Freinet
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

GabrielLa Ősz:

Celestin Freinet 1896-1966

La centjara datreveno de la naskigxo de Freinet donas okazon pripensi, kion donis al la homaro la Moderna Pedagogio kreita de li. Kion li faris? Li forjxetis la katedron – la simbolon de la malegaleco – el la klascxambro, per tio li iniciatis demokratan kunlaboron en la lernejo. Freinet organizis kooperativan siste-mon por la infanoj kaj instruistoj. Li okupigxis pri la en-, kaj eksterlandaj kontaktoj de la edukistoj.

Dum jaroj li prilaboris novajn, modernajn instrutehxnikojn, kaj kiam la malamikoj de la reformoj ne akceptis la novajxojn, li acxetis terenon kun malnova domo kaj kun la gelernantoj kaj iliaj gepatroj konstruis lernejon, kie li povis realigi sian edukan koncepton.

Sekretoj de liaj sukcesoj: li neniam altrudis desupre siajn metodojn al la infanoj aux kolegoj, sed li cxiam atenteme adaptis siajn planojn al la etoso kaj ekzistantaj materiaj cirkonstancoj, kaj

neniam forgesis pri tio, ke la gelernantoj kaj iliaj familioj estas kunlaborantoj. Li rekonis, ke la konoj nur tiam estas valoraj kaj stabilaj por la infanoj, se la infanoj mem esploras ilin. Oni lasu la infanojn eksperimenti, sercxadi, por ke ili povu ekzameni la objektojn plurflanke. La esploro cxiam donas gxojon, tio estas rekompenco de la persista laboro. La lernejo devas esti laborejo, kie oni libere faras sian elektitan aux devigan taskon. – La tasko povas esti deviga, rilate al instrucelo, sed al la celo povas konduki diversaj vojoj. La vojoj, vojetoj povas esti falsaj, oni povas elekti malbonan vojon, sed la instruisto povas montri alian direkton al la cxagrenigxonta lernanto. Eble tiel oni perdas tempon, valorajn horojn, ecx tagojn... Sed fine aperas la rezulto, la mem akirita kono, kiun oni ne povas facile forgesi, kaj kiu instigas la gelernantojn sercxi cxiam pli novajn celojn.

Alia grava afero, ke la Freinet-klasoj estas veraj societoj. La esploroj de la unuopaj infanoj estas trezoro por la tuta kooperativa klaso. Oni povas studi objekton tiel, ke la individuoj aux grupoj ekzamenas gxin el diversaj aspektoj kaj poste ili resumas la rezultojn. Demokratismo de Freinet-klasoj aperas ne nur en la komunaj laboro kaj respondeco. Tre gravas ankaux la reciproka respekto: cxiu povas diri sian opinion kaj la aliaj auxskultas lin, cxiuj estas atentemaj, se iu havas problemon.

La simpla presilo helpis al infanoj en amikeco de aliaj en-, kaj eksterlandaj klasoj. Cxu naivaj idealistoj estas tiuj homoj, kiuj pensas eviti la militojn per amikeco de diversnaciaj homoj? Cxu pli bone estas, se oni senespere rezignas pri la ekkono de pensado de alilandaj homoj? Cxu estis hazarde, ke ankaux Freinet proponis uzi E-on por internaciaj kontaktoj?

La metodo de Freinet ne estas senprecedenta, li studis la verkojn de progresaj pedagogoj kaj uzis iliajn rezultojn. Lia merito estas tamen, ke li konstruis kompleksan eduksistemon por eduki homon, modernan civitanon. Ne tio gravas, cxu ni uzas manan aux komputilan presilojn por la kontaktoj; cxu ni havas multekostajn ilojn por la esplorado aux ni mem devas fabriki ion. Gravas nur, ke la infanoj deziru sercxadi, esplori, ke ili estu motivataj.

La lernejo de Freinet en Vence estas nun muzeo, gxi gardas memorajxojn pri la pedagogia laboro de Freinet kaj lia edzino. Sed mem la pedagogio ne estas muzea objekto, gxi disvastigxis en multaj landoj sen sxtata apogo, nur dank’ al la vojsercxado de kolegoj. Post 30 jaroj de lia morto ni povas diri, ke multaj uzas Freinet-tehxnikojn ecx se ne konsciante aux konfesante tion. Estas aliaj, kiuj uzante kelkajn tehxnikojn jam nomas sin Freinet-pedagogoj. Sed la esenco estas ne nur en la tehxnikoj, sed en la etoso, kiu donas eblecon por konstanta esplorado, kreado, kunlaborado.

En la Freinet-movado E-o povas ludi gravan rolon, ja pere de gxi la kolegoj povas kompreni unu la alian dum la kongresoj, renkontigxoj kaj gxi povas helpi la laborkontakton inter diversnaciaj edukistoj. Franca sekcio de ILEI en la jaro 1982 eldonis libron de Freinet: „Diroj de Mateo”. Tiu verko montras la bazajn pensojn de pedagogo laux kiu la homo estas parto de la naturo, kaj laux kiu la amo kaj estimo estas la cxefaj iloj de la eduko.

Kiu deziras koni la metodon pli detale, turnu sin al la revuo ICEM Esperanto, kiu aperas kvarfoje jare. Pere de gxi oni povas havi kontaktojn ankaux al la anaro de la Freinet-movado. La revuo publikigas okazajxojn de la jubileo, estus bone, se la festaj rememoroj enhavus rilatojn al Esperanto, konvene al la intenco de Freinet. Adreso: ICEM Esperanto, FR-44330 Le PALLET, Francio.,

Gabriella Ősz, HU-1116 Budapest, Hengermalom u. 47, Hungario