FIPLV kaj ILEI
Hejmen ] Supren ]

 

Estrarkunsido en HU
Lernado per la reto
Universitata instruado
Ludu kun ni! 2
FIPLV kaj ILEI
FaRo
Pri nova epoko
El la landoj 01/4

FIPLV kaj ILEI kunlaboras


Post amika interdiskutado inter du prezidantoj samlandaj, Kep Enderby de
UEA kaj Denis Cunningham de FIPLV (Fédération Internationale des
Professeurs de Langues Vivantes)  la tutmonda konsilantaro de FIPLV
tralegis la statutojn de ILEI kaj  kore akceptis la membrigxvarbon. Por
veki imagon pri estonta kunlaborado jen  skizo de la cxefaj punktoj el
la statutoj de FIPLV.

FIPLV estas tutmonda federacio de asocioj de instruistoj de vivantaj
lingvoj. Gxi estas nemonprofita, autonoma, sendependa Ne-Registara
Organizajxo kun konsultaj rilatoj kun UNESKO. Unu grava kondicxo je
membrigxo estas  ke ' la asocioj kuragxigu pozitivajn sintenojn je
diversaj lingvoj, kulturoj kaj nacioj, kaj ne diskriminaciu kontraux iu
ajn persono surbaze de koloro, raso,  sekso, lingvo, politika opinio,
kredo aux religia konvinkigxo.

La celoj bone kongruas al tiuj de ILEI aldonante ' kuragxigi membrojn de
diferencaj lingvoasocioj in la sama lando kunlabori  kaj promocii iliajn
komunajn zorgojn rilate al instruado kaj lernado de vivantaj lingvoj'.

Pri interna lingvo- politiko, la titolo estas oficiale en la franca, la
statutoj aperas en la oficialaj lingvoj de UNESKO kaj la internaciaj
unulingvaj membraj asocioj, kaj povas esti tradukitaj en iu ajn aldonan
lingvon. Kiam temas pri disputo, la angla versio de la statutoj estas la
sola jura auxtoritato. Cxe cxiu kunveno de la federacio partoprenantoj
rajtas utiligi sian preferatan lingvon. Cxe tutmondaj kongresoj de FIPLV
almenaux tri kongreslingvoj  antauxanoncendas.

La tutmonda asembleo kiu kunvenadas almenaux  trijare konsistas el la
administraj oficistoj, la regionaj reprezentantoj  kaj du delegitoj de
cxiu membra organizajxo. Cxiu membra organizajxo havas du vocxojn kiujn
ili povas doni  aux helikposxte aux per anstatauxanto.

La plej gravaj notindaj respondecoj de la administra komitato kunvenante
dufoje jare estas: 'iniciati laux la celoj de la federacio kaj dauxrigi
regulan interkomunikadon kun la membraj asocioj . La regionoj
respondecas pri la arangxado de regiona kunveno en la formato de
asembleo.

Sercxata tradukemulo kiu pretas traduki la statutojn kaj la
elektoregularon de FIPLV el la angla en Esperanton (12 pagxoj A4) bv.,
sin anonci.

Jennifer Bishop
Reprezentanto de ILEI cxe FIPLV

--
Jennifer Bishop, President, Australian Esperanto Association Inc
Faculty of Education
PO Box 6, Monash University
Victoria 3800
Australia
Ph:  61 3 9818 7358 (AH)
     61 3 9905 2806 (BH)
Fax: 61 3 9905 3668 (BH)