IPR 1997/1
Hejmen ] Supren ]

 

IPR 1997/1
IPR 1997/2
IPR 1997/3
IPR 1997/4

Li Weilun: Kiel klarigi vortojn....................................11

Katalin Smidéliusz: Ni testu niajn testojn...........................13

Landoj kaj sekcioj............................................15

Katalin Smidéliusz: Projekto KLERA........................22

Sabine Trenner-Erika Tóth: Spertoj de internacia infana intersxangxo...........24

Protokolo de Vanelkibico (s.n.)............27

Reagoj (A. Victor, U. Hukstra)..............................30

Alvokoj, Korekto, Ni kondolencas, Leterkesto, Ni gratulas............31

Recenzoj (W. Blanke, Priester)..................34

 

Ipr 97/1 artikoloj:

Novjara Salutmesagxo de la Prezidanto de ILEI 

Karaj kunlaborantoj,

Kiam vi legos cxi tiujn liniojn, la estraro de ILEI jam estos kunsidinta en Parizo por pridiskuti la laboron faritan dum 1996 kaj plani por 1997 kaj la fino de nia jarmilo. Ni certe konstatos konkretajn atingojn en nia laboro, inkluzive membroaltigxon, utilan eldonadon kaj antaweniron de diversaj projektoj. Ni realece rigardos niajn laborfortojn kaj monrimedojn por maksimume profiti la eblecojn kiuj staras antaw ni. Harmonia kaj efika kunlaborigo de personoj el cxiuj partoj de la mondo restas defio, tamen ju pli da kolegoj aperas cxe "la reto", des pli faciligxas tiu tasko. Iam dum 1997 ni atendas ke ILEI havu propran retadreson en la TTT (Tut-Tera Teksajxo), kio dawre helpos la komunikadon pri niaj celoj kaj projektoj.

Ni dankas al niaj awstraliaj samideanoj kaj al la prezidanto de UEA pro ilia interesigxo kaj inteligenta planado por la Melburna konferenco de ILEI, kaj ni jam komencas prilabori planojn por 1998 kiam okazos la U.K. en Montpellier. Post Mazi, venas alispeca internacia videokurso kiu same kiel Mazi bezonos financan subtenon, kaj la perspektivoj estas helaj por pli da komputilaj programoj kiuj helpos en la instruado de Esperanto.

Ni dawre laboras por ne perdi la impeton de la organizado de lernejoj kaj instruistoj kiu okazis cxirkaw la projekto "Fundapax". Efektive, venis al ni proponoj por pluraj iniciatoj kiuj sxajnas realecaj kaj subtenindaj, do al tio ni dedicxos apartan atenton. Ni kapablas demonstri la utilon de Esperanto por la gxeneralaj celoj de la mondaj eduksistemoj, kaj pro tio urgxas konkretigo de pliaj eksperimentoj kiuj aldonos al niaj argumentoj restante sur bone fundamentita esplorbazo.

Mi ne menciis individuojn en cxi tiu mesagxo, cxar tion farante mi riskus ellasi nomojn de personoj egale meritplenaj kaj projektoj nepre priraportindaj. Sed min inspiras la talento kaj dedicxiteco de niaj kolegoj en ILEI kaj la movado gxenerale, kaj mi deziras al cxiuj danki pro la alporto de tiuj kvalitoj. Ne hezitu dawre sendi ideojn kaj proponojn al nia sekretariino, kaj ni povos relative komuniki tiajn al aliaj kiuj helpos ilin prijugxi kaj efektivigi. Kaj kompreneble praktikajn artikolojn por IPR por helpi al ni pli efike instrui la lingvon.

Per tio mi finas, kelkaj horojn antaw forflugo al Parizo, kaj deziras al cxiuj membroj de ILEI inspiran kaj fruktodonan jaron de kunlaborado al niaj reciprokaj celoj.

Duncan Charters, Prezidanto de ILEI

 **********************************************

Bernard Golden

La didaktika valoro de teatraj verkoj

Centjarigxo de la esperantlingva teatro

En septembro 1996 okazis la centjara datreveno de la unua teatro-prezentado en E-o. La komedio Unua brandfaristo aw kiel diableto meritis pecon da pano, verkita de Lev Tolstoj en 1886, estis esperantigita en 1896 kaj samjare en septembro surscenigita en Smolensk, Rusio, fare de membroj de la loka grupo1. Post tiu epokfara premiero, la esperantlingva teatro evoluis en pluraj landoj kaj sur cxiuj niveloj. Mondaj klasikajxoj de la teatra gxenro estis tradukitaj, originalaj verkoj estis publikigitaj, kaj prezentajxoj okazis kadre de lokaj societoj, teatraj festivaloj, kaj ankaw landaj kaj internaciaj kongresoj. Partoprenis amatoraj kaj profesiaj aktoroj kaj regxisoroj. La historio de tiu vigla teatra vivo en Esperantujo estas dokumentita en tri detalplenaj kajeroj fare de Zofia Banet-Fornalowa2.

D-ro Zamenhof mem tre frue montris interesigxon pri teatra agado inter esperantistoj. En letero, kiun li sendis en 1903 al Carlo Bourlet, la redaktoro de La Revuo, la awtoro de la lingvo esprimis sian opinion, ke migranta teatra trupo estus la plej efika maniero fari propagandon pri E-o. Hodiaw internaciaj kaj lokaj periodajxoj konstante informas la e-istaron pri surscenejaj eventoj, kaj cxiujare novaj dramverkoj aperas libroforme.

Sur la tereno de la lingvoinstrua metodiko pluraj fakuloj alte taksas la didaktikan valoron de la drama gxenro en lernejoj por faciligi lernadon de E-o. Ne mankas publikigita materialo en la formo de skecxoj kaj teatrajxetoj por uzo de instruantoj kaj grupgvidantoj, kaj eblas legi en la Esperanta gazetaro entuziasmajn raportojn pri sukcesa utiligo de tiu materialo.

Tipologio de teatraj prezentajxoj

En sia artikolo Teatro por klubvesperoj3, Eduard Tvarožek pritraktas la funkcion de teatraj prezentajxoj kiel programeroj de klubaj kunvenoj, kaj liaj konsiloj estas facile aplikeblaj al la lerneja situacio. Jen resumo de lia priskribo de la diversaj sxtupoj karakterizantaj la agadon de neprofesiaj surscenigantoj kaj aktorantoj.

Cxe la unua sxtupo estas la teatro de unu aktoro, kiu ofte estas humura kabaredajxo, sed ekzistas ankaw seriozaj monodramoj kun literatura valoro. Tvarožek nomas la pupteatron teatro de unu kaj duonaktoro, en kiu la pupo anstatawas duan aktoron. Cxi-speca teatro estas bone konata en lernejoj, kie plej ofte estas uzataj manpupoj faritaj - kune kun la dekoracio - de la lernantoj mem. Pupisto devas havi kapablon modifi la vocxon por krei la personecon de la dua rolanto. Se li havas talenton, li povas moduli sian parolmanieron kaj vocxtonojn diversforme por aldoni pli da rolantoj al sia pupteatrajxo. La enhavo de pupteatrajxoj povas bazigxi sur tute originalaj temoj, sxercoj kaj anekdotoj kaj ankaw sur reverkitaj versioj de konataj fabeloj aw popolrakontoj. La dekoracio povas esti tre simpla, nur suficxa por doni la etoson de la lokoj de agado.

La sekva sxtupo estas la skecxo, en kiu la nombro de aktoroj estas senlima sed optimume varias inter du kaj kvar. Enhave kaj teknike la skecxo similas al la pupteatrajxo, kvankam kelkfoje la intrigo ne estas komedia sed prezentas tragedian temon. La dekoracio, ecx se gxi estas minimuma, devas servi por stimuli la imagpovon de la spektantoj.

Variajxo de aktorado cxe tiu cxi sxtupo estas la improvizita skecxo. Du aw tri volontuloj elpensas intrigon kaj, sen antawe verkita teksto, provludas unu aw du fojojn kaj poste prezentas sian skecxon al la cxeestantoj, kiuj siavice faras la samon. Dum mia restado antaw kelkaj jaroj en Kulturdomo Grgxsillon, mi partoprenis en la arangxado de improvizitaj skecxoj kaj konstatis, ke gxi estas tre valora programero, cxar gxi instigas la cxeestantojn al aktiva uzo de la parola lingvo. Ankaw nun en Grgxsillon la organizantoj utiligas skecxojn por helpi partoprenantojn perfektigi sian lingvouzon. En la rubriko "Nia Filmo" de Heroldo de Esperanto (13/1995, pgx. 2) fotoj 1 kaj 2 montras aktorantojn en skecxoj, kiuj venis el la libroj de Bertram Potts4 kaj Robert Mackay5.

La pli altaj sxtupoj law klasifo de Tvarožek estas la prezento de kompletaj unuaktaj kaj pluraktaj komedioj. La plej efika prezentado de tiuj cxi postulas teatron aw almenaw salonon kun podio, kurteno kaj rimedoj por variigi la lumigadon de pli komplika dekoracio. Geaktoroj en cxi-specaj teatrajxoj povas esti pli multenombraj; ili devas surporti kostumojn kaj esti lerte sxminkitaj.

Funkcioj de dramoj en lernejaj situacioj

En fakverkoj pri metodiko de fremdlingva instruado estas emfazite, ke la instruanto devas okazigi kondicxojn por malbremsi perceptadon kaj memoron per kreo de pozitivaj afekciaj procezoj. Temas specife pri amikeca, netimiga kaj senstrecxa traktado de lernantoj. Kutimaj lecionoj pri gramatiko disvolvigxas en atmosfero de dawra, strecxa atentado. Devas okazi ankaw periodoj de spontana atentado kaj ripozigo per ludado, kantado kaj stimulado de korpaj movigxoj. Gxuste tiun postulon de la instrua laboro plenumas ludado de roloj kaj dramigo de simplaj teatraj pecoj. La plej facila maniero fari la transiron de la lernocxambro al la imagplena mondo de la scenejo estas per dramigo de lernolibraj legajxoj, se en la tekstoj trovigxas agantaj personoj.

Lernantoj kun granda gxuo transprenas rolojn de aliaj homoj kaj ecx bestoj, kaj ili vivigas la legajxojn en dialoga formo. La bezono parkerigi kaj flue eldiri frazojn en la lernata lingvo havas la efikon elimini la timon malfermi la busxon, kaj lernantoj rigardas la fantazian mondon de la teatra scenejo kiel formon de malstrecxiga ludado.

Jozefo Horváth faras konkretan proponon apliki tiun cxi instrumetodon por aktivigi lernantojn per utiligo de la enhavo de la Asteriks-komiksaj libroj6. Cxar la bildrakontaj tekstoj konsistas plejparte el dialogoj, ili estas tre facile adapteblaj por surscenigo kiel skecxoj. Apartaj instrukcioj ne estas bezonataj, cxar la bildoj mem montras la agojn, kiujn la aktoroj devas imiti. Cxio dependas de la fantazio de la lernantoj kaj la lerteco de la instruanto, kiu rolas kiel regxisoro. La neludeblajn partojn kaj klarigojn en la teksto oni povas rakonti.

Awtoro de elementa lernolibro, kiu taksas grava la uzon de skecxoj tre frue en la instruado de la lingvo, estas Vilma Eichholz. En sia ses-parta kurslibro En novan mondon7 estas inkluditaj en la unua kajero plej simplaj skecxoj por du aw tri rolantoj. En la sekvaj kajeroj trovigxas plurscenaj teatrajxetoj por lernejaj teatro-trupetoj. Akompanas la ses tekstokajerojn kasedoj kun la legajxoj kaj teatrajxoj.

Tiel evidenta estas tiu cxi rimedo paroligi lingvolernantojn, ke ne estas surprize, ke awtoroj de dramaj verkoj atentigas, ke ili verkis simplajn skecxojn gxuste por la didaktika celo akceli parolekzercadon. Tiaj publikigajxoj, kies skecxoj jam estis sukcese prezentitaj sur scenejoj, estas Gajaj klubvesperoj de G. Riisberg8, Ni komedietas... de Zora Heide9, kaj Ni aktoras... 3 komedietoj de Marjorie Boulton10. Ne mankas en la bibliografio de teatraj verkoj en E-o pluraj kolektoj de teatra materialo por progresantaj lernantoj. Teatro en societo11 havas 12 originalajn skecxojn prezentitajn en kunvenoj de la E-Societo "Bude Borjan" en Zagrebo, kaj Ni ludas teatrajxon de E.V. Tvarožek12 kun kvar pli longaj unuaktajxoj, same servas por ekzerci rolantojn en pli kompetenta lingvouzo. Pli ampleksa kolekto de skecxoj kaj drametoj estas Virino cxe la landlimo de M. Boulton13, en kies antawparolo la awtoro eksplicite apologias pri sia dedicxo al verkado de Esperantaj drametoj. Unue, sxi celas pliricxigi la mankhavan gxenron en E-o; sxia dua motivo estas pedagogia. Łi skribas:

"Por ellerni la lingvon, oni devas multe legi; kaj por flue paroli, estas pli utile multe lawtlegi. Dramlegado tre helpas en kursoj, kaj la publika prezentado de dramo estas utila portempa celo. Tial mi verkis ne nur por spertaj e-istoj, kiuj kapablas bone ludi seriozajn dramojn, sed por timemaj gekomencantoj, kiuj povos iom forgesi siajn timojn en simplaj roloj. Ni kutime lernas multon kaj bone fiksas gxin en la memoro, kiam ni amuzigxas pere de lingvo aw alia studotemo.

Mi ankaw kredas, ke amatora dramprezentado, ecx dramlegado, estas terapie tre valora. Dum ni aktoras, ni forgesas nin mem kaj niajn problemojn, ni eksterigxas ripozige kaj eble ankaw stimulas nian imagpovon simpatian. Dramaj ekzercoj ofte helpas nin al malstrecxigxo kaj tiel al pli bona mensa sano. Ni civilizuloj iom forgesis ludi, kaj cxiuj homoj bezonas ludon; dramaj aktivoj donas al ecx la plej laborobsedita konscienco decan pretekston por ludi kaj junigxi" (pgx. 7).

Se instruanto intencas utiligi publikigitan materialon, ofte estas necese iom modifi partojn de la teksto law la lingvokapablo de lernantoj. Teatra verko, kiu estas tre facile adaptebla por cxiuj niveloj de lingvoscio, estas Amo per proverboj!14, unuakta komedio, en kies dialogoj estas cititaj multaj lernendaj proverboj. Cxiu sceno servas kiel ekzerc-materialo por unu aw pli da lecionoj. Ankoraw unu populara teksto estas la dramigita versio de La eta princo de Antoine de Saint-Exupgxry15. La redaktoro klarigas, ke la scena versio de tiu mondkonata libro estis verkita por profesia junulara teatro kaj pro tio kelkaj scen-arangxoj impresas tro komplikaj. Tamen, en lernejaj elementaj kursoj, eblas elekti kaj prezenti kelkajn el la dek tri unuopaj scenoj, en kiuj rolas regxo, laborema lanternisto, cxarma vulpino, acida negocisto kaj pluraj aliaj. Vigligo de la kursa laboro estas tre necesa, kaj lerta kursgvidanto kapablas simpligi scenajn kadrojn, tiel ke eblas arangxi prezentajxojn en simpla klasa aw societa cxambro.

Notoj

1) Zofia BANET-FORNALOWA. La unua estis brandfaristo. Esperanto, februaro 1996, pgx. 22-23.

2) Zofia BANET-FORNALOWA. Esperanto-teatro. 3 kajeroj.

1. Skize pri Esperanto-teatro, 36 pgx.

2. Universalaj Kongresoj kaj Esperanto-teatro, 28 pgx.

3. Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro, 88 pgx.

Düsseldorf: Alfred Conzeth; 1990.

3) Eduard V. TVAROŽEK. Teatro por klubvesperoj. Literatura Foiro, 1995. Unua parto: aprilo, n-ro 154, pgx. 105-108; dua parto: junio, n-ro 155, pgx. 159-165.

4) Bertram POTTS. Facila skecx-albumo. Chapecó: Fonto; 1984, 112 pgx.

5) Robert MACKAY. Fajro! Fajro! 1965, 20 pgx.

Robert MACKAY. Dek kvin komedietoj. Glasgow: 1983, 82 pgx.

6) Jozefo HORVÁTH. Kelkaj pliaj proponoj por utiligi la Asterikson en la lingvoinstruado. Pgx. 75-76 en: Metodiko en la praktiko, redaktita de Zs. Barcsay. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio; 1982, 122 pgx.

7) Vilma S. EICHHOLZ. En nova mondon. Rektmetoda kurso por geknaboj. Bailieboro (Kanado): Esperanto Press; 1984, 384+74 pgx. Ilus. Inkluzive de du po 90-minutaj kasedoj.

8) G. RIISBERG. Gajaj klubvesperoj. Skecxoj kaj ludoj. Aabyhřj: Dansk Esperanto-Forlag; s.d., 32 pgx.

9) Zora HEIDE. Ni komedietas... Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag; 1971, 32 pgx.

10) Marjorie BOULTON. Ni aktoras...3 komedietoj. Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag; 1971, 36 pgx.

11) Teatro en societo. Zagreb: Kroatia Esperanto Servo; 1955, 84 pgx.

12) Eduard V. TVAROŽEK. Ni ludas teatrajxojn. Aabyhřj: Dansk Esperanto-Forlag; 1971, 31 pgx.

13) Marjorie BOULTON. Virino cxe la landlimo. Kopenhago: Eldonejo KOKO; 1959, 196 pgx.

14) Arthur Azevedo. Amo per proverboj! El la portugala tradukis A. Couto Fernandes. Laroque Timbaut (Francio): Cercle espgxrantiste de l' Agenais; 1981, 21 pgx.

15) Antoine de Saint-Exupgxry. La eta princo. Kroatigis kaj enscenigis Zvjezdana Ladika. Tradukis el la kroata Emilija Lapenna. Zagreb: Zagreba Esperanto-Ligo; 1990, 36 pgx.

Bernard Golden, Damjanich u. 1/C. I. 8. HU-8200 Veszprgxm, Hungario

[Redakcia aldono: Krom la menciitaj libroj ankaw la verkoj de nia kolego Stefan MacGill estas bone uzeblaj kaj plurfoje sukcese prezentitaj.

Ekzemple: Najbaroj kaj boroj (HEA, 1989), Pordoj (Stafeto, 1984), La lawta vekhorlogxo (NEJ, 1979), Tridek roluloj (TEJO, 1981).

Ampleksan materialon pri la sama temo ("Instrui per aktorado", "Paroligi per rol-ludoj") vi trovas en IPR 87/2-3 kaj 88/1.]

* * ******************************************

 

Gabriella Horváth

Analizado de la periodajxo IPR - 1970-1995 - (Parto II.)

Redaktoroj

La redaktadon de la unuaj numeroj de IPR akceptis Helmut SONNABEND, la tiama vicprezidanto de ILEI. En 1972 en Budapest Reinhard HAUPENTHAL estis petata surpreni la redaktadon. Li transprenis la taskon ekde la Varbnumero (1973). HAUPENTHAL abdikis en 1974, kaj la redak-tadon de la kajeroj 74/3 kaj 75/1 reprenis provizore Helmut SONNABEND. De 75/2 gxis 76/1 provizore, poste konstante redaktis gxin Gaston TURIN. (Oni ne povas ekscii, kial abdikis la redaktoroj.) En awgusto 1978 la ILEI-estraro decidis, ke IPR havu du redaktorojn. Ekde 79/1 la faka redaktoro estis Helmut SONNABEND, la teknika redaktoro Brucxjo KASINI, kies tasko estis akcepti kaj aperigi cxiujn manuskriptojn, kiujn la faka redaktoro subskribis. En la numero 84/3 sur la kovrilpagxo aperis jena teksto: "Ekde 1985 IPR deziras novan, ideoj-ricxan, paciencan, energiplenan redaktoron. Li devas multe labori, sed li aw sxi neniam ricevos ian kompenson! Prezentproponojn bonvolu sendi al IPR." Je la fino de 1985 Helmut SONNABEND efektive cxesigis sian redaktoran laboron. La numeron 86/1 jam redaktis la nova stabo de IPR: formigxis redakta komitato el I. BOCIORT; T. CARLEVARO; G. FORMIZZI; K. KIESELMAN; U. LINS; E. LUDWIG; M. MAITZEN; C. MALLIA; Y. MIZUNO, kaj SZERDAHELYI I. farigxis la redaktisto. La Esperanto-fako en la Universitato Eötvös en Budapesxto farigxis la redaktejo. De 87/1 ERTL István transprenis la redaktadon; lin helpis la malnova redakta komitato. Gxi sxangxigxis ekde 87/2-3: eksigxis I. BOCIORT kaj E. LUDWIG. La 21-an de awgusto 1987 profesoro SZERDAHELYI forpasis; la redakta komitato funkciis kun kvin personoj. Ekde la numero 90/1 la redakta komitato ne estas indikita, versxajne gxi cxesis. La teknikan redaktadon transprenis Stefan MacGILL ekde 90/2. En la teknika redaktado kunhelpis KOVÁCS Márta (ekde 91/2). Łi farigxis redaktisto en 1992 (92/1), la vic-redaktisto estis Stefan MacGILL. La redaktejo funkciis en la domo de KOVÁCS Márta en Budapesxto. En 1994 (94/4) KOVÁCS Márta ne povis plu redakti la revuon, kaj ankaw al Stefan MacGILL estis neebla repreni la redaktadon; nova redaktoro estis sercxata. Provizore Stefan MacGILL redaktis la numeron 94/4, sed la redaktejo jam translokigxis al la hejmo de la sekva redaktoro, al NÉMETH József. Kiel vicredaktisto estas elektita SMIDÉLIUSZ Katalin. La redaktista tasko pretendis pli kaj pli da tempo, pro tio levigxis la deziro, ke la cxiaman redaktoron helpu redakcia teamo, kies helpo koncernas cxiam la aktualan numeron, gxis la revuo ekhavos kompletan redakcion [...]

Eldonistoj

Mi jam menciis, kian malfacilan taskon havis Ludwig PICKEL, la eldonisto de la unuaj numeroj de IPR. Ne estis suficxe da abonantoj, kaj je la komenco multe da IPR-numeroj ne aperis. ILEI cxiam urgxis la eldoniston por la regula apero, sed fine en 1973 cxiu interrilato estis likvidita kun li rilate al IPR. En julio 1973 ILEI decidis mem eldoni sian organon. La Centra Oficejo de UEA alportis helpon: la organizajxo surprenis la presadon kaj ekspedadon de IPR. Ekde 79/1 la firmao en Pizo - Edistudio -, kiu kompostis kaj presigis la revuon, transprenis ankaw la zorgon de dissendado al la abonantoj.

Gxis 83/1 eldonis la revuon Edistudio, de post tiu cxi numero la eldonisto ne estas indikita (ankaw en la tiamaj numeroj nenio estis skribita pri tio). En la jaro1986 multaj aferoj sxangxigxis cxirkaw IPR (redaktisto, redakta komitato estigxis; presado aliloke). De 86/1 la revuo ekhavis novan respondecan eldonanton, Edward SYMOENS, kiu bedawrinde mortis je la fino de 1995.

Presejoj

Inter 70/0 kaj 72/1 IPR estis presata en Nürnberg cxe la Fränkische Verlags-anstalt und Buchdruckerei GmbH. La presadon transprenis la Centra Oficejo de UEA en 1973, la Varbnumero kaj la sekvaj kajeroj gxis la numero 75/1 pretigxis en Rotterdam. De 75/2 gxis 82/3 la presado okazis en Pizo, en Italio cxe Offset Vallerini. Sed la redaktoro estis nekontenta, cxar multe da eraroj falis en la presadon, kaj la korektado malfruigis la aperadon de IPR. Helmut SONNABEND sercxis alian presejon en Italio (Offset Massarosa) ekde 1983. La Grafika Centro de Universala Esperanto-Asocio en Antwerpen faris la presadon inter la numeroj 86/1 kaj 87/2-3. Ekde 1988 gxis nun por la presado estas respondeca la Flandra Esperanto-Ligo, Grafika Centro Antverpeno.

La strukturo de la revuo

La ekstera formo de la revuo multfoje sxangxigxis: la unuaj kajeroj aperis en formato B/5 formo, de la Varbnumero en A/5. La titolpagxo kaj la litertipoj dum la jaroj modernigxis, la ilustrajxoj de la pli novaj jarkolektoj igas la gazeton tre vigla.

Sed estas multe pli grava la interna strukturo, la enhava konstruo, kiu respegulas la imagojn de la redaktoroj kaj la pretendojn de la legantoj. La revuo igxis pli kaj pli abunda, law la proponoj kaj deziroj de la legantoj (ekz. 93/Varbnumero p. 4.; 85/1 p. 2.): estigxis novaj rubrikoj, oni ricevis pli multe da informoj pri arangxoj, aliaj eventoj, kontakt-eblecoj ktp.

Ni vidu la internan strukturon pli detale! Helmut SONNABEND proponis konstantan strukturon en la Provnumero en 1970:

a) Teoriaj artikoloj el la pedagogia scienco

b) Fakmetodaj kaj didaktikaj traktajxoj

c) Informoj el la pedagogia vivo

d) Opinio - propono - deziro - sciigo

Cxi tiun skemon sekvis la numeroj gxis 1972. La kvar rubrikojn kompletigis la rubrikoj "Dokumentoj" (kiel Esperanto estas instruata en la lernejoj; en 70/1), "Alvokoj" (71/2), "Forumo" (forumo de la kontaktoj, leteroj, priparolendajxoj; en 71/1). La divido de gxeneralaj pedagogiaj kaj fakmetodaj artikoloj cxesis ekde 72/1. La Varbnumero portis novan strukturon, law kiu estis redaktataj tri numeroj :

a) Artikoloj

b) Recenzoj

c) Ni ricevis (pri aperintaj libroj)

d) Niaj legantoj opinias

Ankaw la strukturo kaj temaro de la kajero 74/3 montras la malfacilajxojn de la transiro (la malnova redaktoro abdikis, la provizora redaktisto ne ricevis suficxe da artikoloj): tiu cxi numero temas pri ILEI-aferoj, konferencoj kaj entenas unu artikolon de Helmut SONNABEND. Inter 75/1 kaj 85/3 IPR konstruigxis sen konstantaj rubrikoj. Komence apud teoriaj artikoloj aperis informoj pri kelkaj arangxoj (fakte nur kelkaj), ILEI-konferencoj; ekstrema okazo, kiam la revuo konsistis el kvazaw nur raportoj pri diversaj arangxoj aw organizajxoj (80/3; 85/1). Law mia opinio en multaj numeroj la redaktoro ne estis konsekvenca koncerne la strukturon. Okazis, ke la teoriaj pedagogiaj artikoloj sekvis ILEI-aferojn, reagojn (79/2; 80/1), aw ili miksigxis kun alitemaj artikoloj (83/3; 84/l; 84/3; 85/3).

En la skribajxo de Hans FECHLER: Letero al la redaktoro (85/1 p. 2-4.) la awtoro resumis siajn imagojn pri iu multe pli abunda pedagogia revuo. Li proponis multajn novajn rubrikojn, per kiuj la revuo povus ebligi, faciligi la estontajn personajn kontaktojn, kaj li proponis publikigi artikolojn pri mankantaj temoj. Łajnas al mi, ke la redaktoroj de la sekvantaj numeroj atentis pri la proponoj de FECHLER, ja estigxis diversaj konstantaj rubrikoj (Librobreto, E1 la vivo de Sekcioj, Aktualajxoj, Anoncoj, Recenzoj, Leterkesto, ILEI-labortable), kiuj ne aperis en cxiu numero, sed de tempo al tempo ili denove revenis. En la plej lastaj numeroj startis novaj rubrikoj: "El niaj metioj" (95/3), en kiu instruistoj raportas pri lernejaj rezultoj, instrumetodoj, kaj donas konsilojn por gekolegoj. Mi konsideras tre utila la rubrikon "Tasko-folio" (95/3), kiu entenas ekzercojn kopieblajn.

La rubriko "El la landoj kaj sekcioj" iomete sxangxigxis dum la redaktado de NGXMETH József. Apud la raportoj pri la vivo kaj funkciado de la sekcioj, gxi kompletigxis kun alvokoj pri diversaj arangxoj, kursoj. Mi povas konstati, ke ekde 1986 la revuo enhavas pli multe da informoj, kolektitaj el diversaj revuoj, sekcioj.

Sekve ankaw la amplekso de la revuo kreskis. Komence la pagxnombro dependis de la materialo (24-28 pagxoj), poste gxis 1986 la revuo havis 24 pagxojn (escepte la jarkolektojn 1981 kaj 1985, tiam gxi estis pli ampleksa). Post mallonga sxanceligxo de la pagxnombro IPR aperis kun 36 aw 40 pagxoj ekde 1989, kaj nuntempe konstatante kun 36 pagxoj.

Celaro por IPR

Granda pretendo de esperantistaj instruistoj revivigis la revuon. Gxis la numero 94/4 la redaktistoj laboris sen iu ajn skribita celaro, sed iliaj imagoj cxiam respegulis la plej gravajn planojn de ILEI koncerne IPR. Pri gxia celo Helmut SONNABEND, la unua redaktoro tiel konceptis: IPR farigxu pedagogia forumo, per kies helpo la instruistoj povas diskuti pri pedagogiaj kaj didaktikaj problemoj (70/0 p. 4.). Law RAKUSXA - en la malferma artikolo en 70/0 - la bona faka revuo per altnivelaj metodikaj kontribuajxoj, per publikigo de provlecionoj, per la gvidiloj de eksterlernejaj aktivecoj ktp. nepre pliigus la fortojn, instigojn kaj memfidon de la instruistoj, izolitaj de aliaj gekolegoj.

Cxiu redaktoro havis propran ideon pri la celoj de la revuo. Law HAUPENTHAL (73/Varb. p. 3.) IPR havas duoblan funkcion: unuflanke la awtora kaj legantara internacieco garantiu la progresivon de la gxenerale pedagogia revuo, aliflanke gxi farigxu faka organo per didaktikaj kaj metodikaj artikoloj. Kiel pedagogia gazeto gxi devas funkcii ankaw kiel refera organo, kiu sciigas pri novaj pedagogiaj, metodikaj kaj alitemaj libroj, pri diversaj arangxoj koncerne la Esperanto-instruadon. Inter liaj konceptoj estis, ke en IPR oni povus publikigi didaktikajn tipologiojn de diversaj instruobjektoj (sed gxis nun tio ne efektivigxis).

Dum la konferenco en Maribor estis priparolata kaj akceptata, ke oni klopodu kontribui al la revuo laweble originalajn studojn, kiuj poste povus aperi en nacilingvaj gazetoj aw ankaw en diversaj esperantlingvaj, nepedagogiaj revuoj. (Multfoje tio okazis gxuste inverse.) Estas tasko de la cxiama redaktoro, ke li aw sxi trovu la ekvilibron inter la gxenerale pedagogiaj kaj la Esperanto-instruaj artikoloj kaj inter teoriaj kaj praktikaj kontribuajxoj.

En 1986 SZERDAHELYI István farigxis la redaktisto. Li - malgxojinte pro la malpliigxo de la membraro de ILEI - decidis, ke li kunordigos la laboron de la Esperanto-instruistoj per la helpo de la revuo. Post lia morto en la numero 88/1 la nova redaktisto, ERTL István petis la legantaron vocxdoni pri la revuo per enketilo, por ke gxi estu pli varia, kaj enhavu tiujn rubrikojn, kiujn la plimulto de la legantoj jugxas gravaj. Li ne informis rekte pri la rezulto de la enketo, sed la revuo kompletigxis kun novaj rubrikoj (vidu poste). Kiam KOVÁCS Márta transprenis la redaktadon (1992), sxi akcentis tre gravajn - sed ne novajn - vidpunktojn el la celaro de IPR: la ekvilibron inter praktikaj kaj teoriaj artikoloj kaj organizaj informoj; la gravecon de konstantaj rubrikoj. Jam longtempe ne aperis kontribuajxoj pri aliaj studobjektoj, pro tio sxi konsideris grava tasko, ke denove estu publikigotaj artikoloj pri diversaj instruobjektoj - efektive la revuo celas ne nur Esperanto-instruistojn, sed instruistojn, kiuj uzas Esperanton. Bedawrinde nur du artikoloj aperis pri aliaj studobjektoj (en 92/3 kaj 93/3) kaj sep kontribuajxoj publikigxis pri neesperanta temo, precipe pri lingvistiko kaj sociologio. Sed mi devas aldoni, ke ne nur de la redaktoro dependas, kion li publikigas: se li ne ricevas konvenajn kontribuajxojn, li ne povas cxiam efektivigi siajn imagojn.

La nuna redaktoro, NÉMETH József pensas (95/1 p.36.), ke la praktikaj artikoloj kaj aferoj estas pli gravaj ol la teoriaj. Li volas igi la revuon pli praktika kaj varia. Por dokumenti la pedagogian laboron de ILEI kolektive kaj de gxiaj anoj individue, por igi la informadon pli plena kaj preciza, li transprenas kontribuajxojn el aliaj revuoj. Tiun cxi solvon multaj riprocxis, sed mi pensas, ke por unu homo estas tro granda tasko informigxi pri cxiuj arangxoj, alvokoj ktp. Cxi tiu tasko pretendus multajn kunlaborantojn. Mi opinias, ke cxiuj organizajxoj kaj homoj, kiuj organizas programojn, arangxojn aw kiuj raportas pri pedagogiaj aferoj, devus informi pri ili la redakcion de IPR. Tiam la redaktoro ne devus publikigi informojn el aliaj gazetoj, kaj la revuo - legata en la plej granda rondo de esperantistaj instruistoj - farigxus tre utila organo koncerne ankaw informadon.

[NdlR - eble ankaw vi mem povis sperti, ke dumtempe la proporcio de transprenitaj artikoloj signife malkreskis]

La celaro de IPR estas aperigita en la lasta numero de 1994. Mi ne volas detale raporti pri tio, ja cxiu povas legi gxin; mi nur resumas, por ke la skizo pri la historio de IPR estu plena. La celoj de la revuo estas:

1) aperigi fakajn artikolojn pri metodikaj problemoj, pri la efika lingvo- instruado (ne nur pri Esperanto)

2) doni praktikan didaktikan helpilon, uzeblan dum la lecionoj aw dum la preparo de la instruistoj; recenzojn kaj listojn pri lerniloj kaj instruhelpiloj

3) servi la membraron per informoj pri arangxoj, enketoj, adreso-listoj; raporti pri la agado de la sekcioj, internaciaj kontaktoj, financaj aferoj de ILEI, pri la UEA/ILEI-ekzamenoj

4) stimuli informo-fluon inter E-instruistoj kaj la "pedagogia mondo" (informoj pri Esperanto, enhav-resumoj por aliaj nacilingvaj gazetoj).

Videblas, ke jam Rudolf RAKUSXA vortumis la plej gravajn taskojn de la revuo en la Varbnumero en 1973.

(Dawrigota)

**************************************

 

Li Weilun

Kiel klarigi vortojn

Por posedi lingvon oni devas lerni vortojn. En lingva instruado klarigi vortojn estas unu el la gravaj taskoj. Jen kelkaj metodoj:

 

1. INTUICIA METODO

Tiu cxi metodo estas vaste uzata en elementa kurso, precipe por komencantoj, cxar ili konas nur malmultajn vortojn kaj multaj fundamentaj vortoj estas klarigeblaj per gxi.

1.1 Per objekto

Tiu cxi metodo estas uzata cxefe por klarigi konkretajn substantivojn. Instruisto povas utiligi objektojn trovigxantajn en la klascxambro kaj alporti aliajn objektojn.

1.2 Per bildo

Iuj objektoj estas tro grandaj kaj pezaj. Oni ne povas alporti ilin al la klascxambro. En tiu cxi okazo instruisto devas prepari bildojn aw desegni ilin sur la nigra tabulo. Por tio utilas, se la instruisto scipovas desegni.

1.3 Per signo

Ekzemple, por klarigi la vortojn esprimantajn interpunkcion, oni povas uzi interpunkciajn signojn. Ankaw arabaj ciferoj estas signoj. Ili povas esti uzataj por instrui bazajn numeralojn.

1.4 Per ago

Tiu cxi formo estas uzata cxefe por klarigi verbojn. Ekzemple, por klarigi la vorton salti la instruisto povas salti.

1.5 Per gesto

Por klarigi la vorton alta, oni povas levi la manon super la kapon.

1.6 Per mieno

Tiu cxi teknikero estas uzata cxefe por klarigi la vortojn esprimantajn senton. Ekzemple, por klarigi la vorton koleri, instruisto faras mienon de kolero. Pro tio instruisto devas esti "aktoro".

1.7 Per sono

Ekzemple, por klarigi la vorton kokeriko, oni povas kokeriki; por klarigi la verbon tusi, oni povas tusi.

1.8 Per situacio

Ekzemple, se iu lernanto ne cxeestas, la instruisto povas diri, ke li forestas, por klarigi la vorton foresti; se iu lernanto estas mal-sana, instruisto povas diri tion por instrui la adjektivon malsana.

2. EKSPLIKA METODO

Tiu cxi metodo klarigas fremdlingvajn vortojn per la sama lingvo. Gxi estas uzata cxefe en mezgrada kaj progresiga kursoj. Oni devas sekvi la principon: klarigi novan vorton per lernitaj vortoj.

2.1 Per eksplikaj vortoj

siesto: mallonga dormo post tagmangxo

adreso: logxloko de persono

avo: patro de patro aw patrino

fidi: plenkredi pri iu aw io

frosti: esti tre malvarma

hejti: varmigi cxambron aw logxejon

furioza: freneze kolera

surda: nepovanta awdi

lerta: tre kapabla facile fari ion

2.2 Per sinonimo

ekspliki: klarigi

mediti: pripensadi

urgxi: plirapidigi

turisto: vojagxanto

ferio: libertempo

teruro: timego

efektiva: reala

moderna: nuntempa

2.3 Per antonimo

morti <=> vivi

fini <=> komenci

detrui <=> konstrui

pesimismo <=> optimismo

opono <=> konsento

interna <=> ekstera

pasiva <=> aktiva

absoluta <=> relativa

rifuzi <=> akcepti

2.4 Per figura esprimo

kamelo: besto nomata "sxipo en dezerto"

pego: birdo nomata "kuracisto en arbaro"

tigro: regxo de la bestoj

biero: likva pano

3. PEREKZEMPLA METODO

Tiu cxi metodo utiligas la sciojn de la lernantoj por klarigi vortojn. Ekzemple, por klarigi la vorton cxefurbo, instruisto povas doni jenajn ekzemplojn:

Pekino estas la cxefurbo de Cxinio.

Tokio estas la cxefurbo de Japanio.

Parizo estas la cxefurbo de Francio.

Londono estas la cxefurbo de Anglio.

Por klarigi la vorton meblo oni povas diri: Tablo estas meblo. Ankaw segxo estas meblo...

4. PERKUNTEKSTA METODO

Cxi tiu metodo utiligas kuntekston por la klarigado. Ekzemple, por klarigi la vorton emeritigxi, oni povas diri: Mia patro havas 63 jarojn. Nun li ne laboras. Antaw tri jaroj li jam emeritigxis.

5. PAsxO-POST-PAsxO-METODO

Por klarigi la vorton ellitigxi, oni devas unue klarigi la vorton lito per bildo, kaj poste la prefikson el per signo.

6. TRADUKA METODO

Iuj abstraktaj vortoj estas malfacile klarigeblaj per E-o. En tiu cxi okazo la sola metodo estas traduki ilin en la nacian lingvon de la lernantoj.

7. KOMPARA METODO

Se lernantoj konas alian fremdan lingvon, oni povas kompari tiun lingvon kaj E-on en klarigado de vortoj. Efektive ankaw tiu cxi metodo estas traduka metodo: traduki Esperantan vorton en alian fremdan lingvon. Ekzemple: kun - with, hejmo - home, facila - easy, rigardi - look .

Ni strebu kiel eble plej multe uzi E-on por instrui E-on, kaj kiel eble plej malmulte uzi - sed ne ekskluzivi - la nacian lingvon.

Li Weilun, Pekina Lingva Instituto, Cxinio

*****************************************

El niaj metiejoj

Katalin Smidéliusz

Ni testu niajn testojn

Instruisto ofte celas rapide prijugxi la konojn de siaj lernantoj, malkasxi tiujn punktojn, kie li/sxi devas kompletigi la instruadon. Estas multaj tipoj de tiaj mezuriloj. Unu, suficxe populara estas la gramatika testo, kiu havas multajn tipojn.

Inter la recenzoj vi povas legi informojn pri testolibro, verkita kaj eldonita de hungaroj. Trafoliumante la materialon mi havis la ideon lancxi malgrandan kurson pri testo-prilaborado kaj ties kaptiloj, efikoj, utileco, ktp.

Por enkonduki la temon - al kiu mi atendas viajn kontribuajxojn - mi elektis el la menciita libro 30 testodemandojn, el kiuj 10 povas esti utiligeblaj en E-o kursoj kaj la alia dekopo estas tia, kies eroj law mia prijugxo ne estas tawgaj por tiu cxi celo.

Antaw ol legi ilin, sciu, ke krei teston ne estas facila tasko. La testataj dum la ekzameno ofte trovas plurajn bonajn aw almenaw akcepteblajn solvojn, pri kiuj la kompilinto tute ne pensis. Se ne tio, do aliaj kaptiloj malfaciligas la sukceson: tajperaroj, influo de la nacia lingvo, enhave sensencaj aw ne praktikaj frazoj, ripetigxoj, ktp.

Sub la punkto B la testodemandoj havas iom da difektoj. Farigxu ili tasko por niaj legantoj! Trovu kial mi opinias ilin neutilaj, pliprecizigendaj!

A - Proveblaj

1) Pawlo ....... pilkludojn al muziko.

A: plue sxatas B: plie amas C: preferas Cx: malamas

2) ........... kiam vi lernas Esperanton?

A: Cxe B: Antaw C: Ekde Cx: Ankaw

3) Maria ricevis donace argxentan mangx.........

A: -ejon B: -ilajn C: -ilaron Cx: -ingon

4) Li venas ........ la stacidomo.

A: da B: por C: el Cx: ek

5) Petro malfruis ....... la pluvo.

A: pro B: por C: de Cx: pri

6) La pomoj kreskas sur la ...........

A: pomfolio B: pomarbo C: pomligno Cx: pomejo

7) Kie trov...... la monujo?

A: -as B: -igxas C: -os Cx: -is

8) Vi povas acxeti ........... .......... vi havos monon.

A: kion, por tion B: tiom, por kiom

C: kian, por tian Cx: tian, por kien

9) La mono trovigxas ............ la monujo.

A: preter B: en C: al Cx: el

10) Via helpemo estas .............

A: dankinda B: dankema C: dankinta Cx: dankonta

11) ............ la Tero ne ekzistas vivo.

A: Krom B: Ekster C: Preter Cx: Nur

12) ............ la parko apartenas fontano.

A: Al B: Por C: Gxis Cx: El

13) La murdisto estas ............

A: acxuloj B: filulo C: fiacxo Cx: krimulo

14) Kiam mi hejmenvenis, mia kunulo gxuste tiam estis .......... la leteron.

A: skribata B: skribota C: skribanta Cx: skribenda

15) La nagxejo estis plena ....... genagxantoj.

A: kun B: per C: de Cx: da

16) Ni batalos per cxiuj rimedoj ...... la akuzoj de niaj malamikoj.

A: malantaw B: kontraw C: krom Cx: inter

17) Mi promenas ..... mia plej bona amiko.

A: per B: kun C: for Cx: krom

18) Kiam mi vekigxas, la sonorilo estas ..........

A: sonanta B: sonita C: soniga Cx: sonota

19) La fratino de mia edzo estas mia ...........

A: bogeavo B: bofratino C: bofilino Cx: bonepino

20) ......... unu semajno jam estos printempo.

A: Post B: Ekpost C: Depost Cx: Poste

B - Korektendaj

1) Anna petis, ke jxawde mi ne ......... sxin.

A: veki B: ne vekigxu C: gxenu Cx: ne vekos

2) Kiu ne laboras, restas ...... monoj.

A: mal B: sen C: kun Cx: per

3) La hungara parlamentejo estis ....... fine de la XIX-a jarcento.

A: konstruanta B: konstruiata C: konstruinta Cx: konstruota

4) La studjaro komencigxas ....... de septembro.

A: je la unua B: je la unuan C: la unuan Cx: unuan

5) Ni est... forir....aj, se vi gxustatempe est... reven.......

A: -inta, -us B: -us, -ata C: -us, -ota Cx: -us, -inta

6) .............. alvenos la rapidtrajno?

A: Je kiam B: Kiam C: Kioman horon Cx: Kiome

7) Oni ne povas acxeti ......... mono.

A: pri B: dum C: sen Cx: pro

8) Eva parolas ............ Karlo.

A: post B: kun C: per Cx: for

9) Bedawrinde ........ mi ne havas paperon, tiel mi ne povas skribi.

A: nenio B: ne C: nun Cx: nur

10) Okaze ..... deka datreveno, la awtomobilo jam difektigxis.

A: da la B: de la C: pro la Cx: pri la

dr. Katalin Smidgxliusz, metodikisto

HU-9700 Szombathely, Kós Károly u. 29.

Tel. +36-94-320313. Retadreso: smidik@rik.bdtf.hu

**********************************************

Landoj kaj sekcioj:

Argentino

De la 9-a gxis la 12-a de oktobro 1997 okazos la 4-a Interlanda Konferenco pri Instruado en urbo Buenos Aires (Argentino). Pliaj informoj cxe Argentina Esperanto-Ligo, Paraguay 2357, Dto. 2, AR-1121 Buenos Aires, Argentino.

 

Awstralio

Konferenco de ILEI - kompletigoj kaj korektoj

1) La vojagxkostoj de Adelajdo al Melburno estas nur por iro, ne por iro kaj reveno.

[NdlR - unu el niaj redakcianoj havis tiun informon, ke la menciitaj sumoj estas por ir-revena bileto. Post la ricevo de la supra informo de Atilio mi retmesagxis al Jennifer Bishop, kiu pravigis lian opinion. Tamen sxi aldonis, ke intertempe sxi trovis pli malmultekostan eblecon, sed oni devas scii, ke ankaw la surloka veturado kostas iom. Kvankam sxi esperas havi rabatojn por grupoj de pli ol 10 personoj. Cxiuj, kiuj volas havi la aktualajn prezojn kaj teknikajn detalojn, turnu sin rekte al sxi. Retadreso: esperanto@education.monash.edu.au. Posxtadreso: 39 Hill Street, Hawthorn Victoria 3122 Awstralio].

2) La temo de la Konferenco: "Multkultureco kaj lingvolernado."

3) Kadre de la Konferenco en Lara (tio estas la nomo de la loko!) ne okazos la tradicia ILEI-Gimnazio.

4) Marde ni havos tuttagan ekskurson (kosto 35 NLG) al urbo Melburno, la impona havenurbo de Awstralio, cxefurbo de sxtato Viktorio kun proksimume 3.000.000 da logxantoj. Tiam ni vizitos ankaw la Universitaton Monash por konatigxi surloke kun la Departemento pri Esperanto kaj la funkcianta projekto EKPAROLI.

Vendredon ni pasigos vizitante la marbordon (kosto 50 NLG). La ekskurso inkluzivas viziton al la Nacia Lanmuzeo en urbo Geelongo; trarigardon al la famaj surfplagxoj de la regiono; eniron en la golfejon de Anglesey por vidi la famajn awstraliajn kanguruojn; promenadon en la Nacia Parko en Otways por konatigxi kun la mirindaj akvofaloj kaj naturaj belajxoj kaj ni certigas al vi spektaklan veturadon law la superba oceanvojo, kiu permesos al ni foti la naturon lawplacxe.

Mag. Atilio Orellana Rojas

 

Cxinio

Seminario pri kulturo kaj instruado de Esperanto

Wuhan, 17-21 awgusto 1996

La Seminario okazis en Donghu Esperanto-Domo (DED) kun la partopreno de 22 esperantistoj, en la nova sidejo de Hubei Esperanto-Asocio (HEA), cxe la bordo de la Orienta Lago. La partoprenantoj pasigis 3 tagojn en DED kaj 3 tagojn sursxipe.

La fondon de DED iniciatis s-roj Peng Zhengming kaj Zhang Danchen en decembro 1994. Gxi malfermigxis la 30-an de junio 1996 tiel, ke Peng Zhengming oferis parton de sia propra domo, kiu havas la funkciojn de muzeo, biblioteko, publika aktivejo kaj sidejo de HEA.

Dum la Seminario okazis 12 prelegoj pri literaturo, E-Radio, komputado, movado kaj ankaw pri pedagogio. Interalie tiuj de Zhang Danchen, estrarano de ILEI: "Rolo de E-instruado en la E-movado"; Lu Jizin: "Faciligo de vortlernado per rimversajxoj" kaj Huang Zisheng: "E-instruado ekster lernejoj".

Law informoj de Komunikilo de ILEI - Cxina Sekcio de ILEI, oktobro 1996

****

Esperanto-kurso en Guozhuangzi-mezlernejo de Tianjin

En Guozhuangzi-mezlernejo de Tianjin funkcias E-kurso, kiun gvidas s-ino Liu Jun, kun helpo kaj subteno de la lerneja direktoro, Tianjin-a E-Asocio kaj cxina sekcio de ILEI. La kurso, kiel eduk-eksperimentejo en la urbo, estas atentita de Tianjin-a Eduk-Akademio kaj rilataj organizoj.

Nun, [dec.1996 - NdlR] post du monatoj, la 25 kursanoj povas kanti kaj fari simplan konversacion en E-o. Germana e-istino, Natalie Schuchert, kiu lernas en Tianjin, ofte vizitas la kurson por ekzerci la gelernantojn en parolado kaj amikigxi kun ili. Ili deziras kontakti aliajn junajn geamikojn en diversaj landoj. Jen ilia adreso: Liu Jun, Guo Zhuang Zi Zhong Xue, He Dong Qu, 300011 Tianjin

Informis: Han Zuwu, fakdelegito de UEA pri instruado,

Wan Xin Cun 5 Qu, 21 Lou 1 Men 501, He Dong Qu, Tianjin 300612 Cxinio

 

Hungario

12-aj Pedagogiaj Tagoj kaj 5-a SOJLO (Semajnfino de Junaj Lernemuloj)

1-2-a de marto 1997 Budapesxto

Loko (konferencejo, tranoktado, mangxoj): Vakok gxs Gyenggxnlátók Általános Iskolája gxs Nevelőotthona, HU-1146 Budapest, Ajtósi Dürer sor 39.

Alveno: inter la 9-a kaj 10-a horoj sabate. Fino: dimancxe, post tagmangxo.

El la programo: Pedagogiaj utopioj (Rados Péter András), Kiel varbi por kurso? (Sárközi János), Rilato de lingvo kaj persono (dr. Wacha Balázs).

Por gelernantoj 10-18-jaraj: aparta programo kun du lecionoj antawtagmeze kaj unu posttagmeze, (pri lingvo, literaturo, muziko, matematiko, manlaboro k.s.) + abundaj komunaj aktivecaj kulturaj, distraj...

Se vi intencas partopreni la konferencon, anoncu vin cxe József Németh gxis la 15-a de februaro 1997. (Adreso kovrilpagxe.)

******

Esperantologia Konferenco en Budapesxto

La Katedro pri Gxenerala kaj Aplika Lingvistiko de la Filologia Fakultato de Universitato Eötvös Loránd (ELTE) organizos sciencan konferencon en Budapesxto la 17-an kaj 18-an de aprilo 1997, en la Konferencejo de la Fakultato (Budapest, V. Piarista köz 1. 1-a etagxo), okaze kaj feste de la 30-a datreveno de fondigxo de la universitata Esperanto-fako.

La E-fako funkcias enkadre de la Katedro pri Gxenerala kaj Aplika Lingvistiko. Dum la pasintaj jaroj gxia populareco signife grandigxis. El la kunlaboro de la fakoj pri gxenerala lingvistiko kaj pri Esperanto povas rezulti, ke E-fako farigxos altnivela, scienca kaj pretendema universitata fako. Por atingi tion en la awtuna semestro de la studjaro 1996-97 oni realigis gravan reformon en la kursaro de la E-fako. Sekve de la speciala statuso de E-o kiel planita lingvo, de nun la gestudentoj povos kompletigi siajn studojn per gxisfunda formado pri gxenerala lingvistiko.

La celo estas krei mondan centron pri esperantologio en tiu katedro, tian, kiu povas esti la plej altnivela instrua bazo de la hungaraj kaj la eksterlandaj esperantistoj. Oni planas ebligi al la diplomitaj gestudentoj ankaw la partoprenon en la katedra programo celanta formi doktorojn pri filologio (phD).

La organizantoj esperas, ke la festa scienca konferenco grandmezure fortikigos la poziciojn de E-o ne nur en Hungario, sed ankaw en la tuta mondo.

La organizantoj de la konferenco mendis rabatajn cxambrojn en la hotelnivela gastejo de la Universitato (40 DEM por unu tago). Adreso: Hotel Peregrinus, HU-1053 Budapest, V., Szerb u. 3. Tel: +36-1-266-4911, +36-1-266-4913.

Adreso de la organizantoj: Esperanto-fako de Katedro pri Gxenerala kaj Aplika Lingvistiko, HU-1052 Budapest, V., Piarista köz 1. Tel: +36-1-267-0966/51-85 aw +36-1-266-9100/51-85. Faksilo: +36-1-266-5699.

Informis: d-ro Tamás Gecső, katedrestro

 

Kroatio

Mazi eklogxis en Kroatio

Video-kurso Mazi en Gondolando estas tre vaste uzata kaj prezentata en Kroatio. Dum la Ago-tago en plej granda zagreba magazeno NAMA i.a. eldonajxoj la vizitantoj povis foliumi novan aktivigan libron kaj sperti video-kurson. Kroata Esperanto Unuigxo (KEU) ankaw la awtunan seminarion dedicxis al Mazi. La kursanoj partoprenis laborgrupon kaj sprite prilaboris interesajn Mazi-taskfoliojn. Dum la lernojaro oni fondos Mazi-studgrupojn en kelkaj urboj. Cxefa organizanto estas Landa Sekcio de ILEI.

****

Internacia infan-ekspozicio

KEU organizis internacian ekspozicion "Mia novjara mesagxo". Iom malpli ol 400 desegnajxojn verkis infanoj en la agxo de 4 gxis 15 jaroj el Albanio, Awstralio, Belgio, Britio, Francio, Hispanio, Hungario, Finnlando, Italio, Kroatio, Nigxerio, Rumanio, Rusio, Slovenio, Usono. Menciindas, ke kelkaj ILEI-anoj helpis la konkurson, i.a. J. Bishop, R. Glossop, I. Goncxarova, G. Kurucz, B. Mezini kaj M. Noël. Pri la ekspozicio vaste informis naciaj komunikiloj: radio kaj gazetaro.

KEU tuj informas pri nova konkurso: okaze de Alp-Adria konferenco, kiu cxi-jare okazos komence de junio en Kroatio, KEU organizas literaturan, desegno- kaj fotokonkursojn sub la komuna temo "Naturo - nia vivmedio.

Pli da informoj oni povas ricevi cxe:

prof. Ivan Bekavac-Basicx, Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio

 

Litovio

Elementa kurso en Marijampolgx

La unuan fojon E-klubo Alfabeto en Marijampolgx organizis elementan kurson law Cseh-metodo por geinstruistoj de diversaj fakoj. La kurson gvidis tre konata Cseh-instruistino Ewa Bondar el Pollando. Dum 32 horoj sxi konatigis la geinstruistojn kun E-o kaj kun la Cseh-metodo. La kurson finis 17 awskultantoj. Krome 4 instruistinoj vizitis apartan seminarion A kaj ricevis IEI atestilojn de grado A. 

Law informoj de Danutgx Vidrinskiené el Litova Stelo 4/96

 

Rumanio

En la nuna lernojaro la E-agado - kompare kun la pasintaj jaroj - vigligxis. En septembro la rumana televido "Europa Nova" organizis 75-minutan intervjuon pri E-o en la horo de granda awskultateco. Surbaze de cx. 30 demandoj prof. Ignat Florian Bociort, honora prezidanto de Rumana Esperanto Asocio (REA), ingx. Dorin Hehn, prezidanto de REA kaj prof-ino Florica Popa, gxenerala sekretario de REA kaj sekciestro de ILEI klarigis plurajn aspektojn de la Esperanto ideo kaj E-movado. La gvidantaro de la televido "Europa Nova" decidis tuj organizi E-telekursojn, kiujn ni gxis nun ne sukcesis komenci pro manko de E-materialoj. [...] En la komenco de oktobro 1996 cx. 15 personoj komencis lerni kun sinjoro Dorin Hehn. Krome en nia urbo - kaj ankaw en aliaj urboj - malfermigxis kursoj en lernejo. Law mia opinio intereso por E-o kreskas de tago al tago. Proksimume 150 personoj lernas E-on nun en Brasovo, Oradea, Baia Mare, Cluj, Craiova ktp. ILEI nun havas 12 anojn. [...]

Prof. Popa Florica,

Str. Eroilor 29, ap.7. RO-1900 Timisoara Svislando

Svedio

Informo de la Esperanto-fako en Karlskoga.

Ekde 1988 ni jam havis 36 diversajn nacianojn en nia E-fako. En la nuna komencanta kurso estas studantoj el 7 nacioj - Cxinio, Japanio, Hindio, Islando, Norvegio, Albanio kaj Svedio. Oni havas 22 lecionojn enklase cxiun semajnon inkl. kelkajn en la lingvo-laboratorio. La instruado estas en E-o kaj jam post 2-3 semajnoj la komencantoj faras etajn prelegojn kaj skribas eseetojn.[...]

En nia kurso estas Zhang Qian Yuan, fama kaj talentega pentristo. Mi renkontis lin dum la Esperanta Monda Kongreso en Tampereo lastsomere kaj post multe da invitleteroj li sukcesis havigi al si vizon. Nun li havas ekspozicion en la urba biblioteko kaj en nia Popola Altlernejo. Inter la belaj pentrajxoj estas unu 8-metra pri la terakotaj soldatoj de la Cxin-dinastio. Mi vere rekomendas al la kluboj inviti Qian Yuan por prezenti siajn artajxojn. Jam tri jxurnaloj skribis grandajn artikolojn pri li kaj nia regiona TV- stacio faris triminutan programon pri lia pentrado kaj ecx montris kiam li instruis Tai-cxi.

Al la somera kurso en junio venis profesia filmteamo por fari videofilmon pri E-o en Karlskoga Popola Altlernejo. Gxi supozeble estos bona ankaw por reklama uzado, ne nur por la E-fako de nia lernejo sed ankaw por kluboj, renkontigxoj, gimnazioj, kursoj ktp.

La Sveda Łtata Edukradio faris kvin programojn pri la Internacia Lingvo Esperanto. La kvin dudek-minutaj programoj, verkitaj en nia lernejo, enhavas informojn pri la lingvo kaj la ideo, historio, intervjuoj, organizo, kantado, renkontigxoj kaj kongresoj, gazetoj, literaturo kaj aliaj interesajxoj. [...] Se la orientiga programo, kiun oni intencas sendi plurfoje, vekos intereson oni versxajne volas fari radiokurson pri E-o.

Kiel vi versxajne scias, esperantistoj en Svedio planas acxeti kursejon en Lesjöfors, 80 kilometrojn norde de Karlskoga. Estraro jam estas elektita, mebloj jam acxetitaj kaj nun ni atendas oficialan jeson de la komunumo de Lesjöfors. Se cxio bone realigxos, la someraj kursoj versxajne estos lokitaj tie en 1997. Ni povas prepari vin por grandaj, internaciaj someraj kursoj, kie gejunuloj povos malmultigi la kostojn tendumante aw amaslogxante. Mi vere bonvenigas la laboron por tiu kursejo, cxar gxi certe povas doni multe da kursanoj al la E-fako en Karlskoga. Mi faros mian plejeblon por apogi la realigxon de propra kursejo por la movado. Mi ankaw esperas, ke la movadoj en aliaj landoj volas uzi la ejojn por kursoj, renkontigxoj aw turismaj aktivecoj. [...]

La E-movado tamen ne de si mem grandigxas. Cxiuj devas helpi. Ekz. vi povas mone apogi la laboron pri la kursejo en Lesjöfors kaj vi povas instigi amikojn, klubanojn, senlaborulojn, gejunulojn k.a. partopreni en niaj kursoj en Karlskoga.

Por pliaj informoj kontaktu: Lars Forsman, Karlskoga Popola Altlernejo pf. 192. SE-691 24 Karlskoga. Tel: 0586-646 00, 646 14 Fakso: 0586-646 22

Law la informoj de Lars Forman, gvidanto de la E-fako

 

Svislando

Programoj de La Chaux-de-Fonds (Postiers 27 - CP 779 - CH-2301)

Kulturaj monatfinoj kun prestigxaj prelegantoj en 1997

25-26.01 (Daniele Vitali), 1-2.03 (Yves Peyraut), 26-27.04 (Ljubomir Trifoncxovski), 17-19.05 (Jacqueline Poux kaj Etsuko Nakazawa), 28-29.06 (Claude Piron), 27-28.09 (Tazio Carlevaro), 25-26.10 (Reinhard Selten), 29-30.11 (Birthe Lapenna)

Someraj Programoj en 1997

15-20.07 (Noëlle Weyeneth), 22-27.07 (Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer) 29.07-03.08 (Speciala programo por familioj), 5-l0.08 (Marco Picasso), 12-17.08 (Speciala kurso okaze de la mondkongreso de speleologio), 19-24.08 (Gian Carlo Fighiera)

Paralele cxiam okazos kursoj en diversaj niveloj fare de internacie aktivaj instruistoj.

 

Usono

Mirinda kursaro - persona raporto pri la pasintjara E-kursaro

"La kutima somera E-kursaro cxe la Sxtata Universitato de San-Francisko okazis cxi-jare de la 24-a de junio gxis la 12-a de julio 1996. Estis la 28-a sinsekva jaro en kiu Cathy Schultz sukcesis organizi la kursaron kiu estas konata tra la esperantista mondo.

La proksimume 45 studantoj plejparte venis el Usono, sed ankaw el Belizo, Brazilo, Danio, Japanio, Kanado, Kostariko kaj Meksiko. La tri instruistoj venis el Usono (Derek Roff), Hungario (Katalin Smidgxliusz) kaj Japanio (Kitagawa Hisasxi). Tio estis law la ofte plenumita tradicio ke unu instruisto venu el Ewropo kaj unu el Azio.

Lawagxe la studantoj variis de dekkelkjaruloj gxis emeritoj. Per antawtesto oni dividis la studantojn en kvar grupojn law lingvonivelo. Ili frekventis la klascxambron dum tri horoj cxiutage - aw matene aw posttagmeze - law nivelo, kaj por hejmtaskoj ili povis utiligi la tempon kiam ili ne estis en la klascxambro. Ekzistis la ebleco cxeesti instrusesiojn de ankaw alia nivelo, kiel tion faris kelkaj.

Inter aliaj aferoj, Derek Roff kondukis siajn studantojn al la komputila laboratorio kaj provizis al ili sporton pri uzo de komputilaj programoj por memlernado de E-o kaj pri eniro en la Tut-Tera-Teksajxon (WWW aw "world wibe web") de la Inter-Reto por aliri Esperantan informon. Katalin Smidéliusz estis la cxefa instruisto de la komencantoj - kiujn sxi instruis Cseh-metode - sed sxi instruis ankaw alinivelajn studantojn pri la arto awskulti kaj pri kelkaj tiklaj demandoj de la gramatiko. [...] ... la studantoj vere logxis kaj vivis dum la semajnoj en Esperantujo. Je la fino ecx la komencantoj babilis Esperante."

Stecxjo Norwell, (4-a nivelo), Kanado

Informoj pri la kursoj en 1997

La 28-a E-Kursaro cxe San-Franciska Sxtata Universitato okazos inter la 23-a de junio kaj 11-a de julio 1997. La intensiva trisemajna kursaro permesos rapidan progreson al studantoj de komencantaj gxis progresintaj niveloj, kaj profundigos la sciojn de spertuloj. Ni arangxos specialan programon dum la lasta semajno (7-11 julio), kiu kombinos interesajn prelegojn kaj diskutojn kun turismaj eblecoj. Tiu seminario celas e-istojn, kiuj deziras viziti la kursaron kaj la plej belan urbon de Usono, survoje al la UK en Awstralio. La Jara Kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) okazos en San-Francisko dum semajnfino post la kursaro kaj antaw la UK.

Temoj por la kursaro inkluzivos lingvistikajn aspektojn de E-o, literaturo, kaj kreado de lernmaterialoj. Instruos en kvar niveloj (baza, meza, progresinta kaj supera) D-ro Grant Goodall, profesoro pri lingvistiko cxe la Universitato de Teksaso en El Paso (UTEP), Derek Roff, kiu kreas perkomputilajn instru-materialojn por la lingvo-departamentoj de la Universitato de Nova Meksiko, kaj Trevor Steele, konata verkisto kaj profesia instruisto de E-o el Awstralio. Dorothy Stermer kunordigos la varian kaj distran eksterklasan programon. Ni atendas specilajn prezentojn de Orlando Raola el Kubo kaj Aleksandro Schlayfer el Sovetio (nun ambaw logxantaj en Usono).

Studantoj akiros tri studhorojn de universitata kredito. La kosto de la kursaro estos 420 USD. Logxado kun mangxoj dum la kursaro kaj semajnfinoj estos proksimume 450 USD. Studantoj de la unu-semajna programo pagos trionon. Stipendioj haveblas. Por plia informo, kontaktu:

Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, CA 84010, tel 415/342-1796, aw per e-posxto Derek Roff derek@unm.edu

Derek Roff, Language Learning Center, Ortega Hall Rm 129, University of New Mexico, Tel. 505/ 277-4804. Fakso: 505/ 277-3885

 

Uzbekistano

Spertoj de uzbeka kolego pri instruado de E-o al infanoj

NdlR - Nia uzbeka reprezentanto regule dissendas siajn cirkulerojn, kiujn lastatempe li nomas Babilado. La sekva fragmento devenas el Babilado 3.

[...] "Mi elrevigxis pri instruado de etuloj pri E-o en tiu aspekto, kiel gxi estis permesita al mi en 1a liceo t.e. unu horon semajne. La 7-9-jaruloj deziras nenion studi serioze. Ili simple ne kapablas tion fari. Oni devas instrui ilin pri cxio en luda formo. Por instrui la lingvon en luda formo oni devas havi almenaw tri horojn semajne. Sed la lernejaj awtoritatoj ne permesas tion. Mia dujara E-instruado al la etuloj donis nulan rezulton. Jes, la unuan jaron mi instruis nur E-on en du klasoj unuhore semajne. Por la sekva jaro aldonigxis la angla. Jes, multaj miaj infanoj pli rapide ekposedis la anglan kaj atingis senpene siajn samagxulojn, kiuj ne studis E-on. Tion ne rimarkis la lernejaj awtoritatoj. Sed diri la veron, la plejparto de miaj infanoj studas la lingvojn (ankaw E-on!) sen granda entuziasmo, cxar ili ne estas uzataj cxiutage, praktike, ankaw la angla kun sia magra lawprograma vortprovizo por la unua jaro. Mi decidis sxangxi la taktikon pri la E-instruado, sed pri tio mi rakontos iom sube. La plej grava estas tio, ke la infanoj de mi nun lernas E-on ne devige, kiel tio estis en la lernejo. La infanoj studas la lingvon volonte kaj por la deziro koresponde amikigxi. [...]

Mi trovis en la apudeco centron de infana tempopasigejo (mi mem elpensis tiun nomon - gxi nomatas iom aliel). Tie mi arangxis E-kurseton por lernejanoj, sed mi nomis gxin Klubo de internacia koresponda amikado aw amika korespondado. La infanoj venis a1 mi por skribi leterojn al alilandanoj. Pro tio, mi devas diri, ke mi havas multajn E-lernantojn, kiuj kun plezuro amike korespondas. Ili estas 8-16-jaruloj. Nun mi instruas en tri lernejoj kaj planas viziti la kvaran, kie mi proponos E-instruadon, sed mi ne nomas tion E-instruado, sed Klubo de .... Cxie mi uzas en la komenca stadio de la lernado mian lernolibron. La libro estas tre sukcesa por la infanoj diversagxaj. Kvankam mi planis gxin nur por la etuloj.

Mi opinias, malgxusta insisto, ke la komencantaj esp-istoj nepre skribu mem en E-o. Estas granda peno skribi en la fremda lingvo. Kaj cxiu peno estas problemo, kaj neniu problemo vokas plezuron kaj volonton. En la unua etapo mi mem tradukas la infanajn nacilingvajn leterojn. Estas interese por miaj infanoj, ke sub la nacilingvaj vortoj aperu ilia esperanta ekvivalento. Tie1 la lernantoj vidas kiel aspektas kaj iom konatigxas pri alia lingvo. Same la aliaj pri la rusa. Nun jam ses miaj geknaboj post 3-4-monata lingvostudado memstare skribas siajn leterojn. Kaj mi multe fieras pri ili. Preskaw cxiuj regulaj vizitantoj de la kursoj legas la venintajn leterojn sen mia helpo. La infanoj estas en tiu agxo, kiam ili sercxas novajn amikojn, cxar la malnovaj estas tro konataj kaj iom tedaj, kaj la novaj, malproksimaj amikoj sxajnas multe pli interesaj kaj iom romantikaj. Pro tio ili deziregas korespondi kun aliaj landoj, sed post ricevo de leteroj iuj el ili ne sxatas respondi, ne scias, kion respondi, ne sentas respondecon, ne komprenas, ke tia sama infano atendas lian (sxian) leteron sur la alia punkto de la planedo. Plenkreskulo devas memorigi ilin pri tio! Tiu plenkreskulo povas esti instruisto, patr(in)o aw alia bonvolulo. Estas tre GRAVE, ke la leteroj de ni venu a1 la adreso de la klaso, instruisto, plenkreskulo. Kaj la infano ricevu siajn leterojn en la lernejo, de la plenkreskulo. Tiam la korespondado estos kontrolata kaj akcelata. Cxar se iu infano rifuzos plu skribi leterojn, iu alia skribu al mia lernanto. Ankaw mi zorgos, ke via lernanto cxiam havu leteramikon. Iom post iom la infanoj alkutimigxas al la koresponda disciplino kaj farigxas respondecaj." [...]

Ewgeno S. Perevertajlo, ab/k 140, Pocxtamt, UZ-700000 Tasxkento, Uzbekistano, tel: 57 24 87, retadreso: eugeny@esper.gimli.com

**********************************

 

PROJEKTO-KLERA (profesia formado de E-kursistoj)

(Meditado okaze de bona, porinstruada programo)

 

La novajxo:

Somere 1996 efektivigxis la du plej intensaj etapoj de fruktodona programo PROJEKTO - KLERA, kadre de kiu 7 entuziasmaj samideaninoj ricevis profundan kaj profesian formadon rilate E-gramatikon, (inter)-lingvistikon, literaturon, movadhistorion, ideologion kaj metodologion. La iniciato celis mem produkti proprajn kursgvidantojn kaj per tio fari pasxon, kiun ILEI nuntempe pro financaj (kaj eble aliaj) mankoj neglektas.

La novaj kursistoj jam ekagis gvidante plurajn kursojn kaj programojn, organizitajn de la iniciatintoj kaj finacintoj de la projekto.

Aldonaj klarigoj:

La ideo de LF-koop trovi, eduki kaj laborigi proprajn kursistojn estis plur-vidpunkte bona investo.

La koncepto "kursisto" estas pli ol tradicia lingvoinstruisto. La trejnitaj discxiploj krom instruado de Esperanto estas kapablaj law personaj interesigxoj ankaw prelegi pri diversaj temoj, gvidi specialajn fakajn programojn.

La partoprenintoj (kies lingvonivelo de E-o devis estis bona, kaj ili devis koni almenaw unu alian fremdan lingvon krom la gepatra) devenis el du grupoj. La malnovaj stabanoj de LF-koop estis spertaj rilate movadajn aferojn, dum la studentoj de la Pedagogia Altlernejo de Szombathely havis lingvoinstruistan praktikon. La teoriajn prelegojn kaj la praktikajn ekzercojn la kandidatoj cxeestis parte kune, parte law antawa prepariteco.

La dufoje unusemajnan intensan cxeestan programon (unu semajno en Budapesxto, unu en La Chaux-de Fonds) kompletigis plurmonata malcxeesta formado, law programita plano kun pluraj individuaj taskoj. La formado dedicxis grandan atenton por la praktiko de la instruado. La kandidatoj prezentis plurajn modellecion(er)ojn, solvis vivsimilajn dumkursajn situaciojn, kolektis kaj preparis propran ilaron por la lingvoinstruado kaj skizis komunan koncepton por eventuala kursmaterialo.

Kvankam fine de awgusto la partoprenintoj estis taksataj kapablaj por instrui E-on al diversnacia kursaro kaj kelkaj jam provis sin ankaw en fakaj programoj, LF-koop ne opinias la projekton finita. La cxefaj trejnistoj Giorgio Silfer kaj Katalin Smidgxliusz kontinue zorgas pri la plua formado de la discxiploj, provizas ilin per legind(end)ajxoj, ekzercoj kaj apartaj taskoj por plivastigi iliajn konojn kaj spertojn.

La meditado:

Kial mi helpis ellabori kaj efektivigi la programon de la projekto? Estis tri cxefaj kialoj.

Unue: ja en mia altlernejo, sub miaj manoj formigxis pluraj bonkapablaj kaj entuziasmaj esperantistoj, kiuj post la diplomigxo, manke de spertoj kaj ebloj en Esperantio, povontus perdigxi, kaj mi bedawris la investitajn energiojn.

Due: mi gxojis, ke trovigxis organizo, preta investi por trejni propran armeon, ja por la "soldatoj" la partopreno estis preskaw senpaga.

De longa tempo ne placxas al mi la ideo, ke en nia movado la batalantoj de/por la komuna ideo devas investi tro da mono (krom la energio kaj libertempo) por disvastigi nian lingvon.

Trie: mi ne sxatas, ke E-on rajtas kaj kuragxas instrui kiu ajn sen bona lingva kaj kultura preparo. Estas bedawrinda manko, ke ILEI ne povas dedicxi pli da energio kaj mono por organizita formado, profesia ekzamenado, registrado kaj plua trejnado de kvalifikitaj, jam praktikantaj E-instruistoj.

Pli kaj pli ofte oni sentas la bezonon de metodologiaj kursoj.

Por plenumi la mankon nur mi mem lastatempe gvidis (krom la tradiciaj Cseh-metodaj) plurajn metodologiajn seminariojn law la mendo de lokaj kaj regionaj asocioj, kulturcentroj en Norvegio, Pollando, Germanio, Danio, plurfoje ankaw en Francio. Plej ofte la organizantoj akiris la financan bazon por tiuj seminarioj helpe de fondusoj. En la programoj partoprenis cxiam inter 15-20 instruemaj samideanoj, plejparte el la pli juna generacio. La seminarioj dawris gxenerale unu plensxtopitan semajnon kaj la partoprenintoj de la (ne-Cseh-aj) gxeneralaj metodikaj trejnadoj post diligenta laboro devis kontentigxis "nur" pri la akiritaj scioj kaj spertoj.

Mi ofte bedawris, ke mi ne povas premii ilin per oficiala atesto, aprobita de la ILEI-estraro. Mi konscie uzis la vorton "atesto" kaj ne "diplomo", ja ecx plensxtopita semajno ne povas suficxi por alproprigi la sekretojn de tiu profesio (sincere dirite de neniu), sed atesto povas pruvi pasxojn sur tiu malglata vojo.

Konkludo kaj demandoj:

PROJEKTO - KLERA klopodas modele kaj altnivele zorgi pri la kursistaj bezonoj de LF-koop, espereble je kontentigxo kaj klerigxo de multaj samideanoj.

Sed kiu(j) zorgos pri la trejnado de E-instruistoj por la (ideologie kaj geografie) aliaj partoj de Esperantio? Cxu cxiu organizo solvu tion law propraj spertoj kaj ebloj, sen la kunordiga helpo kaj aprobo de ILEI? Cxu ne estus bone law organizita formo altigi nian prestigxon je profesia nivelo?

Kiel vi vidas nian estontecon rilate la instruadon de nia lingvo?

Viajn reagojn ni atendas je la adresoj de la redakcio de IPR.

dr. Katalin Smidéliusz, metodikisto

****************************

Sabine Trenner - Erika Tóth

Spertoj de internacia infana intersxangxo

[NdlR - Erika el Hungario estas instruistino kaj studas la germanan lingvon, Sabine kaj Christian venas el Germanio. Sabine studas socialan pedagogion, Christian psikologion. Erika kaj Sabine hejme gvidas E-kursojn por bazlernejanoj, 7 - 12 jaragxaj.]

 

Somere 1995 ni kunvenis por konkrete priparoli la kunlaboron: organizi junularan intersxangxon en niaj du landoj kun niaj idoj. Financado, datoj kaj lokoj de la renkontigxoj, nombro kaj agxo de la partoprenantoj... pri tio ni rapide interkonsentis. Temon por la programo, por akiri subvenciojn kaj por havi specialan kadron, kiu donu al la renkontigxoj kroman sencon, ni trovis en "kulturo kaj tradicio".

La unua etapo de nia duparta projekto nun jam estas pasinteco. Ni renkontigxis de la 6a gxis 12a de aprilo 1996 en Budapesxto. La dua renkontigxo okazos de la 4-a gxis 11-a de oktobro en Brandenburgio.

Ni volas per tiu cxi artikolo doni malgrandan superrigardon pri la arangxo kaj kuragxigi tiujn, kiuj revas pri vigligo de internacia infana interýangxo, sed hezitas fari la unuan pasxon.

Financado:

Subvencion ni ricevis de la Germana Federacia Ministerio pri Familio, Senioroj, Virinoj kaj Junularo. Tio koncernas parte vojagxkostan subvencion al Hungario kaj restadkostojn en Germanio. La germanaj infanoj krome devis pagi partopren-kotizon. Per tiu partoprenkotizo ni ebligos por cxiuj infanoj la restadon en Germanio kaj pagos la preparajn, asekurajn kaj programajn kostojn.

En Hungario la renkontigxon subvenciis la Centra Junulara Fondajxo de la hungara ministerio pri klerigado. Per tiu subvencio malpliigxos la vojagxkostoj al Germanio. La hungaran restadon pagis la gepatroj kaj la lerneja fondajxo.

Cxefaj celoj de la renkontighoj estas:

+ krei grupan senton dum la renkontigxoj, por ke estonte kresku partnera amikeco,

+ malaperigi iliajn timojn pri fremdajxoj kaj fremduloj,

+ konatigi ilin kun alia vivcirkonstancoj kaj kulturoj de homoj,

+ ebligi al ili, sentime kaj gxoje uzi la fresxe lernitan lingvon.

E-instruadon ni metis en la lastan lokon, cxar laú ni la plenumo de la unuaj celoj estas kondicxo por la volontula realigo de la lasta.

Partoprenantoj:

Niaj "viktimoj", dek geknaboj el Gyál (Hungario), 11-13 jaragxaj kaj naú geknaboj el diversaj regionoj de la federacia lando Brandenburgio (Germanio), almenaú ion antaúe sciis pri E-o. La germanaj infanoj partoprenis minimume unu ferian E-tendaron kaj tie sekvis E-kurseton. Sed ili plejparte ne estas en lokaj grupoj, sekve nur neregule havas la eblecon, uzi kaj lerni E-on. La hungaraj geknaboj lernas la germanan en lernejo kaj krome havis kelkajn E-lecionojn. Sekve la E-lingva nivelo ne estis alta.

Komuna planado kaj demokratia gvidstilo

Dum grupaj kunvenoj kaj en Gyál kaj en Potsdam la infanoj preparigxis al la evento. La gelernantoj interkonatigxis kun la programo, aldonis ideojn kaj transprenis specialajn taskojn, per kiuj ili volis kontribui al la arangxo. Versxajne tiu cxi fazo ebligis al la infanoj senti la arangxon propra, kies sukceso, etoso, vigleco dependas cxefe de ili mem.

La grupojn (aú - en Budapesxto poste- la grupon) ni gvidis laú la demokratia stilo. Kompreneble kelkajn nesxoveblajn kadrajn kondicxojn ni cxiuj devis akcepti. Demokratia stilo signifas, ne ni donis multajn ordonojn, sed la infanoj mem rajtis decidi pri la plejmulto de la programa enhavo kaj pri organizaj aferoj. Diskuto kaj interkonsento inter la infanoj kaj la plenkreskuloj pri farendajxoj tute ne estis la problemoj. Kontraúe: ni havis la impreson, ke tiuj - por ili nekutimaj - kundecideblecoj instigis ilin al pli granda transpreno de respondeco. Eble tial ni sukcesis fari unu grupon el la antaúaj du dum relative mallonga tempo.

Rolo de ludoj kiel "metodikiloj"

Por atingi tiujn celojn ni volis - apud interesa tema programo - uzi plejparte ludojn. Tiujn ni elektis por la grupiga procedo laú jenaj kriterioj:

+ la ludoj ebligu pozitivan sperton, trovante komunajxojn,

+ ili estu interesaj kaj gxojigaj,

+ ili ebligu la maloftan uzon de nacia lingvo,

+ ili devigu la infanojn al kunlaboro.

Per tiuj ludoj ni volis i.a. malaperigi timojn kaj malcertecojn, doni kontakt-eblecojn kaj krei agrablan enirmanieron en la teman programon.

Kompreneble la "eniro" kaj "varmigxo" okazis helpe de interkonatigaj ludoj. Tiuj devis plenumi ankoraú aliajn kondicxojn, ne nur la supre menciitajn:

+ ili ebligu, ke cxiu relative facile povus kunludi,

+ ili ne estu komplikaj,

+ sen granda pripenso cxiu povu spontane ekparoli, se necesas,

+ ili ne estu tedaj kaj longdaúraj.

La interkonatigxon ni komencis per simplaj cirklaj ludoj, dum kiuj cxiu sin prezentas per nomo kaj movo. Cxiuj en la cirklo devas ripeti nomon kaj movon. Tiu ludo estas konata, tial ni ne volas mencii ankoraú la diversajn variantojn, kiujn ni elprovis. Sekvis intervjuoj. Cxiu devis intervjui nekonatulon kaj poste prezenti tiun al la tuta grupo. Ni permesis uzi iun ajn lingvon por la intervjuo kaj por la prezentado kaj ni surprizigxis, kiam la unuaj komencis prezenti la partneron uzante E-on(!). Sekvis kromaj cirklaj ludoj, sed la unua timo jam sxajne estis for. Ni daúrigis per konkurso en du miksitaj grupoj. Necesis diveni diversajn "kvalitojn" de la alia grupo. Ni demandis pri la komuna grandeco de la grupoj, pri la nombro de lernitaj lingvoj, pri la kuna agxo... por plenumi tiujn taskojn necesis nepre interparoli kaj diskuti. Por klarigi la taskojn ni devis de tempo al tempo traduki al la naciaj lingvoj, sed tio tute ne gxenis.

Kiel agrabla fino de la unua ludrondo kaj bona enirejo en la teman programon sekvis la sercxado de paskaj ovoj kaj dolcxajxoj. Tiujn ajxojn la germanaj infanoj matene kasxis. Tiu germana tradicio estis granda surprizo por la hungaroj, kiuj devis sercxi. Poste ni ricevis informojn pri la hungaraj paskaj tradicioj kaj cxiu ricevis ornamitan ovon.

Ni speciale preparis por la unua vespero tielnomatan "planludon", kiu garantiis al cxiu sukceson, sed kies fina rezulto estas atingebla nur el la kunlaboro de la unuopaj grupoj. La luda enhavo laú kadra rakonto harmoniis kun la paska festo. Pluse la geknaboj, laú surloke preparitaj fotoj kaj mapetoj, pli bone konatigxis kun la renkontejo, orientigxis tie. Ni dividis la infanojn al kvar grupoj. Tiuj grupoj estis hungare/germane miksitaj. Denove montrigxis, ke ili kune, sen nia interpretista helpo, bonege kapablis interkomuniki kaj ecx esprimi la problemojn kaj solvi la taskojn.

Dum la sekvaj tagoj ni ensxovis cxiam novajn ludojn. Temis parte pri senkonkurencaj ludoj, parte pri konkursaj sportludoj, parte pri paroligaj aú kunlaborigaj. Pri la uzo de nuraj lingvaj ludoj ni rezignis.

Problemetoj...kaj fino

Gravajn problemojn, instigi la infanojn al ludado, ni ne havis. La germanoj kutimas ludi. La hungaraj knaboj komence estis iomete retirigxemaj. Eble, cxar ankoraú ne klaris, kiu el la grupo estos la "cxefo" inter la gejunuloj, eble, por montri, ke ili jam estas tro plenkreskaj por ludi...

La cxefa "inicianto" de iuj bojkot-provoj cxiam havis la gvidantan rolon en la gxisnunaj grupoj (klaso, tendaro ktp.): li estis la plej kapabla, lerta (kaj diable, ecx inter la knabinoj la plej "sukcesa".) Sxajne la unuan fojon li spertis, ke ne cxiam estas tio evidenta. Li renkontis samkapablajn, -sukcesajn knabojn kaj sxokigxite pri tio li elektis la "bojkot-teknikon", kiun la aliaj hungaraj knaboj sekvis. Bonsxance ne longe! Kiam li restis sola bojkotanto, li (pli malpli sukcese) akceptis la por li novan situacion kaj farigxis grupano.

Tio okazis en tiu tago, kiun ni pasigis en la vilagxo Gyál. Posttagmeze kaj vespere cxiu hungara infano havis gaston el Germanio hejme. Tio estis la lasta tusxeto, kiu ebligis al la knaboj transsalti la kontaktan barilon.

Fakte estas tiel, ke ekde la unua tago ni ne havis gravajn problemojn kun la idoj. Ecx se okazis, ke iu el ni ne povis cxeesti, neniajn kverelojn ni devis poste klarigi, ne havis malfacilajxojn pro la disciplino. En la grupo regis de komenco relative bona etoso kaj la grupoj sxajnis al eksteruloj esti nur unu grupo.

Se ni memoras la scenojn, kiuj okazis en la stacidomo, kiam la germanoj devis hejmenveturi, se ni rememoras la gxojigan esperon en la okuloj de niaj infanoj, ke la hungaroj venos oktobre al Brandenburgio, tiam ni certas, ke ne nur ideale kunlaboranta teamo, bonaj kondicxoj kaj bone preparita programo kreis tiun etoson, sed "kulpas" ankaú la cele uzataj metodoj de la luda pedagogio kaj la harmonio en la kunagado kun niaj idoj.

Erika Tóth, HU- 1182 Budapest, Halom u. 61/B

Sabine Trenner, DE -10249 Berlin, Ebertystr. 46

 *********************************************

 

Protokolo de Vanelkibico

[NdlR - Ni volas prezenti al vi la sekvajn protokolojn pri iu Esperanta arangxo. La skribinto, Vanelkibico, vivas ekstere de nia movado. Bona ebleco konstati, kiamaniere la ekstera mondo nin vidas. Hazarde, el sekreta fonto, ni ricevis la skribajxojn. Mem prijugxu!]

 

Protokolo de Vanelkibico. Parto III/1

Estas la tielnomita tria metodika seminario de la E-Junularo Brandenburgio- Berlino. Mi eksciis el regiona gazeto pri gxi. Min interesas, cxu tiuj adeptoj de la lingvo E-o sukcesos iam ajn subfosi la firmajn grundojn de la germana lingvo. Tial mi intencas observi ilin.

Jxawde, 31-a de oktobro 1996. Berlino, Germanio. 11-a horo antawtagmeze, en iama infana tendaro. Kolektigxis 14 personoj el Pollando, Germanio, Anglio, Hungario. Cxefino de komenco estas iu Katalin Smidéliusz, hungarino. Lawdire la aliaj volas lerni instruadi la Internacian Lingvon. Evidente kelkaj jam instruis. Oni povas awdi ion pri intersxangxoj de kursgvidantoj el Varsovio kaj Berlino, kiuj dufoje okazis kiel rezulto de la maja seminario. Ili parolas pri A- kaj B-seminario law Cseh-metodo, kiun ili nun partoprenas aw dawrigas.

Cxirkawitaj de dikaj libroj ili prezentas unu la alian. Ili regas la lingvon bone - law mia kompreno.

16-a horo. Ili nun ecx ludas! Dancas iun "Hoki-Koki"-dancon tiamaniere lernante korpajn partojn.

17-a horo. Sxvitante ili skribas teston pri gramatiko.

18-a horo. Jam awdeblas vocxoj, cxar estas tro da gramatiko.

20-a horo. Ili organizas iun spektaklon. Rolludojn.

22-a horo. En kabano iu sidas kaj preparas ludojn por la sekva tago.

 

Protokolo de Vanelkibico. Parto III/2

Vendrede, 1-a de novembro. Sama loko. 8-a horo matene.

Alvenis grupo de 6 gejunuloj el Varsovio. Łajnas, ke cxiu konas cxiun. Estas nun jam 20 personoj. Jes, evidente tiu internacia sekto bone kaj intense kunlaboras.

9-a horo. Denove ludoj. Poste gramatiko. La A-grupo analizas filmon pri la sekreta metodo. La B-grupo dume provas trovi vojon el la "nebulitivo".

Subite felicxa ekkrio! Iu eltrovis, ke mankas ne bezonas akuzativon.

15-a horo. Modela leciono de unu el la cxe-adeptoj. Preskaw cxiuj kusxas ridegante sub la segxoj. Ili ne sciis, ke Zamenhof havis hejme fisxojn, kiuj parolis E-on. Nur pro ili la okultisto okularisto eltrovis la akuzativon de la rekta objekto. Mi nepre devas aldoni la rakonton, por montri, kiel dangxere povos esti, lasi ilin eltrovi klarigojn por gramatikajxoj: "La fisxoj Pawlo kaj Petro nagxas en la baseno. Pawlo malsategas. Vidante Petron, Pawlo gxin emas tuj formangxi. Petro krias: "Vi mangxas. Mi ne volas esti via..." Kompreneble Petro ne fugxis suficxe rapide, tial gxi nur povis krii: "Vi mangxas mi n..." kaj la reston forglutis Pawlo. Tiamaniere ekestis la akuzativo.

17-a horo. B-anoj skribas teston pri la verda apostolo Cseh. El la enhavo: "... A. Cseh estas al ni pli proksima ol sinjoro Apud ankaw tial, cxar iu apud estas pli for ol cxe ..." Poste ili ludas.

20-a horo. B-anoj gramatikumas. A-anoj preparas modelajn lecionojn.

23-a horo. B-anoj gramatikumas. Iu eltrovis la veran "fatalitivon".

3-a horo de la sekva tago. Kelkaj noktaj fantomoj pridiskutas "fraz-ologion". Aliaj kreas revante modelajn lecionojn. La cxefino forjxetas sian rugxan globkrajonon, sxovas la kontrolitajn testojn en iun angulon kaj iras dormi.

 

Protokolo de Vanelkibico. Parto III/3

Sabate, 2-a de novembro. Sama loko. 9-a horo matene.

Dum la vortfarado ili konstatis, ke libertempo ne rajtas ekzisti en E-o.

11-a horo. Modelaj lecionoj. Bedawrinde la fisxoj jam estas formangxitaj.

14-a horo. B-anoj gramatikumas kaj prikritikas diversajn lingvajn stilojn. La aliaj A-umas, analizas filmojn aw preparas modelajn lecionojn.

17-a horo. Protesto pro testo pri metodiko. Sed la B-anoj devas esti turmentataj, alikaze ili eble pensas, ke tamen ekzistas libertempo. La A-anoj ankoraw ne konas la vortfaradon kaj havas libertempon.

19-a horo: Gramatikumante iu eltrovas ke elipsaj frazoj estas tiuj, kiujn oni konstruas tiel, ke la posta leganto devas uzi sian fantazion, por aldoni enhavon. A-anoj preparas modelajn lecionojn.

22-a horo. Kelkaj kreas verve novajn gramatikajn terminojn. A-anoj Mazi-umas.

2-a horo de la sekva tago. Pro sufiksoidoj suficxas al iuj idoj la strebado kaj kelkaj kusxas cxe kaj apud PIV kaj PAG en la litoj.

3-a horo. Mihail elsxaltas la lumon kaj iras dormi. Katalin provas decxifri la lastajn testojn.

 

Protokolo de Vanelkibico. Parto III/4

Dimancxe, 3-a de novembro. Sama loko. 9-a horo matene.

Ili devas skribi teston pri gramatiko. Nun evidentigxas vere, ke "fatalitivo" estas alia vorto por ekzameno. Ili konstruas multajn elipsajn frazojn, konsciante pri la fantaziaj kapabloj de la cxe-fino. La aliaj preparas modelajn lecionojn.

12-a horo. Post la forvisxo de la elsxvitita akvo la A-anoj prezentas la modelajn lecionojn. Konkludo: por igxi Cseh-instruisto oni bezonas pli ol volon. Ne kvanto, sed kvalito validas. La plej junaj, 16 kaj 18 jaragxaj, sukcesas.

14-a horo. Disdono de dokumentoj. Dum la seminario bakigxis novaj Cseh-instruisto-kandidatoj. Du faris la A-ekzamenon, ok sukcesis venki la B-fatalitivon.

16-a horo. La unuan fojon oni povas vidi kelkajn el la partoprenantoj cxe la bordo de apuda lago, kie ili kvin minutojn restas, por poste adiawi.

Seminara resumo. Mi jam awdis, ke kelkaj el ili volas nepre sercxi la perditan aperitivon. Lawdire gxi estas alia formo de konversacio kaj konservacio. Mi ne scias. Sed mi vidas, ke jen dangxero por la estonteco povus kreski, cxar tiuj falsaj sektanoj volas dawrigi la internacian laboron. La meza agxo de la A-sukcesintoj estas nur 17 jaroj! Tiu de la B-anoj 27! Ili havas ankoraw multajn jarojn, kiujn ili povus uzi, subfosi la naciajn lingvojn! Mi esperas, ke tiu malsaneco ne famigxos.

******************************************

 

Reagoj al...

Golden, Declerck, Macioszek - IPR 95-96

"Mi ne konsentas kun la plejparto de viaj verkintoj pri la propono de Akademiano Bernard Golden. Mi trovas lian proponon lawfundamenta, cxar la Legxo de Ekonomio ("...se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu cxi sufikso povas esti eljxetata kiel neutila kaj nenecesa." Oficiala Gazeto, majo, 1913 - de nun "LE") estas fundamenta kaj permesas la forigon de sufiksoj sen la allaso de io konfuza.

Esprimoj kiaj "la fenestro fermas" kaj "la tasko finas" ne estas dusencaj, nur elmontro de LE aganta sur "la fenestro fermigxas" kaj "la tasko finigxas". Jam ekzistas la duobla esprimpovo de verboj kiaj "danci, mangxi" ktp.; Golden simple aldonas al tiu klaso de verboj duoble transitivaj-netransitivaj (de nun "(n)tr") subklason de tiaj verboj, kies gramatike transitivaj objektoj (same kiel la subjektoj de "danci", ktp.) servu kiel netransitivaj subjektoj.

Tio aplikigxas nur al pure unusencaj kazoj; restas la kutimaj esprimoj por aliaj kazoj (ekz. "naski"), do, la kategorio de tiaj verboj malmultigxas dum kreskas la nombro de simplaj (n)tr-aj verboj. Ju malpli da finajxoj -ig- kaj -igx-, des pli da simpleco kaj lernebleco de E-o.

Simpla lernebleco estas grava argumento por E-o. S-ano Declerck (IPR 3/96, p. 20-30) plendas pri malpli da precizeco; precizeco ja estas virto, sed simpla lernebleco estas pli grava en E-o. Oni rimarkas, ke law PIV "remi" estas pure netransitiva verbo; mi trovas "li remas boaton" pli simpla, pli eleganta, pli facile komprenebla, kaj pli facile lernebla ol "la boato estas remigata de li". Ne levu demandon pri francismo aw anglismo en E-o sed nur pri esprimpovo. Kaj uzu la kutimajn sufiksojn en kazoj de dubo aw ebla malprecizeteco.

La proponojn de Macioszek mi trovas ridindaj, sed ecx liaj tordaj, malelegantaj frazoj trovas admiron cxe s-ano Nordin (IPR 3/96, p. 31). Mi mem ne akceptus tiajn proponojn, cxar mi konsentas al la Zamenhofa sagxeco eviti la gramatikan uzon de vortordo. Eble kelkaj samideanoj ne scias, ke ne ekzistas universale konsentita vortordo. Do, cxiu propono meritas ie konsideron, se nur por rebato.

Serioza akademiana propono meritas diskuton en IPR. La Esperanta verbo estas tre kompleksa. La manko de klara ekstera signo pri transitiveco aw netransitiveco estas fusxo en iu planlingvo. Tiu fusxo estas fundamenta kaj ne facile korektebla de nia Akademio. Gxi kondukas al la instruado de longaj listoj de verboj transitivaj aw netransitivaj aw (n)tr-aj kun aparta atento al "falsaj amikoj" el la lernanta nacilingva verbaro. Tia instruado estas tiom konfuza kiom tiu de nacilingva instruado, tiel, malrekomendo por la supereco de E-o.

Ni danku al Akademiano Golden por simpligo de tiuj listoj. Ecx se ne vaste akceptitaj, liaj proponoj montru la vojon al pli da provoj je la marcxo de la Esperanta verbo. 

Arnold Victor, Nov-jorkurbo

arvimide@mars.superlink.net

 

La Esplor-kreiva vojo... IPR 96/4 p. 26-27.

De kiam mi donis la recenzotan ekzempleron al Stefan la aferoj iom sangxigxis. Tiel la prezo nun estas 9 NLG plus sendokostoj, kaj la verko estas nur acxetebla cxe la libroservo de UEA en Rotterdam.

Pri rekta persona sperto mi sciigas, ke mi pretas gvidi seminariojn por eduki instruantojn en la Esplor-kreivan medion. La Esperanto kurso enhavas 22 kartojn, A4 kaj A0 formataj, kiujn interesigxantoj rajtas kopii. La kurso pleje tawgas por lernantoj kiuj jam iom regas iun fremdlingvon. [...]

Une Hukstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB Schoorl, Nederlando

 

Alvokoj de nia sekretario

Invito al E-pedagogoj

ILEI siatempe organizis Internacian pedagogian ekzamenon, kiun sukcese trapasis pluraj dekoj da E-instruantoj (diplomitaj Internaciaj pedagogoj de E-o).

Estus interese scii kiel ili hodiaw utiligas la akiritajn sciojn. La posedantoj de la ekzameno bonvolu turnu sin al la sekretario de ILEI.

ILEI-anoj en la reto

Kiom da ILEI-anoj kaj E-instruantoj estas atingeblaj rete? La respondo estas diskonebla nur post via sinanonco. Sendu mesagxon al la sekretario de ILEI Marija Belosxevicx: Retadreso: Marija.Belosevic@public.srce.hr

Cxiuj kontribuantoj ricevos tutan ret-ILEI-adresaron.

Esperanto en lernolibroj

ILEI dawre kolektas informojn pri la mencio de E-o, Zamenhof, homaranismo kaj aliaj planlingvoj en la diverslandaj lernolibroj (por cxiuj agxoj). Gxis nun la sekretarion de ILEI atingis deko da informoj (i.a. angla, nederlanda, korea, makedona). Bv. sendi kopion, E-resumon kaj bibliografiajn detalojn de la koncernaj tekstoj (informante kiel ili estas utiligataj) al la sekretario de ILEI: Marija Belosxevicx (adreso kovrilo 2) gxis la 10-a de marto 1997.

ILEI- servoj

Se vi estas E-parolanta instruisto pri iu ajn fako kaj deziras kontakti vian samfakulon; se vi estas E-instruanto kaj bezonas konsilojn pri la uzado de diversaj lerniloj (novaj kaj malnovaj); se vi deziras gvidi E-kursojn eksterlande aw gastigi alilandan E-instruanton ILEI pretas helpi al vi!

Sendu vian adreson kaj mallongan priskribon pri la bezono al la sekretario de ILEI.

Korespondpetojn por viaj lernantoj direktu al la adreso de nova redaktoro de Juna amiko: Géza Kurucz, Nyíri u. 11, HU-6000 Kecskemét, Hungario.

Internacia Konkurso pri Modela E-parolo

Ankaw cxi jare gxin organizas ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj. Konkursi rajtas E-lernantoj de 15 gxis 19 jaroj.

Cxiuj instruistoj, kies lernantoj deziras partopreni en la konkurso, informu la organizanton, prof. Ivan Bekavac-Basicx gxis la 3-a de februaro 1997.

Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI

***********************

Al la Sekciestroj kaj Reprezentantoj de ILEI en Ewropo

(Publika letero de Raymond Wyllemann)

Estimataj Kolegoj ,

- 'Ewropo en la klaso', cxu necesas?

- Certe. Sed kion kaj kiel fari?

Ni ne teorumu pri konstruenda Ewropa Komunumo, sed ni montru al la gelernantoj vivantan Ewropon.

Ni helpu la infanojn kaj la gejunulojn por ke ili interkonatigxu, sed unuavice por ke ili ekkonu sin mem, por ke ili akceptu sin kiaj ili estas. La malprava malsxato kaj la neakcepto de si mem estas ja ofte fontoj de netoleremo kaj rasismo. Gravas do ke la gejunuloj lernu la ecaron de la propra kulturo, la morojn de sia regiono, la sociajn kutimojn kaj la politikajn instancojn de sia lando.

Poste ili estos invititaj renkonti la aliajn, ties landon, ekkoni kulturojn, lingvojn... per intersxangxado de leteroj, kasedoj, vizitoj .

Ne povas manki informado pri la ewropaj instancoj, la origino de Ewropo kaj la aktuala plivastigado de la Ewropa Unio.

Tuta programo! Ne nur por la gelernantoj sed unualoke por la geinstruistoj! La unua tasko ja estas la sentivigo de la ewropa dimensio. Por helpi vin ekzistas asocioj, cxe kiuj vi trovas informojn pri ewropa edukado:

PLEASE - Permanent Liaison Committee of European Associations in

Education (Konstanta Interliga Komitato de Ewropaj Asocioj pri Edukado)

Adreso: rue de la Concorde 60, BE-1050 Bruxelles

Tie vi povas informigxi pri i.a.

AEDE: Ewropa Asocio de Geinstruistoj

Koningsholster 64, NL-6573 VV Beek-Ubergen, Nederlando

ATEE: Asocio pri porinstruista edukado en Ewropo

Rue de la Concorde 60, BE-1050 Brussel, Belgio

CEEC: Ewropa Komitato de la Katolika Instruado

Rue de l' Industrie 42/10, BE-1040 Brussel, Belgio

ECNAIS: Ewropa Konsilantaro de Naciaj Asocioj de Sendependaj Lernejoj

Langes Gaard 12 2tv, DK-4200 Slagelse, Danio

ESHA: Asocio de Ewropaj Mezlernejestroj

c/o CEVNO Nassauplein 8, NL-1815 GM Alkmaar, Nederlando

GERFEC: Ewropa Grupigo de Studado kaj Esplorado pri la formado de

Kristanaj Geinstruistoj (Ne hezitu direkti vin al GERFEC, rue Trubner 5 -

preferinde franclingve - FR-67000 Strasbourg fakso 88 36 70 74 aw rekte

al la landa reprezentanto.)

Cxu endas aldoni ke dum la internaciaj renkontigxoj de tiuj asocioj la plej granda malfacilajxo estas la lingva problemo? Ili spertas ja la plurlingvecon de Ewropo.

Tial ni povas proponi E-on kiel solvon. Ni tamen ne altrudigxu. Tiu cxi letero ne estas alvoko por klopodi esperantigi la menciitajn grupojn. Gxia celo estas instigi vin al kunlaborado en la asocio(j) kiu(j) interesas vin, tiel ke vi povas veki intereson pri E-o. Poste, kiam pluraj Esperanto-parolantoj cxeestos la kunvenojn, la internacia lingvo povos esti proponata por helpi al la solvado de la lingvaj problemoj.

Sciigu ke vi ricevis la informojn pri la asocioj per ILEI. Informu viajn kolegojn. Bonvolu sciigi al mi viajn spertojn rilate al cxi tiu agado.

Raymond Wylleman, ILEI-estrarano pri eksteraj rilatoj

August Vermeylenstraat 65, BE-8400 Oostende, Belgio, tel. 059-502708, fakso:0032-59-802342 (por RW), retposxto: van.glabbeke@ontonet.be

******************************

Korekto

En IPR 4/96, sur la 10-a pagxo aperas la erara siglo de SES (Svisa Esperanto Societo) anstataw SIS (Svisa ILEI-Sekcio). Nia redakcio erare "korektis" la originalan tekston. Pardonu! (J.N.)

************************************

Ni kondolencas

La 28-an de septembro 1996 en Sofio mortis Marin Bacev, sperta E-instruisto, membro de ILEI. Li instruis la internacian lingvon i.a. en Francio, Britio, Svislando kaj ekz. 7 monatojn ankaw en Kubo. Dank' al Esperanto li vizitis cx. 30 landojn en Ewropo, partoprenis eksterewropajn Universalajn Kongresojn en Pekino, Seulo, Vankuvero kaj Havano. De aprilo gxis junio 1996 li gvidis plurajn kursojn en Litovio. Restu li en memoro de liaj gelernantoj.

Law informoj de Litova Stelo 4/96 kaj 6/96

 

Leterkesto

"...Koncerne ILEI kaj IPR mi rekomendas, ke ILEI kaj IPR, kunlaborante kun aliaj organizajxoj, estu/restu libera. Gxi kuragxigu instruadon de Esperanto sendepende de desubismaj aw desuprismaj preferoj."

Blazio Vaha, HU-1031 Budapest, Vitorla u. 7. Hungario

 

Ni gratulas

Katalin Smidéliusz en junio 1996 en la budapesxta ELTE universitato kun "summa cum laude" defendis sian doktorigan disertajxon pri esperantologia temo: Propedewtika valoro de Esperanto, favora al la instruadon de la itala lingvo al hungaraj infanoj. Pri la temo IPR publikigis artikolon en la numero 1995/2. La doktoriga ceremonio okazis fine de oktobro 1996. Gratulojn al sxi!

*******************

Recenzoj:

Esperanto-Testlibro (ne nur) por hungaroj

Ankoraw en la jaro 1995 aperis la dua, reverkita kaj kompletigita "Eszperantó Tesztkönyv CXllami Nyelvvizsgához" (Esperanto-Testlibro por Łtata Lingvo-ekzameno), verko de d-ro Béla Mészáros - reviziita de Tibor Papp. La 100-pagxan (A/5) plastoringe binditan kajeron eldonis Debrecena Bulteno (DB).

Jen gxia okulfrape ricxa enhavo: Enkonduko - Gramatika resumo (de E-o) - 500 testofrazoj (kompletigendaj per unu el kvar donitaj solvovortoj) en dek partoj - Dek tekstoj por traduki al Esperanto - Kvinoble kvin direktitaj (lawtemaj) formulado-taskoj - Solvoj de la alesperantaj traduktekstoj - Solvoj de la 500 testfrazoj - Solvoj de la direktitaj formuladoj - 70 ekzercofrazoj kun gramatikaj eraroj - 30+25 frazoj por traduki al Esperanto - Iliaj solvoj - Mez- kaj supergradaj parolsituacioj (75 temoj por paroli kaj paroli) - Superaj testfrazoj - Iliaj solvoj - Tri tekstoj por traduki al E-o - Mezgrada tasko por kontroli la tekstokomprenon de ekzamenato kaj gxiaj kontroldemandoj - Fragmento el la n-ro 1990/17 de Művelődési Közlöny (Komunikajxo pri Klerigxo) pri la mezgrada instruado de fremdaj lingvoj - krome: Esperanto-tema novelo de Miklós Tóth-Máté, verkisto en Debrecen. Krome karikaturoj, ofertoj pri eldonajxoj de DB, kaj reklamo pri DB plivalorigas la eldonajxon.

Cxu skribi pli multon pri gxi? Estu suficxa la informo, ke oni sukcese mezuras per gxi sian lingvoscion kaj sukcese trapasas E-ekzamenon post gxia trastudo, ne nur meznivele. Gxi estas mendebla kontraw 300 HUF por adreso en Hungario, eventualaj interesigxantoj en aliaj landoj - ja pli ol duono de la volumo estas bone utiligebla ankaw de ne-hungaroj - povas mendi gxin kontraw 5 IRK. Tiuj cxi mendoprezoj inkluzivas la sendkoston. Kontaktadreso: s-ro Tibor Papp, Debrecen, Trombitás u.12. H-4031 Hungario. Priester

****

POKROVSKIJ, Sergio: KOMPUTIKA LEKSIKONO

Jekaterinburg: Sezonoj, 1995; 365 p., NLG 36.-

Studinte la relative multajn antawajn provojn de samfakaj esperantemuloj la awtoro alfabete listigas 1960 Esperantajn terminojn, zorge klarigas kaj parte komentas ilin. Referencoj helpas kompreni kaj lertaj fontindikoj altigas la kredindon. Fine de iu artikolo aperas la angla ekvivalento. Foje ecx iuj alilingvaj terminoj - sed nur, se la verkanto opiniis necesa, pravigi nom-elekton, kiu ne sekvas la anglan modelon. En "kunfandita" angla+esperanta alfabeto (kiu do enhavas kaj la diakritojn kaj la literojn q,w,x,y) inter la kompletaj E-artikoloj miksigxas 2020 anglaj terminoj kun E-ekvivalentoj. Tiel eblas trovi por anglaj komputikaj esprimoj Esperantan klarigon. Tiu metodo ankaw sxparas spaco-rabajn indeksojn. Malgraw la indiko de la morfologia strukturo la abc-ordo estas tiom strikta, ke ekz. "komput-il-o" sekvas nur post la derivajxoj "komputila algebro", "~ arkitekturo", "~ klero" kaj "~ reto".

La awtoro sekvas la modelon de mezlerneja leksikono, sed - kompreneble - ne celas nur studantojn, sed kolegojn komputikistojn, kiuj emas fake apliki E-on, kaj la eksterfakan publikon. Kvankam li movigxas en "lerneja gxenro", li mem substrekas, ke li aplikas metodon ne pedagogian rilate sinonimojn (kiuj ja gxuste en la pritraktita fako fifamigxis): li ne kasxas sian opinion, donante la koncernan klarigon al sia preferata termino, sed lojale mencias ankaw la rivalojn - samloke, se la alfabeto tion permesas (kiel ekz. "komputero, komputoro" post komputilo" kaj "datenoj, dataoj" post "datumo") dum "softvaro" same kiel la tuj apuda angla "software" referencas al "programaro", kie oni trovas ne nur la klarigon, sed ankaw terminologian rimarkigon sub la simbolo . Ofte post tiaj diskut-instigoj trovigxas koncernaj literatur-indikoj. Tiel la verko estas multe pli ol nura vortaro: gxi ebligas ampleksan informigxon pri la fako, multflankan enprofundigxon en la temaron kaj ecx ioman konatigxon kun la argumentoj aperintaj en la akraj disputoj de la pasintaj jar(dek)oj. Certe la nuna kolekto ne estas "lasta vorto" kaj la terminoj, gxis kiam en Esperantio okazos "normigo", restos "proponoj". Tamen estas esperinde, ke la granda plimulto da nedisputitaj, sed unuanime akceptitaj terminoj kreskos per vigla uzo de tiu cxi valorega faka helpilo.

Iom kontrawdira estas la ekstera formo: firm-kartonaj kovriloj, nigra kvazaw-ledo kun oraj literoj, kiuj tamen facile perdigxas. Kvankam pli kongrua al la enhavo - la leksiko de rapide evoluanta kaj sxangxigxanta fako - bedawrindas la griza papero, kiu eble ne travivos sian dekan jaron. Wera Blanke

Unuekzemplere ricevita:

Igre bez igrački (haiku) / Ludoj sen ludiloj (hajko). Ana Kušić. Zagreb: Sipar, 1996. 104 p. 21 cm. - Ilustrita libro, kun belaj, tri-liniaj poemetoj. Mendu gxin cxe la eldonisto: Sipar, Gajdekova 24, Zagreb. Tel. (385 1) 45 55 239

**************************************

Ek al arabaj landoj! - alvoko -

Esperanto apenaw ekzistas en la arabaj landoj, cxar mankas homoj, materialo, informado. Kiu interesigxas estri komisionon pri arabaj landoj, kiel faris ekz. Hans Bakker por afrikaj landoj?

Necesas kontakti la jam esperantigitajn homojn, teni la kontaktojn kun ili, motivigi ili, propagandi, kompili la jam ekzistantajn materialojn, listigi trafajn argumentojn ktp.

Se vi estas aktiva homo, bonvolu kandidatigxi, klarigante kial vi interesigxas kaj kion vi povos fari. Skribu al

Renée Triolle, 4 impasse des Charpentiers, FR-57100 Thionville, Francio

***************

Kiel uzi Mazi instrucele? - konkurso plilongigita

La konkurso anoncita en IPR (2/96 p.10-11.) estas plilongigita gxis la fino de junio 1997. La Internacia E-Instituto (IEI) petas ankaw raportojn de la uzantoj de MAZI pri iliaj spertoj.

La vidbenda materialo estas adaptita por televida kurso. Ekde la 12-a de oktobro 1996 dissendas gxin la unua programo de Pola Televido.

Adreso de Internacia Esperanto Instituto:

Riouwstr. 172, 2585 HW Den Haag, Nederlando. Tlf./fakso: +31 70 3556677

**************************

Postparolo

Nia redakcio denove ricevis kelkajn malnovajn IPR-numerojn. Jen la aktuala mankolisto de nia kolekto: numeroj el la jaroj 1982-83, krome 80/1, 79/2-3, Specialaj numeroj el 1976 kaj 1973 kaj la numero 70/0.

Ekde la 1-a de januaro mi aligxis al Internet. Momente mi povas nur sendi mesagxojn, sed ricevi ne. Tamen mi aldonas jam nun mian retadreson, cxar ene de kelkaj tagoj la adreso jam funkcios: jnemeth@alfa.compunet.hu. Mi dawre atendas ankaw viajn faksojn. Bonvolu atentigi min telefone antaw faksado, aw sendu la fakson inter la horoj 6.45 kaj 7.15 (law mez-ewropa tempo), kiam mia komputilo awtomate akceptas faksojn.

Gxis la promesita limdato, la 15-a de januaro, IPR estis prespreta. Sed intertempe mi ricevis peton de nia estrarano, Mag. Atilio Orellana Rojas, ke mi atendu la finon de la estrarkunsido en Parizo (pro la precizigo de la kostoj de ekskursoj en la awstralia konferenco). Tial mi sendis la revuon al la presejo nur la 20-an de januaro. Planita redaktofino por la sekva numero: la 15-a de aprilo 1997. 

Jozefo Németh