|
Ulrich Matthias: Ideoj
por konversacioj Gvidante
konversacian kurson, oni prefere unue interkonatigu la partoprenantojn. Tiucele
mi kompilis folion por disdonado al la kursanoj. Gxi uzeblas en du manieroj:
Unue la kursestro povas fari surbaze de gxi demandojn al la partoprenantoj.
(„Kiel vi nomigxas? Cxu vi havas gefratojn? Cxu vi havas hejmbestojn?...).
Due, la kursanoj povas dividigxi en parojn kaj demandi unu la alian pri iu el la
sep diversaj temoj, por ke fine cxiu prezentu sian partneron al la aliaj.
Precipe tiu cxi dua ebleco montrigxas cxiam agrabla kaj amuza; foje la kursanoj
tute ne volas cxesigi la intervjuadon. Jen la teksto de la menciita folio: l.
Vi kaj via familio nomo;
naskigxtago/agxo; gefratoj, gepatroj, geavoj, geonkloj, gekuzoj, infanoj, hejmbestoj:
hundo/ kato/ kuniklo/ hamstro/ kobajo/ birdo/ fisxo... ; profesio/
lernejo/ studfako; en la ...a klaso/studsemestro; granda/ malgranda firmao/
lernejo/ universitato; mi (mal-) sxatas la laboron/ lernejon/ universitaton 2.
Viaj hejmo kaj urbo domo
(granda/ malgranda), logxejo/ cxambro, logxas sola/ kun ... ; televidilo/
telefono/ komputilo; gxardeno kun floroj/ legomoj/ fruktarboj; urbo
(metropolo/ grandurbo/ urbeto/ vilagxo, kun ... enlogxantoj); mi
studas/ laboras en ... ; la gepatroj logxas en ... ; mi naskigxis/ logxis en
...; la urbo estas apud ...; gxi estas bela/ malbela, nova/ malnova urbo; cxe la
rivero ... / en la montaro... / en ebena regiono; vidindajxoj: kastelo,
pregxejoj, ...; en
la centro/ cxe la urborando; en mia urbo estas ... esperantistoj 3.
Libertempo kaj hobioj mi
sxatas kanti/ danci/ promeni/ televidi/ pentri/ foti/ legi/ skribi leterojn; mi
sxatas viziti kinejon/ koncertojn/ muzeojn/ teatron/ bestogxardenon; muzikinstrumentoj:
gitaro, violono, fluto, piano, akordiono; mi
sxatas auxskulti rokmuzikon/ klasikan muzikon; mi
kolektas posxtmarkojn/ bildkartojn/ telefonkartojn/ fosiliojn/ monerojn; sporto:
nagxi/ bicikli/ kuri; ludi futbalon/ flugpilkon/ (tablo-)tenison; mi
interesigxas pri literaturo/ arto/ historio/ politiko/ medioprotektado/
filozofio/ mi
havas leteramikojn en ... 4.
Vojagxoj mi
jam vojagxis al Germanio/Francio/Italio/Auxstrio/Britio/Pollando/ Cxehxio/Hungario;
mi plej sxatas vojagxi al ...; mi
preferas la maron/la montaron/ la naturon/ malnovajn urbojn; mia
lasta/ venonta vojagxo ...; mi vojagxis kun ... per ... 5.
Lingvoj mi
parolas 1a anglan/ francan/ germanan/ italan/ hispanan/ latinan; mi
parolas la ... iomete/ malbone/ bone/ flue; mi povas nur legi la ... ; mi
lernis la ... dum .... jaroj en la lernejo; mi
eklernis Esperanton antaux ... tagoj/ semajnoj/ monatoj/ jaroj; mi auxdis pri E-o
de amik(in)o/ gazeto/ radio/ televido/ libro/ afisxo/ lernejo/ instruist(in)o; mia
patr(in)o/ frat(in)o/ amik(in)o ankaux parolas Esperanton; mi
partoprenis kurson en Esperanto-grupo/ en lernejo/ korespondan kurson/ mi
lernis sola; mi jam (ankoraux ne) veturis al Esperanto-renkontigxo (IS/
IJK/ IJF/ IJS/ UK/ KET/ MEJS/ KISO); mi estas membro en GEJ/ GEA/ IEJ/ HEJ/ CEJ/ JEB/ TEJO/ LIEA/
IKLIE 6.
Veturado mi
ofte veturas per biciklo/ auxto/ buso/ tramo/ trajno/ aviadilo/ sxipo/ mi iras
piede; al la lernejo/universitato/laborejo mi iras per ...; gxi estas ... km-ojn
for; mi
(ne) havas auxton/ konduklicencon; mi (ne) volas havi auxton en la estonteco 7.
Mangxoj kaj trinkajxoj mi
matenmangxas je la ... horo; mi mangxas muslion/ bulkojn/ panon/ maiz-flokojn;
mi tagmangxas je la ...; mi ofte mangxas hejme/ en studenta mangxejo/ en
restoracio; mi sxatas italajn/ cxinajn/ hindajn restoraciojn; mi
(ne) sxatas kuiri; en mia hejmo kuiras mi/ mia patr(in)o; mi
vespermangxas je la ...; mi (ne) estas vegetarano; mi
(ne) sxatas kafon/ teon/ lakton/ sukon/ kolaon/ limonadon/ bieron/ vinon/
brandon; mi (neniam/ malofte/ ofte) trinkas alkoholajxon
|