Indigxenaj dialogoj
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

Indigxenaj dialogoj

Fluo de libera komunikado

inter Indigxenaj Popoloj

 

Tlingitoj, sxoroj, brunkoj, mapucxoj, bribrioj, garasioj, manipuroj, tuaregoj, batvuoj, toaripoj, amazigoj, komioj, sameoj, kakcxikeloj ...

Cxu vi scias kie logxas tiuj homoj? Cxu vi scias kiom malfacile estas por ili konservi siajn kulturon, lingvon kaj batali por la homaj rajtoj?

Pere de Esperanto mi havis okazon lerni pri tiuj aferoj kaj helpi ilin por senti sin ne solaj en siaj bataloj. Kadre de la grandioza projekto Indigxenaj Dialogoj (ID) okazis veraj mirakloj.

 

Indigxenaj Popoloj estas la kuratoroj de netrotakseblaj naturaj kaj kulturaj valoroj. Ili estas ankaux la portantoj de esencaj sagxo kaj scio. Kaj tamen tre malmultaj registaroj konsideras ilin egalrangaj partneroj, aux ecx nur respektas iliajn elektojn aux apogas iliajn aspirojn. La dauxranta ruinigo de iliaj vivmedioj, iliaj lingvoj kaj iliaj mondoj, domagxas al ni cxiuj. La Jardeko por la Indigxenaj Popoloj, proklamita de UN (1995-2004) sxajnas ne bremsi tiun negativan evoluon.

 

Malgraux tio, la Organizoj de Indigxenaj Popoloj atingis rimarkindajn rezultojn dum la pasintaj jaroj!

 

Indigxenaj Popolaj devis cxiam batali por siaj rajtoj. Cxie en la mondo, ili staras antaux similaj viv-minacaj defioj. Multaj Organizoj de Indigxenaj Popoloj nun kunlaboras por teksi tutmondan reton, por inversigi la tajdon de detruo. Ili konscias, ke pli intensa intersxangxo de informoj, scioj kaj spertoj grave akcelus la divastigon de kreemaj kaj efikaj alternativoj kaj tiel grave utilus al ili cxiuj. Tamen, libera komunikado inter Indigxenaj Popoloj estas ankoraux limigita.

 

Antauxhistorio de la ID-projekto

Joses Carlos, brunka indiano matenmangxas kun Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge en Wassenaar (Nederlando) en la belega salono de ilia privata lingvolernejo.

B.: Kiu povus esti la plej granda helpo por la indigxenaj popoloj?

J.C.: Se ni havus komunan lingvon, ni multe pli bone povus kunagadi….

 

Kaj tiam kiel vizio aperis la bildoj de la ID-projekto….

 

Farendajxoj:

Krei fonduson, kontakti la koncernajn instancojn, sendi centojn da leteroj, faksoj kaj telefonvokoj, sercxi okazon renkonti la indigxenojn, elekti el inter ili reprezentantojn por la trejnado, trovi lokon, tempon, instruistojn, komputilojn, sponzorojn, ellabori la programojn, studmaterialojn, pretigi la instruhelpilojn, ekkrei la hejmpagxojn, trovi…….. monon, acxeti flugbiletojn, sercxi bonvolajn eksterajn kunlaborantojn, tradukigi kantojn kaj tekstojn al la pontolingvoj, arangxi la lingvolernejon kaj trejni la kunlaborantojn, preparigxi por la interkulturaj difenecoj… mangxi kaj ripozi antauxe …. iri al la flughaveno…. ja alvenas la unuaj partoprenantoj…

 

Kion ni celas?

La projekto ID celas fortigi la Organizojn de Indigxenaj Popoloj, disponigante al ili la rimedojn por plena kaj rekta komunikado inter ili.

La kombino de Esperanto kaj modernaj komunikadaj sistemoj malfermos vojon por optimuma uzo kaj solida vastigo de internaciaj indigxenaj retoj.

Por atingi altkvalitan komunikadon je malaltaj kostoj, la kontaktpersonoj de Organizoj de Indigxenaj Popoloj devus lerni:

·       paroli kaj skribi Esperanton flue

·       uzi retposxton kaj la ID-TTTejon efike

·       enkonduki la uzon de tiuj kapabloj interne de siaj Organizoj.

Por ebligi tion, la projekto ID ofertas tri-semajnajn kursojn kun utiligo de la plej bonaj instrumetodoj.

ID esperas trejni 250 delegitojn antaux la jaro 2005.

****

La unua kurso por 22 partoprenantoj okazis en Nederlando de la 29a de auxgusto gxis la 19a de septembro 1999.

La programojn estris la iniciintoj: Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge, instruistoj estis: Antonio Leoni, Aleksandro Melnikov, Katalin Smidéliusz kaj Atilio Orellana Rojas, kaj senlace helpis en la cxiutagaj taskoj la kunlaborantoj de Narwal instituto kaj lokaj volontuloj.

Alvenis lernemuloj el Papuo Nov-Gineo, Maroko, Ruando, Burkino, Usono (Alasko), Rusio, Kosta-Riko, Gvatemalo, Cxilio, Barato.

La cxefa celo de la unua semajno estis la lernado de Esperanto, dum la aliaj du semajnoj la partoprenantoj lernis uzi komputilon, korespondi per la reto, krei hejmpagxojn, kaj diskutis pri diversaj seriozaj temoj, kiuj rilatis ilian kulturon, indigxenajn problemojn.

Dum la dua semajno ili jam kontaktis siajn onklojn (geesperantistoj el Danio, Finnlando, Francio, Gvatemalo, Hungario, Kanado, Katalunio, Kosta-Riko, Nederlando, Rusio, Svedio, Usono) kiuj el la ekstera mondo helpis traduki iliajn studojn pri propraj kulturoj, kaj poste entreprenis sekvi ilian progreson, amikigxi kun ili tra la reto.

Jen fragmento de la informletero, sendita fine de la unua semajno al la geonkloj:

La etoso jam de la komenco estas multe pli bona ol ni antauxvidis.

La personoj estas tiom afablaj, malfermigxemaj kaj amikigxemaj, ke ili relative rapide sukcesis venki la hejmajn kutimajn moralajn tradiciojn, libere alproksimigxas unu al la aliaj, kaj volonte intermiksigxas dum la pauxzoj, individuaj laboroj, ktp...

Estas mirinde vidi kiom ili klopodas interkomuniki en Esperanto, ecx tiam, kiam ili evidente havus alian, pli bone konatan komunan pontolingvon.

Multe kontribuis al tio la kurskomenca Sankta Fajro, cxe kiu cxiu salutis la grupon en sia nacia lingvo, sen traduko, kun multe da emocioj....

gxenerale la matena instruado komencigxas je la 9a horo, ofte ni estas kune cxiuj, en kvar lingvogrupoj, okazas komunaj sesioj, kelkfoje por (mal)etaj taskoj ni formas grupetojn, cxiam cxeestas tradukistaj instruistoj por cxiu lingvo, kiuj kunlaboras, kunagas, se necese interpretas en la kvar pontolingvoj; angla, franca, hispana, rusa.

Por cxiu tago ili havas 5-8 pagxan tekston en Esperanto kaj paralele en la pontolingvo, kiun ni prilaboras laux la sugestopedia metodo, la esperanta versio estas lauxtlegata (ofte kun muziko) kaj ili povas sxtelrigardi la tradukojn por sekvi la enhavon, kiu lingve tute ne estas simpla, kaj enhave estas kaj morala, kaj instrua, temas pri sagxoj, pri la vivo de indigxenaj popoloj, ktp...

Okazas ankaux formala instruado, sed cxio per tre aktiviga metodo, ecx ne unu minuton ili povas resti senatente.

La forfugxantaj rigardoj je la unua metro certe alfrontas iun gramatikajxon, iun dekorajxon, per kiuj ni plenigis la murojn, kaj cxiun liberan spacon. La po-paraj dialogoj estas tre sxatataj de ili, kiam post la preparoj ili mem elektas partnerojn kaj ekzercas lauxte la tekstojn en granda brua ðaoso. .

Ili tre sxatas ankaux la kantojn, kaj cxi tie mi danku vin pro la helpoj, ja havi la tekstojn en E-o kaj en cxiuj lingvoj estas ankaux via merito. La liston de la plej popularaj kantoj (cxu POP-o-listo?) estus ankoraux tro frue anonci, sed en la unua loko staras Gvantanamera....

Okazas instruado ankaux posttagmeze (sed fakte cxie kaj cxiam dum la tago kaj nokto) kun iom da pauxzoj.

Vespere ni havas naciajn vesperojn, lunde tiu de la franceparolantoj, marde la hispaneparolantoj, merkrede la ruseparolantoj kaj jxauxde la angleparolantoj. Mi travivis dum tiuj vesperoj la plej belajn horojn kiujn mi gxis nun spertis en internacia medio.

Cxu vi povas imagi...KIEL..

·       dancis nia Don Ðuano, la junulo el Maroko por placxi al la junulinoj, kaj kiom embarase li montris sian multekostan subpantalonon por la cxeestantoj prezentante sian kostumon?

·       kortusxe estis auxskulti la klarigon pri la tri goriloj (blindaj surdaj kaj mutaj se temas pri afrikaj problemoj kaj genocido) de la ge-ruandanoj,

·       cxarme kaj lerte ludis per ostetoj la bele vestitaj, tre inteligentaj tuaregaj junulinoj el Burkina Faso, en kies landoj la analfabetismo de inoj estas pli granda ol 90 procenta,

·       emocie parolis el Centra Ameriko majaoj, kaj el inter ili kakcxikeloj; Loida klarigis la motivojn de sia vestajxo, Ruben bonege gitarludis kaj deklamis poemon, kiun cxiu plene komprenis kaj travivis danke al la emociplena prezentado kaj la universala temo (amo)

·       la brunkoj rakontis pri tio, kiel iliaj gepatroj estis punataj se ili provis paroli sian patrinan lingvon en la lernejo...,

·       samioj (en norda Rusio) kiuj inventis la skiojn, havas 6-8 monatojn negxon kaj malvarmon, dum ses monatoj nur sunon kaj poste nur malhelon, kiel ili montris vestajxojn, faritajn el la felto kaj de boaco kaj la afrikanoj tute ne komprenis kiucele ili bezonas tiujn aferojn

·         belan robon havis kaj dancis sxor-ino, kiu venis el la proksimeco de Mongolio,

·         komio reprezentanto prezentis legendon kaj desegnajxon pri la origino de la popolo, auxdigis muzikon kaj cxion akompanis belega ekspozicio de man-artajxoj

·         kortusxe povas esti partopreni b(H)aratan vesperon kun kandeloj, pregxsalutoj al la gravuloj (Bessie, Sylvain kaj la maljuna kaj respektata persono el Garasio) kaj rita dancado de manipuroj, el kiuj la fragxila virino cxarme kaj inteligente parolis pri la indigxena movado en Hindio/Barato

·         konvinkite, ke temas pri nur sia nacia kanto, Siddaraj en la garasia lingvo kantis al ni la kanton "Ni venkos...." We shall overcome.."

·         la geviroj el Papuo Nov-Gineo preskaux fortimigis la publikon, ja Snam enkuris la cxambron kun forta cxas-krio, kun sagoj pafpretaj, preskaux nuda, pentrita, ornamita per hund-dentoj (montras ricxecon, kontraux kiu li povus acxeti plurajn edzinojn, sed havas nur unu!!! kaj ne volas pli), konkoj, el arba sxelo farita "jupo", plumaro sur kape; Sarah same en manefarita vestajxo, el-sxnura jupo, surkape plumaro...

·         Ili dancis, kaj rakontis interesajn aferojn pri siaj vestoj, kutimoj, respondis al la tre scivolaj demandoj de la publiko,

·         imprese sonis la :"Ekstere kanto" (kantita de ekstero) de la malpli kaj malpli silentema tlingita indiano, kiu tute solvigxis parolante pri sia kulturo, la vivo kaj legxoj de la alaskaj triboj, pri sia "Korvo-triboklano", kiom bongustaj estis la de Alasko kunportitaj salitaj salmoj kaj konfitajxo (ne salita!!),

·         Krom jam uzi la lingvon, ili pritraktas multajn gravajn demandojn, kunlaboros kunkreados....

Kelkaj klacxoj:

·         Clotilde (el Ruando) unuan fojon en la vivo provis bicikli, sed sxi bezonas ankoraux trejnadon

·         El Makhtar el Maroko, kiu opinias cxiun virinon tre bela, elektis publike la blondan altan samean junulinon la plej bela.

·         Raymond (el Alasko) sendis unuan fojon ret-mesagxon (respondo atendadas)

·         Tingloj el Barato unuan fojon vidis videobendon (Goriloj en la nebulo - Diana Fossey)

·         Clotilde cxi-vespre elkuris el la salono kaj konsternite diris al mi: Katalin, malnova persono... kun longaN malnigra barba"

·         Halimatou (el Burkina F.) ekscite atendas la unuan renkontigxon kun la maro....

·         Katalin (mi) ricevis inviton al Papuo N.G. kaj mi vere ne devas timi, ja oni mangxis (kaj malofte mangxas) NUR malbonajn blankulojn.... , kaj eble hundojn...

·         Fati (el Bukina F.) sopiras je SIA dezerto kaj bone (eble la plej bone) scias la diferencon inter tio kaj la deserto.

·         Gaspard (El Ruando) havis dentodoloron, Sylvain akompanis lin al la dentisto, sed traktadon fine bezonis ne la lernanto, sed nia kolego

·         Gaspar ne havas hejme fridujon (ne necesas en Ruando laux li) kaj bedauxrinde ne havas televidilon, sed lerte majstras komputiladon kaj en la malmultaj liberaj minutoj volonte sidas apud El Mokhtar kaj helpas lin lerni kiel uzi tiun misteran aparaton.

·         En la najbara gxardeno oni kultivas kukurbojn kaj havas azenon, kiun Fati provis rajdi, sed la azeno estis obstina kaj ne ekmarsxis ........je granda gxojo de Fati

·         Ruben (kakcxikelo el Gvatemalo) sxatus vivi en norda Rusio cxe sameoj, sed nur dum la vintro, ja li tre sxatas dormi.

 

Veterprognozo: 

gxis nun senpluva, sed ja morgaux ni havos ekskurson (per bicikloj!!) al la dunoj kie ni vizitos la naturon (antaux ol vidi Hagon kaj la lauxdirite civilizitan mondon sekvontsabate), do ni esperas, ke ankaux tiam ne pluvos!!!!

Cetere por Siddharaj, Snam kaj Sarah, Fati, .... estas malvarme, necesas puloveroj, dum kelkaj gxuas la varman veteron kaj ecx sxtrumpetojn ne bezonas.

 

Kelkaj aliaj programoj:

Tuttaga bicikla ekskurso cxe la dunoj kaj maro kun lokaj helpantoj, vizito de Hago, dutaga studprogramo cxe komputila centro, gastigo de esperantistoj kaj sponzoroj, komunaj kantadoj, vizito de televida stabo, filmistoj, altrangaj gastoj, senfinaj noktaj babiladoj, matenaj meditadoj cxirkaux la sankta fajro …….. amikigxoj, spert- kaj adresintersxangxoj, …. plorplenaj adiauxoj….. je unu semajno post la finigxo de la kurso dekoj da leteroj unu al la aliaj ..…kelkaj skribigxis per la kursfine ricevita portebla komputilo.

Kaj tiu cxi estis nur la unua kurso, gxin sekvos ankoraux pli malpli 20 cxar la kompleta vizio estas ke en 2005 jam reprezentantoj de 250 indigxenaj popoloj povus havi komunan lingvon, havos inter si amikan rilaton, povos komuniki ene de la kunkreita hejmpagxo kaj cxion pere de ESPERANTO.

La grandioza projekto por ni cxiuj donis neimagitajn spertojn surkampe de kunlaboro, interkulturaj diferencoj kaj pedagogiaj spertoj, largxigis nian mondrigardon kaj konojn pri la mondo, evoluigis niajn, empatiajn sentojn.

Por cxiuj partoprenantoj estos poreterne neforgesebla ero de la lasta vespero:

La partoprenantoj formis cirklon kaj ili ricevis fadenbobenon, kies finon ili fiksis je sia fingro. Cxiu devis alvoki iun en la cirklo kaj jxeti al li/sxi la bobenon. Tiu same faris kaj plujxetis gxin… Ene de du minutoj formigxis fadenreto kiu trateksis la tutan cirklon. Sarah el Papuo Nov-Gineo alvokis ankaux sian onklinon kaj same faris ankaux la aliaj, image kontaktante siajn e-istajn helpantojn. Tingoj el Barato prenis la libron, ricevitan donace de Osmo Buller, alkuris al la mezo de la reto kaj desube levis alten la maldikan eldonon de "Homaj Rajtoj". Estis kortusxe kaj simbole tre grave vidi kiel ili povos kontaktigxi en la estonteco helpe de la moderna tekniko, tra la komputila reto.

Kaj en novembro venos indigxenoj el i.a. Barato, Indonesio, Maroko, Kosta-Riko, Meksiko, Nigxero, Peruo…………………

Katalin Smidéliusz