ILEI-kunsido
Hejmen ] Supren ]

 

Propedeuxtiko
Transitiveco en E-o
El la landoj 95/2
Postparolo 95/2
Stipendio por infanoj
ILEI-kunsido
Tigre aux pigre
UEA-estrarkunsido
UEA/ILEI-ekzamenoj
Tago de la Lernejo

ILEI kunsidis en Hamburgo                     Raporto

La kunsido de la ILEI-estraro cxi-jare okazis ne marte, sed maje. Tiu du-monata prokrastigxo donis la eblecon trarigardi cxion preparitan por la UK kaj la kon­ferenco, kaj dividi taskojn.

Al la sukcesa kunsido grave kontribuis ne nur la tri cxeestaj estraranoj: Bertil Andreasson, Marija Belosxevicx kaj Till Dahlenburg, sed ankaux Duncan Charters, Stefan MacGill, Zsuzsa Barcsay kaj Edward Symoens.

La estraro pridiskutis raporton pri la jaro 1994 kaj trijaran laborplanon por 1995-97. Ambaux dokumentoj estos senditaj al la ILEI-komitato kiu vocxdonos pri ili en Finnlando. Post tio, la trijara laborplano estos publikigita en IPR, sed ankaux aparte ricevebla.

Oni tre profunde priparolis la preparojn por la cxi-someraj okazajxoj kaj kon­statis, ke la kongreson kaj ILEI-konferencon partoprenos nur du estraranoj. Tial oni invitas cxiujn kiuj pretas helpi dum la UK-ekzamensesio, dejxorado cxe la budo (tuttaga) kaj poste dum la konferenco. La programo por la Tago de la Lernejo estas preta. (Legu aparte).

Komitatkunsido: ni petas la sekciojn antaux la 1-a de julio nomi siajn komi­tatanojn kaj in­formi la sekretarion pri iliaj nomoj. Cxi-jare tri estraranoj re­tirigxos, el kiuj almenaux du rekandidatigxos. La elekto- komisiono ja tre serioze agas tiukampe. Preparoj por la konferenco en la jaro 1996 progresas, kaj ni ege esperas jam en Finnlando havi provizoran aligxilon.

La estraro pridiskutis la rilatojn kun diversaj E-organizajxoj. En la unua loko trovigxas UEA. La kunlaboro kontente dauxras. ILEI starigis kontaktojn kun aliaj E-organizajxoj TEJO, LIBE. Ni spronos al plia kunlaboro. En la raporto pri la komisiitoj, la estraro esprimis la kontenton pri la laboro de kelkaj komisiitoj kaj reprezentantoj. Danke al la reprezentanto cxe UNESKO kontaktoj kun tiu grava organizo plivigligxis dum la lastaj monatoj. Oni aparte substrekas la modelan agadon de Géza Kurucz, gvidanto de la lernejaj konkur­soj. Por plifortigi la financan staton de la Ligo, kiu bedauxre same pasintjare suferis pro deficito, oni decidis krei plurajn celkasojn kiuj espereble instigos samideanojn donaci monon por iu projekto.

Same estis pridiskutitaj la ekzamenoj. Estis decidite ke cxi-jare cxiuj ekzamentestoj estos novaj. Gxoje la estraro ricevis la informon ke UEA pretas reeldoni la gvidlibron por la ekzamenoj. ILEI reredaktos la malnovan kaj al­donos iom pli da klarigoj pri la postuloj de la ekzamenoj. Estis pridiskutita problemo pri la nesuficxa kono de la literaturo kaj movado, kaj oni decidis ke minimumon kiu estos priskribota en la libreto devus koni cxiu kandidato.

ILEI dauxre instigas siajn membrojn aboni Eventoj kiu donas la eblecojn cirkuleri novajxojn cxiun duan semajnon. Same oni invitas la kursgvidantojn abonigi al la lernantoj la revuon Juna Amiko. Sur la kampo de eksteraj rilatoj, ILEI provos starigi la kontaktojn kun euxropaj instancoj kaj aliaj instruistaj neesperantistaj organizoj. La estraro alvokas cxiujn kontribui al la koleghelpa kaso, kiu ebligas mem­brigxi al plurdekoj da nepagipovaj pedagogoj.

Al la eksredaktoro de IPR, Márta Kovács la estraro ankaux pere de IPR pub­like esprimas dankon pro la plurjara peza laboro. Al la nova redaktoro, Jozefo Németh sukceson!                                                                    

Marija Belosxevicx