|
Katalin
Smidéliusz: BEKunu,
BEKdu, BEKtri, BEKkvar... Konata
problemo estas en nia movado la manko de bone preparitaj lingvoinstruistoj.
Manke de ili en diversaj kluboj kaj E-grupoj la komencantoj seniluziigxas post
kelkaj vizitoj, cxar la klubanoj aux krokodilas (kaj el tio oni malmulte
lernas), aux la jam bone parolantoj klopodas dum kelkaj renkontigxoj fulmrapide
"instrui" al la novuloj "la plej facilan lingvon en la
mondo". Kvankam nia lingvo estas vere relative facila, ne suficxas nur por
auxskulti la skemon de gxia gramatiko, sed nepre necesas praktikado de ties
formoj, vortoj kaj strukturoj. Por helpi la tiutipan alproprigon de la lingvo ni
malkovris versxajne bonan manieron, detale prilaboritan programon de Dennis
Keefe, usonano logxanta en Francio. En Gresillon (Francio) antaux lia
studsemajno ni petis lin prezenti sian kurson al la legantoj de IPR. Antaux ni
sur la tabulo estis sternitaj pluraj diverskoloraj kajeroj por konvinke kredigi
al ni, ke la kurso estas ampleksa, serioze prilaborita, nepre analizinda por ni
lingvoinstruistoj.
El
kio konsistas via kurso? La
tuta BEKkurso konsistas el kvar niveloj. Cxiu nivelo havas lernolibron kiun la
lernanto uzas por praktiki dum la leciono, sed ankaux estos lernolibroj por
studi la vortojn kaj gramatikon hejme, ekster la leciono. Plie estos ekzamenoj
kiuj dauxras inter du kaj kvar horoj por cxiuj niveloj. Krom tio estos
pedagogiaj lernolibroj por la gvidanto de la kurso. Do, estos entute minimume 12
libroj, el kiuj nun 6 estas pretaj, sed neniu el ili estas eldonita gxis nun pro
la nekonateco de BEK Kiom
da pagxoj tio ampleksas? Por
la enlecionaj lernolibroj estas proksimume 40 pagxoj por cxiuj el la kvar
niveloj, do 160 entute. Por la
hejmtaskaj libroj, la BEKunu hejmtaska libro enhavas 92 pagxojn, kaj mi pensas,
ke la aliaj tri hejmtaskaj libroj havos proksimume po cent pagxoj, do estos
pliaj 400 pagxoj. Kaj la pedagogiaj libroj, ekzamenoj, tekstoj por venontaj
kasedoj ktp. Por
komencantoj oni trovas multe da lernolibroj, kion novan prezentas via BEKkurso? Estas,
laux mi, du novajxoj. Unue, la BEKkurso estas tuta kursaro. Kiam la lernanto
finas BEKunu, li povas iri rekte kaj senhezite al BEKdu. Kaj poste al BEKdu,
BEKtri kaj BEKkvar. La lernanto ne bezonas atendi, cxar cxio lernenda estas tie,
kiam li bezonas gxin. Kiam mi instruis en Grésillon, ekzemple, la lernantoj
kiuj finis mian unuagradan kurson (BEKunu + BEKdu, dum du semajnoj), tuj
kapablis rekte iri al la duagrada kurso kun aliaj lernantoj kiuj jam lernis
Esperanton, en kelkaj okazoj kvin jarojn aux ecx pli. Mi ne diras per tio ke la
BEKlernantoj havis samaltan nivelon! Tute ne. Tamen ili kapablis dauxrigi la
lernadon en la duagrada kurso, kaj kun pli da sperto kaj praktiko ili estos same
bonaj uzantoj de Esperanto kiel la aliaj kiuj komencis lerni multe pli frue. La
dua novajxo konsistas el tio, ke BEK estas facile utiligebla. Speciale BEKunu
kaj BEKdu. Do por la plejparto de kursgvidantoj, kiuj ne profesie instruas
lingvon — kaj tiu parto en Esperantujo estas grandega — BEK estas facila. La
plejparto de la kurso konsistas el demandolistoj kaj neprofesiaj instruistoj
povas facile uzi tiujn demandolistojn kaj meti la kursanojn en malgrandajn
grupojn por dauxrigi la praktikadon. Kiu lingvoinstrua
metodo donas la bazon de via kurso? Dum
la instrua parto de la kurso, kiam la kursgvidanto klarigas la gramatikon aux
vortojn, oni povas uzi iun ajn metodon: la tradukan, rektan, agmetodan, ne
gravas. La cxefa afero estas komprenigi efike kaj rapide la novan gramatikajxon.
Poste, dum la praktikado mi multfoje rekomendas la Valencian Metodon. Sed tiu
metodo ne estas deviga. Se la instruisto trovas alian manieron praktikigi la
instruitan gramatikajxon des pli bone! Sed, la kursgvidanto cxiam devas
praktikigi la lernitan gramatikon. La nova gramatiko estas praktikenda. Tiu
principo de praktikado estas grava bazo de la BEKkurso. Dum pli ol 90% el la
leciona tempo la gelernantoj praktikas. Dum tiu tempo ili ne lernas novajn
gramatikajxojn, ili uzas nur tion, kion ili jam vidis. Mi deziras denove
substreki, ke la kursgvidanto povas uzi iun ajn metodon por praktikigi, sed tiu
praktikado devas plenigi preskaux la tutan tempon, kaj gxi devas okazi nur
esperante — ne estas momentoj por traduki aux krokodili!
Krome, mi pensas, ke la praktikado devas esti grandparte en la manoj de
la gelernantoj mem, en grupetoj, por ke ili povu maksimumigi la meznombran
paroltempon. Cxu
vi prezentus la cxefajn principojn de tiu cxi metodo, versxajne ne suficxe
konata ekster Hispanio? Mi
povas prezenti la Valencian Metodon jene: Post la instruado de iu grama-tikajxo,
ekzemple, cxu + jes (+ ne) (la dua leciono de BEKunu), la lernantoj grupigxas en
aroj da 2-5 personoj. Post la grupigxo la lernantoj faras tutan demandoliston el
proksimume 20 demandoj. Tiuj demandoj cxiam uzas la novan gramatikajxon kaj
reuzas la malnovajn. Dum tiu unua pasxo cxiu lernanto rajtas rigardi kaj legi la
demandojn kiam ili devas respondi. Post kiam la lernantoj faras la tutan liston
de demandoj unufoje, ili refaras la tutan liston duan fojon. Dum la dua fojo,
tamen, nur la lernanto kiu legas la demandon rajtas rigardi la demandoliston. La
aliaj devas respondi sen rigardi, tio estas, ili uzas nur sian memoron por trovi
la respondon al la demandoj. Interkrampe, la procedo de la Valencia Metodo tute
kontrauxstaras principojn de la Komunikativa Skolo de lingvolernado. Laux la
Komunikativistoj, estas stulte kaj senmotivige starigi demandojn al lernantoj
kiam la demandanto jam konas la respondon (la ideo estas: kial entute starigi
demandon se vi jam scias tion, kion la respondonto diros?). Tamen, kvankam mi
diplomigxis pri lingvoinstruado kie la plejparto el la lingvoistruistoj estis
gxisostaj Komunikativuloj, mia propra sperto kaj ekspe-rimentoj montras iom
pozitive, ke multaj lernantoj tute ne senmotivigxas pro la fakto, ke la
plejparto de la demandoj en la BEKkurso havas jam konatajn respondojn. (Simpla
ekzemplo, en la dua leciono estas la demando: "Cxu Madrido estas en
Hispanio?" Estas klare, ke la
demandanto jam scias, ke la respondo estas jesa.) Gxuste kial la Valencia Metodo
gxis nun suficxe bone funkcias uzante kontrauxkomunikativajn principojn devas
klarigi la Komuni-kativa Skolo! Kiel
konsilisto pri lingvolernado por usonaj lernejoj kaj universitatoj kaj
rektmetoda instruisto de Berlitz-lernejoj vi versxajne havas vastan
super-rigardon pri la abunda merkato de instrumetodoj.
Cxu vian kurson vi opinias la plej bona en Esperantujo. Ne.
Por jugxi kurson oni devas unue prikonsideri la celatan lerngrupon. BEK tute ne
tauxgas por infanoj, ekzemple. Gxi ne tauxgas ankaux por kursoj kiuj dauxras
malpli ol cent horojn. Gxi povus esti uzata por lernantoj inter 13 kaj 18 jaroj
sed mi dubas pri la efikeco, cxar cxiu lando havas sian propran eduksistemon kaj
BEK eble tute ne enkadrigxos en multe el ili. BEK lamus ankaux por unu-lingvuloj
kies gepatra lingvo havas nenian historian rilatan kun euxrop-devenaj lingvoj,
kiaj la cxina aux japana, ekzemple. Aliflanke BEK estas tre bona solvo por la
eventuala problemo, ke subite firmaoj kiel IBM aux Philips aux Sony deziras fari
eksperimenton por vidi cxu Esperanto povos helpi al ili. Se iu el la firmao
Microsoft telefonos al mi morgaux demandante, cxu mi povos starigi unumonatan
kurson en Novjorko kiu dauxros 8 aux 10 horojn tage, mi povos tuj jese respondi.
Ne estos problemo. Do en tiaj situacioj BEK estas unu el la plej bonaj kursoj.
BEK estas bona kurso ankaux por multaj lokaj grupoj kiam ne estas tie profesia
instruisto por gvidi la kursojn. Plie, mi hipotezas, ke BEK estas tre bona kurso
por emeritoj, cxar BEK estas samtempe tre aktiviga kaj tre pensiga, do bona
kurso por tiaj emeritoj kiuj sxatas lingvistike gimnas-tikigi kaj tikli la
lingvocentron de la cerbo. Kio
igis vin krei propran metodon? Cxu la jam konataj ne kontentigis vin? Fakte
estis interesa hazardo. Antaux 12 jaroj, en la proksimeco de Valencio oni
invitis min fari stagxon por montri la bonajn metodojn por instrui lingvon, sed
du aux tri tagojn antauxe mi perdis la vocxon, mi tute ne povis paroli. Do, unue
mi ne sciis kion fari. Lasi la tutan aferon mi ne volis. Mi havis alian ideon:
mi skribis la demandojn kiujn oni kutime uzas, kaj poste mi donis tiujn
demandojn al Ramono, al Pedro — al personoj kiuj neniam instruis — kaj petis
ilin starigi la demandojn en malgrandaj grupoj dum mi povis rondiri kaj kontroli
la laboron. Poste mi konstatis, ke tio multe pli bone funkciis, ol mia kutima
"teatra" laboro. Mi konvinkigxis pri tio, ke mia vera laboro estas ne
doni la plej bonan lecionon en la tuta mondo, sed trovi metodon tauxgan por
neprofesiaj instruistoj, kiuj pro diversaj kauxzoj ne povas profesiigxi pri la
lingvoinstruado. Se
mi bone komprenis la gruplaboron gvidas neprofesiaj esperantistoj.
Cxu vi povas esti certa pri tio, ke la respondoj, donitaj al la
demandserio estas korektaj, servas progreson kaj ne misinstruas? Felicxe
Esperanto estas suficxe simpla lingvo por ke la gelernantoj povu mem kontroli la
gxustecon de la respondoj, kaj kutime la gramatikajxo estas cxe la supra parto
de la pagxo, do okaze de duboj oni tuj povas kontroli la gxustecon. Tamen la
ebloj estas limigitaj, kaj la kunlernantoj povas atentigi unu la alian pri la
eventualaj eraroj. Cxu
la grupoj estas heterogenaj aux homogenaj? Por
uzi la Valencian Metodon mi preferas homogenajn grupojn, sed ne gravas tiom,
cxar cxi tiu metodo estas ege fleksebla. Cxi-jare, ekzemple, mi estis la ununura
instruisto kiu restis gxis la fino de la stagxoj en la Kastelo de Grésillon. La aliaj instruistoj jam foriris antaux la fino de la
stagxoj. Pro tio mi havis, laux lingvoniveloj, la unuagradan, duagradan, kaj
triagradan kursojn samtempe! Kion fari? Mi uzis la demandolistojn de la Valencia
Metodo kaj la novaj lernantoj legis la demandojn dum la spertaj respondis sen
rigardi. Estas tre facile legi demandojn de BEKtri kaj BEKkvar, sed estas tre
malfacile, kelkfoje, respondi al tiuj demandoj. Do ecx kun tre malsamaj niveloj
en la grupo, kelkfoje estas eble funkciigi grupon je kontento aux almenaux je
kontenteto de cxiuj cxar tiuj kiuj havas malaltan nivelon povas legi la demandon
(tre facila tasko) dum tiuj kiuj havas altan nivelon povas respondi (kelkfoje,
tre malfacila tasko). Konklude, en kelkaj situacioj ecx malsamniveluloj povas
sukcese partopreni la saman lecionon. La
instruista laboro estas fakte pli-malpli ripozo. Kion vi fakte faras dum viaj
stagxoj? La
stagxoj, kiujn mi mem gvidas, havas duoblan celon. Unue: instrui la lingvon por
veraj komencantoj kaj due: prezenti la funkciadon de la metodo. La iamaj
BEK-kursanoj dum la sekva stagxo farigxas instruantoj kaj ili mem gvidas,
orga-nizas la praktikadon de la lingvo. Por bone instrui laux tiu cxi metodo oni
parto-prenu unu-dusemajnan stagxon, sed ankaux dum unu tago oni povas akiri
suficxajn imagojn pri la metodo mem kaj poste per propraj ideoj memstare uzi la
kursmaterialon. La cxefa tasko de la kursgvidantoj estas ekzercigi la
gramati-kajxojn kaj ne klarigi ilin, ja cxiuj ekzercoj estas jam skribitaj kaj
ordigitaj. Cxu
oni sxatas tiom da ligiteco? Estas
vere, ke estas multe da ekzercoj de la Valencia Metodo, kiuj ne lasas multe da
ebleco uzi la lingvon kreive, fantazie. Sed ni konsideru, ke ecx cxe la komenco
en BEKunu la duono de la ekzamenetoj (estas 26 entute) estas liberaj. Tio estas,
la lernantoj skribas ion ajn, kion ili volas pri iu temo. En BEKdu la plejparto
de la demandolistoj uzas tre longajn respondojn. Ne plu suficxas en BEKdu kaj
tute ne suficxas en BEKtri kaj BEKkvar, ke la gelernantoj kontentigxu nur per
bona gramatika respondo. Por bone respondi al demando ili devas aldoni minimume
tri-kvar frazojn fantazie. Do, se en BEKunu la demando, "Cxu vi estas
lernanto de Esperanto?" respondigxas per "Jes, mi estas lernanto de
Esperanto." En BEKtri, se
estus la sama demando, la respondo devus esti multe pli longa laux la placxo,
fantazio, scio, kaj imagpovo de la lernanto. Iu respondo al la demando "Cxu
vi estas lernanto de Esperanto?" povus esti "Jes, mi estas lernanto de
Esperanto. Mi eklernis Esperanton antaux tri semajnoj, kaj mi pensas, ke gxi
estas facila lingvo. Mi iam lernis la rusan lingvon, sed gxi ne estas facila,
tamen la instruistino kiun mi havis estas tre bona. Nun mi esperas, ke mi igxos
bona parolanto de Esperanto. Por
fari tion mi devas praktiki multe kaj legi multe." Kiuj
estas la gramatikaj sxtupoj, kiujn vi nepre pritraktas dum via kurso? En BEKunu trovigxas la gramatiko, kiun oni bezonas por esprimi sin
simple. Plejparte la enhavo similas al la tradicia Cseh-kurso: simplaj frazoj,
multe da cxu-demandoj, -is
-as kaj -os-demandoj kun kie,
kiu(j)(n), kio(n), kia(j), kiom da, kiel ktp. Estas en BEKunu nur du aux tri
ekzercoj kiuj uzas subpropoziciojn, nome tiuj kiuj uzas la vortojn kial,
do, kaj (pensas), ke. Tute ne tradicia tamen, estas la fakto, ke dum la
leciono la prefiksoj kaj sufiksoj estas tute ne pritraktataj! Nur post leciono
30, preskaux cxe fa fino de BEKunu, komencos la lernantoj studi la esperantan
morfologion en la hejmtaska libro; la instruisto neniam instruas afiksojn —
ilin la lernantoj vidas hejme kaj tie ili faros proksimume 1000 ekzerc-demandojn
uzante nur Esperanton. En BEKdu trovigxas pli kompleksa gramatiko. La plejparto de tiu kurso
pritraktas subpropoziciojn. Cxi tie BEK divergxas de la tradiciaj kursoj tial,
ke estas abundegaj ekzercoj kiuj devas uzi subpropoziciojn en la respondoj.
Ekzemple, nur por la rilataj pronomoj (kiu, kiuj, kiun, kiujn) estas kvin
lecionoj kaj pli ol cent demandoj. Estas ankaux ses aliaj lecionoj por
subpropozicioj uzantaj kies, por, se, por
ke, kie, kien, prepozicio + rilatpronomo. Plie, en la ekzercoj pri aliaj
gramatikajxoj, tiuj subpropozicioj ensxovigxas. Ekzemple, en la leciono por
instrui komparacion (pli ol, tiel kiel,
malpli ol ktp) estas tia ero (pri bildo de familio): Bonvolu doni al mi la nomon de la familiano, kiu estas la plej harhava!
Estas notinde, ke dum la lernanto praktikas la subpropoziciojn, samtempe li
revidas kaj reuzas la gramatikajxojn jam lernitajn en BEKunu. Cxiama principo de
BEK estas, ke ecx lernante novajn gramatikajxojn, la lernanto devas samtempe
repraktiki jam lernitajn gramatikajxojn. En BEKtri la fokuso de la kurso sxangxigxas. Dum BEKunu kaj BEKdu la
lernantoj lernas paroli Esperanton, en BEKtri kaj BEKkvar ili pristudas pli la
skriban kaj legan Esperanton. Do, la lasta duono de la BEKkurso ne multe aldonas
al la parolkapablo de la lernanto, sed gxi preparas lin por serioza legado, kaj
malsxlosas la Vortaron PIV, kiu uzas multe da tiklaj gramatikajxoj.
BEKtri rekte atakas la alproprigon de la -ig
kaj -igx sistemo de Esperanto. En BEKtri pli ol 40% el la pagxoj estas
dedicxitaj al la studo de -ig kaj -igx.
Trovigxas aliaj gramatikajxoj, ekzemple, estas longa kvinpagxa ekzerco pri aliaj
rilat-subpropozicioj, kiaj cxio kio, cxiuj
kiujn, ion kio, neniu kiu ktp. Tiuj ekzercoj helpas ripeti BEKdu kaj
samtempe pliprofundigas la konon pri alispecaj rilatsubpropozicioj uzataj kiel
subjektoj, rektaj objektoj, kaj cirkonstancaj komplementoj. Ankaux estas longa,
eble tro teda, ekzerco pri subpropozicioj de tempordo uzante la subjunkciojn post kiam, antaux ol, kiam, kaj dum.
Tiuj ekzercoj estas tamen gravaj, cxar ili glatigos la malfacilan studon de la
participoj en BEKkvar. Inter la kelkfoje malfacilaj ekzercoj pri -ig
kaj -igx estas aliaj multe pli simplaj ripetaj ekzercoj kiuj plejparte
uzas nur la gramatikon de BEKdu. Tiuj simplaj ekzercoj estas nemalhaveblaj, cxar
kvankam ili ne instruas novajn gramatikajxojn, tamen ili helpas la lernanton
paroli pli kaj pli flue — alia cxefcelo de la BEKkurso. BEKkvar
estas la kulmino de la kursaro. En gxi trovigxas plejparte la participa sistemo
de Esperanto. Sed kontrauxe al la plejparto de tradiciaj E-kursoj, la aktivaj
kunmetitaj verboj tute ne trovigxas (tamen, ili estos menciitaj en la hejmtaska
libro). Aliflanke, BEKkvar pritraktas la alian participsistemon multe pli ol
multaj tradiciaj kursoj. Pli ol 50% el la ekzercoj rekte tusxas la participojn:
adjektivajn, adverbajn, kaj substantivajn. Cxefe la lernanto lernas traduki el
Esperanto en Esperanton la participojn. Do la lernanto rekte rilatigas tion,
kion li lernis en BEKdu kaj BEKtri kun BEKkvar. Kelkaj ekzemploj klarigos la
ideon: Vidante la participon dormante,
la lernanto rapide tradukos dum li dormis.
Kun dorminte, li pensos, post kiam
li dormis, kaj kun dormonte, antaux
ol li dormis. Same kun la substantivaj kaj adjektivaj participoj, kiaj mangxanta kaj mangxinta
ktp. En BEKkvar, do, la lernanto lernas, ke la participa sistemo estas ege
grava, kaj sen suficxe profunda kono de tiu sistemo, li, laux la filozofio de
BEK, restos eterna komencanto, cxar bonaj auxtoroj uzas la participan sistemon
regule, kaj en PIV, la participoj (mi ne parolas cxi tie pri kunmetitaj verboj)
kaj -ig kaj -igx vortoj povas esti uzataj gxis 50-foje sur unu pagxo! Paradokse,
sen suficxe profunda scio pri tiaj gramatikaj temoj, estos esperantistoj kiuj
eble flue parolos, sed samtempe povas resti analfabetaj rilate la legadon de la
cxefvortaro de Esperanto, por ne paroli pri tuta serio de literaturaj verkoj,
kie kelkfoje abundas tiaj gramatikiloj. Łajnas al mi, ke tiu paradokso estas
iom diskutinda. Al
kiuj gramatikajxoj vi dedicxis en via programo apartan atenton? Estas
multaj sed tamen eble la tri plej gravaj estas la subpropozicioj,
la -ig kaj Via
celo estas, ke la lernantoj enparkerigu la strukturojn, pretajn frazojn aux
konscie uzu gramatikon?
Mia
celo estas, ke cxiuj lernantoj lernu uzi la gramatikon gxis tia grado, ke ili
kapablu krei novajn frazojn kaj ideojn uzante Esperanton. Mi deziras senkatenigi
la gramatikan pensadon de la lernantoj. Mi
deziras, ke ili uzu la lingvon tiel, kiel ili sxatas aux volas. Sed ankaux mi
pensas, ke antaux ol alveni al tiu supera libera nivelo, ili bezonas parkere
lerni strukturojn kaj praktiki ili pli ol suficxe por ke tiuj strukturoj estu
auxtomataj.
(Dauxrigota) |