Estrarkunsido en Hago
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

Resumo de la estrarkunsido en Hago

            16-18 aprilo 1999

Cxeestis: Mauro la Torre (MlT), Stefan MacGill (SMG), Atiljo Orellana Rojas (AOR), Bertil Andreasson (BA) kaj Antonio Leoni de Leon (ALL). Ne povis partopreni Jennifer Bishop (JB) kaj Carla de Lorenzi (CdL).

 

Membraro kaj sekcioj

La estraro laboras pretigi minimume du petojn por novaj sekcioj, sed ricevis jar-raportojn el nur sep el la ekzistantaj. AOR preskaux finis la kompilon de plena komputila membrolisto. La membronombro ne kreskas, nova varbilo kaj kampanjo provos sxangxi tion. La komitato ricevos du proponojn pri Honoraj membroj: s-ino Cathy Schulze (Usono, proponas la estraro) s-ro Claude Gacond (Svislando, proponas la svisa sekcio).

Lerneja agado

La prezidanto konigis la konturojn de la projekto Interkulturo i.a. per 12-pagxa raporto pretigita por Unesko. La estraro decidis alpreni cxi tion kiel kernan projekton en la periodo 1999-2001. Jam tridek lernejoj en cxiuj kontinentoj aligxis al la Kvazauxa Lernejo Tibor Sekelj, kaj ili eklernos la lingvon kaj intersxangxos informojn ekde septembro 1999. La projekton subtenos lauxeble simpozioj kadre de Universalaj Kongresoj, kiel en Montpellier.  Plej gravas formuli bugxeton por la projekto, kun aliro al FAME, Linguapax kaj Unesko por apogo.

Krome, MlT mastrumas elektronan liston de cxiuj konataj E-klasoj, kun cx. 400 enskriboj. ALL proponis ekagadi pri plenumo de edukaj bezonoj de rifugxintoj kaj estis petita formuli konkretan projekton.

 

Periodajxoj

La estraro gxojas pro la regula kaj akurata aperado de la organo IPR kaj Juna amiko, kaj faras sugestojn pri iliaj enhavoj kaj stiloj. La estraro pritaksas aliajn ofertojn por la presado de IPR. En 1998 Juna amiko estis modere enspeziga, kun financa amplekso kreskinta gxis 40% de tio de la tuta Ligo. La estraro akceptis la proponon fermi la tarifon kvar, fiksis kotizojn en euxroj kaj konfirmis ke la tarifoj 1 kaj 2 restos sensxangxaj por 2000. GXi akceptis proponon de la redakcio pri pretigo de simpla E-lingva vortaro por helpi al komencantoj kompreni la legajxojn.

 

Eldona agado

La estraro vidis malnetojn de kaj akceptis bugxeton por la verkata lernilo Okulo, kiun ILEI eldonos, interalie por la projekto “Interkulturo”. Tiucele, reeldono de la unua kajero de Tendaraj Tagoj necesos gxis la jarfino. ILEI antauxvideble plue kuneldonos la duan kajeron apoge al la vidbendo Pasporto al la Tuta Mondo (kun minimuma financa engagxigxo). La rezulto de la enketilo de CdL pri uzataj lerniloj aperos sub la nomo de la kompilinto kun financa apogo de 100.000 ITL de ILEI. La estraro decidis malfermi en Hago duan centron por la Libroservo; stokoj jam transiras tiucele; tio povos porti lu-kostojn. Konsentite malaltigi la stokvaloron de kantlibro eldonita de ILEI.

 

Financo

La estraro studis la rezultojn por 1998 kaj reviziis la bugxet-proponon de BA por 2000, i.a. aldonante novan rubrikon por la projekto Interkulturo. La estraro invitos al la komitato fiksi novajn kotizojn en euxroj, kun pli forta diferencigo inter la A kaj B landoj. La estraro rekomendas A-kotizon inter 12 kaj 14 euxroj, kaj B-kotizon inter 8 kaj 9. Oni decidis starigi apartan kason “Interkultura Edukado” por kolekti monkontribuojn por la interlerneja projekto (konto cxe UEA “pike-b”).

 

Konferencoj

BA prezentas la staton de aligxoj por Karlovy Vary.

Pliaj aligxoj estas atendataj. La programo bezonis multan diskuton, precipe kiel kombini la elstarajn prezentajxojn de la metodika seminario (Mattos, Koutny, Kovács, Trenner…)                                                                   

kun la bezonoj de la komitato, la lancxo de Interkulturo kaj la kutimaj konferencaj eroj. Gimnazio ne okazos; la estraro provos en 2001 restarigi tion, eble en iom alia koncepto. Tiucele, gxi proponos paralelan/komunan arangxon kun Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF). La estraro gxis nun ne sukcesis havigi suficxe solidajn informojn kaj kontaktojn por efektivigi la decidon de la komitato konferenci en Israelo en 2000. La respondeculoj paralele klopodas akiri la necesan certecon kaj samtempe esploras aliajn eblecojn. Por 2001 oni traktas kun konkretaj organizantoj en Kroatio.

 

Informado

MlT lancxas interretan diskutejon, E-INSTR, por edukistoj, kiu jam havas cent aligxintojn; la provizora administranto (MlT) sercxas anstatauxanton. ALL kaj AOR esploros pri novaj eblecoj por ILEI hejm-pagxoj.

 

Jura stato

La jura registrigxo de la Ligo en Nederlando proksimigxas al maturigxo. La sidejo estos la domo de IEI.

 

Rilatoj kun aliaj instancoj

La rilatoj inter UEA kaj ILEI rimarkeble bonigxis lastatempe kaj konkretigxas cxirkaux komunaj aliroj al Unesko kaj la projekto Interkulturo. ILEI estos reprezentata en Fondumo Zamenhof de s-ino Ilona Koutny. Kun la Akademio pluiras diskutoj pri komuna komisiono por la kontrolado kaj aprobado de lernolibroj, kaj pri ekzamenoj (lokaj kaj internaciaj).

Kunlabora interkonsento inter ILEI kaj Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estas subskribita. S-ro Hans Erasmus, la subskribinto por IEI, prezentis la projektojn NEIGHBOUR kaj RELAIS, kiuj havas kongruajn elementojn kun Interkulturo. La prez. de UEA, s-ro Kep Enderby urgxas ILEI eniri rilatojn kun FIPLV (Federacio Internacia de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj) kaj sendi reprezentanton al gxia konferenco en Parizo en 2000.

 

Estraro kaj komisiitoj

La lastjare kombinita ekzamena kaj lernejkonkursa komisiono farigxos du apartaj. Restarigita estos estrara fako Eldonado, kiu kovros la periodajxojn kaj cxiujn ceterajn eldonajxojn.

La estraro kunsidos en Berlino kaj Karlovy Vary. Parta kunsido estas konsiderata samtempe kun intervenoj en la Malferma Tago de la CO en novembro 1999. Estas principa konsento pri paralelaj estrarkunsidoj en marto 2000 de UEA kaj ILEI (en Roterdamo kaj Hago resp.), kun komuna renkontigxo pri edukaj projektoj.

 

Kompilis: Stefan MacGill

24 apr 99.