Instruinda somero
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

Instruinda cxehxa somero

 

ILEI dum LA UK

Jam tradicie ILEI aperadas cxe la UK-oj kun diversaj programeroj. Plej versxajne la cxi-jara kongresejo ne nur al ILEI, sed cxiuj aliaj mendintoj de la budo liveris tre agrablan tutsemajnan laborejon. La sxildoj videblis jam de sabata mateno, tion ni ne povis sperti dum pli fruaj UK-oj. Cxe la budo krom aktualaj informoj pri la aktivado de ILEI, oni povis acxeti t.n. „intelektan” loterion elpensitan de Géza Kurucz, kiu i.a. provizis la unuan kongresan kurieron per la aparta konkurstasko. Krome oni povis foliumi la ILEI-eldonajxojn kaj tiujn de IEI.

 

Kunsido de ILEI-anoj

Dum la kunsido estis koncize prezentitaj la atingoj de la Ligo inter du UK-oj. Kiel kutime, surpodiigxis dudeko da lernolibroj kaj aliaj lerniloj acxeteblaj en la Libroservo. Pluraj partoprenantoj atentigis pri la atingoj en la sfero de la E-instruado tra la mondo (novaj lernolibroj, lerniloj, projektoj).

 

Tago de la Lernejo

Trihoran senpauxzan programon ne povis gxui cxiuj interesuloj pro manko de la spaco. Iuj diris ke tiu programero estis unu el la plej vizitindaj kaj plej bonaj dum la UK. Cxu tiuj pravas, eble vi mem povos konkludi, se ni nur mallonge prezentos la programerojn.

Tradicia punkto de la „Tago” igxis la prezento de la eduksistemo de la gastiganta lando. Gxin prezentis Miroslav Malovec. Sekvis eroj ligitaj al la temo „Rimedoj por bona lernado kaj memlernado de Esperanto”: nova video-kurso preparata en Usono de s-ino Harmon, „Rolo de E-radioelsendoj en la memlernado de E-o” prezentis A. Pettyn, motoro de la E-elsendo de Pola Radio.

La lasta kaj plej longa ero estis dedicxita al „Mazi”. Pri gxia historio oni preskaux cxion scias, sed cxi-foje en la prezentado de Katerina Bodnárová oni povis pli profunde ecx eklerni kiel uzi la materialojn al kiuj aldonigxis didaktita libro-ludilo. Cxe la fino, al la programo tre trafe kontribuis f-ino Emily Barlaston kun memtradukita fabelo „el la regxa palaco”.

Krome, ILEI-anoj aktivis en pluraj sferoj: gvidis konversaciajn kursojn, komitat-kunsidis, partoprenis la unuan forumon de la fak- kaj sciencaj organizoj.

 

Ekzamensesioj

Duan fojon, la Kongreso de blindaj Esperantistoj gastigis la ekzamensesion. Cxi-jare abundis ne nur la kandidatoj, sed ankaux iliaj scioj estis pli altnivelaj. Grandan penon por la sukcesa sesio faris ges-roj Moerbeek, kiuj ne nur prizorgis la brajligon de la testoj, sed ecx provizis la kandidatojn per amaso da utilaj informoj.

Cxe la ekzamenoj aperis entute sep kandidatoj el kvin landoj: 2 cxe la elementa kaj 5 cxe la meza niveloj kaj cxiuj sukcesis. Venontjare oni planas ne nur ripetigi la sesion dum la LIBE Kongreso, sed same proponi gxin dum la E-kongreso de handikapuloj. La UK-a sesio, kiel kutime, estis la plej nombra: de 16 kandidatoj sukcesis 13 el 10 landoj, inter kiuj 9(10) elementa kaj 4(6) meza niveloj.

Tria sesio okazis dum la ILEI-Konferenco kaj al gxi aligxis 7 kandidatoj el 5 landoj, el kiuj 5 sukcesis: 4 je elementa kaj 1 je meza niveloj.

Sume la ekzamenojn sukcese trapasis 25 kandidatoj el 20 landoj (Afriko, Azio, Ameriko-suda, Euxropo): 15 elementa kaj 10 meza.

 

30-a ILEI Konferenco

Dum la tuta semajno 74 E-instruemuloj konferencis en la cxehxa urbo Tábor. La temo de la 30-a ILEI-Konferenco estis „Rimedoj por la bona lernado kaj memlernado de Esperanto”. Al la inauxguro de la Konferenco venis la vic-prezidanto de UEA s-ino Renee Triolle kaj la prezidanto de la Akademio de Esperanto d-ro Werner Bormann. Ambaux vizitoj tre gxojigis la partoprenantaron, cxar post longa tempo la Konferencon partoprenis la reprezentanto de UEA kaj por la unua fojo oficiale tiu de la Akademio.

Ni nur listigu titolojn de la prelegoj en la espero, ke pluraj iam trovos lokon en IPR aux en aliaj E-revuoj: Instruado en Ganao (Yaw Frempong), Kiu prover-bojn ne uzas, ties parolo obtuzas (Till Dahlenburg), Lerniloj por infanoj verkitaj en Usono (Ronald Glossop), E-instruado en Alp-Adrio (Marija Belosxevicx), Lingvo-lernado kiel rimedo de personeca disvolvigo (Pavla Dvorakova).

Dum la Konferenco funkciis du Mazi-studgrupoj kaj ankaux Cseh-metoda C-seminario. Deko da junuloj partoprenis la programon de la 4-a ILEI Gimnazio.

Komitatkunsido ankaux cxi-jare formangxis belan parton de la programo. Tuj cxe la komenco, la Komitato unuanime akceptis novan honoran membron, s-inon Mila v.d. Horst-Kolinska - motoro de la „Mazi-projekto”. Krom la raporto pri la jaro 1995, la partoprenantoj tre vigle pridiskutis la laborplanon por la jaro 1997 (gxin vi trovos en iu posta numero de la revuo).

Devigaj estraraj elektoj ankaux cxi-jare alportis novajxojn. Nova-malnova kasisto igxis Bertil Andreasson kaj la estraron eniris Raymond Wylleman, belga sekci-estro. Ni uzas la eblecon kaj dankas pro la kunlaboro al la gxisnuna estrarano Till Dahlenburg kiu forlasis la Estraron.

La Komitato pridiskutis kunlaboron de la Ligo kun movadaj kaj nemovadaj organizoj. Oni notis pozitivan dauxrigon de la kunlaboro kun UEA kaj LIBE, kaj komencon de la kunlaboro kun la Akademio de Esperanto, kun kies prezidanto la Estraro aparte kunsidis. Ni esperas, ke ankaux aliaj E-organizoj kiuj estas tre proksimaj al la E-instruado, edukado aux kiuj simple donas servojn al kursanoj estonte pli firme ekkunlaboros kun ILEI.

En la sfero de nemovada kunlaboro kun granda atentigo oni auxskultis la rapor­ton pri la kontaktoj kun UNESKO. Unuanime, la komitatanoj decidis ke la ILEI-teamo atenteme sekvu la evoluon cxe tiu organizo. Nova estrarano jam kolektis plurajn utilajn adresojn al kiuj oni baldaux forsendos informojn pri ILEI kun la invito al la kunlaboro.

Estis fondita la komisiono pri eksteraj rilatoj en kies kerno eniris gxisnunaj aktivuloj cxe UNESKO kaj aliaj nemovadaj instancoj.

La venontjara ILEI-Konferenco okazos de la 27-a de julio gxis la 2-a de auxgusto 1997, en la cxirkauxajxo de Melborno kun la temo „Multkultureco kaj lingvo-lernado”. La Gimnazio okazos, se aligxos suficxe da kandidatoj.

La komitatanoj pridiskutis ankaux la informkampon de la Ligo. Estis menciitaj pluraj eblecoj, sed ni cxi tie menciu espereble baldauxan aperon de la ILEI TTT-pagxo kaj informilo pri la agado kiu estos prilaborita ne nur en E-o, sed ankaux en aliaj lingvoj, kio certe multon helpos en la varbado de novaj membroj, kaj diskonigo de la gravaj atingoj de la Ligo en- kaj ekstermovade.

Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI

Rezolucio

 

La 30-a ILEI-Konferenco, okazinta en Tábor, Cxehxio, de la 27-a de julio gxis la 2-a de auxgusto 1996, kun 74 partoprenantoj el 31 landoj de cxiuj kontinentoj,

 

 

diskutinte la Konferencan temon „Rimedoj por la bona lernado kaj memlernado de Esperanto”;

 

konsciante pri la minacanta pereo de malpli grandaj lingvoj kaj kulturoj; kaj

certigante ke la instruado de Esperanto celas demokratian komunikadon, transnacian edukadon, pli efikan lingvo-instruadon, konservon de lingvaj rajtoj kaj diverseco kaj homan emancipigxon,

 

 

alvokas la edukistojn, kunlabore kun Tutmonda Kunagado, per siaj lerniloj kaj kursoj atentigi al kulturaj, sciencaj kaj edukaj UNESKO-programoj cele al paca socio tutmonda,

 

petas UNESKO-n

 

 

a) atenti la klerigan rolon de Esperanto – la sola lingvo memlernebla por cxiu homo – por internacia kunlaboro kaj reciproka aprezo kaj protekto de cxies kulturo;

 

b) helpi en la evoluigo kaj disponigo de Esperanto-lerniloj al membroj de popoloj kaj socigrupoj en malavantagxaj situacioj.