|
Dimitar Hagiev Eseo
pri Esperanto lauxtlegita antaux klaso
En februaro de 1998 la instruisto de angla lingvo, s-ro Iskren
Iskrov en la gimnazio Aleksander S. Pusxkin en Sofio donis al la gelernantoj de
la 9-A klaso kiel hejme farotan taskon verki eseon pri la sxatata de ili lingvo.
Mia nepino Veronika V. Hagxieva sciigis la instruiston, ke sxi deziras verki
eseon pri E-o, aldoninte, ke sxia avo scipovas tiun cxi lingvon. La instruisto
bonvenigis sxian proponon. La sekvintan tagon sxi lauxtlegis antaux la klaso
anglalingvan eseon pri E-o. En la eseo, en kvar tajpitaj pagxoj, preparita miahelpe, sxi
prezentas mallonge la historion de la ideo pri la kreo de artefarita internacia
lingvo. Poste sxi rakontas kiel D-ro L.L. Zamenhof venis al la ideo inventi sian
internacian lingvon. Plue en la eseo estas donitaj la karakterizaj trajtoj de la
lingvo kaj informoj pri ties diverscela aplikado. Por pruvi la tauxgecon de E-o por verkado de beletra literaturo
Veronika montris al la auxskultantoj la Antologion
de Esperanta poezio, la novelkolekton de la eminenta cxina verkisto kaj
pensulo Lu sin kaj la E-an tradukon de la romano Bofilino de la elstara bulgara verkisto Georgi Karaslavov. La eseo
estis auxskultita kun granda intereso kaj la montro de la libroj ege impresis la
gelernantojn. La instruisto prenis la eseon. Tiu cxi okazo generis cxe mi la ideon, ke la instruistoj
esperantistoj de etna kaj fremdaj lingvoj povas doni al la lernantoj taskojn
verki eseon pri E-o aux pri la neceso de komuna neuxtra lingvo por
interkomunikado de homoj parolantaj malsamajn lingvojn. Ja kiel konate, en Korea
respubliko delonge estis enkondukita en la programon de la korea lingvo por la
sesa klaso leciono pri E-o. La landaj E-asocioj devas starigi al si la taskon
klopodi por la enkonduko de leciono pri E-o en la programon de la etna lingvo
por la respektiva klaso de la elementaj lernejoj kaj en la programojn de la
instruistaj institutoj. Dimitar Hagiev, Komplekso Javorov, bloko 4, BG-1124 Sofio, Bulgario
|