|
Konatiga
Esperanta kurso "Faru la rondon!" (FaRo) Jen
estas la bazaj punktoj de la koncerna prelego, farita dum la 35-a
ILEI-Konferenco en Lovran. Mi komencis praktiki la kurson printempe 2000 kaj
okazigis 4 tiujn, kio donis suficxan sperton por la konkludoj kaj permesis
transdoni gvidadon de la kurso al la plej instrukapablaj gxiaj partoprenintoj. Celo. Interna celo de FaRo estas ricxigi la
E-movadon per fresxaj homfortoj. Ekstera celo (anoncata al la lernontoj) estas:
minimuma (kaze de nura vizitado) – konatigxo kun Esperanto dum vigla
tempopasigo en amika etoso, maksimuma (kaze de regula vizitado kaj paralela
serioza memlernado) – ekposedo de E-gramatiko, akiro de elementa kompren- kaj
parolkapablo en Esperanto. Celgrupo. Cxefe – studentoj kaj gejunuloj, inkluzive pli
malnovajn lernejanojn. Plus la plej interesitaj kaj kapablaj
mezlernejanoj kaj kelkaj agxuloj. La
grupo ne devas esti pli ol 12- kaj malpli ol 8-homa. Aligo. La lernontoj pagas por la tuta kurso kaj la
lerniloj 400 rbl (suficxe granda mono por gejunuloj kaj rilative malgranda mono
kompare kun kostoj de fremdlingvaj kursoj) kaj plenigas aligxilon, kiu per si
mem estas inter cetere plia varbilo, reklamo, garantiigilo ktp. – do, elvokas
multajn demandojn pri la E-movado kaj forte varmigas la intereson. Krome ili
ricevas la programon de la tuta kurso kun datoj kaj temoj de cxiuj lecionoj kaj
kromaj tiutempaj E-eventoj (klubkunvenoj, arangxoj, regionaj aux landaj
renkontigxoj) kun adresoj, detala priskribo kiel trovi la lokojn kaj
kontakttelefonoj. Lerniloj. Cxe la aligxo la lernontoj ricevas cxion,
kion ili bezonos se dum la kurso aperas deziro memstare profundigxi en la
materialon: kelkpagxan konsultlibreton de Andrej Grigorjevskij; solidan
akademian eldonon "Lernolibro de Esperanto. Baza kurso" de Boris
Kolker; la ruslingvan libron de N. Gudskov "Faktoj kaj kurtaj informoj pri
Esperanto"; "Kontakto-Vortaron" (la vortlisto de la jxurnalo
"Kontakto", kiu estas konsiderata kiel nepra minimumo por havi rajton
partopreni rusiajn E-arangxojn); Esperantan-Rusan Teman vortaron de Igor
Galicxskij; 2 posxajn kantaretojn – kun la plej popularaj en Rusio E-kantoj
kaj kun dulingvaj kantoj; legolibron de Claud Piron "Gerda malaperis".
Dum la kurso en cxiu leciono la lernantoj ricevas folion kun la tuta teksto de
la leciono kun ekzercoj kaj hejmaj taskoj. Instruiloj. Grandformataj nomsxildoj, sxildoj por meblaro
kaj cxio trovigxanta en la klascxambro, paperfolioj (A4) kun frazoj kaj
gramatikajxoj, ne malpli ol 100 grandformataj bildoj (revuaj eltrancxajxoj) kaj
sennombraj slip-bildetoj, slipetoj kun vortoj, deko da diverskoloraj molaj
ludiloj malgrandaj ("karesbestoj") kaj alispecaj ludiletoj,
magnetofono kun sonkasetoj, disdonota tajpmaterialo kun la tekstoj de kantoj kaj
versajxoj, laboraj lecionaj folioj-elprintajxoj, koloraj feldkrajonoj, papero
por desegni ktp. Programo. La kurso konsistas el 10 lecionoj po 2,5
horoj, Lingva Olimpiko kiel kontrolo de la rezultoj kaj Gasta Vespero (vd.
plie). Foje antaux la kurso estas okazigata speciala Aligxkunveno. Do, sume 12-13 kunvenoj. La kurso estas rektmetoda
(la Gvidanto NENIAM parolas ruse!), enhavas cxiujn bazajn gramatikajxojn de
Esperanto, de la alfabeto gxis kompleksaj tempoj. Cxiu leciono estas dedicxita
al konkreta temo, plej triviala (konatigxo, sxatokupoj, vendejo, urbo ktp).
Enestas lingvaj ludoj (ankaux movaj), kantado, para laboro, korusaj respondoj
ktp. Gvidanto devas regi la lingvon, kompetenti pri
metodiko de E-instruado, ami la laboron kaj la gelernantojn, esti bonkora,
tolerema, amikema kaj adaptigxema al foje surprize sxangxigxanta situacio.
Necesas tre bone prepari la lecionojn teknike kaj enhave. La Gvidanto devas krei
la amikan kaj samtempe dinamike-laboran etoson de la kurso kaj sincere gxui tiun
kune kun la kursanoj. Teamo. La Gvidanto laboras helpata de la Teamo. La
teamanoj parolas inter si nur Esperante. La Teamo baze konsistas el la lernintoj
de la antauxa FaRo (kaj tio estas bona ripetado por ili), sed estas malfermita
ankaux al senescepte cxiuj sukcesfinintoj de antauxaj FaRoj kaj cxiuj parolantaj
esperantistoj. Speciale bonvenas gvidantoj de junulara E-movado kaj junaj
E-aktivuloj. Tio helpas tuj kunigi la kursanojn kun la movadanoj, kaj post la
kurso la lernintoj, konante la esperantistojn dum kursaj kunagadoj, jam ne
sentos sin fremdaj. Taskoj
de la teamanoj.
La teamanoj: preparas la klascxambron kaj teknikajxojn antaux la lecionoj;
respondas demandojn kaj kontrolas gramatikajn ekzercojn de la kursanoj antaux la
lecionoj; laboras kiel imitmodeloj por la kursanoj kaj kiel kursanoj (cxe,
ekzemple, korusaj respondoj) por kuragxigi ilin; dum grupa enronda laboro
sufloras korektan respondon al postrestuloj; gvidas laboron pri gramatikaj kaj
paroligaj ekzercoj en etaj grupoj aux para agado (kutime – kiom da teamanoj,
tiom da et-grupoj); ordigas la klascxambron post la lecionoj. Akcepto
de novaj kursanoj. La
novuloj estas akceptataj al la kurso gxis la 5a leciono inkluzive. Tion ebligas
aktivado de la teamanoj, kiuj: ekster la lecionoj helpas al la novuloj studi la
jam lernitan materialon; rajtas flustre ruse suflori kaj devas ajne helpi
al ili dum la lecionoj. Ejoj. Ideale la ejoj devas esti du: la klascxambro
kaj la vestiblo. En la vestiblo la kursanoj kunvenas, babilas ruse
kun teamanoj kaj la Gvidanto, individue laboras kun teamanoj pri hejmaj taskoj
aux kromaj volontulaj gramatikaj ekzercoj, demandas pri E-arangxoj kaj planas
kunveturadojn, rigardas sencxesajn fotajxojn ktp., kuntrinkas teon post la
lecionoj. En la klascxambro okazas nur la leciono mem; cxi tie oni
ne rajtas paroli nacilingve (escepte flustradon de teamanoj por malstumbligi
postrestulojn). Antaux la lecionoj en la klascxambron rajtas eniri nur la
teamanoj – por prepari la ejon kaj renkonti la kursanojn dum la Enira Rito. En
la klascxambro devas esti granda libera meza spaco kaj moveblaj segxoj por cxiu
kurspartoprenanto; cetera meblaro ne gravas kaj povas tute foresti. Ritoj. La plej striktaj estas tri: la Enira Rito, La
Malstrecxiga Rito kaj la Adiauxa Rito. La Enira Rito celas
transsxalti la partoprenantojn de eksteraj aferoj kaj zorgoj al la labora kaj
amika etoso de la kurso. Inter ceterajxoj de tiu cxi rito estas la salutfrazo al
cxiu eniranta: "Bonvenon! Faru la rondon!" – kiu donis la nomon al
la kurso. Gxi disciplinigas kaj samtempe mildigas la homojn, kunigante ilin en
unu amika rondo. La Malstrecxiga Rito celas ripozigi la kursanojn
post laboro de la unua lecionduono. Cxiuj sidas en liberaj pozoj kun fermitaj
okuloj kaj auxskultas trankviligan kanton en Esperanto. La Adiauxa Rito
celas fari belan amikan finon de la leciono kaj kutimigi la novulojn al la
tradicia adiajxo de cxiuj rusiaj E-arangxoj: "Per Esperanto - por mondpaco
kaj amikeco! Gxis revido, gxis revido, gxis revido!" Lokigo. Fakte, estas parto de la Enira Rito. Lokigo
celas koncentrigi la partoprenantojn je "nun kaj cxi tie" – kaj
lernigi al ili nomojn de la cxirkauxaj objektoj kaj farataj movoj. Kursaj
nomoj.
En la unua leciono cxiu kursano ricevas la kursan nomon kaj la plenan legendon
pri gxi, lokigxantan sur grandformata surkola sxildo, nepre deviga por porti tra
la tuta kurso. Cxiuj kursaj nomoj estas signifaj, lernigas novajn radikojn kaj
foje gramatikerojn. Ekzemple, la princino kun la nomo Rajta Regi logxas en
Singapuro, en la vilao Sange Pura. La kapitano de la sxipo "Venkanta
Maron" nomigxas NeEmo Ordoni, li estas portugalo. Signifojn de la nomoj la
kursanoj ekscias ofte jam post kiam la nomoj estas bone parkerigitaj kiel simpla
belsonajxo. Pri la kursaj nomoj kaj la legendoj laboro dauxras dum la tuta
kurso. Hazarde vizitantaj esperantistoj cxiam ricevas sxildon kun la nomo Transmara
Gasto kaj pliajn suflorajxojn por fantazii sian legendon. Metodo. Rekta - kaj malfacile priskribebla. Estas
kompilajxo el diversaj paroligaj ekspres-metodoj, psikotrejnadoj (Cseh, Lozanov,
Kitaj-gorodskaja, Blinov, Grigorjevskije), abunda propra sperto kaj spontana
fantazio. Lingva
Olimpiko
okazas fine de cxiu kurso kaj celas kuragxigi la kursfinintojn, montrante al
ili, kiom multe ili jam scias. Estas lingvokontrolo de vortprovizo (skriba),
tradukkapablo (skriba), "retoriko" (unuminuta elpasxo pri amuza temo)
kaj deklamado (anticipe parkerigita versajxo). La gajnintoj ricevas librajn
premiojn. Varbado. Fina sxtupo – la festa Gasta vespero.
La kurspartoprenintoj invitas siajn geamikojn, gepatrojn, cxiujn interesitojn
por kune festeni kaj demonstri, kiel gaje kaj fruktodone ni pasigas la tempon.
En la komenco de la vespero cxiuj prezentas al la aliaj siajn gastojn kaj sin
mem – al alies gastoj. Estas demonstrataj kelkaj plej amuzaj fragmentoj de la
lecionoj (ekz., fabelscenigo, kun engagxigo de la publiko), la kursaj kantoj kaj
plej sukcesaj olimpikaj deklamajxoj. Fine necesas ne forgesi anonci la komencon
de la sekva kurso kaj inviti al la Aligxvespero. Teumado kutime ne tre sukcesas,
cxar mankas tempo kaj la homoj estas tro emociigitaj por atenti regalajxojn.
Post tia Gasta Vespero ne estas problemo plenigi la sekvan grupon per
dezirantoj. Irina Goncxarova (Rusio) |