jen nia mondo” en la Laborista Instituto.

·         En la Civitana Instituto de Vesanto Kimmo Hakala gvidis 24-horan E-kurson printempe kaj 6-horan kurson auxtune kun 5-7 gestudentoj.

·         En Orimattila Börje Eriksson gvidis 10-horan studrondon kun 4-6 partoprenantoj.

·         En Tampere Pentti Järvinen jam de jaroj instruas en la Laborista Instituto. En 1998 li havis 5-8 studantojn. Li gvidas ankaux pensiulan grupon kun 5 membroj.

·         En Turku Anna-Liisa Ali-Simola havis (14+14) * 2-horan studrondon por 5-6 personoj.

·         En Tampere 22 skoltoj estis gvidataj al la Internacia Lingvo fare de Sylvia Hämäläinen.

·         Por instruistoj kaj instruantoj estis organizita Eduka Semajnfino en Jyväskylä. Instruis Márta Kovács el Hungario.

Laux la Agadraporto de ELFI 1998

Francio

Korespondpeto por klasoj

Mi gvidas E-kurson cxe la universitato de Lille (Norda Francio). Tiu cxiu-semajna, 90 minutojn dauxranta kurso estas malfermata al cxiuj kiuj deziras lerni la lingvon, do, ne nur al gestudentoj. Gxi ne estas vere oficiala kurso sed, tamen, gxi estas subtenata de profesoro pri lingvistiko.  Mi dezirus montri al miaj 25 gelernantoj ke Esperanto vere tauxgas kaj utilas kiel internacia komunikilo. Mi do proponis al ili kolektive korespondadi kun aliaj universitataj E-klasoj tra la tuta mondo. Ili tuj entuziasmigxis pri tiu projekto. Cxu vi opinias tiun ideon interesa? Cxu vi havas klason kiu deziras tiel korespondi kun ni?

Arnaud Debeurme, rete: Florianne.Scheers@sni.fr

Germanio

Korespondpeto

Mi estas komencanta esperantisto, jxurnalisto, kiu volonte korespondus kun instruistoj de diversaj landoj. Momente mi laboras pri la analizo de la didaktika lernado de skribado kaj legado. Mi sxatus intersxangxi opiniojn ne nur pri la unua klaso en la lernejo.

S-ro Klaus Riemann, Flurstr. 13. DE-54570 Niederstadtfeld, Germanio

 

 

Hispanio (Katalunio)

Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo

La supra arangxo okazis jam la sesan fojon, inter la 3-a kaj 10-a de oktobro 1998 en Calafell. El inter la 64 aligxintoj estis 21 eksterlandanoj. En la inauxgura festo en la nomo de ILEI la cxeestantojn salutis nia estrarano, Carla de Lorenzi. Dum la Semajno sxi gvidis tre sukcesan Cseh-kurson.

La sepa E-Semajno okazos en Cambrils (Tarragona – Katalunio) de la 2-a gxis la 9-a de oktobro 1999 sub la auxspicio de Hispana E-Muzeo.

Pliajn informojn petu de H.F.E.A. Apartado 15027 ES-08080 Barcelona (Hispanio). Retadreso: luis_serrano@mixmail.com  

 

Kursoj en Sabadell

En urbo Sabadell dauxre okazas E-kursoj kun nuna partopreno de entute 15 homoj. Menciindas la jam kelkjara-tradicia porinfana kurso, en kiu per spektado de Mazi en Gondolando, desegnado de bildoj kaj aliaj distrajxoj tri infanoj lude lernas la lingvon cxi-jare. Elementa kurso kun 7 partoprenantoj kaj meza kun 5 kompletigas la liston.

Ankaux en Tarragona funkcias kurso kun partopreno de dek homoj. Interese estas ke la kurson organizis sindikato kaj okazas en la loka hospitalo. Gxin gvidas s-ro Joan Marimon.                                                             Pedro M. Martin

 

Hungario

Esperanto - denove akceptita dum lingvistika konferenco

Dum la 9-a hungarlanda konferenco de gxenerala kaj aplikata lingvistiko denove estis lancxita interlingvistika sekcio. Tio povis okazi danke al tio, ke pasintjare partoprenis la laboron de tiu nova sekcio, per altnivelaj prelegoj, konsiderinda nombro da esperantistoj.

La cxi-jara konferenco de hungaraj lingvistoj okazis en la urbo Veszprém (8-10. aprilo) kaj inter la 460 partoprenantoj cxeestis denove ankaux pluraj esperantistoj.

Dum la unua vespero cxe la rondtabla diskuto pri la temo: Mondlingvo kaj regionaj lingvoj la gvidanto György Szépe, la prezidanto de la landa lingvista asocio, pozitive parolis pri la rolo de Esperanto, prezentante nian lingvon kaj la anglan kiel nurajn realajn kandidatojn por farigxi mondlingvo kaj klare agnoskante  la jaman (delongan) ekziston kaj ekzistorajton de Esperanto entute.

En la Interlingvistika sekcio, kiun estris Ilona Koutny, okazis la sekvaj prelegoj:

-          Katalin Smidéliusz: Lingvoplanado kiel pedagogia rimedo en la edukado de filologoj, interlingvistiko vivproksime;

-          Francesco Felici: La internacia komunikado kaj proponoj de la jarcentfino: “euxroklonoj” kontraux logikaj lingvoj;

-          Ilona Koutny: Interkultura komunikado kaj Esperanto;

-          Michael Farris: La TTT kaj la disvastigo de la internaciaj helplingvoj;

-          Blazio Wacha: Dulingveco, variantoj, Esperanto;

-          Zsuzsa Varga-Haszonits: La teorio de lingvopriskribo kaj Esperanto.

La prelegojn auxskultis kaj partoprenis en la postaj diskutoj ankaux lokaj esperantistoj.

Dum la konferenco estis disdonata la tria volumo de la pasintjara konferenco en kiu legeblis la prelegoj de D. Blanke, I. Koutny, O. Prytz, Á. Rátkai, K. Smidéliusz, B. Wacha. La volumon plurfoje trafoliumis dum tiuj tagoj centoj da lingvistoj kaj povis legi en gxi pri kaj ankaux en Esperanto plurajn interesajn artikolojn. Tio estis sendube bona propagando por la internacia linvo.

Diskutante pri la pluaj pasxoj kaj estonteco la cxeestantaj samideanoj interkonsentis sekvontjare aligxi ne al la interlingvistika sekcio, sed prefere disvastigi per siaj prelegoj informojn pri Esperanto kaj ties valoroj en aliaj sekcioj de la konferenco.

La ideala solvo, evidente, estus, se partoprenus la altnivelan konferencon tiom da esperantologoj, ke suficxu el ili kaj por la interlingvistika sekcio, kaj por partopreno en la laboro de la aliaj sekcioj. Por realigi tiun idealon ni bezonus almenaux dek-dekdu prelegojn kaj antauxan strategian kunlaboron, kiun volonte kunordigos la verkinto de la supra raporto. Interesigxantoj turnu sin al

Katalin Smidéliusz (redakcia adreso)

 

Amasa E-instruado en orienta Hungario

En februaro komencigxis nova semestro en KLTE (Scienca Universitato "Lajos KOSSUTH" en Debrecen, Hungario). La gestudentoj cxi-foje rekordnombre enskribigxis por la baza Esperanto-kurso, ja 125 gejunuloj komencis lerni nian lingvon. La kursestro estas Tibor PAPP. La kurso finigxos en junio per t.n. studfina ekzameno.


En TIT (Scienca Populariga Societo) en Nyíregyháza organizis 120-horan, bazan + mezan E-kurson por 21 personoj, kiuj frekventas plejparte la korespondan sekcion de altlernejoj.


En Agronomia Altlernejo de Nyíregyháza komencigxis same 120-hora baza + meza E-kurso por 8 gestudentoj. Ni ricevis informon ankaux pri la baza E-kurso, kiu ekis en Pedagogia Altlernejo en Nyíregyháza.


En la tri lastaj kursoj oni lernas por trapasi sxtatan lingvoekzamenon, ja laux la legxoj estas nepra kondicxo posedi sxtatan lingvoekzamenon por ricevi altlernejan aux universitatan diplomon en Hungario.

Tibor Papp, <db@satrax.hu>

 

Prelego en ELTE

La 8-an de marto en la Budapesxta Universitato ELTE, Zsuzsa Varga-Haszonits, gvidanta la E-fakon cxe la katedro pri gxenerala kaj aplika lingvistiko, prelegis antaux auxskultantaro cxefe el la kolegaro kaj gestudentoj, pri la temo Teorio de lingvo-priskribo kaj la planlingvoj. Liverinte la plej esencajn informojn pri Esperanto, sxi pli detale okupigxis pri evoluo de la rilatoj de la ne-esperantista, (ekstera?) lingvoscienco al Esperanto. Apogante sin ankaux je iamaj eldiroj kaj eseoj de István Szerdahelyi kaj László Antal, sxi emfazis unuflankecon de pluraj lingvistikaj skoloj: la 19-an jarcenton interesis nur historio de lingvoj, la post-Chomsky-an epokon interesas specialajxoj de rilato inter profunda kaj surfaca strukturoj – jen kampoj, en kiuj oni ne atendis teoriajn malkovrojn surbaze de Esperanto.

Laux informoj de Blazio Vaha

Kubo

Sagxa Sago

Aperis la unua, 8-pagxa (A/5) numero 1/98 de “Sagxa Sago, la oficiala organo de Kuba ILEI-Sekcio. Jen du frazoj de gxia titolpagxo: “La lernejoj nialande estas la enirpordo al la E-movado. Estas nia respondeco kiel instruistoj teni gxin malfermita.” Kaj la klarigo de la titolo: “Tiel prudente kiel sagxuloj, tiel rapide kiel sago, ni semos kaj semos konstante.”

Lauxplane, la revuo aperos trifoje jare. Gxin eldonas Kuba E-Asocio PF 5120, CU-10500 Havano, Kubo. Telefonnumeroj: 53 7 40-1364 kaj 53 7 40-4484; fakso: 53 7 338729. Retadreso: kubesp@ip.etecsa.cu. Cxefredaktoro: Héctor Jiménez Batista.

 

Latvio

Rigaj studentoj lernas Esperanton

Studentoj de Ekonomika kaj Kultura Altlernejo (kie studas ankaux studentoj de la Intersxtata Universitato “Ruthenia”), unue en Latvio, lernas E-on kiel devigan studobjekton kun gvido de Alida Zigmunde. En 1994 sxi jam instruis cxi tie E-on por 9 studentoj, sed tiam ankoraux ne devige. La estro de la altlernejo, V. Surkov apogas la instruadon de la internacia lingvo. Oni lernas gxin dum 40 horoj. (Post cxiuj 20 horoj sekvas studkontroloj.) Alida Zigmunde instruas ne nur la lingvon, sed parolas ankaux pri gxiaj historio, literaturo, movado. La studentoj ricevas dulingvan diplomon de la Universitato Ruthenia kaj Klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, cxar la teksto aperas ankaux Esperante. En 1998 la duan studkontrolon sukcese plenumis 67 studentoj.

laux informoj de Alida Zigmunde,

prezidanto de Latvia Esperanto Asocio

 

Pollando

Liceanoj lernas en Bielsko

E-o estas enkondukita en la liceon “Żeromski”, mezlernejo en la sudpollanda urbo Bielsko-Biała (Silezio). La lernejo estas asociigxinta en UNESCO. Tie okazis auxtune sestaga intensa Cseh-kurso por 30 personoj, gvidita de Maria Majerczak, pola ILEI-sekciestrino, instruistino en la fama Jagiellona Universitato en Krakovo.

Jam post la unua lerntago la gelernantoj skribis kontrollaborajxon, post la tria memstare leteron kaj la sesan tagon – poemetojn en Esperanto.

Dum la ferma solenajxo la gelernantoj kantis, deklamis kaj facile konversaciis en Esperanto. Pluraj kursanoj ricevis libro-premiojn kaj cxiuj, ankaux la lerneja biblioteko libro-donacojn el la loka eldonejo “Kleks” de G. Handzlik. Tiu lasta krome koncertis por la kursanoj. Okazis ankaux prelegeto pri E-o por la instruistaro de la lernejo. Post la kurso la instruadon dauxrigas Elizabeta Biskup, intsruistino de kemio en cxi tiu liceo, al kiu oni sxuldas la enkondukon de E-o tie. La lernejo sercxas korespond-kontaktojn individuajn kaj grupajn (i.a. kun proksimaj cxe§aj urboj kaj vilagxoj). Bonvolu skribi al la lernejo: III. LO im. S. Żeromskiego, ul. Boh. Warszawy 20, PL-43-300 Bielsko-Biała, Pollando.

Adreso de la instruistino: Elizabete Biskup, ul. Wojnara1, PL-43-316 Bielsko-Biała. Fakso: (033) 8 14 46 23.                         Elizabete Biskup

Interlingvistikaj Studoj dauxre cxe UAM

La dua sesio de Interlingvistikaj Studoj okazis inter la 8-13-a de februaro 1999 en la Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando). La gestudentoj el diversaj landoj - post la ekzamenigxo el la unua semestro - povis auxskulti prelegojn de kaj diskuti kun:

·         D-ino hab. Vera Barandovska-Frank (Germanio) pri la problemaro kaj historio de interlingvistiko;

·         D-ro Blazio Vaha (Hungario) pri la bazaj nocioj en morfologio kaj sintakso;

·         S-ino Lidia Ligeza pri la dua periodo de e-a literaturo kaj

·         D-ino Ilona Koutny pri esperanta gramatiko.

La sciencan programon kompletigis teatra vespero de Jerzy Fornal, organizita kune kun la loka grupo de PEA. En la sekva studjaro (unua sesio 19-24.09.1999), UAM denove atendas novajn aligxontojn (aligxdato: 15-a de auxg.). Interesigxantoj turnu sin al:

D-rino Ilona Koutny, Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, T/F (hejme): +48-61 817-28-73,

rete: <ikoutny@amu.edu.pl>

 

Usono

Universitato "San Francisco State" [en la urbo San Francisko, Kalifornio]

La mondfama 3-semajna 3-kredita kursaro cxe SFSU okazos cxi-somere de la 6-a gxis la 23-a de julio kaj enhavos 4 nivelojn: baza, meznivela lernado, meznivela instruado, kaj supera.


Infanoj de dek jaroj kaj pli agxaj ofte partoprenas, kaj proksimume la kvarono de la studantoj venas de aliaj landoj, tial cxi tiuj kursoj estas mult-nacia socia agado.


La instruistoj estos elstaraj esperantistoj el Kanado (Mark Fettes), Argentino (Atilio Orellana Rojas), Usono/Japanio (Joel Brozovsky), kaj Pollando/Kanado (Maria Hopkins).


Vesperaj programoj, gvidotaj de Maria Hopkins, inkluzivos grup-kantadon, popol-dancadon, diapozitivojn, prov-prezentojn antaux publiko, temojn por instruistoj, kaj Esperanto-kulturon.


Ofte eblas ke profesiaj instruistoj ricevu 450 USD (la kotizon) per stipendia fonduso. Plej gravas frua peto.

Por pli da informo pri kursoj, stipendioj, logxado, kaj aligxiloj, kontaktu: Ellen Eddy, 11736 Scott Creek Dr. S.W., Olympia WA 98512; tel. 360-754-4563;

rete: <eddyellen@aol.com>

Doroteo Holland