Grazina
Hejmen ] Supren ]

 

Demandaro
Grazina
Lerni ludante
Cxu vojo irenda
Novaj Cseh
Francio
Germanio

[Supren]

Prilaboro de antauxjugxoj

La ILEI-Konferenco en Karlovy Vary enhavis multajn interesajn kaj utilajn programerojn: prelegojn, kunsidojn, diskutojn kaj seminariojn. Dum tiu semajno, en bona kaj amika etoso mi travivis multajn momentojn, kiuj por cxiam restos en miaj memoro kaj koro, sed nun mi volas rakonti kelkajn impresojn pri la seminario de Sabine Trenner: „La fremdeco en ni: ekkoni antauxjugxojn kaj ilin prilabori”.

Mi devas konfesi, ke al salono, kie devis okazi la seminario, mi venis gvidata de anatauxjugxo: dum la fermo de UK mi vidis energian, spritan kaj simpatian virinon, kiu venis kun cxarma teamo el infana kongreseto kaj mia germana amiko  tiam lauxdis Sabine... Do, mi antauxsentis, ke la seminario ne estos teda!

Mi kredas, ke el 20 partoprenantoj, kiuj venis al la salono, almenaux la duono sincere kredis, ke ili ne havas antauxjugxojn, ja ni estas esperantistoj malfermitaj al la mondo kaj diverseco de la homoj. Tamen jam la unuaj minutoj pruvis, ke cxiuj ni senkonscie transprenas la stereotipojn dum la socialiigxo, ke ni havas antauxjugxojn kaj ili forte influas niajn pritaksojn de homoj. Komence ni havis tre simplan taskon: ni devis krei paron kun alia persono gxis la seminario tute ne konata, kaj nur rigardante la partneron respondi al la demandoj de enketo, fantazii, kiu povas esti nia nova konato. Stereotipoj, kiuj estis en nia kapo, tuj diktis al ni respondojn dependantajn nur de la aspekto de la partnero: de kia lando li/sxi venas, kiun profesion havas, kiun muzikon sxatas, al kiu politika partio apartenas k.t.p. Poste ni povis kontroli kiom nia fantazio koincidas kun la realo. Ni komprenis, ke la unuaj impresoj, kauxzitaj nur de la ekstera aspekto, suficxe grave influas nian pensadon, sed ili ne koincidas kun la realo.

Dum la seminaria laboro ni ekkonis ne nur unu la alian, sed ankaux nin mem. Ni havis la okazon pripensi tiajn aferojn, kiel „cxiutaga rasismo”, malamo al eksterlandanoj, ni eklernis cxiam dubi pri la auxtoritatoj, ecx pri la gvidantino de nia seminario! La laboro estis ege bonetosa, ni sentis nin pli kaj pli proksimaj kaj malfermitaj, ni parolis sincere pri niaj timoj, sento de fremdeco kaj ni kune sercxis respondojn kaj solvojn. Inter la partoprenantoj estis esperantistoj de diversaj landoj: Hungario, Kubo, Svedio, Rumanio, Usono, Argentino, Ukrainio, Togolando, Mongolio, Nederlando k.t.p. Ni povis kompari dum la ekzercoj kaj grupaj laboroj kiajn klisxojn, nekonsciajn stereotipojn ni havas sendepende de geografia diverseco: nigra koloro por ni cxiuj estis koloro de morto, de tristo, ni cxiuj same suferas, kiam ni sentas nin fremdaj, ni same maltrankviligxas, kiam ni timas.

Sabine lerte devigis nin ne nur ekkoni tiujn aferojn en ni, sed ankaux trovi komunajn solvojn. Ekzemple, ni devis rekoni timojn kaj esperojn rilate al fremda situacio. Kiel memorajxo pri tiu parto de la seminario venis kun mi al Litovio bona amiko, kies nomo estas Frederiko. Ni laboris en grupo de dek personoj kaj ni pentris Frederikon, simpatian hometon, kiu baldaux havos ekzamenon kaj timas tiun por li novan situacion. Unue ni listigis la timojn, kiujn Frederiko havas kaj la listo estis suficxe longa: manko de memfido, dubo pri memoro, nervozigxo, ebla antauxjugxo de ekzamenantoj, malfacilaj taskoj, perdo de fadeno, doloro en la stomako, malbona vocxo, manko de tempo por respondo k.t.p. Poste ni kune skribis sur la pentrita Frederiko kiel venki tiujn timojn kaj la listo denove estis longa: bone prepari la temon, sugesti sin ne timi, lauxnorme aspekti, akcepti kuragxigojn de amikoj, fari planon, lerte elturnigxi, havi horlogxon, preni pilolon... kaj ni ecx listigis ne tre „instruistajn” rimedojn kiel komplicigxo kun la ekzamenatoj, subacxeto kaj sxtelrigardo. Jam la duan tagon post la seminario mi povis persone elprovi kiel venki la ekzamenan febron kaj Frederiko vere helpis al mi ne tro nervozigxi dum la ekzameno pri instruado laux Cseh-metodo.

Tiamaniere mi povas diri, ke scio ricevita dum la seminario estas valora laux pluraj vidpunktoj:

         ni eksciis multon pri antauxjugxoj;

         ni tre bone, utile kaj interese pasigis la tempon;

         ni eklernis dubi;

         ni amikigxis kaj ekkonis niajn komunajn kaj diversajn vidpunktojn;

         ni praktikis kiel trovi solvon kiam aliuloj havas aliajn valorojn kaj normojn;

         ni volas veni al la venonta ILEI Konferenco, cxar Sabine Trenner preskaux promesis seminarion pri kreado;

         ni produktis unikajn pentrajxojn, kiujn Jennifer Bishop promesis auxkcii en la venonta ILEI Konferenco, kaj, espereble, gajni grandan sumon por la kotizoj de instruistoj el nepagipovaj landoj...

Do, post la seminario ni sentas grandan dankemon al Sabine, kiu kapablis enigi nin al interesa kaj grava temo, kiu prezentis materialon en tre altira formo de kunlaborado kaj kiu instruis al ni vere gravan aferon: „ni prijugxu niajn antauxjugxojn”.

Gražina Opulskienė, Tylioji 32-22 Mažeikiai LT-5503, Litovio, grazina@rac.maz.soros.lt