IIK 2003
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

Stefan MacGill:

Someraj sonoj cxe norda lago

(Infana Kongreseto 2003)

La sonoj de nagxado kaj akvoludoj sxvebis cxiutage super la lago. Krioj el arbaro: “Mi trovis jam kvin!” Eĥo: “Ecx unu sucx-bombonon mi ne trovis… kie.. ha jen unu!”. Internacia Futbala Cxampionajxo kun komentario: “Tomoya lerte preterpasas du atakantojn, plue al Florian, Gretel klopodas haltigi lin, sed sxoto al golo… Kristine haltigas tion per forta piedbato - tute gxis la alia golo!”

Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo. Gxi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj. Alta proporcio venis el E-familioj kun bona lingvoscio; tamen kvarono havis malpli da kapablo ol la kongreseto vere bezonas; tiuj partoprenis cxiutagan paroligan kurson.  

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldonigxis al nia ekskurso al la bonega bestogxardeno en Borås. En alia tago, gepatroj, jxurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili. Popularaj programeroj estis pentrado, desegnado, kolcxena farado, sportaj olimpikoj kun premioj [vd. foton!], apudlaga fajro, du trezor-sercxoj, muzikado kaj dancado, segxo-ludoj kaj la cxiunokta endormiga rakonto, per kiu la infanoj auxskultis tutan libron: “Avinjo”. La tuton ne eblas rakonti cxi tie. Vizitu la hejmpagxon de IIK por legi raportojn verkitaj de la infanoj kaj vidi fotojn. Iru al la hejmpagxaro de UEA kaj sercxu sub ‘Kongresoj’.

Ni kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kiu glatigis por ni cxion, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj.

Stefan MacGill