Intervjuo kun Kolker
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

Ni demandis al:

Boris Kolker

auxtoro de la jxus aperinta libro

Vojagxo en Esperanto-lando.                

Perfektiga kurso de Esperanto kaj

Gvidlibro pri la Esperanta kulturo.

 

pri la historio kaj verkado de la libro, sekretoj de bona klubvivo kaj pri liaj instruistaj spertoj.

La konversaciopartnero de Boris Kolker estas Katalin Kováts.

 

Gratulojn okaze de la apero de tiu, certe furora kaj sukcesa libro. 

Kial vi decidis verki tiun neordinaran libron*?


Mi opinias, ke la homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas gxian kulturon kaj idearon, ne nur havas pro tio utilon kaj plezuron dum tuta sia esperantista vivo, sed ankaux neniam forlasos Esperantujon. Mi decidis kontribui al tiu interproksimigxo de esperantistoj kaj Esperantujo, tiel ke la interproksimigxo okazu libervole kaj per facila vojo.

 

Kiel naskigxis la libro?

 

Malklara ideo aperis cxe mi komence de la 70-aj jaroj. Gxi kristaligxis meze de la jaro 1987, okaze de la centjarigxo de Esperanto. En la jaro 1990 mi finverkis la unuan version por la fama moskva eldonejo "Progreso". Gxuste tiam Sovet-Unio kolapsis. Pro la ekonomia hxaoso en la lando, la libro aperis nur en 1992, nur en kvanto de 4000 ekzempleroj (preskaux cxiuj jam disvenditaj) kaj kun suficxe modesta ekstera aspekto.

Ekde tiam mia vivo kaj la mondo cxirkaux mi ege sxangxigxis, i.a., en 1993 nia familio translogxigxis en Usonon. Tiu sxangxigxo nepre devis reflektigxi en la nova versio de "Vojagxo". Mi eklaboris pri gxi en 1995, malnete finis en 1998 kaj faris la lastajn amendojn en majo 2002, kelkajn tagojn antaux la ekpreso de la libro.

 

Kion vi sentis ekvidinte la novan eldonon de la libro? Cxu gxi superis viajn imagojn?


La libro povis aperi du-tri jarojn pli frue, se mi ne proponus abunde ilustri gxin. Mi antauxsciis, ke gxi estas eldonita bele. Sed la realo superis cxiajn atendojn. Por la eksa grafikisto de UEA Francisco Veuthey kaj por la eksa Gxenerala Direktoro de UEA Osmo Buller "Vojagxo" estis cigna kanto, do ili (same kiel mi) enmetis en gxin siajn animojn. La rezulton mi sentas kiel miraklon.

 

Vojagxo" prezentas al ni modelan klubvivon, tiom modelan, ke oni pensas: tia klubo ekzistas nur en fabeloj. Cxu vi iam spertis, gvidis simile bonan kaj aktivan klubvivon, aux en la libro ricevis spacon nur viaj revoj?

 

Unuavice, revoj, sed ankaux sperto de multaj Esperanto-kluboj en la eksa Sovet-Unio. Mi esperas, ke "Vojagxo" helpos radikale sxangxi la kluban vivon en la tuta Esperantujo. Komunaj interesoj, komuna laboro, komuna tempopasigo estas la sekretoj de bona kluba vivo.


Cxu vi vidas diferencon inter la esperanta vivo de la eksa Sovetunio, de  kie vi devenas  kaj tiu de la nuna Usono, kie vi nun logxas?

 

Usono estas MALSAMA lando, ankaux koncerne Esperanto-movadon. Unuavice, oni ne forgesu, ke Usono estas citadelo de la angla lingvo kiel internacia lingvo. Malgraux tio, la Usona Esperanto-movado estas suficxe forta kaj originala. Laux mia opinio, gxi multe gajnus per plibonigo de la kluba vivo. Sed tio estas malfacile efektivigebla en la usona vivoritmo.

 
Krom esti bona cxicxerono, kio estas via profesio kaj viaj hobioj?

Mi estas ne nur cxicxerono en Esperantujo, sed ankaux en nia urbo. Profesie - mi instruis la francan lingvon en fakultatoj de fremdaj lingvoj, laboris kiel interpretisto kaj poste, dum multaj jaroj, kiel tradukisto de scienc-teknika literaturo el kelkaj lingvoj. Mi estas doktoro pri lingvoscienco. Mi sxatas vojagxi kaj okupixgi pri Interreto.

Jes, tion mi suspektis pro via retposxta kurso, Perfektiga Koresponda Kurso* (IPKK) kiun vi gvidas per «Vojaĝo». Kiom da personoj el kiuj landoj partoprenas tiun formon de lernado, kiuj estas viaj spertoj?

 

Al la kurso aliĝis dudeko da personoj el sep landoj; aparte multas brazilanoj. Sep personoj jam diplomiĝis. La krea regado de la lingvo ĉe la lernantoj okulfrape kreskas de leciono al leciono.

Cxu vi gvidis ankaux cxeestajn kursojn, havas ankaux tiukampe spertojn? Kiujn metodojn vi uzis dum viaj kursoj? Kiujn materialojn, krom la propraj?

 

Eble vi miros, eksciinte, ke plurajn cxeestajn elementajn kursojn mi gvidis per Cxe-metodo, kiun mi tre sxatas, kvankam konscias pri iuj gxiaj mankoj en la nuna tempo. Cxeestajn paroligajn kaj perfektigajn kursojn mi gvidis cxefe per materialoj de "Vojagxo".

 

Kiaj estas, laux vi, la bonaj instruistoj kaj kiel vi trejnus ilin?

 

Bona Esperanto-instruisto perfekte scias la lingvon, amas gxin kaj strebas transdoni al la lernantoj sian amon al Esperanto kaj strebon regi gxin perfekte.

Unuavice, ili trastudu la novan eldonon de "Vojagxo". Poste ili trastudu kurson de metodiko de instruado, vizitu lecionojn de spertaj instruistoj, donu plurajn lecionojn sub gvido de spertaj instruistoj, kun posta analizo de la lecionoj.

 

Kiuj estas tiuj 3 esperantistoj, de kiuj vi lernis, kiuj signife influis
vin kaj iusence estis viaj INSTRUISTOJ?


Profesoro Jevgenij Bokarjov
(Rusio) - kiu enkondukis min en  interlingvistikon kaj esperantologion. Profesoro Gaston Waringhien (Francio) - li estis la plej erudicia homo en Esperantujo kaj cxiam preta helpi, kaj Ito Kanzi, pseuxdonime Ludovikito (Japanio) - kiu kolektis kaj eldonis 55 volumojn de Plena verkaro de Zamenhof - kun kiu mi lauxeble kunlaboris.

 

Kiujn konsilojn vi donus, kiujn eblojn vi vidas por plibonigi la
prestigxon kaj uzterenon de Esperanto?
 

 

Oni agu en diversaj terenoj. Sxajnas al mi, ke hodiaux apartan gravecon havas gxia vasta uzado en Interreto.

 

Planoj, deziroj por la estonteco?


Mi sxatus havi pli da tempo por sxatataj okupoj. Verki libron pri Ludoviko Zamenhof. Resti sana kaj havi sanajn proksimulojn.

 

Ni denove gratulas vin kaj deziras, ke viaj planoj kaj revoj efektivigxu.

 

 

---------

* Analizon kaj bildon pri la libro, kaj la koncernajn retpagxojn vi trovas, se vi vizitas la KATALOGON de  http://www.edukado.net