Instruado per poemoj
Hejmen ] Supren ]

 

Testudo parolanta
Ideoj por konversacio
Instruado per poemoj
Mezuro de lingvoscio

Miklós Fehér:

Instruado per poemoj

 

Jam la 2-3-jaraj infanoj volonte lernas kaj  deklamas-kantas poemetojn,  kantotekstojn,  5-6 jaruloj jam povas eksxati pecojn de la nacia poezio. Ili volonte lernas poemojn ankaux en la lernejo, tiel bonrezulte, ke la plej sxatatajn ili gxismorte rememoras. Cxi tiun poemsxatemon proponas mi uzi en la lingvoinstruado. Se la infanoj atingis jam iometan lingvoscion,  oni kuragxe sur-tabligu por ili bonegan tradukon de poemo,  kiun ili nacilingve sxatas, parkere scias. Se la esperantigo estas eminenta,  la infanoj gxojplene rekonos gxin tuj post la eklego,  kaj ili volonte lernos tiun ankaux en E-o. Por la fiksa lingvoscio necesas parkerigitaj tekstoj.

Tial mi havas peton al Vi, karaj pedagogoj: eksciu, kiujn nacilingvajn poemojn sxatas la infanoj, kopiu tiujn, poste skribu ilin tiel, ke sub cxiu verso staru gxia preciza, lauxvorta, kruda esperantigo kaj lauxeble la signoj de la ritmo. Se trovigxas jam esperantigo de la poemo,  sendu ankaux tiun,  kun la nomo de la tradukinto. Ni kontrolos la tradukon kaj — se necese — proponos korektojn, kaj aperigos la tradukon en nia periodajxo Euxropa Poezio en Esperanto. Ni petos kritikojn, novajn proponojn, kaj cxi-metode naskigxos tiuj eminentaj tradukoj, kiuj havas jam en E-a vesto la saman efikon al la infanoj, kian la originalo. Se mankas la traduko, ni faros gxin.

Lingvo sen vivanta poezio ne estas vivkapabla! Vivanta poezio postulas ne nur poetojn, tradukistojn, sed ankaux kritikistojn kaj cxefe poemsxatantan publi-kon. Per nia metodo edukigxos cxiuj tri. Al tiu strebo bonvolu esti helpemaj. Sendinto de uzebla peco ricevos honorekzempleron, en kiu aperis lia/sxia sendajxo!

Euxropa Poezio en Esperanto estas kvaronjara fakperiodajxo, kiu strebas esperantigi kaj publikigi la kremon de la Euxropa poezio sur la plej alta nivelo. En la unuaj kvar numeroj (unua jarkolekto) aperis 52 poemtradukoj el 8 diversaj lingvoj kaj tial ne el pliaj, cxar mankas materialo. Provnumero al Hungario kostas 90 forintojn, al eksterlando du internaciajn respondkuponojn. La plej multekosta estas la posxtkotizo, tial estas favore mendi tutan jarkolekton (kvar sinsekvajn numerojn) en unu sendajxo. Prezoj: a1 Budapesxto 300 forintoj, al Hungario province 320 forintoj. Al najbara lando 4 IRK-oj, al nenajbara lando  5 IRK- oj. Aerposxto postulas plusan 1 IRK-on. Bonvolu mendi cxe mi:

dr. Miklós Fehér, Budapest, Ugró Gyula 17,  H-1046, Hungario