Esperanto ABC
|
Blazio
Vaha: Post la iama Fantaziajxoj – ankaux la novajxo[1]
de Jon Rommesmo estas por infanoj
Oni konis kaj lauxdadis kantetojn,
versajxetojn de Jon Rommesmo ankaux pli frue – ekzemple, laux lia libro Fantaziajxoj
kaj kantoj por infanoj. Jam el tiu tempo ni povas rememori instru-kantetojn
pri skribado, legado, kalkulado.
Aperis
jam tie la instru-truko de Jon Rommesmo plejeble multfoje ripet-igi vortojn,
esprimojn lernindajn:
CxO HAVAS CxAPON SED NENIUN HAVAS CO; CxO HAVAS CxAPON SED NENIUN HAVAS CO; NI KANTAS NUN PRI CxO KAJ CO JEN – NI KANTAS NUN PRI CxO KAJ CO JEN – NI KANTAS NUN PRI CxO KAJ CO – NI KANTAS NUN PRI CxO KAJ CO En tiu libro oni
povis rimarki, ke Jon Rommesmo bonajn rim-substantivojn iam ajn kapablas
kompletigi je strofo, kaj li ne timas la diversajxojn de mil specoj meti tuj en unu
bildon: DANIEL’ KAJ GABRIEL’ KUNVETURAS SEN KVEREL’. IRAS ILI TRA TUNEL’, POVAS VIDI PER KANDEL’ …. SxIRMAS ILIN LA OMBREL’ KURAS ILI AL HOTEL’
Pasis kelkaj jaroj, kaj en la jaro 2001a
aperis jen kio: Esperanto ABC. Eldonis gxin: Esperantoforlaget – Eldonejo
Esperanto, Olaf Schous v. 18, 072 Oslo, Norvegio. La identiga numero estas
ISBN 82-90006-14-4. La libreto ampleksas 32 numeritajn pagxojn, plus la
ne-malplenajn kvar flankojn de la kovriloj. Sub la mezmalgrandaj literoj de la verda
vorto ESPERANTO sur la titolpagxo aperas bruna, flava kaj viola literoj A
kaj B kaj C: Ili estas ja tre grandaj majuskloj. Inter ili kasxas
kaj montretas sin kapetoj de kvar infanoj kiuj per siaj sumaj hauxtkoloroj
tradicie esprimas tutmondecon. Sur cxiu maldekstra pagxo de la libreto
estas po du literoj, lauxbezone kaj lauxdece substantivecaj aux ne – ekzemple:
A kaj Bo, E kaj Fo, I kaj Jo, tamen
aperas la duonvokalo ux sen helpa (aux malhelpa) o. Sur cxiu
dekstra pagxo estas po du bildoj aux bildogrupetoj. Cxe A: alko
kaj auxto, cxe B: bonveniga sxildo, bakisto kaj bulkoj.
–– Ne aperas ce, ef, aux em, nur Co kaj Fo.
kaj Mo, No. ,– la liternomoj do estas Fundamente kaj sengxene
monotonaj, konforme al la instrucelo. Jon Rommesmo kalkulas la literojn…
konstatas ilian lokon en la vicordo; li kunskribas ordajn numerojn kiel estas
skribita cxi tiu: dudekkvara. Laux Bertilo Wennergren kaj la Zamenhofa
Ekzercaro dudek kvara… estus ebla, dudek-kvara estus eminenta.
Ankaux dudekkvara estas… tolerebla. Lastatempe multaj esperantistoj forlasas
siajn esperantajn personajn nomojn. Jon Rommesmo
kultivas ilin, supozeble ankaux tial, cxar li ne volas tute definitive decidi,
cxu Maljuna Marteno aux Tomaso estas franco, anglo, hungaro,
germano, aux auxstraliano. Sed gravas ankaux, ke la esperanta ritmo kaj
sonefekto estu senriprocxa. Gxi estas tia: Tomaso
trinkis tridek tri tasojn da teo. Olavo rigardas la ondojn de la oceano.
Aliaj nomoj en la poemetoj: Dino (kiu estas sauxro, Eva kaj Edvardo
(ludemaj), Gilberto (la giganto), Hungara Helena – mi, hungaro,
tamen pensus Helenan alinacia – cxu greka aux pola aux….. …hispana?).
Sekvas en la libreto la juna Jakobina kaj Jxeromo (jxurnalisto), Lina
(lernanta la litovan lingvon, Nicxjo (el Nigxerio) kaj Pauxla. Sur
la 12a pagxo Italo invitas, se citi, izraelanon, sed mi pensas, ke efektive
temas pri israelano. £ercemulo ion kasxis sur la 24a pagxo: eble la
finajxon de la verbo post la radiko kasx… Oni do cxesu konjekti pri
preseraro. Tamen la sxercemulo kasx (-as aux -is) ankaux sxtrumpetojn (ne
videblajn ) kaj sxuojn (tamen cideblajn).. Sur la lasta pagxo estas du sammelodiaj
cxenkantoj nomataj cxi tie (tute nesenrajte) kanonoj. Temas pri la konata franca
melodio, kiun mi renkontis unue supozeble en la Lancxov-a, tendaro proksime al
urbo Znojmo, kaj kiu tie estis kantata kun la komencaj vortoj Frat’ Jakobo,
Frat’ Jakobo cxu en dorm’ kaj kiun poste mi auxdadis, eble en
Sunkompanio de la vilagxo Arrout, en formo Frato Jako Frato Jako, frato Jako
levu vin, lavu vin...… Mi do cxi-foje ekkonis novan, por mi trian
varianton, tiun de Jon Rommesmo: cxu vi dormas, cxu vi dormas frato Jak’.
Ho, nia amata, plurnoma, plurjara kaj plurjaka Jakobo, vestu vian torson varme,
kaj kolektadu plu viajn Esperantajn versojn kaj versiojn. Cxi-foje viaj notoj,
tonoj kaj akcentoj reciproke trovis sin kaj estas en ordo, dank’ al la konataj
konoj de Jon Rommesmo. La skemecaj bildetoj al mi, plenkreskulo, konvenas, tamen ne cxiu
desegnita vizagxo sxajnas al mi afable amuza aux agrable mokindeta, konforme al
infaneta placxo laux mia imago. Pli severe mi povus diri, ke ne cxiu bildo
placxas - tamen: ili sendube bone klarigas la paralelajn frazojn. La tekstetoj sxajnas
kreitaj laux principo, ke lingve bona frazo, kiu estas sana laux la enhavo, jam
estas konvena por edukado. Se tian frazon oni spicas per aliterado (kiel tion
faras Jon Rommesmo), tion esperantisto povas sengxene gxui: Maljuna Marteno
mangxis multajn Migdalojn. Tomaso trinkis tridek tri tasojn da teo. Eta
frato mia sxatas frititan fisxon. Granda giganto Gilberto glitfalas sur glata
glacio. Okazas unufoje, ke
„bildano” kvazaux parolas: la ritma teksto kiun li elbusxigas, sonas jene,
laux encirkla skribo meze de la bildo: cxapelo / mia havas, /tri pintojn /
havas gxi, se / pintojn gxi / ne havas, / ne mia / estas gxi. (La saman
tekston, cetere, mi konas jam el Fantaziajxoj… sed tie gxi havis pli da
memstareco.) Diferencas de mia normo aux kutimo la
vorto pri la virkoka blekado en la frazo Knaboj kantas kaj koko kikerikas.
Mi kaj miaj vortaroj preferas kokerikadon, sed mi ne rezistos, se
oni jugxos, ke kikerikado estas pli sonimita. Mi lernis toleremon pri
diversetnaj kokokrioj de Stefan MacGill, kiu en sia La lauxta vekhorlogxo
pruvis, ke en Esperantujo, virkokujo kaj la mondo eblas dekoj da
virkok-sinesprimoj… Vi povas acxeti gxin ankaux de: Eldonejo
Esperanto (Forlaget), Olaf Schous v. 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Retposxto: nel@esperanto.no.
Posxtgxiro: 0540 0874052. UEA-konto: espv-s. Gxi kostas 65 norvegajn kronojn + sendokostojn. Nu,
tia estas la libro. Havinda...
Blazio Vaha [1] Esperanto ABC |