|
Euxropa
Kalendaro l997-1998, instruhelpilo ne nur por la
lingvo-orientiga instruado Euxropa
Unio oficiale agnoskas, ke cxiu euxropano devas lerni minimume unu, sed pli bone
du gxis tri fremdlingvojn. Tial oni en multaj landoj komencas instrui la unuan
fremdligvon jam dum la unuaj lernojaroj, forrabante de la infanoj aux la tempon
bezonatan ankoraux por lerni la propran lingvon, aux ilian liberan ludtempon.
Kontrauxe al la kutima (kaj sensenca) plifruigo de la instruado de fremda etna
lingvo la tielnomata „lingvo-orientiga instruado” (LOI) celas per iu tauxga
preparado de la lernanto plifaciligi la lernadon de la angla (aux alia etna)
lingvo. Kompreneble, ankaux LOI postulas certan lerntempon. Por pruvi gxian
tauxgecon oni povas starigi du konkurencajn grupojn. La unua grupo tuj komencas
lerni la anglan lingvon, la alia grupo dum la sama tempo ankoraux ne lernas la
anglan, sed ricevas certan lingvo-orientigan preparon kaj komencos lerni la
anglan pli poste. Tiam cxi tiu prepar-instruado efikas tiel, ke la posta lernado
de la angla estas pli facila. Tio signifas, ke post certa tempo la grupo gxuinta
lingvo-orientigan instruadon preterkuras la konkurencan grupon sen preparo
startintan. Kompreneble ambaux grupoj pro la lerntempo jam antauxe elspezita
dauxre superos siajn samagxulojn, kiuj lernas la anglan tradicimaniere. Sed nur
la grupo ricevinta lingvo-orientigan instruadon, ekde certa kompetentecnivelo en
la angla lingvo, sxparas pli da tempo ol gxi antauxe estis elspezinta. Kial?
Cxar la antaux-informo plifaciligas la lernadon de instruajxo tiel, ke la
progreso de la orientita grupo estas pli granda. Por
facile klarigi tian fenomenon oni uzu simplan ekzempleton: Kiom da tempo bezonus
la „neorientita” leganto por parkeri jenan frazon: Alicaf
ilp satse odanrel al? Eble unu minuton? La „orientigo”, kiu dauxras
kelkajn sekundojn, instruas la leganton, ke oni legu de malantauxe - kaj jen la
frazo estas lernebla en ono da tempo. La „orientigo” do konsiderinde
plifaciligis la lernadon per malpligrandigo de informo kaj sekve malplilongigo
de tempo bezonata por lerni. La samon celas LOI, prezentante antaux la komenco
de la fremdlingva instruado tauxgan instrumodelon, plifaciligantan la postan
komprenon de lingvostrukturoj. En la instruado de natursciencoj oni jam delonge
uzas pedagogie tauxgajn modelojn de la instruajxo antaux ol prezenti la ajxon
mem. Oni malsxparas iomete da tempo por prepari la lernanton al nova instruajxo,
kiun li tamen laux la modelo pli bone komprenas kaj tiel sxparos multe pli da
tempo poste. La modelo, uzata dum la instruado, devas esti: simpla, por ke gxi ne atentigu pri kroma informo, kiu ne estas
esenca por la instruinda strukturo; regula,
por ke gxi ne atentigu pri esceptoj kaj diferencoj de iu paradigmo; disigebla,
tiel ke oni dise povu instrui la lernelementojn, ecx se ili estas en la objekto
interplektitaj. Se
temas pri la modelo de lingvo, gxi devas do enhavi cxion, laux kio oni komprenu
gxenerale, el kio konsistas la lingvostrukturo kaj laux kiaj reguloj la lingvo
funkcias. Gxi do havu, se temas pri euxropeca lingvo: klarajn gramatikajn
katego-riojn, facilan, senesceptan, superrigardeblan fleksion, logikajn kaj
regulajn vort-modelojn, unusignifajn radikojn kaj aglutinan vortkreadon, firmajn
gramatikajn regulojn. La
modelo gxenerale ebligas kreadon laux lernita algoritmo, do aktivecon de la
lernanto surbaze de firmaj reguloj. Klaras, ke kiel modelo por lingvoinstruado
tauxgas nur logike konstruita lingvo, do planlingvo. La Internacia Lingvo de
D-ro Esperanto estas tia pedagogie tauxga modelo, estante simpla, regula kaj
disigebla pro sia aglutineco, ebliganta rekoni cxiujn elementojn. Tial gxi estas
modelo facile lernebla, malfermanta la lernkapablon de la lernanto por fremdaj
lingvoj. Kontraste al la E-instruado LOI ne bazigxas sur la supozo, ke E-o estu
antauxvidita komuna dua lingvo por Euxropo kaj tiam tauxga instruajxo jam por la
elementa lernejo. LOI utiligas anstatauxe la facilecon de tiu cxi planlingvo por
veki helpe de tiu lingvomodelo (kiu tiucele ne estas komplete lernenda)
komprenon por lingvaj strukturoj kaj intereson por fremdlingvoj. Gxuste
por la posta lernado de la angla kaj precipe de romanaj lingvoj tauxgas E-o kiel
propedeuxtiko, cxar gxia vortprovizo enhavas cx. 70% da „internaciaj”
vortoj, kiuj dank' al la komuna kultura heredajxo trovigxas en la plejmulto de
la menciitaj etnolingvoj. Ili cxefe devenas de la latina, de kie ili estis
transprenitaj kaj kultivataj per euxropaj nacioj, kelkaj tamen estis
transprenitaj rekte de la angla. Por la lernanto poste validas lingvistika
transfero, se li do devas ekz. analizi vortojn kiel bird,
street, help, learn, soup, nomojn de la monatoj, numeralojn ktp., li ne plu
bezonas lerni la signifon de koncernaj vortoj. La cxefajn gramatikajn trajtojn,
do ekz. vortkategoriojn, fenomenojn de konjugacio, komparado ktp. la lernanto
jam ankaux pli bone komprenas ol se li devus fari komparon kun la propra gepatra
etnolingvo, kiu enhavas aron da malregulajxoj kaj esceptoj. Tiel oni logike
sxparas tempon kaj energion dum la orientita instruado de la angla aux de alia
euxropa lingvo. Jam
antaux praktika pruvo de la menciitaj klerigkibernetikaj teorioj ekzistis
propedeuxtikaj eksperimentoj kun E-o. En la dudekaj jaroj de nia jarcento
(komenco de la eksperimento estis 1919) uzis gxin knabina mezlernejo en Durham,
Britio, por poste pli bone lerni la francan. Unu klaso lernis duonjaron E-on, la
paralela klaso lernis samtempe la francan. Sekvan jaron lernis ambaux klasoj la
francan kun la rezulto, ke la E-klaso procedis pli rapide kaj pli kompreneme. Pli
vastan eksperimenton organizis en la jaroj 1928-193l IALA (International
Auxiliary Language Association) sub la gvidado de Helen S. Eaton en Usono kaj en
Euxropo. Observataj estis la efikoj de LOI al la postaj rezultoj en la angla (do
la gepatra lingvo) kaj en la fremdlingvoj la franca kaj la latina. En la supera
lernejo en Novjorko lernis la eksperimenta klaso E-on laux speciala lernolibro
de H. S. Eaton, la paralela klaso lernis la francan laux speciala metodo, kaj la
tria klaso la francan laux klasika metodo. Dum la sekvanta lernojaro, kiam cxiuj
tri klasoj samkvalite lernis la francan, estis cxe la E-lernintoj observataj pli
bonaj rezultoj kaj en la gepatra, kaj en la fremdlingvoj. Similan
eksperimenton, kun helpo de precizaj testoj pri gxenerala kaj verbala
inteligenteco, organizis dum kvar jaroj (1947 -1950) J. H. Halloran en gimnazio
en Sheffield, Britio, kun kvar klasoj, do proksimume kun 120 lernantoj. La
specialajxo estis, ke la kvar klasoj reprezentis po du inteligentec-nivelojn
(gxenerala kaj verbala), el kiuj cxiam unu ricevis LOI, kaj la dua,
saminteligenta, la instruadon de la franca. Post la posta komuna lernado de la
franca ili estis zorgeme ekzamenitaj - la testoj enhavis tradukon el kaj en la
francan, komprenon de auxdita kaj de skribita tekstoj, gramatikan, leksikan kaj
konversacian parton. La plej interesaj rezultoj montrigxis en la testo pri
vortprovizo - la lernantoj devis sercxi korespondantajn tradukojn de francaj
vortoj en la gepatra lingvo kaj krome kompletigi mankantajn vortojn en
fremdlingvaj frazoj. Cxe la du grupoj kun pli granda inteligenteco estis la
rezultoj similaj - do kaj la frua lernado de fremd-lingvo, kaj LOI estis
samavantagxaj, sed cxe malpli inteligentaj grupoj estis la rezultoj de
E-lernintoj pli bonaj ol cxe la lernintoj de la franca. En
finnlanda urbo Somero oni organizis instruadon de E-o kiel unua fremd-lingvo en
mezlernejo en la jaroj 1958-1963 por observi, cxu gxi helpas en la posta studado
de la germana. Kiel la unua fremdlingvo en paralelaj klasoj estis instruataj
ankaux la angla kaj la germana. La rezultoj de la observataj studentoj post
dujara studado de la germana ne estis malpli bonaj ol de tiuj, kiuj lernis la
germanan unu jaron pli longe. Krome oni observis pli aktivan kaj kreivan
studaliron kaj pli grandan memfidon de la „orientitaj” lernantoj. La
lastan de la serio de antauxkibernetikistaj eksperimentoj faris la hungara
interlingvisto István Szerdahelyi en la jaro 1970. Li havis je dispono klason
da hungarlingvaj lernantoj, kiuj unue estis lernintaj E-on, kaj poste la grupo
dispartigxis por lerni aux la rusan, aux la germanan, aux la anglan, aux la
francan. Pro la antauxa LOI la grupo lernanta nun la rusan havis 25%-an
plifaciligon. La redukto de malfacilo de la germana estis 30%, de la angla 40%
kaj de la franca ecx 50%, do resume oni sxparis cx. 250 intruhorojn en la
mezlernejo. En
la sama jaro komencigxis sub la gvidado de Prof. Szerdahelyi la unua kvinlanda
eksperimento - partoprenis Auxstrio, Bulgario, Hungario, Italio kaj Jugoslavio,
kun la celo pruvi, ke E-o estas ne nur tauxga propedeuxtiko por la lernado de
fremdlingvoj, sed helpas pli bone regi ankaux la gepatran lingvon, estante krome
pli facile lernebla ol etnolingvoj. Post la trijara lernado en koncernaj landoj
estis unuece testitaj la konoj de la lernantoj kompare kun la lingvoj germana,
angla, itala kaj rusa. Evidentigxis, ke la lernantoj multe pli bone scipovis
esprimi sin en E-o ol en aliaj, samlonge studataj fremdlingvoj. La
dua kvinlanda eksperimento komencigxis en la jaro 1975 kun partopreno de
lernantoj el Belgio, Francio, Grekio, Germanio kaj Nederlando. La akiritaj konoj
estis kelkfoje testitaj kaj pruvis pli facilan lerneblon de E-o kompare kun la
angla. En Germanio partoprenis la eksperimenton laux „paderborna modelo” en
la jaroj 1975 -1984 sescento da lernantoj de elementa lernejo. La precipaj ecoj
de la modelo, ellaborita en FEoLL (Forschungs-
und Entwicklungszentrum fuxr objekti-vierte Lern- und Lehrverfahren) estis:
lingvo-orientiga instruado okazis en la tria kaj kvara lernojaroj dum po du
horoj semajne. Oni uzis auxdvidajn metodojn, diversajn didaktikajn helpilojn kaj
masxinojn. Ne estis instruita la tuta lingvo, sed por la infanoj tauxga parto de
la gramatiko kaj vortprovizo. Instruataj estis lernantoj de diversaj gepatraj
lingvoj, tiel ke ili povis baldaux interkomuniki en la lernita lingvo. Ankaux
cxe germanaj lernantoj evidentigxis, ke la rezultoj ne nur en la angla, sed
ankaux en la gepatra lingvo estas cxe „orientitoj” pli bonaj. Kiel
kromrezulto helpis LOI ankaux en matematiko, cxar la lernantoj ne timis logike
pensi, dedukti kaj uzi algoritmojn, kiel ili lernis en la senescepta lingvo, kaj
ecx en geografio, cxar la lernantoj interesigxis pri landoj, kie oni lernis
ankaux la samon (kaj kun kiuj oni korespondadis). LOI kreskigis la intereson de
la lernantoj ankaux pri la euxropaj lingvoj kaj ilia parolantaro, kio estis alia
pozitiva kromrezulto. Lernantoj ne partoprenintaj LOI-n en la elementa lernejo
bezonis cx. 35% pli da tempo ol lernantoj post dujara LOI por atingi la saman
nivelon en la angla lingvo, kaj cx. 20% pli ol tiuj, kiuj partoprenadis LOI dum
unu jaro. Aliel kalkulite, 160 studhoroj da LOI kauxzis cxe la posta instruado
de la angla lingvo cx. 26%-an redukton de la bezonata lerntempo, 80 studhoroj
cx. 17%-an redukton. Surbaze
de tiuj cxi spertoj eblas legitimi la jenajn klerigpolitikajn rekomendojn: -
lernantoj, kiuj montras nesuficxan progreson en la poste instruata etna
fremd-lingvo, estu liberigitaj de gxi kaj anstatauxe ricevu komunikadkapablon en
la Internacia Lingvo (kiu gxis nun servis nur por LOI), -
cxiuj aliaj lernantoj havu en mezlernejo la eblon ne nur lerni (pro LOI pli
rapide) almenaux du euxropajn etnolingvojn, sed ankaux libervole perfektigxi en
aktiva lingvouzo de la Internacia Lingvo. Tiuj
cxi rekomendoj radikas en la teorie kaj empirie bazitaj ekkonoj pri la
lernfacileco, kiun eblis atingi por la simple, regule kaj modulare evoluigita
planlingvo sen perdo de esprimpovo, kaj pri la lernplifaciligo, kiun kauxzas la
propedeuxtika instruado de la internacia lingvo (kiel fremdlingvomodelo
pedagogie tauxga) por pli rapida lernado de etnaj fremdlingvoj. Krome, LOI
kreskigas la kapablon almenaux kompreni plurajn euxropajn fremdlingvojn kaj pli
efike uzi ilin. Menciindas ankaux la eblo ricevi tiel konkretan opcion por la
komuna euxropa interkomprenigxlingvo, pri kies ekzisto oni tiom multe teoriumas. Tiujn
argumentojn antaux nelonge akceptis la Radikala Asocio en Romo, farante el ili
parton de sia politiko. Kadre de sia jarcxefkunveno en la jaro 1993 Radikala
Asocio kunvokis euxropajn politikistojn kaj la fakulojn pri LOI por pruvi, ke
oni fakte povas helpi solvi la nuntempan euxropan lingvoproblemon. Sekve de tio
en la sama jaro LOI oficialigxis en Italio, kaj ekuzigxis la nova lernolibro de
Elisabetta Vilisics Formaggio - iama kunlaborantino de la paderborna Instituto
pri Kibernetiko. La lernolibro „Ludu kun ni” enhavas cxarmajn bildetojn kaj
facilajn teksterojn, laux kiuj la infanoj vere ludante kaj malstrecxite lernas.
Eldonis gxin Radikala Asocio, Via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, en la
jaro 1994. Kiel
aldonan instruilon LOI por elementlernejanoj aperigadis Euxropa Klubo en
Paderborn Euxropan Kalendaron. Unue gxi aperis por la jaro 1977. Gxia celo estis
montri al la infanoj kaj la diversecon kaj la parencecon de euxropaj lingvoj kaj
informi per tauxga formo pri la aliaj landoj de la komunumo, en kiu oni vivas.
Apud la taga dato staris cxiutage simpla desegnajxo kaj gxia priskribo/nomo en
E-o, en la latina kaj en siatempaj sep oficialaj lingvoj de la Euxropa Komunumo,
krome sur cxiu semajna folio estis en la samaj lingvoj simplaj frazetoj. La
semajnajn pagxojn tutregione diskonigis „Paderborner Spiegel”. Bazo de la
elektita vort-provizo estis la siatempe uzata lernolibro de Korte: „Sub la
verda standardo”. La redakcian kaj desegnan laboron plenumis Brigitte
Frank-Bohringer de la Instituto pri Kibernetiko. En
1980 cxi tiu instituto farigxis kunaperiganto, la kalendaro ekprezentis
dors-flanke la landojn de la Euxropa Komunumo, kaj Euxropa Klubo pliintensigis
pere de la kalendaro sian agadon por neuxtrala euxropa lingvopolitiko. 1984
farigxis kuneldonistoj la Asocio de stagxintoj de la Euxropaj Komunajxoj kaj la
Laborrondo pri liberala euxropa lingvopolitiko (ALEUS). La lasta kalendaro
aperis por la jaroj 1984-1985 (tiam jam oklingve), poste sekvis longa pauxzo... Gxi
reaperas por la jaroj 1997 -1998, dank' al la nova ondo de LOI kaj al la
kunlaboro de pluraj interesitoj (precipe de la sponzoroj Volksbank Paderborn kaj
FAME-Fondajxo, sen kies financa helpo la nova eldono de la kalendaro ne
ekzistus). La vortmaterialon por la kalendaro ni cxerpis el la menciita
lernolibro „Ludu kun ni” de Elisabetta Vilisics Formaggio. Sxia filino Anna
Formaggio faris originalajn, belajn desegnajxojn. La landaj E-Asocioj de la
EU-landoj havigis la tradukojn de la vortoj en 13 lingvojn de la Euxropa Unio.
Sur la dorsaj flankoj de la kalendarpagxoj aperas fresxaj informoj pri la
EU-landoj kaj atendolandoj. Samtempe cxiu landopriskribo okazas krom en la landa
kaj la Internacia lingvoj nun ankaux en la latina - la alia neuxtrala lingvo
tauxga por la Euxropa Unio. La antauxparolon skribis la konata euxropa
politikisto Otto von Habsburg. Cxi
tie povus finigxi nia artikolo kun la konstato, ke ni havas novan, belan
instruhelpilon. Sed - kiel konate - ne estas problemo fabriki bonkvalitan varon,
sed jes ja surmerkatigi gxin! La kalendaro eldonigxis komence de julio 1996.
Kvankam ni jam duonjaron propagandas gxin diversloke en Esperantujo, venis la
mendoj por nura kvindeko da ekzempleroj! Cxiu lingvoinstruisto povus uzi gxin
por klarigi la lingvan diversecon de Euxropo, por eduki al komuneuxropeco. Cxiu
lernanto povus posedi gxin por montri a1 la gepatroj, al la konatuloj. Cxiu
esperantisto povus havi gxin por vidi, kiom la Internacia Lingvo similas aux
malsimilas al aliaj euxropaj lingvoj, por informigxi pri la landoj de EU kaj pri
neuxtrala lingvopolitiko. Cxiu neinstruisto kaj neesperantisto povus acxeti gxin
por ekscii ion euxrope aktualan... Kiel konvinki ilin? „Euxropa
Kalendaro” kostas 10,- germanajn markojn (sen posxtelspezoj), pageblas al
UEA-konto aux al bankkontoj en Germanio kaj Italio. La varon kun la fakturo
volonte sendos: Dr. Vera Barandovska-Frank, Kleinenberger Weg 16, DE- 33100 Paderborn.
|