Gimnazio de ILEI
Hejmen ] Supren ]

 

Eduksistemo en FI
Gimnazio de ILEI
Intervjuo kun Keefe
El niaj metiejoj 95/4
El la landoj 95/4
Reagoj 95/4
Recenzoj 95/4
Forumo 95/4
Notlibro 95/4

La 3a Gimnazia Semajno de ILEI

En la kadro de la 29a Konferenco de ILEI, en la domo Övik (apud la urbo Porvoo/Borga) okazis la 3a Gimnazia Semajno kun partopreno de ses gejunuloj: tri gefratoj el Britujo: Rolf, Gavan kaj Petra Fantom; krome Martina Gazdek el Kroatujo, Estelle Loiseau el Francujo kaj Janko Luin el Svedujo. Ankaux "honoran" gimnazianon ni havis: Rustam Ragabov el Tagxikio, kiu fakte estis akompananto de sia patrino, sed havante la agxon de ILEI-gimnaziano, li volonte aligxis al kelkaj lecionoj kaj aliaj programeroj, kaj ankaux la gimnazianoj volonte akceptis lin.

La programo en la gimnazio klopodis esti varia: Cxiutage okazis averagxe ses lecionoj po 30-minutoj pri jenaj objektoj: la Finna lingvo; Esperanto-literaturo: kontribuo de la Finnoj (ilin ambaux gvidis Raita Pyhälä); muziko, lernado ludi kantelojn (finna instruistino Sylvia Hämäläinen); primovadaj konoj; Esperantaj proverboj (ambaux fare de Roza Petuhxova el Rusio); komunikado, neparolaj esprimmanieroj en diversaj kulturoj (Atilio O. Rojas el Argentino); geografio, energio, ekologio k.s. (Stefan MacGill el Novzelando/Hungario); kaj literatura-morala legajxo pri la Suoma prizon-misiistino Matildo Vrede' (Matilda Wrede). Zsuzsa Barcsay el Hungario – honore al la Suomia popolo – kompilis apartan kajereton pri sxi speciale por la Gimnazio en Övik.

Dum la semajno la gimnazianoj kontribuis al publikaj lecionoj antaux la konferencanaro pri geografio, pri la Finna lingvo kaj pri parkerigado de E-aj proverboj. En la adiauxa vespero ili surscenigis fragmenton el la prozforma epopeo Sep fratoj de Aleksis Kivi: kiel la plej juna frato instruas la abocon al la pli agxaj; krome du bildojn el la amoplena agado de Matildo Vrede' inter krimuloj-malliberuloj. La adiauxa vespero disponigis bonan okazon ankaux por prezenti, kion kaj kiom ili sukcesis lerni ludi kantelon, la faman Finnan muzikilon (S. Hämäläinen kunportis  apartan pecon al cxiu gimnaziano).

La gimnazianoj logxis en tendoj, ili havis agrablan cxambron apud la konferencejo/mangxejo, kies sxrankoj enhavis cxiajn objektojn, kiujn ni bezonis por la skecxoj; la geknaboj mangxis kun la konferencanoj kaj ekskursis kun ili al la urbo Porvoo/Borga, kie ni vizitis i.a. la grandioze ekipitan gimnazion, kies direktorino afable estis je nia dispono en la mezo de la someraj ferioj (dankon!); la infanoj gxuis "promenadon" per motorboato sur la maro kune kun siaj gvidantoj; kaj gxuis ankaux grandan memstarecon por utiligi la liberan tempon per sinbanado, nagxado, boatumado, tablotenisludo, amika babilado kaj mem-preparado al la adiauxa vespero.

Krom la jam menciitaj prezentajxoj, la gimnazianoj surprizis la publikon ankaux per pluraj muzikaj programeroj: Martina prezentis fortepian-solludon (sxi donis jam plurajn koncertojn en Esperantujo); Rolf  majstras violonon: lian tre bonan solludon Martina akompanis per piano. Rolf ankaux komponas modernan muzikon, du pecojn li prezentis per kantado kun masxine reludata orkestra akompano. Janko anoncis la unuopajn programerojn kaj bone li gvidis la tutan programon. Ankaux Rustam aperis sur la scenejo kiel gardisto en la prizono, kie Matildo Vrede' vizitadis siajn "amikojn".

En iu komitatkunsido kelkaj konferencanoj demandis, kian utilon donas la gimnazio al la konferenco. Tute konkrete mi respondas: En la publikaj lecionoj ni renkontis diversajn pedagogiajn tendencojn: Roza Petuhxova rigore postulas auxtomatigon/parkerigon de granda kvanto da konoj kun impona parolrapideco kaj kun nediskutebla sukceso. Raita Pyhälä delikate traktas la individuojn de la lernantoj kaj respektas ilian volon-nevolon, intereson, kaj nenion sxi altrudas. Stefan MacGill per vivproksimaj, aktualaj situacioj motivas la lernantojn por elvolvi veran komunikadon surbaze de informmanko. Li donas la necesajn instrukciojn, kaj dum la diskutado de la gelernantoj li restas en la fono, helpas nur en la kazo de bezono.

La pridiskutado de tiuj lecionoj estis la plej valora metodika-pedagogia enhavo de la konferenco (nun mi ne parolas pri la Mazi-filmo, nek pri propedeuxtikaj kaj instrupolitikaj temoj). La cxeesto de grupeto da lernejanoj, la persone spektataj instruhoroj kaj la fakaj diskutoj pri ili faras la konferencon vivproksima al lerneja medio. Pluraj el la konferencanoj tute ne aux ne plu havas eblecon instrui Esperanton, sed en la konferenco ankaux ili havas kontakton kun Esperanton parolantaj lernejanoj. La gimnazio savas la konferencon de pure teoria meditado pri instrumetodoj kaj manieroj. La gimnazianoj povas instigi la konferencanojn estonte prepari kaj kunvenigi kelkajn el iliaj gelernantoj. Cxio cxi estas la celo de la ILEI-Gimnazio rilate al la konferenco. Kiomgrade ni sukcesis tion efektivigi, prijugxu tiuj, kiuj cxeestis en Bratislavo, Valencio kaj en Övik.

Cxiuokaze ni antauxvidas la 4an Gimnazian Semajnon venontjare en Cxehxujo. Venu kun viaj gefiloj aux gelernantoj 13-l6-jaraj, Esperanton jam parolantaj. Ni povos akcepti 20 geknabojn. Vi vidos, ke vi preparos vin kaj partoprenos pli "pedagogie", ol se vi venus solaj. (Tamen, ankaux solaj vi estos bonvenaj!)

Restas nur la agrabla devo danki al niaj du finnaj koleginoj, kiuj faris cxion eblan por la sukceso de nia gimnazio: al Sylvia Hämäläinen aparte pro la belaj kantadoj cxirkaux la fajro, kaj al Raita Pyhälä, Esperante Saliko, pro cxiuj organizaj kaj personaj servoj, arangxoj, informoj, klarigoj, proponoj, disponigo de cxio necesa. Same tiel dankon al Bertil Andreasson, la kasisto de ILEI, kiu finance kaj organize multe subtenas la gimnazion, konsiderante gxin grava parto de la konferenco. Kaj dankon al la gekolegoj, kiuj gvidis lecionojn; aparte al tiuj, kiuj memvole submetigxis al publika diskuto pri siaj instruhoroj.

Jen mesagxo al la venontaj organizantoj: Ni venos al Cxehxujo!

Zsuzsa Barcsay    

                                                                       la gvidanto de la Gimnazio