|
germanaj esperantistoj en Hungario Antaŭ nelonge vizitis la bazlernejon Nagy László en urbo Pápa (Hungario) la geedzoj Rössler el Germanio. Ili rigardis la Esperanto-instruhoron de József Németh, gvidis la Esperanto-fakrondon de s-ino Edit Kovács kaj interkonatiĝis kun la nova direktoro de nia lernejo, kun s-ro Róbert Rádi. Franz kaj Rita Rössler vivas en sudokcidenta Germanio, ili ambaŭ estas muzikinstruistoj. Franz ankaŭ komponas, skulptas, tradukas, skribas sciencajn kaj literaturajn verkojn, ŝi aldone desegnas kaj pentras. Aperis iliaj libroj, estis ekspozicioj kaj koncertoj kun iliaj verkoj. Eble ne estas tute hazarde, ke vi jam plurfoje venis al Hungario? Kian kontakton vi havas kun nia lando?
Ĉu vi venas nur turismi aŭ viaj vojaĝoj havas ankaŭ aliajn, eble fakajn celojn? Intertempe ni havas plurajn konatojn kaj amikojn en Hungario. Por viziti ilin, sed ankaŭ por lerni la lingvon, por pli bone konatiĝi kun la geografio, homoj kaj kulturo de la lando ni jam plurfoje revenis. Laste ni en Pápa produktigis du el niaj libroj, ĉar ni aprezas la hungaran talenton kaj sperton en ĉi tiu kampo. Dum nia vizito ni povis priparoli ankaŭ venontajn ekspoziciojn de niaj verkoj en Pápa kaj en almenaŭ du aliaj hungaraj urboj. [La ekspozicioj en Pápa okazis en aprilo 1995. Noto de la Red.] Kial vi eklernis la hungaran? Kia estas nia lingvo per la okuloj de alilingvano? Kiam ni ie vojaĝas, ni provas lerni almenaŭ iomete la regionan lingvon por povi kontakti ankaŭ homojn, kiuj ne havas eblecojn lerni iun fremdan lingvon. Rilate la hungaran aldoniĝas la intereso penetri en sufiĉe fremdan lingvosistemon, la emo venki tiun antaŭe ŝajne ne supereblan limon. Kvankam la hungara estas por ni malfacila, sed ĝi evidentiĝis pli logika ol antaŭvidite kaj oftaj respegulaj formoj kun la germana multe helpas. Oni povas sufiĉe facile komuniki en Eŭropo per via gepatra lingvo. Tamen vi eklernis Esperanton. Kial? Kion signifas por vi la internacia lingvo? Ni sufiĉe hazarde kaj malfrue trafis Esperanton, tamen rapide ellernis ĝin kaj baldaŭ estis konvinkitaj kaj pri la lingva sistemo kaj pri ĝia komunika valoro. Malgraŭ nia vasta lingva bazo (humanismaj, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj) ni antaŭe nur tre malofte havis kontentigajn, rektajn kontaktojn kun alilingvanoj. Nur Esperanto ebligis transponti la lingvajn kaj kulturajn obstaklojn, ĝi estas pli intima komunikilo ol iu ajn alia, tamen ĉiam fremda lingvo. Nun ni havas kontaktojn kun multaj diversaj lokoj en la mondo, kio vastigas niajn sciojn kaj kontribuas al pli bona interkompreniĝo inter anoj de diversaj popoloj. Mi scias, ke vi konsideras tre grava la lernejan instruadon de Esperanto. Jes, se ĉiu junulo en la mondo en la lernejo studus Esperanton, tio multan tempon povus ŝpari. Nacia lingvo nur post longega tempo kaj nur esceptokaze estas ellernebla. Sed pere de Esperanto oni havus post akceptebla tempo komunan lingvan bazon (kiun ĉiu devus lerni, ne nur la lingvaj "minoritatoj"!), kiu ebligus samrajtajn kontaktojn inter la diversaj lingvaj komunumoj. Pro tio ni admiras la hungaran lernejan sistemon, kiu ebligas la lernadon de Esperanto en certa kadro de la oficiala lecionaro. Ni esperas, ke via lando en ĉi tiu rilato daŭrigos sian modelan funkcion kaj ne cedos al eksteraj premoj. Kion vi opinias pri la granda antaŭmarŝado de la angla en la mondo? La angla lingvo estas - kiel ankaŭ ĉiu alia - interesa kulturlingvo. Sed ĝi estas maltaŭga kiel internacia helplingvo. Unue, ĝi estas tro komplika (oni pensu nur pri la ortografio kaj prononcado). Due, ĝi estas nacia lingvo, kiu ŝparas al la anglalingvanoj ĉian lernadon de fremdaj lingvoj. Trie, ĝi estas okupa lingvo, kiu akre sentigas la potencorilatojn en la nuna tempo. (Antaŭe angla koloniismo, nun usona mondregado post la dua mondmilito. Pri la komparebla iama funkcio de la rusa en via lando ja oni ne devas paroli.) Kvare, ĝi baras preskaŭ ĉian intereson por aliaj lingvoj kaj kulturoj. Kvine, la kulturo aŭ malkulturo ligita kun la usona-angla lingvo detruas la apartajn trajtojn de aliaj gentoj aŭ popoloj. Ni esperas, ke la hungaroj pli prudente konservos siajn apartaĵojn kaj ne tiom facile subigos sin al tiaj influoj kiel aliaj mondregionoj, ekzemple ankaŭ la nia. Kontraste Esperanto ebligas egalrajtan komunikadon, respektante kaj tiel konservante la individuecon de homoj kaj homaj grupoj, malhelpante unuforman formikecan estontecon. Kiuj estas la kaŭzoj, pro kiuj Esperanto ne povis ĝis nun tiom multe disvastiĝi, kiom Zamenhof antaŭ pli ol jarcento imagis? La precipaj obstakloj estas jenaj: Nek la unuopaj homoj, nek la politikistoj konas la avantaĝojn de Esperanto. Se ili spertus (kiel ni) kiaj kontaktoj post nur jarduona lernado de Esperanto estas eblaj, ili tuj konvinkite voĉdonus por Esperanto; ĉiu senkona antaŭjuĝo malaperus. Alia problemo estas, ke la regantaj elitoj havas la eblecon lerni grandajn naciajn lingvojn, nun ili eluzas propraprofite siajn tiajn kontaktojn kaj ne volas perdi siajn privilegiojn. Certe ankaŭ la "moderna vivo" ŝajne konkretiĝinta pere de la angla lingvo logas multajn. Ankaŭ la emo simple sekvi senpripense la fluojn de la historio malhelpas la rapidan enkondukon de Esperanto. Kaj monda socio, kiu ne kapablas venki ekz. la daŭran mortadon de infanoj pro malsato, certe same ne havas la moralan instigon starigi justan lingvosistemon en la mondo. József Németh
|