Estas esprimoj
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Pluaj rimarkoj pri la "Estas ..."-esprimoj

En miaj pli fruaj artikoloj pri cxi tiu temo mi provis demonstri ke en la
nuna stato de cix tiu afero oni povas facile konfuzi la aktualan funkcion
de la unuopaj esprimoj kaj ke la tradicia formo de la predikativa
strukturo kun infinitiva au subpropozicia subjekto (alm. kiam la
predikativo ilin antawas) bazigxas sur erara konceptado pri la responda
strukturo en la favorata lingvo de la kreinto de E. En la jena artikolo mi
deziras tusxi la postrestintajn kazojn de cxi tiuj esprimoj, t.e. la jenajn:
1. Estas varme/agrable (k.s.) en la cxambro.
2. Estas la 4-a horo.
3. Estas vintro/marto/lundo k.s.
4. Estas Karlo, kiu venis en la cxambron.
5. Estas 4 viroj en la cxambro.

Eble la plej okulfrapa (kaj la plej malplacxa) trajto de cxi tiuj esprimoj
estas la manko de ia gramatika subjekto en ili - okulfrapa kaj malplacxa,
cxar en la plimulto de modelaj etnaj lingvoj subjekto tie ekzistas. Mi eble
ne eraras supozante, ke Z ankaw cxi-kaze transprenis la modelon en la
rusa lingvo, supozeble impresite de gxia mallongeco. Cxi tiu rimarko
koncernas la 1-an kazon de la supra listo, sed Z sxajne sentis nenian
gxenon, etendante gxian validsferon al la ceteraj 4 kazoj. La tubero
estas, krom la menciita konfuzebleco tio, ke en la rusa, en la supraj
kazoj oni ne uzas kopulon - alm. en la prezenco. En preterito kaj futuro
oni kelkakaze uzas gxin, sed tiu kopulo estas - kiel cxiuj verboj en la
rusa - konjugaciita, kio, cxar pli redundenca ol nia "estas -is, -os", igas
la simplan formon pli legitima ol kaze de nia E. Un alia modelo por Z
povis esti la lingvo hispana, en kiu oni simile forlasas la gramatikan
subjekton (ekz. H "Es la una" = E "Estas la unua (horo)."), sed ankaw
tie "es" estas la tria persono singulara de la responda kopulo. Plede por
la alternativa solvo en la ceteraj etnaj lingvoj mi mencias ne tiom
gxian "naturecon", sed tion, pro kio gxi estas "natura": en 3 el la supraj
kazoj la parolo estas esence pri elipsa predikativa strukturo, kie tute
ellasi la latentan subjekton (la temperaturo/la etoso/la tempo k.s.)
estas grava eraro (dum la uzado de la veraj subjektoj tro sxargxus la
esprimon).

La pli ghustan formon de la supraj esprimoj ni ricevus do, uzante ian
gramatikan subjekton. En la 3 unuaj supraj kazoj gxi povus esti "gxi",
en la 4-a kazo: "tio". La gxenerale aplikata argumento kontraw cxi tiu
solvo estas ke "gxi" povas sole al io jam menciita aludi, sed mi vidas
nenian obstaklon antaw tio, ke gxi alprenu ankaw la funkcion de
gramatika subjekto (samtiel, kiel la respondaj gramatikajxoj en la
plimulto de lawmodaj hindo-europaj lingvoj). La proponitaj formoj do
aspektus jene:
1. Gxi (=la temperaturo, la etoso) estas varma/agrabla en la cxambro.
2. Gxi (=la tempo) estas la 4-a horo.
3. Gxi (=la nomo de sezono, monato, tago) estas vintro/marto/lundo.

Kaze de la 4-a supra kazo la parolo estas pri la t.n. emfaza strukturo,
en kies ekvivalentoj en etnaj lingvoj demonstrativoj aludantaj al la
emfazita frazelemento ne mankas (A "It is Charles, who ..." G "Es ist
Karl, wer ..." F "C'est Charles, qui ..." I "Quel/quello e Carlo che ..."
k.t.p.), kaj gxi ne mankas ankaw en bonaj E-aj tekstoj, la afero tamen
bezonas reguladon, do la fikson, ke la modela formo estu "Tio estas
Karlo, kiu ...".

La lasta (5-a) kazo esence prezentas specialan uzon de la
kopulo "esti", do kiam ni esprimas gxeneralan ekziston. Ni povus diri, ke
en cxi tiu kazo bezonatas nenia modifo, suficxe redundenca (kaj la tuta
fenomeno suficxe subtila) cxi tiu esprimo tamen igxas nur kondicxe de la
akcepto de la supre diritaj. Alivorte cxi tio signifas ke cxi-kaze, vidante
frazon kun fronte staranta "Estas ...", oni povu sentrompe atendi
ekskluzive la funkcion de la kazo 5 el la supra kazlisto kaj nenion alian.
Tio estas senduba, ke ekzistus rimedoj ankaw pli redundencaj ol cxi tiu
por esprimi cxi tiun funkcion. Cxi tia estas ekz. la hispana sistemo, kiu
konsistas el la uzado de aparta verbo ("hay"), sed mi ne kredas ke la
problemo estus solvebla ekskluzive per enkonduko de un cxi tia nova
verbo.

La afero tamen bezonas kelkan detaligon. Per cxi tiu esprimilo ni povas
(almenaw) 2 aferojn esprimi: tion, ke ie estas kio(j)/kiu(j)/kiom da ili, kaj
cxu tiu(j) kio(j)/kiu(j) tie ekzistas/troveblas au ne, kaj al la 2 funkcioj
apartenas 2 respektivaj vortordoj: 1.: "En la cxambro/Tie estas 4 viroj."
2.: "Viroj tie (vere) estas/troveblas." (se lasi solaj la ceterajn funkciojn
plenumatajn de cxi tiu sistemo en kelkaj etnaj lingvoj). Mi rimarkigas ke
cxar en chi tiuj propozicioj/frazoj ni gxenerale uzas ian lokadjekton (cxi
tie: "en la cxambro/tie"), komencante cxi tiujn prop-ojn/frazojn per la
aktuala lokadjekto (vd. la cxi-suprajn ekzemplojn), ni povus eviti
la "malnormalan" kutimon komenci gxin per "nuda" verbo. En la plimulto
de lawmodaj lingvoj la meto de "nudaj" verboj frazfronten estas kutimo
normala, sed gxi plenumas funkcion tute alian: tiun, kiun ni plenumigas
per la vorteto "cxu".

Johano Petik