ID-projekto
Hejmen ] Supren ]

 

Jarcentkomence
ID-projekto
Indekso 1996-2000
DESKF
Juna Amiko
Eldonajxoj
ILEI - UNESKO
El la landoj 01/1

Dr. Katalin Smidéliusz

Raporto pri la lastaj atingajxoj de la ID-projekto

 

Post nia lasta IPR-raporto (99/4) pri la stato de la projekto okazis multaj gravaj aferoj pri kiuj ni nun mallonge raportu al la legantoj de IPR, menciante ke cxiu ero meritus plurpagxan raporton, analizon (kiuj fakte estas farataj en nia dokumentaro).

 

Post la unuaj du mondskalaj kursoj, kiuj okazis en Nederlando kaj dum kiuj trejnigxis 33 reprezentantoj de indigxenaj popoloj, konstruigxis reto inter ili, pli ol duono de ili havas dauxran kontakton kun la teamo kaj inter si per la reto kaj aliaj komunikiloj, kaj uzas Esperanton kiel komunan lingvon.

La projektorganiza teamo dauxre laboras, konstantaj celoj estas teni la komunikadon viva, sercxi sponsorojn, informi pri la projekto, malkovri novajn terenojn, konstrui nian ttt-ejon, plibonigi la kursmaterialojn, distanc-instrui E-on. Ne pasas tago sen kontaktigxo inter unuj kaj aliaj, do la projekto farigxis nia cxiutaga vivo.

Teama kunsido:

Por havi superrigardon kaj harmoniigi la kunlaboron la teamo havis sukcesplenan labor-semajnon en aprilo 2000 en Nederlando. Ni intersxangxis ideojn kaj spertojn kaj pripensadis diversajn aspektojn de la projekto kaj ties perspektivoj. Ni dedicxis grandan atenton al transkultura komunikado, kiel plenskala tria instrumento de la ID-ambasadoro krom Esperanto kaj la modernaj komunikiloj.

 

Regionaj kursoj:

La teamo plue kontaktigxis kun indigxenaj organizajxoj, trovis pliajn kandidatojn por la sekvaj mondskalaj kursoj, sed aperis bezono okazigi ankaux regionajn kursojn, renkontigxojn kaj trejnadojn. Kadre de tiu koncepto Atilio Orellana Rojas gvidis kurson en Barato (raporton pri tio vi trovas en IPR 99/4) kaj okazis simila regiona kurso ankaux en Kostariko en la printempo 2000, sub la gvidado de Atilio kaj Antonio Leoni de Leon.

La unua afrika ID-regiona kurso okazis en Burkina Faso, inter la 20-a kaj la 30-a de junio. Sylvain Lelarge kaj Katalin Smidéliusz gvidis ID-kurson por dek kvin reprezentantoj de dek organizajxoj, plejparte tuareg-aj, sed ankaux peuxl-aj kaj be-aj. TIN HINAN, organizajxo por la disvolvigxado de nomadaj virinoj, gastigis la kurson. La kurs-gvidantojn helpis Jean Codjo, esperantisto el Benino. Krom la Esperanto-kurso, pri kiu respondecis Katalin, estis detala prezentado de la projekto kaj viglaj diskutoj pri: kiu estas la rolo de ID-ambasadoro; kiel plej bone enkonduki la projekton al kolegoj; kiel pensi kaj komuniki transkulture.

Ankaux en Komilando (Rusio) starigxis nova generacio! - Inter la 25-a de junio kaj la 8-a de julio 2000, okazis en Syktyvkar grava regiona ID-kurso, en la Komia Respubliko (nordo de Rusio). La kurso estis plejparte organizata de Vasilij Kiselev (ID1 - Komia popolo). La kursejo estis la Finn-Ugra kultura centro. Amikigxis ok partoprenantoj el kvar popoloj: la komia, la vepsa, la maria kaj la karela. Aleksandro Melnikov gvidis la Esperanto-kurson kaj Sylvain Lelarge prezentis detale la projekton kaj ties novajn perspektivojn, kaj faris intervjuojn de cxiu partoprenanto.

Pluaj planoj por disvolvigi regionajn kursojn estas jam faritaj, Ruben Ortiz (Gvatemalo), Vasili Kiselev (Komio en Ruslando) kaj Jebra Muchahary kaj Maria Mangte (Barato) kunlaboras kun la ID-teamo por doni formon al la tri venontaj regionaj kursoj. Estas por la sekvaj jaroj bonaj kontaktoj en Vietnamo, Ruando, Peruo, kaj Oceanio. Sed unue la unuaj!

 

ID en Gxenevo

Inter la 22-a kaj la 30-a de julio okazis la semajno de la UN-Laborgrupo por la Indigxenaj Popoloj en Gxenevo. Tiu Laborgrupo estas la plej malalta kaj malgranda UN-subsekcio, sed gxia cxiujara laborsemajno estas la (lauxnombre) plej granda evento en la UN-sidejo. La cxi-jara semajno estis speciale grava pro du kialoj:

Okazis cxiutage diskutoj en Esperanto inter la ID-delegatoj, kaj ili povos rekte raporti al la aliaj ID-anoj kaj pontlingve respondi iliajn demandojn, plenumi  petojn tra la reto (estis instalita ID-oficejo kun unu komputilo en cxiu pont-lingvo). Partopreni tiun semajnon povis entute 11 ID-anoj, kaj povis interkonatigxi ecx tiuj, kiuj trejnigxis en diversaj sesioj. La ID-okazintajxojn gvidis Sylvain Lelarge, Antonio Leoni de Leon kaj Katalin Smidéliusz, vizitis nin kaj kunlaboris ankaux Mark Fettes flanke de ESF (Esperantic Studies Foundation), ja la fondajxo planis subvencii la projekton.

Antaux kelkaj semajnoj venis la bona novajxo: ‘Dauxra Forumo’ de indigxenaj popoloj cxe UN estas adoptita, kio signifas agnoskon kaj pli da ebloj por la indigxenoj en la estonteco.

 

La sekva mondskala kurso

Pro la fakto ke Narwal (nia gxisnuna gastiganto) nun estas tro multekosta por nia pagpovo, ni devis trovi alian bazon por la sekvaj kursoj, sekve de tio ID3 ni planas organizi en Hungario, en la hejmregiono de Katalin. En "Velem" (nomo de la vilagxo) la mondskalaj kursoj de ID povus okazi en aparta domo kun parko, meze de natura regiono. La elekton de la loko multe influis ne nur financaj konsideroj sed ankaux la fakto ke la universitata lingvistika fako de Katalin pretas subteni la projekton kaj oficiale inviti la partoprenontojn. Sur la kandidatlisto reprezentigxas la sekvaj popoloj: tuaregoj el Burkino, Mauxritanio kaj Nigxerlando, be el Togolando, batvao el Ruando, majaoj el Meksikio kaj Gvatemalo, adivazoj el Barato, sxosxono kaj Tlingito el Usono, maorio el Nov-Zelando, janesxa el Peruo, mapucxo el Cxilio, miskito el Nikaraguo, karelio, komio, vepso, mario el Rusio.

La ID3 kurso en multaj aspektoj malsimilas de la antauxaj:

·           ni donos pli da prioritatoj al la pritraktado de interkulturaj problemoj

·           dedicxos pli da tempo por la lernado kaj aplikado de elektronikaj rimedoj kaj al la hejmpagxo

·           la kurso havos fiksan temon: edukado, kiun ni pritraktos plurnivele teorie kaj spertos praktike

·           ni dedicxos pli da tempo por la ekkono de la medio kaj problemoj de la reprezentataj popoloj, kaj iom malfermigxas al la loka medio, ekhavos kontaktojn kun kelkaj el la hungariaj minoritatoj kaj planas komunajn programojn kun la loka studentaro

·           krom la kutima lingvokurso okazos paralela trejnado de la regionaj ttt-ejestroj

La kurso ID3 unue estis planita por januaro 2001, sed devis prokrastigxi, parte pro manko de suficxe da mono, parte pro la sanstato de Bessie Schadee, direktorino de la projekto. Lauxplane la kurso okazos en auxgusto 2001 en la antauxe planita loko.

 

Kernotagoj en januaro

Post la decido prokrasti ID3 gxissomere ni decidis pripensi la situacion de ID, tiri la konkludojn kaj klare ellabori la pluan strategion, kies kerno devus esti envolvi la indigxenajn ambasadorojn en la fluo de komunikado inter si. Do la teamo kune kun la plej aktivaj ID-anoj decidis organizi gravajn ‘kernotagojn’ en Nederlando inter la 12-a kaj la 27-a de januaro 2001. Mem la kunvenoj okazos en IEI, instituto kiun gvidas Atilio. Dum tiuj tagoj 10 aktivaj ID-anoj (Barato, Afriko, Rusio, Kostariko) donos pliajn formon al ID kaj montros ke gxi vere funkcias, valoras, kaj vivpovas. Tiuj tagoj estos momentoj de vero. Ni kontaktos lauxeble dume cxiujn ID-anojn kaj ID-subtenantojn por inkludi ilin en la pensprocezon. Okazos dauxraj komputilaj lecionoj kaj ankaux Esperanto parolekzercoj.

 

Sercxado de sponsoroj, apogantoj

La funkciigo de la projekto bezonas multe da mono, kaj ties trovado  estas la plej malfacila tasko por la teamo. Dauxre cxasi subvenciojn, organizi informvesperojn kun prezentoj kaj monkolektado, kontakti grandajn firmaojn, monhavajn individuojn kaj potencajn organizajxojn prenas multe da tempo kaj energio. Ni dauxre informas niajn subtenantojn per elektronikaj cirkulleteroj.  (Se ankaux vi interesigxas pri tio, bv. turni vin al  sylvain.lelarge@usa.net).

 

ID estis premiita dum la Universala Kongreso de Esperanto, kaj apogata de scienca fondajxo ESF: la Esperanta mondreto agnoskas ID kiel tre valoran projekton kaj – kvankam la financoj de Esperantistoj ne estas grandaj – regule mone apogas nian projekton. Krom la ‘Cigno Premio’ kiun japana entreprenisto laux la konsilo de UEA donacis al ID ankaux la scienca Fondajxo ESF (Esperantic Studies Foundation) decidis subteni la dokumentadon, la TTTejon, kaj la pedagogian aspekton de ID. Ni dankemas!

Ni atendas respondon al nia subvencipeto sendita al la FAME-fondajxo, kaj kompreneble gxojas pro la individuaj monhelpoj kaj laborhelpoj de unuopaj esperantistoj, plejparte instruistaj kolegoj, membroj de ILEI, kiuj per tradukoj, korespondado, konsiloj, sercxado de pliaj sponsoroj, aux komputiloj multe kontribuas al la projekta laboro.

Estis tre bonaj formoj de apogo, kiam niaj ID-anoj povis kaj povos partopreni lingvokursojn, okazintajn en ilia (relativa) proksimo. Tiel estis invitita majaa junulino al la somera kursaro en San Francisko, kaj en januaro 2001 partoprenos auxstralian kursaron du ID-anoj el Papuo. Alia ekzemplo: novzelanda kolegino pretis doni enkondukajn lecionojn pri Esperanto por iu el niaj estontaj kandidatoj. Dankon por tiutipa subteno. 

Diversaj tre seriozaj ne-esperantistaj partneroj – kaj dekoj da individuoj - multmaniere subtenas la projekton kaj kuncerbumas. Inter pluraj aliaj, estas nomindaj:

¨       Nederlanda Centro por Indigxenaj Popoloj NCIV (www.nciv.net): helpas precipe por selekti la kandidatojn kaj havas nun du gravajn projektojn kune kun ID

¨       Internacia Instituto por Komunikado kaj Evoluo IICD (www.iicd.org) subtenas la disvolvigxon de la teknika flanko de ID kaj trovas novajn partnerojn tiukampe

¨       ITU (International Telecommunication Union = Internacia Telekomunika Unio) (www.itu.int) ebligas kunlaboron, trejnadon de teamanoj pri distanca instruado kaj trejnadon de kelkaj indigxenaj ambasadoroj. 

¨       EECALL (Eastern European Computer Assisted Language Learning Center = Orient-Euxropa Kompute Helpata Lingvolernado) (HU), funkcianta en la katedro pri aplikata lingvistiko en Hungario, Szombathely, ebligas sian komputilejon dum la hungariaj kursoj

¨       Sekretario de HCHR (High Commisariat for the Human Rights) en Gxenevo: organizas la semajnon de la Laborgrupo por la Indigxenaj Popoloj, kaj ebligas al ni prezenti la programon tie.

 

La sponsoroj (inter aliaj du bankoj: ASN kaj Triodos kaj la Nederlanda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj) donacis aux pruntedonis grandegan sumon por la unua periodo. Aliaj sponsoroj versxajne pretas subteni la sekvajn pasxojn. 

Eble indus cxi tie raporti pri kurioza postsekvo de iu sponsorsercxado. Post la prezentado de la ID-projekto dum kunveno de nederlanda Rotary-klubo venis intereso ne nur pri la situacio de indigxenoj, sed ankaux pri Esperanto. Entuziasma grupo de la membroj decidis provi lerni la lingvon kaj ankaux mem sperti ties facilecon, komunik-rimedojn kaj pere de tiu lingvo ekkontakti la ID-anojn kaj la mondon de esperantistoj. Sylvain kaj Katalin okazigis al tiuj 9 personoj unusemajnan intensan E-kurson, kies rezultoj estas tre kuragxigaj. Ni sendube allogis novajn, tre entuziasmajn esperantistojn kiujn ni dauxre instruos rete. Kelkaj el ili jam en Zagrebo volas sperti la uzon de E-o. Kaj ni ecx ne parolu pri la financa helpo per kiu ili kontribuis al la ID-budgxeto!

 

Agado de ID-anoj

Kelkaj el niaj ambasadoroj multe aktivas en siaj terenoj, Rusio-Komikongreso: modelo por politika agado (de Vasili Kiselev – ID1); lukto kontraux la Boruca barajxo en Kostariko (Gilbert Gonzales Maroto – ID1) pri kies rezultoj vi povas havi pli da informoj sur nia ttt-ejo (www.idnetwork.nl).

La Sebalinda-projekto

Ni menciu cxi tie nur unu el inter la subprojektoj de ID, kiu ekis unue por subteni la gefilojn de nia forpasinta amiko Gaspar Sebalinda, kiu kun la edzino Clotilde partoprenis la unuan ID kurson. Poste la afero pli vastigxis kaj ni celas krei lernejon por la Twa-(batvaj)-infanoj en Ruando, kies organizadon transprenis Clotilde. Nun kreigxas kompleta ag-plano, mi citu nur la cxefajn celojn de la projekto:

 

CELOJ DE LA PROJEKTO

1.       eduki junajn batvajn profesiulojn, kiuj kapablas unuflanke perlabori la propran vivon, kaj aliflanke kontribui je la kresko, disvolvigxo, kaj je la harmonia integrigxo de la batvaoj en la ruanda socio

2.       ebligi al la batvaj junuloj koni sian propran kulturon kaj fierigxi pri gxi, kaj doni al ili la rimedojn por sukcese alfronti la faktan diskriminadon, tiel ke ili povu igxi plenvaloraj civitanoj

3.       doni novan sxancon al tiuj batvaj infanoj kiuj estis ekskluditaj el la publika eduksistemo

4.        inicii plibonigxon de la vivkondicxoj (ekonomiaj kaj kulturaj) de la tuta batwa komunumo

5.       helpi konservi, protekti kaj evoluigi la batvan kulturon cele kontribui al la nacia kaj internacia kultura ricxeco

6.       valorigi kaj disvolvigi la diversajn batvajn metiojn tiel ke ili plidauxrigu kaj ke la metiistoj ekhavu stabilan ekonomian bazon

 

Konkludo:

 

Cxiujn aspektojn de la projekto estus malfacile priskribi. Kiel en granda familio ankaux cxe ni cxiutage okazas kaj farendas io grava.

Se ankaux vi volas helpi nin, partopreni en tiu mirinda laboro, bv. kontakti nin.

La ID-teamo (Bessie Schadee, Sylvain Lelarge, Atilio O. Rojas, Antonio Leoni de Leon, Ana Montesinos, Aleksandro Melnikov, Katalin Smidéliusz kaj Snjejxana Cimic) estas kontakteblaj laux la narwal@usa.net -fakso + 31 70 51 77 682 – telefono+ 31 70 51 77 523 - adreso: Oud Clingendaal 7, NL 2245 CH Wassenaar, Nederlando, cxe la oficeja adreso de la projekto kaj volonte respondos al viaj demandoj.

Nia kontonumero cxe UEA: idid-r.