A) En la jaro 2002-a kelkaj aktivuloj en la kampo de instruado diskutis inter
si kaj en la ĝenerala listo de instruantoj, kiel doni praktikan helpon por la prepariĝo 
al la ekzamenoj de ILEI/UEA, konsiderante aparte kaj la lastan nivelon
(por-instruistan) ĵus enkondukitan kaj la komencan nivelon nacilingvan
(kiu restas ekster la sistemo de la ILEI/UEA-ekzamenoj).

Tiam naskiĝis la ideo kolekti en ret-paĝaron, ĉion, kio ekzistas pri
sistemo, kiu antaŭvidas fakte 4 nivelojn: 1) nacilingva, komenca, 2)
internacia, elementa, 3) internacia meza, 4) internacia porinstruista.

La unua provo celas prezenti ĉion, kio ekzistas kaj estas alirebla
komputile. Vi rimarkos, ke pri la komenca nacilingva nivelo ekzistas amaso
da materialo (nia paĝo nur resendas al tre riĉaj paĝoj), dum pri la
aliaj nivelo rete ekzistas nur malmulto, sed tiun malmulton ni prezentas.

La fina celo estas instigi kompetentulojn verki programojn pri lernendaj'oj
kaj ankaŭ komputilajn kursojn por ebligi al esperantistoj pretiĝi por la
ekzamenoj de ILEI/UEA en ĉiuj niveloj.

B) Pri la ILEI/UEA ekzamenoj (Detala analizo de Bill Maxey, Sekretario de Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA)

C) Studu en la niveloj:

enkonduka, nacilingva

elementa, internacia

meza, internacia

instruista