Estrarkunsido en HU
Hejmen ] Supren ]

 

Estrarkunsido en HU
Lernado per la reto
Universitata instruado
Ludu kun ni! 2
FIPLV kaj ILEI
FaRo
Pri nova epoko
El la landoj 01/4

Estraro en hungara urbeto

Post longa senkunsida periodo, la nove konsistigita estraro de ILEI sukcesis kunsidi inter la 16a kaj 18a de novembro en Érd, antauxurbo de Budapesxto, Hungario. Partoprenis cxiuj ses nuntempaj estraranoj, kun partopreno de la redaktoroj de IPR, Juna amiko, la nova administranto de tiu lasta, kaj aliaj kunlaborantoj de la Ligo. Ni atendigis la limdaton de cxi tiu IPR, por povi telegraf-stile raporti la rezultojn.

 

Sekcioj

¨       gxisdatigi petilon por kandidatigo de novaj sekcioj.

¨       Plusendi al la komitato aligxpeton de korea sekcio kun pozitiva rekomendo.

¨       Dissendi al sekcioj enketilon por faciligi la statute postulatan cxiujaran raportadon.

¨       Kadre de tio akiri aktualajn membrolistojn de cxiuj sekcioj, i.a. por glatigi la dissendon de IPR.

 

Financo:

¨       Prezenti subvencieblajn aspektojn de niaj projektoj, cxar la membro-kotizoj apenaux kovras la liveron de la bazaj servoj.

¨       Difini pli klare la funkciadon kaj principojn de la koleghelpa kaso.

444

 

 

 

Konferencoj

¨       La estraro kun bedauxro anoncas ke ne povos okazi ILEI-konferenco en 2002; anstatauxe proponos pli ricxan edukan programon kadre de la Universala Kongreso kaj la “Tago de la Lernejo”, i.a. por atenti la dezirojn de la brazilaj kolegoj. La nuligon kauxzas cxefe la maleblo garantii suficxan partoprenantaron.

¨       La estraro same kun bedauxro akceptas la demision de la estraranino pri konferencoj, kaj kunlaboros kun la elekto-komisiono trovi novan oficanton, difinante la taskojn kaj bezonojn.

¨       Ni esprimas koran dankon al Jennifer Bishop pro la multa kaj zorga planado de niaj lastaj konferencoj, kaj sxia simpatia surloka gvidado.

¨       Planoj bone progresas por starigo de konferenco en Svedio en 2003.

 

Komitato

¨       La konsisto de la komitato estos aktualigita kaj starigitaj estos manieroj rete kaj koresponde funkcii, i.a. revigligo de la diskutejo ILEI-KOM.

¨       La komitato de ILEI povos esti, manke de konferenco en 2002, kunvokita kadre de la UK.

¨       La protokolo de la kunsidoj en Lovran estos videblaj en la hejmpagxo de ILEI.

 

Eldonado

¨       Eldoni instruistan gvidilon por la lernolibreto Okulo, kajero 1. La gvidilo havos similan amplekson kiel la libro por studentoj kaj aperos en 500 ekzempleroj. Gxi inkluzivos kopieblajn ekzerco-foliojn. Klasoj en Interkulturo povos akiri gxin je favoraj prezoj.

¨       Represi sensxangxe la duan eldonon de la dua kajero de la serio Tendaraj tagoj en mil ekzempleroj.

¨       Sekvi la evoluon de ampleksa komunik-stila lerno-pakajxo pretigita de Josias Ferreira Barboza en Brazilo, ekzemple, faciligante la aperigon per anticipa kvanta mendo flanke de ILEI kaj eble UEA.

¨       Aldoni ekstrajn plenkolorajn pagxojn kun fotoj de la infana kongreseto kaj REF al la jubilea centa numero, kiu aperos komence de 2002.

 

Interkulturo

¨       Adapti la funkciadon de la kvazauxa lernejo, tiel ke lernejoj povu mem loki kaj modifi siajn materialojn. Tio estos inter la taskoj por laborgrupo jxus fondita en Uppsala teknike evoluigi la lernejon kaj la hejmpagxojn de ILEI.

¨       Multigi la hejmpagxan bazon de la kvazauxa lernejo, cxu per spegulaj pagxaroj, cxu per dispartigo de pagxoj al aliaj serviloj. Se eble, la novaj gastigejoj trovigxu en universitatoj aux similaj lokoj, kiuj per tio ligigxu al la projekto.

¨       Verki tekston en Esperanto por unufolia informilo pri Interkulturo por nacilingva eldonado, unuavice en angla, franca, germana, rusa kaj hispana. Gxisdatigi kaj reeldoni la esperantan informilon.

¨       Firmigi rilatojn kun aliaj interkulturaj iniciatoj, kiel Indigxenaj dialogoj, Euroscola, Infanoj Cxirkaux la Mondo kaj Lingvaj Festivaloj. Tio inkluzivu komunan sinprezentan seminarion.

Szövegdoboz:

Jen la Estraro, kun la du Redaktoroj en la korto de s-ro MacGill (de maldekstre: Géza Kurucz, Boo Mee Kim-Lindblom, Stefan MacGill, Agneta Emanuelsson, Mauxro La Torre, Sabine Trenner, Radojica Petrovic’ kaj Jozefo Németh).

Cetera lerneja agado

¨       Proksimigi la kunlaboron inter ILEI kaj Interkulturo kun la projekto Euroscola.

¨       Starigi kontaktojn kun Unesko-lernejoj en elektitaj landoj, kie la sekcioj kaj aliaj E-instruistoj havas la necesan forton.

¨       Fortigi kontaktojn, precipe en tiuj landoj, kun la Unesko-komisiono kaj -kluboj.

 

Informado

¨       Modernigi kaj interaktivigi la hejmpagxaron de ILEI; ke gxi prezentu niajn bazajn dokumentojn kaj aktualajn projektojn. Gxi enprenu la funkciojn de la iama sed ne plu funkciigebla ILEI-bulteno.

¨       Niaj diskutgrupoj (unue E-INS) permesu realtempan intersxangxadon de mesagxoj; kaj klavare, kaj parole.

¨       Evoluigi la retpagxojn de IPR, ke ili prezentu parton de la enhavo de la numeroj.

¨       Diskonigi kaj helpi en ampleksigo de la katalogo de lerniloj lancxata cxe edukado.net. Ligi nian datumbazon ELER kun tiu formota cxe edukado.net por resumi instruan agadon.

 

Rilatoj kun TEJO kaj UEA

¨       Integri la agadojn de UEA, TEJO kaj ILEI sur la eduka kampo interne de unuopaj landoj.

¨       Kontribui al okazigo de trejna seminario planata de TEJO, kies grava parto estos trejnado de instruistoj. Tio kontribuos al la projekto ‘Flugiloj de facila vento’.

¨       Fortigi la rilatojn inter Kontakto kaj niaj eldonajxoj per reciprokaj reklamoj, sinprezentaj intervjuoj kaj revu-intersxangxoj.

¨       Kunlabori kun TEJO kaj UEA pri okazigo de trejnkurso por gvidantoj de la Infana Kongreseto (IIK) antaux la IIK en Svedio en 2003.

¨       Evoluigi la triangulan kunlaboron inauxguritan per la nova Plenuma Komisiono por la Strategia Plano, kiu kunigas la prezidantojn de UEA, TEJO kaj ILEI kun la Gxenerala Direktoro de UEA.

 

Szövegdoboz:

(…Kaj SEN redaktoroj, SED pli proksime al la membraro J…)

 

 

Universitata agado

¨       Starigi oficialajn rilatojn inter ILEI kaj kelkaj universitatoj kun esperanta agado.

¨       Arigi informojn per formularo (papera kaj elektronika) por starigota datumbazo por katalogi cxiujn konatajn universitatajn agadojn kaj kursojn. Gxi estu interaktiva, tiel ke la instancoj povu senpere gxisdatigi la proprajn datumojn. Komence la arigataj informoj estu bazaj, kun ebleco aldoni kolumnojn da pliaj datumoj poste.

¨       Esplori la staton de kompilo de informoj pri aperigitaj disertacioj. Se ne jam ekzistas, krei elektronikan katalogon de ekzistantaj kaj troveblaj informoj.