Eldonajxoj
Hejmen ] Supren ]

 

Jarcentkomence
ID-projekto
Indekso 1996-2000
DESKF
Juna Amiko
Eldonajxoj
ILEI - UNESKO
El la landoj 01/1

Novajxoj de la eldona fako

1. Gvidilo por Okuloj

Dek-pagxa gvidilo estas pretigita por akompani la aperintan kajeron unu de "Okulo", la lernilo por etuloj, ses- gxis dek-jaraj. La kolorhava lernilo estis pretigita unuavice por la lernantoj en Interkulturo, sed estas havebla por cxiu ajn (vidu recenzon en Revuo Esperanto, jan. 2001, p. 14). Por cxiu pagxo en la kajero, la gvidilo indikas la komunikajn kaj gramatikajn celojn, la novajn vortojn (verbojn, substantivojn, proprajn nomojn, aliajn) kaj donas konsilojn. Al tiu bazo aldonigxos ekzercoj kaj ludoj por difinitaj pagxoj. La gvidilo aperos en la kvazauxa lernejo. Gxi estas petebla ankaux elektronike de la subskribinto, cxu en simpla mesagxa formato, cxu kiel dosiero por "Word 97/2000". Fotokopia versio estas liverebla (nur de ILEI) kontraux kvin respondkuponoj aux 2 EUR.

 

2. Pasportaj ekzercoj

Kiel raportite en IPR 2000/4, ILEI liveris la ekzercojn por lecionoj 5-8 de la vidbendo "Pasporto al la tuta Mondo". ILEI mem ne disponigas tiujn ekzercojn; euxropaj dezirantoj bv. turni vin al Flanda Esperanto-Ligo, aliaj al ELNA, la landa asocio en Usono.

 

3. "La cxefaj principoj de fremdlingvo-instruado"

Tiu verko (subtitole "Instruado – sen turmentado!") de Aleksandro Melnikov praktike elcxerpigxis, sed ni planas ricevi plian kvardekon da ekzempleroj, kiuj haveblos de ILEI kaj UEA (9 EUR).

stefan.macgill@galamb.net