|
Duncan Charters: Novjara mesagxo *************************************************************** Ipr 98/1 artikoloj: Duncan Charters: Novjara mesagxo Karaj kunlaborantoj, mi gxojas raporti, ke dum la jaro 1997 ni povis konstati en ILEI dauxre lauxcelan laboron, kaj eksterajn kondicxojn kiuj invitas nin preparigxi por seriozaj antauxenpasxoj. Interne de ILEI, fidela laboro de niaj estraranoj, komisiitoj, kaj redaktoro per konstanta informado sukcese akcelis nian kunlaboron por plifortigi niajn servojn al la membraro. La elekto de novaj estraranoj dum la 1998-a konferenco en Montpellier donos okazon enplekti en la laboron aliajn aktivulojn. En la lastaj jaroj retkomunikado multe faciligis aspektojn de la laboro, kaj cxi-jare realigxos la planoj por TTT-ejo de ILEI kiu povos tuj disponigi bezonatajn informojn por la diversaj projektoj de niaj aktivuloj. Jxusa raporto de la usona televida novajxservo CNN reliefigis la fakton ke malgraux la forta pozicio de la angla lingvo, Esperanto estas serioza propono por solvi la lingvan babelon en la Euxropa Unio (nun dekunu-lingva), kiu neniel intencas sxangxi sian politikon de multlingveco favore al la denaskaj parolantoj de unu el la naciaj lingvoj. La enkonduko de Esperanto en la elementajn lernejojn havas klare raciajn avantagxojn: la valoro de transnacia komunikado kun samagxaj infanoj jam en la unua lernojaro, psikologia kaj lingva preparo por plurlingveco kiam tio respondas al la politikaj celoj de la eduksistemo, relative rapida trejnado de instruistoj jam spertaj pri la bezonoj de la lernantoj en la celataj lernejoj. Retligoj povas subteni la plispertigxon de la instruistoj mem, aparte se tiuj estas izolitaj, kaj faciligi pedagogian apogon kaj dauxran ellernadon de la lingvo per programoj por malcxeesta instruado. Esenca elemento en la laborplanoj de ILEI estis kaj restas precize la preparo de instruistoj de la lingvo. Pro la graveco de tiu agado por la celoj de ILEI kaj la Kampanjo 2000, ni konstatas la neceson de ekstera financa apogo por ebligi trejnadon de cxiuj kiuj havas la eblecon aktive kunlabori en lernejaj programoj kaj instruprojektoj. Treege gravas la preparo de aktualaj gvidmaterialoj (presitaj kaj videaj). Tiaj tamen ne povas anstatauxi rektan trejnadon, kaj cxi- jare ni profitas la gastigemon de la francoj kaj aparte la bonvolan kunlaboremon de la komitato de Kastelo Grezijono por organizi dusemajnan seminarion inter la 20-a kaj la 31-a de auxgusto. Ni kuragxigas niajn sekciojn identigi tauxgajn kandidatojn. Aligxilojn oni povas jam peti de Grezijono mem, kaj informo-petojn aux enketojn pri eventualaj stipendioj oni direktu al mi, por ke ni konstatu la bezonojn. La unua semajno de la seminario, kiun gvidos mi mem kunlabore kun la cetera programo de la Kulturdomo, celos doni unuavice teorian bazon por diversaj efikaj aliroj al aktiva komunika instruado de la lingvo. La partoprenantoj ricevos novajn instrumaterialojn pri la teorio kaj praktiko de la metodoj uzataj. Tiujn oni praktike demonstros per videaj materialoj kaj cxiutagaj modelaj lecionoj por cxeestantaj bazlernantoj de la lingvo, en kies trejnado povos partopreni la seminarianoj. La dua semajno (al kiu jam spertaj instruantoj de la lingvo povos aligxi aparte sen la antauxa) konstruos sur tiu bazo per la diskuto de praktikaj detaloj rilate la enkondukon de E-o en lernejoprogramon, efika elekto kaj uzo de lernomaterialoj, lecionplanado, kreo de praktikaj ekzercoj por auxskultokompreno, parolado, legado, kaj skribado, akiro de gramatiko kaj interkultura kompreno. Ni gxojas, ke povos aligxi al tiu dua semajno kiel kungvidanto dr. Katalin Smidéliusz, jam internacie konata pro sia efika instrutrejna laboro. Bonan kaj gxojan laboron dum 1998, kaj ni preparu nin por plene profiti niajn franclandajn somerarangxojn! Prof. Duncan Charters, prezidanto de ILEI *********************************************************** UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj
La aktivigxo de la Unesko-agado de UEA portis pliajn fruktojn en la konferenco de neregistaraj organizajxoj (NRO-j) la 21-an de novembro en la sidejo de Unesko en Parizo. Gxi estis la unua post la formala kompletigo de la NRO-reformo. Gxenerala direktoro Federico Mayor alparolis la konferencon, emfazante la rolon de NRO-j kiel ponto inter Unesko kaj ordinaraj civitanoj. Li precipe alvokis NRO-jn al konkreta agado kadre de la Unesko-programo de packulturo. La delegacio de UEA konsistis el vicprezidantino Renée Triolle, gxenerala direktoro Osmo Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto, d-rino Barbara Despiney. Ili tamen ne estis la sola esperantista delegacio. Nome, lastmomente antaux la konferenco venis la gxojiga informo, ke male al sia antauxa decido Unesko asignis la statuson de operaciaj rilatoj ankaux al ILEI. Sekve ILEI rajtis partopreni en la konferenco, kie gxin reprezentis d-ro Francois Lo Jacomo. Post la reformo 16 organizajxoj (i.a. Internacia Asocio de Universitatoj, cxe kiu UEA lobias por la aligxpeto de AIS) estas en asociaj rilatoj kun Unesko, dum 63 (i.a. Internacia PEN) havas konsultajn kaj 165 operaciajn rilatojn. Krome, 111 organizajxoj ricevis operacian statuson por unujara provperiodo. Malpli ol duono el la NRO-j, kiuj antauxe havis oficialajn ligojn kun Unesko, trairis sukcese la NRO-reformon. UEA kaj ILEI rajtas gratuli sin pri sia atingo, ne forgesante, ke gxia konservo postulas dauxran aktivadon. Cxar krome TEJO rekte rilatas kun la Junulara Fako de Unesko, tiu aktivado plej efike realigxos per kunordigita sektora agado: UEA cxefe okupigxos cxe Unesko pri komunikado kaj kulturo, ILEI pri edukado kaj TEJO pri junularaj aferoj. La reordigo de la kunlaboro inter Unesko kaj la NRO-komunumo multrilate ne estas preta kaj multe da malklareco restas. Por helpi klarigi la situacion gxis la sekva NRO-konferenco fine de 1998 la cxi-foja konferenco elektis reprezentajn organojn de la NRO-komunumo: Kontaktkomitaton el dudeko da NRO-j kaj Konsilion el kvardeko da NRO-j. Ilia taskaro estas ankoraux iom nebula, sed la unua kunveno de la Konsilio komence de decembro supozeble kreos ian klarecon. UEA farigxis membro de la Konsilio, kio atestas pri prestigxo, kiun UEA jam tradicie gxuas en la NRO-komunumo, kaj metas gxin en avanan pozicion en la nuna transira periodo. Osmo Buller (El Interredaktore) *********************************************************** Necesas iom pli por digne rememori pri Szerdahelyi En Eventoj n-ro 130 kaj en IPR 3/97 aperis "rememoro kaj gxustigo" de Ilona Koutny. La gxustigo evidente rilatis, tute prave, al suficxe suprajxa artikolo de d-rino Varga-Haszonits en "Eventoj" n-ro 120. Mi tamen havas la impreson, ke gxis nun neniu vere serioze okupigxis pri la spirita kaj fizika (= manuskripta) heredajxoj de Szerdahelyi. Kaj mi ne kapablis ekscii la verajn kialojn. Kompreneble, la okupigxo pri la postlasajxoj de Szerdahelyi estas unuavice afero de la hungaraj kolegoj, ne laste de liaj discxiploj. Tamen permesu al mi kelkajn rimarkojn pri la temo: l. Dum la lasta esperantologia konferenco en ELTE-universitato (17/18.4.97), kiun mi partoprenis, donigxintus la ebleco, okaze de la jubileo, serioze prezenti la grandan sciencan kaj pedagogian verkon de Szerdahelyi. Oni tion ne faris kaj prezentis nur embarasajn banalajxojn. 2. Okaze de la 60-a naskigxtago de prof. Szerdahelyi (1984) liaj discxiploj kaj asistantoj volis redakti festlibron. Pasis 13 jaroj. La festlibro gxis hodiaux ne aperis. 3. Gxis hodiaux nenie estas publikigita la kompleta bibliografio de la verkoj de Szerdahelyi. Liaj posteuloj el Budapest iam petis min por helpi cxi-rilate (kio en si mem ja estas iom stranga). Mi volonte sendis mian ampleksan liston. Nenio okazis... 4. Ilona Koutny mencias, ke ekzistas E-a versio de lia hungarlingva libro "Ba'belto"l a vila'gnyelvig". Jes, tion mi auxdis rekte de li. Lauxdire gxi estas pli ol 1000-pagxa kaj, jes, evidente "sximas cxe iu E-eldonejo". Do, Ilona Koutny sxajne ne scias, pri kiu eldonejo temas. Mi ne povas jxuri, sed, se mi bone memoras informon ricevitan siatempe de Szerdahelyi, la eldonejo estas "Fonto" en Brazilo. Kial neniu el liaj discxiploj okupigxas pri la sorto de la manuskripto, ankaux nuntempe inda je eldono ? 5. Kiam Edward Symoens redaktis la bonegan bibliografion pri interlingvis- tikaj disertacioj, li ne sukcesis ricevi kompletan liston kun la petitaj donitajxoj pri cxiuj defenditaj diplomlaborajoj. Lauxdire temas pri cx. 100. La du asistan- tinoj de la E-fako ne kapablis kompili la petitan liston. Cxu vere oni ne zorge konservis la materialojn? 6. Estas konate, ke Szerdahelyi antaux sia neatendita forpaso estis preskaux fininta sian hungarlingvan kandidatigan disertacion pri interlingvistika temo. Oni devas scii, ke laux la hungara sistemo ekzistas tri doktoraj gradoj, malsame al, ekzemple, la germana sistemo. Substrekante ke mi neniel trotaksas la diversajn titolojn, cxu doktorajn aux aliajn, mi scias, ke lia doktoreco estis la unua grado, auxtomate ricevata post fino de juraj studoj. Kvankam li ankaux studis lingvistikon, li ne havis lingvistikan doktorecon. Por kompensi tiun aferon kaj cxar oni tion eble postulis flanke de la universitato, li - supersaltante la unuan - ja preparis la duan doktorecon pri lingvistiko, t. e. la "kandidato de sciencoj" (iom laux la iama sovetia sistemo). La disertacion li ne finis. Versxajne tiajxo nur necesis pro hierarki-formalaj kialoj en la universitato, cxar lia scienca kompetenteco estis nepridubebla kaj la listo de liaj verkoj suficxe longa. Oni ja tute merite nomumis lin "docento" ankaux sen tiu laborajxo. Versxajne li tamen volis plenumi tiun kutimajxon. (La tria titolo estus la "doktoro de sciencoj", komparebla kun la hungara "d-ro sc." - simile ankaux ekde 1975 en GDR - kaj "d-ro habil.") Kie nun trovigxas lia nefinita manuskripto? Kial oni ne eldonas gxin, ecx se nur fragmente ? 7. Kaj fine, mi gxis hodiaux ne komprenas, kiel eblis maldungi la kapablan Ilona Koutny... Cxu tio okazis en la "spirito" de Szerdahelyi? Mi dubas. Detlev Blanke ************************* Aldonajxoj pri la verkaro de Szerdahelyi Antaux 25 jaroj, en 1972, aperis la unua universitata "konspekto", praktike universitata lernolibro de Istva'n Szerdahelyi, kun la titolo: Eszperanto'. Bevezete's e's nyelvgyakorlatok (prononcu: esperanto, bevezetesx esx njelvdjakorlatok: Esperanto. Enkonduko kaj ekzercoj). Liaj porinfanaj lernolibroj (Esperanto 1, 2) jam estis aperintaj kaj uzataj - uzataj ecx en la universitato, provizore. Lia unua universitata lernolibro, kiel similaj universitataj helpiloj, aperis kun surskribo "manuskripto"; efektive gxi estas presita lernolibro (307 p.). Ankaux liaj postaj lernolibroj, estas presitaj, (ankaux la plimulto nuna de alies lernolibroj estas presataj) kiel strangaj manuskriptumoj. Kiel konate, post 1972, tra jaroj aperadis - laux similaj juraj kaj teknikaj kondicxoj - divers-subfakaj lernolibroj de Szerdahelyi; inter ili aperis liaj krestomatioj, lernolibroj de metodologio, interlingvistiko; artikolaroj. Lia baza ideo estis, ke per verkado, igado verki kaj eldonebligo li prezentos serion, sur kiu li aux liaj kolegoj-posteuloj povos konstrui la tuton de la instru- laboro. Szerdahelyi elektis kiel moton de la lernolibro frazojn de Ba'rczi Ge'za: "Estus infanece pruvadi kaj elstarigi valorojn de iu ajn lingvo per malsxatigo de la aliaj. Estus infanece kaj false. Ni volas diri ne tion, ke iu lingvo valoras pli, ol alia: nur tion, ke gxi estas alia. Kaj tiu alieco faras gxin valora koloro en la bunta bildo de la homa kulturo". (G. Ba'rczi: Biografio de la Hungara lingvo.) Szerdahelyi volis en sia libro kaj doni praktikan kursmaterialon por komenc- antoj, kaj doni sistemajn morfologion kaj sintakson, ecx se ne plenajn. Krome li iom detale prezentis la dokumentojn de la lingvo. Li strebis en la teoriaj partoj de la libro al stilo scienca. La gestudentoj ne povis eviti fruan ekkonon de Fundamento de Esperanto - Szerdahelyi en precizema Hungara lingvajxo prezentis gxin jam en la unuaj du cxapitroj de la libro. La dua parto de la lernolibro, kiel aludite, havas karakteron de kursolibro por komencantoj. Tamen, estas menciinde, ke en cxiu aparta leciono, post enkondukaj kaj cxefaj tekstoj, dialogoj, ekzercoj sekvis literaturajxoj - simplaj, fragmentaj aux almenaux: relative mallongaj.
Lia dua universitata lernolibro estas: Metodologio de Esperanto (Budapesxto, 1975, 375 p.). Neniu pensu, ke la vorto metodologio estas uzita hazarde. Szerdahelyi zorge distingadis metodon, metodikon kaj metodologion. Metodologio estas metateorio, komparanta kaj analizanta metodikojn ekkoni aux instrui lingvojn. Tiel Istva'n Szerdahelyi traktas kaj lingvistikajn skolojn (kiuj ja estas specialaj metodaroj ekkoni lingvon) kaj historion kaj samepokan staton de lingvoinstruado. Sed li prezentas ankaux la gxistiaman historion de la e-istaj strebadoj instrui E-on. Li apartigas konstruadon de instrumaterialo unuflanke kaj instruadon, edukadon aliflanke. Li distingas kaj pritraktas diversajn sxtupojn de lingvoinstruado. Ni, tiutempaj Hungaraj gestudentoj ne estis vidintaj simile multflankajn lernolibrojn pri metodologio en aliaj (Hungara, fremdaj) lingvoj. Li verkis ankaux aliajn lernilojn - antaux kaj post la jaro 1972-a: - Esperanto 1. Eszperanto' nyelvko:nyv 10-14 e'ves koru'ak sza'ma'ra. Tan- ko:nyvkiado', Budapest 1965, 213 p.(pron.: esperanto njelvko:njv 10-14 e'vesx koruak samara, tanko:njvkiado) - Lingvo Internacia 2. Dauxriga kurso. Tanko:nyvkiado', Budapest 1968, 227 p. (La du supraj titoloj estas de lernolibroj por infanoj, sed Szerdahelyi uzis ilin ankaux en enkondukaj kursoj de E-o en la Budapesxta Universitato ELTE gxis la apero de Eszperanto'. Bevezete's e's nyelvgyakorlatok. Laux mia subjektiva jugxo li pli bone uzis siajn porinfanajn lernolibrojn ol la unuan universitatan lernilon.) Ekde 1972 aperadis liaj universitataj lerniloj: - Eszperanto'. Bevezete's e's nyelvgyakorlatok. Ke'zirat (=manuskripto). Tanko:nyvkiado' (pron.: esperanto, bevezete'sx e'sx njelvdjakorlatok, ke'zirat, tanko'njvkiado'), Budapest, 1972, 307 p. - Metodologio de Esperanto. Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest,1975, 377 p. - Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest, 1979. 466 p. Kunlaborantoj: Abonyi Nagy A'rpa'd (pron.: abonji nadj arpad), Benczik Vilmos (pron.: bencik vilmosx), Ma'the' A'rpa'd, Varga-Haszonits Zsuzsa (pron.: varga-hasonicx jxujxa) (Krestomatio II, III aperis : gxis 1982). - Bevezete's az interlingvisztika'ba. To:rte'neti va'zlat e's forra'stanulma'ny.(pron.: bevezete'sx az interlingvistika'ba. To:rte'neti va'zlat e'sx forrastanulmanj) Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest, 1980. 290 p. (Enkonduko en la inter- lingvistikon. Historia skizo kaj font-esploro. Manuskripto (=interna presita lernilo universitata). - Krestomatio de Esperanta Literaturo. Volumo 3. Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest, 1982. 476 p. Cxefkunlaboranto: Re've'sz Sa'ndor (pron.: reves sxandor). Kunlaborantoj: Abonyi A'rpa'd kaj Ehmann Bea'ta.
Szerdahelyi konsideris la krestomatiojn krudmaterialo por plua laboro, instigonta trovi la mankantajn indikojn pri la verkoj prezentitaj; li sciis, ke ili ne estas perfektaj. Cxiuokaze, en ili aperis multege da tekstoj kaj indikoj, kiujn plej simple oni trovas ja cxi tie. Menciende, la tria (476-pagxa) volumo kostis 30 HUF, proksimume kiel (unu) peco da negranda cxokolado aux duona trambileto nun. (Iom similajn laborojn plenumis pli-malpli paralele, sed multe pli selekteme, belformeme kaj malpli-amplekse (sxajnas al mi) Vilhelmo Benczik kunlaborinta komence ankaux kun Szerdahelyi.)
Li gvidis ankaux la preparojn de la tri volumoj de Esperantologiaj kajeroj. Ankaux tiun laboron li vidis kiel preparlaboron por farotaj lerniloj. Erarojn de la kontribuintoj kaj eble ankaux de li oni rajte kritikadis. Malgraux tio Esperantologiaj kajeroj konservis utiligindajxojn. En la unua volumo li mem multe kontribuis pri morfemiko kaj etimologio. En la dua volumo, redaktita de Zsuzsanna Varga-Haszonits, (1977, pp. 273) la cxeftemoj estas metodologio kaj interlingvistiko. En cxi tiu volumo, tuj post la antauxparolo, sekvas prezento de la fako (verkita de Zsuzsanna Varga-Haszonits), kun titolo: Dekjara historio de la Esperanto-fako (pp. 7-30). Poste sekvas la Studprogramo de la Esperanto-fako (tradukita de Ilona Koutny). La tria volumo, redaktita de Eva Soo's kaj Beata Ehmann (Budapest, 1977, 375 p.) prezentas la E-lingvajn kaj pri E-ajn verkojn de Ge'za Ba'rczi (1894 - 1975).
Mi bedauxras, ke homoj, de kiuj - senpere aux pere - mi lernadis en mia vivo (ekz. Istva'n Szerdahelyi, Kolomano Kalocsay, Alfonso Pechan), same organizoj, edukejoj e-istaj, en kiuj ili laboris, preskaux cxiam (aux eble nur: de tempo al tempo) konfliktadis inter si. Se tio ilin ne suficxe malhelpis labori, min tio ne malhelpas lerni de ili.
En la jaro 1977-a, do antaux pli-malpli 20 jaroj aperis Hungarlingva libro de Istva'n Szerdahelyi: Ba'belto"l a vila'gnyelvig (De Babelo gxis la mondolingvo (Eldonejo Gondolat, 414+2 p.). Kelkaj el la titoloj kaj subtitoloj de cxapitroj: La unuaj transnaciaj lingvoj de la antikvo. Dulingveco dum feuxdismo. La Angla pigxino. Plan-pigxinoj. Fikciaj lingvoj. La ideo de la universala lingvo en la 15-18-a jarcentoj. Gestolingvoj. Grafikaj signosistemoj. Mallonga gramatiko de Volapuko. Homogenaj kaj heterogenaj lingvoprojektoj. La ekesto de Esperanto. Zonaj kaj intersistemaj lingvo-projektoj. Hungara problemo. Cxu dulingvismo, trilingvismo? Pluraj temoj, tiutempe neglektataj, nun furoras kaj alportas popularecon al esploristoj. Krom lauxdindaj esceptoj en la sfero esperantista - Blanke, Barandovska, Koutny, Golden, Silfer k.a. en E-o, Varga-Haszonits precipe (sed ne nur) en la lingvo Hungara -, tre malmultaj referencas je Szerdahelyi. Nova Hungara konsultlibro pri socio kaj lingvouzo de Jeno" Kiss (pr. kisx) (Ta'rsadalom e's nyelvhaszna'lat, Szociolingvisztikai alapfogalmak (pron.: tarsxadalom njelvhasna'lat, sociolingvistikai alapfogalmak), Budapest, 1995) en sia bibliografio havas unu el la (aplikat-lingvistikaj) universitataj lerniloj redaktitaj de Szerdahelyi (Alkalmazott nyelve'szeti (pr. njelve'seti) alapfogalmak 1989), sed - malgraux la cxapitroj pri dulingveco, pigxinoj kaj ecx E-o, li ne mencias/citas/enbibliografiigas De Babelo gxis la mondolingvo aux aliajn verkojn de Szerdahelyi. Tion mi komprenas pro la vasteco de la temaro de Kiss kaj de la fakliteraturo, sed bedauxras laux pluraj aliaj vidpunktoj. Aliflanke mi trovas novajxo lauxdinda, ke Kiss entute traktas E-on kaj, ke li ja apogas sin je kelkaj verkoj pri E-o (inter ili, kiel dirite, pri unu de Istva'n Szerdahelyi). Certe, por malhelpi tioman nekonon de Szerdahelyi, ankaux mi devus esti provinta pli konatigi lin (kaj aliajn interlingvistojn) en la medio de lingvistoj Hungaraj. Ja mi - kaj neniu el ni - povas, provizore, esperi, ke niaj kolegoj - ne-esperantistoj propra-iniciate venos al la fontoj e-istaj. Blazio Vaha, wacha@ny01.nytud.hu ****************************
Lingvistika konferenco omagxe al Szerdahelyi [NdlR - En la lasta numero de IPR (p. 31.) vi povis legi alvokon de la aprila lingvistika konferenco en Szombathely (Hungario). Nun ni informas vin pri la preparaj laboroj.] Danke al la alvokoj kaj personaj kontaktoj pluraj samideanoj aligxis jam al la konferenco. Prelegos interalie Detlev Blanke, Otto Prytz, Herbert Mayer, Heiner Eichner, Ilona Koutny, Alicja Sakagucxi, Blazio Wacha, Giorgio Silfer, La'szlo' (pr. Laslo) Molna'r. Laux la iniciato de la prelegontoj duontago de la laboro de la Esperantologia sekcio estos dedicxita al la memoro de profesoro Szerdahelyi kies nomo kaj agado estas konata ankaux inter la ne-esperantista partoprenantaro de la hungaria konferenco de aplikata lingvistiko. Espereble pluraj lingvistoj cxeestos la prelegojn pri interlingvistiko kaj pri prof. Szerdahelyi aux almenaux povos legi ilin en la eldonota konferenca materialo. Ni do ne perdis la eblon rekonigi esperantologion. dr. Katalin Smide'liusz (pr. sxmide'lius) ************************************************* IKU, AIS kaj AISIKU Simile al la unika rolo de la fenomeno Esperanto en la soci-kulturo de lingvoj, la universitat-nivela instruado de sciencaj temoj en E-o povas havi unikan rolon en la scienca kaj eduka mondo. La rolo de E-o en la scienco kaj en universitata instruado iom paralelas al gxia rolo en la pli gxenerala lingva problemo tutmonda. La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaux naciaj arangxoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan intersxangxon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el ne-angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontrauxe, universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva brecxo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Tiujn malavantagxojn povas solvi E-o kiel internacia komunika lingvo. IKU kaj AIS Sur la tereno de scienca edukado en E-o elstarigxas du institucioj kiuj regule okazigas kursojn kaj prelegojn universitat-nivelajn: la Internacia Kongresa Universitato kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj. La Internacia Kongresa Universitato (IKU) kiel unu el la plej famaj kaj longdauxraj institucioj en la E- o komunumo, regule okazigas universitat-nivelajn prelegojn. Cxiujare gxi ofertas al centoj da auxskultantoj kadre de la Universala Kongreso cxirkaux dek prelegojn de spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj, variantaj de astronomio gxis ekonomio, de komputiko gxis literaturo. Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas fakte la sola Esperanto-Universitato. Gxi funkcias kiel internacia migranta universitato, kiu okazigas sciencajn sesiojn en diversaj landoj, kaj disdonas akademiajn diplomojn kiuj estas oficiale rekonataj en pluraj landoj. AISIKU En la UK en Tampere (1995) la du institucioj unuafoje kombinis siajn programojn al komuna sesio, la tiel nomata AISIKU-kursoj, kiam du ok-horaj AIS-kursoj aldonigxis al la kutima programo de la IKU. La unua prelego de la du kursoj okazis kadre de IKU, kaj kongresanoj povis partopreni la ceteran kurson kaj ecx ekzamenigxi kaj ricevi ateston de AIS - kion trideko da kongresanoj efektive faris. Tiu formulo, kiu kombinas la popularecon de la IKU-prelegoj kun la alta nivelo de la AIS-sesio montrigxis tre sukcesa kaj en Prago ripetigxis tiu modelo. Tiufoje oni ecx kombinis la inauxgurojn de IKU kaj de la AIS-sesio. La komunaj AISIKU-arangxoj ricevis formalan kadron per kontrakto inter UEA kaj AIS kiun la senato de AIS subkribis en sia septembra kunsido en Rimini. IKU brosxuro de Adelaido Cxar en Adelaido ne okazis AIS-sesio, IKU okazis en la antauxa formo, sed tamen okazis novajxo: la tekstoj de la IKU-prelegoj estis haveblaj jam antaux la prelegoj en belaspekta brosxuro. Gxi estis akirebla de cxiuj kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU) en la Libroservo. Per tiu eksperimenta eldono de la tekstoj UEA provas sekvi la kutimon de pluraj internaciaj sciencaj konferencoj (kaj ankaux en ordinaraj universitataj kursoj) kie la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaux la prelegoj. Tio ebligis al la auxskultantoj preparigxi kaj pli bone sekvi la prelegojn, kaj al la kongresanoj kiuj ne povis viziti cxiujn prelegojn tamen konatigxi kun la enhavo. Dum la kongreso vendigxis cxirkaux cento da IKU-brosxuroj, sed kelkaj ankoraux restas kaj estas mendeblaj en la libroservo, kun la tekstoj de cxiuj prelegoj (ankaux tiuj prelegoj kies tekstoj ne aperis en la brosxuro), por la simbola prezo de 5 NLG. UEA planas aperigi ankaux la tekstojn de la IKU-prelegoj brosxurforme, kio garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan dokumentadon por la IKU. AISIKU Montpellier Cxi-jare UEA klopodos prijugxi la IKU-prelego-proponojn pli frue ol en antauxaj jaroj, kaj por povi pli bone elekti, kaj por havi pli da eblecoj por AISIKU-kursoj. Viajn proponojn por IKU-prelegoj sendu tuj al la komisiito, prof. Michael Maizen, indiku, cxu vi povas prezenti ankaux pli ampleksan temon, en formo de 3-4 prelegoj, kadre de AISIKU. Amri Wandel, estrarano pri faka kaj scienca agado de UEA ********************************************************** ///////////////////////////////// Albanio E-kursoj en Albanio En Tirane, en la suburbo Kamez funkcias lernokurso, gvidata de Saimir Begollari, kun partopreno de sep gejunuloj, 15-18 jaragxaj. Cxe teknologia mezlernejo havas grupon de 20 gelernantoj Bardhyl Selimi Mezini. En Kukes gvidas grupon de kvin 18-jaraj gejunuloj Nehat Sokoli. Tri el ili intencas partopreni la septembran Studumon en Bydgoszcz. En Vlore komencas kurson s-ino Martha Otto, Bahaa volontulo el Germanio/ Usono. Sxiaj gelernantoj lernos samtempe ankaux aliajn fremdajn lingvojn. En Albasan promesis ekstarigi similan lernokurson s-ro Blerim Zhugli kun gestudentoj de la tiea universitato. En Blindula Instituto instruas E-on la direktoro, Zamir Kabashi al kelkaj knabinoj. Laux informoj de Bardhyl Selimi Mezini Argentino Interlanda Konferenco pri Instruado (IKI) De la 9-a gxis la 12-a de oktobro 1997 okazis en Buenos Aires la 5-a IKI kaj paralele al gxi la 51-a Argentina E-Kongreso. La eventon cxeestis 47 personoj el 3 landoj (Argentino, Brazilo kaj Urugvajo) kaj gxi funkciis kiel vera forumo por interligi la agadon por E-o inter tiuj 3 landoj. Gravas emfazi, ke la Ministerio pri Kulturaj Aferoj apogis la Konferencon auxspiciante gxin, kio permesis ties okazigon en la sidejo de la Argentina Parlamento. La programo de IKI interplektigxis surbaze de la konferenca temo Edukado, informado, aplikado: bazoj por Esperanto en la tria jarmilo kaj pri gxi okazis laborkunsidoj. Ankaux efektivigxis sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA kaj gxin cxeestis 5 kandidatoj en la elementa nivelo, el kiuj sukcesis 4. D-ro Werner Schad prezentis sian enkondukan kurson de E-o konata kiel "cent- minuta kurso", cxar en la dauxro de 100 minutoj li klarigas nacilingve la bazajn trajtojn de la lingvo kaj per tio la lernanto kapablas legi kaj konstrui elementajn frazojn je la fino. La planado de strategioj por eniri la ekster-esperantan komunumon kaj la fortan ligon de tio al la instruado estis bazoj de diskuto kaj ronda tablo. La sekva IKI realigxos en 1999 en Florianóplis (Brazilo). Mag. Atilio Orellana Rojas Auxstrio Sukcesa varbado en universitatoj Ekde junio 1997 dumil varbiloj disdonigxis en diversaj universitatoj en Vieno kaj Graz (Graco). Respondis gxis mezo de oktobro 23 interesitoj, cxefe studentoj, kiuj mendis per posxtkarto aux telefono la brosxurojn Esperanto als RatespaŻ (Esperanto kiel diven-amuzo), kiu eldonigxis de la Esperanto- Junularo Heidelberg (Germanio). Walter Klag, Vieno Brazilo Fine de junio, la 92 lokoj de la E-kursoj anoncitaj cxe la Interlerneja Lingvo- Centro de la Eduka Centro Blanka Elefanto montrigxis nesuficxaj por la 239 interesatoj. 12 lokoj estis fine donataj al instruistoj emaj al plu-klerigxo. La Akademio de Civila Polico de la Federacia Distrikto proponas - pionire inter la policaj institucioj de Brazilo - 134-horan E-kurson inter auxgusto 1997 kaj junio 1998. Laux "Gazeta Academica", n-ro 7 (jun-auxg. 1997) Britio Urso-Kurso Gxi estas nova iniciato, kiu celas anglalingvajn, precipe ne-esperantistajn gepatrojn kun infanoj 6- gxis 10-jaragxaj, sed gxin povas utiligi ankaux E- instruistoj. La kurso prezentas E-on, kiel ilon, kiel propedeuxtikan lingvon, kaj gxi enhavas listojn, kiuj ligas la vortojn kun tiuj en diversaj lingvoj. Gramatika libreto, akompana al la kvara parto, utiligas la regulecon de la E-gramatiko por helpi komprenigi la komplikajxojn de la angla gramatiko. La lernantoj ricevos informojn ankaux pri la E-kulturo. Oni ne trudas E-on kiel lingvon al la gepatroj kaj infanoj, sed lasas gxin mem sorcxi ilin. La projekto nun ampleksas tutan aron da helpmaterialoj. Reto de kursgvidantoj korektos la kompletigitajn libretojn, tuj kiam la lernantoj resendos ilin. Ludoj kaj enigmoj estas integraj partoj de la kurso, same kiel premietoj, kiuj havas Esperantan signifon. La kurso utiligas vortojn el la baza vortlisto de Juna Amiko. Tri partojn de la kurso akompanas "aktivigaj kartoj", kiuj rilatigas cxiun lecionon al korespondaj partoj de Mil Unuaj Vortoj. Menciataj estas Mazi, Infanoj cxirkaux la mondo kaj Ek!, porinfana klubo de Elizabeth Stanley. Kurso-materialoj: 1) Senpaga enkonduka pakajxo, sendota al junaj informpetantoj (kun E- globkrajono, letero, kolora faldfolio kun mendilo, enkonduka libreto por gepatroj) 2) - kvar koloraj porinfanaj kajeroj (cx. 36-pagxaj) kun klarigoj, ekzercfolioj ktp., - tri apartaj libretoj por gepatroj, instruistoj kun notoj, ludoj, taskofolioj, vortlistoj kaj aktivigaj kartoj, - kvar sonkasedoj kun cxiuj vortoj, dialogoj, kantoj, gramatika libreto, - gramatika libreto akompananta la kvaran parton, - kvar premietoj, kiuj akompanas la korektitajn kajerojn. La auxtoroj ellaboris skemon por la financado. Ankaux ETA mem subvencias la agadon, krome oni disvendas la verdan globkrajonon kaj la kartludon Ursa Familio [vd. gxin, cxe la rubriko "Recenzoj" - NdlR] sed tio ne suficxas. Eble anoj de ILEI mem povas helpi finance aux scias pri aliaj helpofontoj. Oni danke ricevos cxiujn proponojn. Skribu al la respondeculoj: Angxela Tellier kaj Malcolm Jones, Esperanto Teachers' Association, 140, Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio
Francio 31-a Internacia Infana Kongreseto, Sommieres - Francio, 1-8 auxgusto 1998 Kontaktu la organizanton: Christopher Fettes, St. Columba's College, Dublin 16, Irlanda Respubliko. Telefono (kun respondilo): +353-1493-1984. Telefakso: +353-1493-6655. ******** "La krokodileto" Aperis la unua (pli precize nula) numero de nova sezona gazeto por la plej junaj e-istoj, kun titolo "La krokodileto". Gxin eldonas JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo - Espéranto-Jeunes). Laux la intenco de la redaktoro, Catherine Giangrossi, La krokodileto estos internaciema gazeto por infanoj el multaj landoj. Gxi prezentos pri-Esperantajn aferojn, kiuj povos inte- resi infanojn, sed gxi raportos al la infanoj ankaux pri temoj, kiuj rilatas ne nur al la E-movado. La redaktoro atendas viajn ideojn, sugestojn, se vi volas partopreni kelkfoje aux ofte en la redakta laboro. Sxi petas la adresojn de eventualaj interesigxantoj, kontribuantoj, desegnantoj ktp. Sxi atendas la partoprenadon de infanoj, kiuj volas komuniki kun aliaj, trovi korespondamikojn, rakonti pri sia vivo, sendi ludojn, poemojn ktp. La venonta numero (n-ro 1.) aperos cxirkaux la 15-a de marto 1998. Viaj kontribuajxoj estas bonvenaj du semajnojn antauxe. Individua abono (4 numeroj) kostas 10 NLG, klasa aux asocia abono: 17 NLG. Individua abono al La krokodileto + Juna Amiko: 24 NLG. Adreso de la redakcio: Catherine Giangrossi, 1 rue Trarieux, FR-69003 Lyon, Francio. Tel. kaj fakso: +33/ 4 72360714. Rete: pascal.lecaille@wanadoo.fr ************ Priplorinda rezulto Eble interesos vin jena letero publikigita en Figaro Madame (porvirina aldono al la cxiutaga franca gazeto Le Figaro, unu el la cxefaj en Francio) je 1997.10.04 Kent Jones : Kiel povas okazi, ke junuloj dum la abiturienta ekzameno (france "baccalaureat") post sep jaroj da lernado de la angla, havas tiom da malfacilajxoj por esprimi sin en tiu lingvo, tiom logika, kiun kompreni kaj memori estas tiom facile? Fremda lingvo, tio ja estas nur: vortprovizo, gramatiko, kaj kun-uzo de ambaux. Estas konsterne konstati, en la lasta klaso antaux tiu ekzameno, kiom da bazaj vortoj mankas al lernantoj, kiujn ilin tamen lernis kaj ripetadis dum sep jaroj (...). La fiasko de la instruado de la angla lingvo en niaj lernejoj ne estas io fatala. Estas tempo sxangxi la manieron gxin instrui. Cxiuj konsentas, ke necesas kalkuli kun Euxropo, kaj ke estos privilegiitaj tiuj, kiuj scios angle paroli kaj skribi.
H. Hamomet: Tiu letero estas tipa pri la tuta miskompreno fare de la gxenerala publiko pri tio, kio estas lingvo, kaj kiel kaj kiagrade eblas ellerni fremdan lingvon. Nur lingvoinstruistoj scias, ke akiri lingvon en lernejo estas io neebla, ne cxar la instruistoj estas nekompetentaj aux cxar la lernantoj estas mallaboremaj, sed simple cxar nacia lingvo estas io tiel ampleksa kaj arbitra, ke gxi defias normalan lernkapablon. Enmensigi al si novan lingvon, tio estas sxangxi tutan komplikan reton da refleksoj encerbigitaj ekde plej frua infaneco. Tiaj cxiutage uzataj refleksoj rezistas kontraux sxangxo. Lerni lingvon estas do io tute alia ol lerni vortprovizon, gramatikon kaj la manieron integri tiujn du. Necesas unue distancigi sin de la refleksoj de la gepatra lingvo. Poste necesas akiri la refleksojn de la nova lingvo. Se agus nur memoro kaj inteligento, ne transformitaj al refleksoj, oni ne parolus flue. Flua esprimado postulas, ke la traduko de konceptoj al vortoj kaj frazoj estu senkonscia. Tiuj sxangxoj devas okazi sur du niveloj. Unu estas tiu de la parol-organoj. Se vi neniam, antaux la unua lingvoleciono, lernis meti vian langon inter la dentoj por prononci "th", estos treege malfacile akiri la koncernan reflekson. Estas same malfacile, kiel uzi la maldekstran manon por movo, kiun vi cxiam faris per la dekstra. Kaj se vi dum dekdu jaroj konstante akcentis la lastan silabon de vortgrupoj, kiel en la franca, estas preskaux neeble kutimigi sian busxon al tute alia sistemo. (Tiel farigxas neeble distingi la du prononcojn de desert, dezerto, deserto aux de record, disko, registri). Sed la refleksoj devas sxangxigxi ankaux pri la maniero konstrui frazon. En la franca oni "iun helpas", en la angla oni "helpas iun", en la germana oni "helpas al iu". Refleksoj ekzistas ankaux pri vortformado. Granda parto de lingvolernado konsistas el alpreno de refleksoj, kiuj inhibu la naturajn refleksojn. Lernanto, kiu rimarkis la formadon en farm - farmer, dance - dancer, report - reporter, write - writer tiel akiras reflekson kiu kondukos lin al "translate - translater" kaj "teeth - teether". Sed oni skribas translator kaj diras dentist. Necesas do bloki la naturan reflekson por enprogramigi haltigon de la nerva fluo (kvazaux enmensa signo "Haltu! Vojo mapermesita!") kaj devojigon al la gxusta vorto. (Tio ne necesas en E-o: komparu kun la cxi-supraj farmisto, dancisto, raportisto, verkisto, traduktisto, dentisto). Ankaux la transiro de koncepto (ideo, penso) al vorto estas io refleksa kaj devas sxangxigxi, kiam oni uzas alian lingvon, cxar la signifkampoj (semantikaj kampoj) de la vortoj ne estas cxie samaj. Neniu unuopa franca vorto esprimas la multajn malsamajn sencojn de la angla make up (kompensi, elpensi, kunmeti, kompletigi, repacigi, sxminki, ktp) ["He's made up his mind to stay in." - "Well, I've made up my face to go out", diras du roluloj en romano de P. G. Wodehouse, "Doctor Sally".] Sxangxo de refleksoj estas ne nur io, kio postulas multege da tempo, t.e. milojn da ripetoj, sed krome io nestabila. Suficxas ne uzi la lingvon dum kelkaj jaroj por ke la refleksoj malaperu, gxuste cxar ili estas kontrauxnaturaj. En E-o la refleksoj cxiam povas sekvi la naturan vojon. Tial homoj, kiuj cxesis uzi gxin dum jaroj, tre rapide retrovas la kapablon esprimi sin per gxi. La sercxo al la perfekta lingvoinstrua metodo estas do tute iluzia. Lingvoakiro postulas, ke oni enmensigu al si proks. milionon da novaj refleksoj. Ne eblas redukti la tempon necesan por tio. La sola solvo estas alpreni lingvon en kiu la unuaj akiritaj refleksoj povu esti plene gxeneraligataj. Tia lingvo estas E-o.
Claude Piron: Nobelpremiito Linus Pauling konfirmis al mi la antauxlastan paragrafon. Li lernis E-on kiam li estis 15 jara. Vidinte E-tekston je la agxo 90, post efektive 75 jaroj de neuzo, li skribis ke li sengxene povis legi gxin. Kent Jones Hispanio La 1-an de novembro 1997 dum la estrarkunsido de HEF oni decidis nomumi s-ron Augusto Casquero Estrarano pri Instruado, kaj kontakti la estraron de ILEI cele al rekonstruo de tiu asocio en nia lando, sub la kupolo de HEF. Manolo Parra, Sekretario de HEF 2-6 de marto 1998: Baza kurso de Esperanto en Valencio ************************ Loko: Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio). Oficiala studobjekto, unuafoje en Hispanio. Akademia valoro: 2 kreditoj. Malferman prelegon faros Miguel Fernández, la ferman Gian Carlo Fighiera. Informoj cxe la instruisto: Augusto Casquero, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia (Hispanio). Fakso: +6 3849616. Rete: a-casquero@redestb.es
Internacia Cseh-metoda kurso en Valencio Dum la tagoj 25 gxis 30 de julio 1998 (ses tagojn), okazos en Valencia (Hispanio) rapida E-Kurso por komencantoj kaj progresintoj, laux Cseh- metodo. La instruanto estos la internacie konata fakulo de tiu metodo, s-ro Anton Zacharias, el Slovakio. La lecionoj okazos cxiumatene, ekde la 9-a gxis la 13-a horo. Posttagmeze estos libera tempo por viziti la belajn plagxojn de Valencia, kaj sunbrunigxi. Lauxbezone eblas arangxi posttagmeze kulturajn vizitojn aux distrajn programerojn. Se estas kandidatoj, okazos ankaux seminario pri la Cseh- metodo, unuavice por instruantoj. Fine de la kurso, por tiuj kiuj tion deziros, oni povas kune vojagxi al la UK en Montpellier (Francio). Prezo de la kurso (ne inkluzivas logxadon kaj mangxadon): 6.000 hispanaj pesetoj (cxirkaux 40 USD). Interesigxantoj kontaktu: Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Telefono: + 34 (9) 6 3401369. Fakso: + 34 (9) 6 3849616. E-posxto: a-casquero@redestb.es
Hungario La 13-aj Pedagogiaj Tagoj, 6-a Semajnfino de Junaj Lernemuloj (SOJLO) Ili okazos la 28-an de februaro kaj 1-an de marto 1998 en Budapesxto. La saman semajnfinon Eventoj organizos karnavalan balon, do niaj konferencanoj - post la prelegoj - povos ripozi (?) tie. El la programo: Kvalifikado de E-instruistoj en pedagogia altlernejo. Lernolibro de E-o por lernejanoj: bazaj postuloj de moderna lernolibro, bezono kaj realigo. Faka kunveno de praktikantaj instruistoj. Nacia Baza Instruprogramo en Hungario. Gramatikaj problemoj el metodika vidpunkto - la Zamenhofa lingvo, tipaj eraroj kaj ilia prevento. Modellecionoj. La SOJLO-n gvidos Barossné Kóródy Zsófia. Pliajn detalojn petu de Zsuzsa Barcsay kaj József Németh. [Adresoj sur la kovrilpagxoj.] J.N. Esperanto en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely En la Altlernejo ankaux en la studjaro 1997-98 disvolvigxas pluraj E- lingvokursoj. 25 studentoj frekventis kursojn por tutkomencantoj kaj progresantoj. La studentoj devas superi lingvoekzamenon por fine de siaj studoj rajti ricevi diplomon. Peljmulto de la cxi-jaraj studentoj estis tiuj kiuj jam plurfoje fiaskis en aliaj lingvoj kaj auxdinte pri la facileco de la internacia lingvo kaj pri la sukcesoj de aliaj studentoj ili pretis ecx pagi kontraux la studado. (La lernejo ne plu ebligas al la studentoj senpage frekventi lingvokursojn pro tio la lernantoj (aux iliaj kompatindaj gepatroj) devas elspezi signifan sumon por provi la lastan sxancon.) Dum tiaj kursoj mi devas ne nur instrui la cxefajn elementojn de la lingvo kaj kapabligi la studentojn komuniki per gxi, sed kiel eble plej efike mi klopodas infekti ilin per la ideo kaj utileco de la lingvo kaj ties movado. Mi opinias mian laboron plene sukcesa ne tiam se la studentoj sukcese ekzamenigxas, sed tiam se el inter ili almenaux kelkaj dauxrigas siajn studojn, ekkorespondas aux prunteprenas de mi legajxojn en E-o. Post 50-hora intensa kurso en decembro sukcese ekzamenigxis 17 studentoj en elementa nivelo, el kiuj 6 dauxrigas siajn studojn kaj provos superi ankaux mezgradan ekzamenon ekster la altlernejo. Ili partoprenis ankaux la Zamenhofan-tagon kie kun aliaj junuloj de la urbo fondis junularan sekcion. En la nova semestro ni lancxos tri kursojn, unu por tutkomencantoj, unu por tiuj kiuj ne sukcesis alproprigi cxion dum la antauxa intensiva kurso kaj bezonas pluan helpon, kaj unu por la dauxrigemuloj. Kadre de la laboro de la nova katedro pri Aplikata Lingvistiko okazas preparaj studoj pri lingvopedagogio. Respondecante pri tiuj lekcioj mi zorgas pri tio, ke pri la internacia lingvo ricevu informojn ankaux tiuj, kiuj studas aliajn fremdajn lingvojn. En la prelegoj pri lingvopedagogio por estontaj filologoj kaj en la studmaterialo ricevas gravan rolon ekzemple denaskismo, propedeuxtika valoro de la unua fremda lingvo, lingvolernaj problemoj de malgrandaj infanoj ktp. Esperanto kaj ties valoroj tiomgrade trateksis la lekciojn ke la studentoj tute nature ekinteresigxis pri tiu lingvo kaj centprocente partoprenis mian (de ili petitan) informprelegon kaj modellecionojn pri la internacia lingvo. Gravas ne tio, ke ili farigxus esperantistoj, sed tio ke estontaj lingvoinstruistoj pri la angla, germana kaj franca lingvoj estu dauxre informataj pri E-o. Se maturigxas en ili la interna bezono pri tiu cxi lingvo kaj movado ili scios kie, kion kaj kiun trovi por kontentigi tiujn bezonojn. dr. Katalin Smidéliusz Irano La unua E-kurso en "Sana Urbo" S-ino Jhila Sedigi Saheb-zamni, E-cxefdelegitino en Irano, malfermis komencan E-kurson en Tehrano, en "Sana Urbo", kie unuafoje funkcias E- instruado. (Sana Urbo estas organizajxo, kiu servas mizerulojn en diversaj terenoj, en la plej malricxa kvartalo de Tehrano nomata "Dolat-abad".) Sxi gxis nun instruis nur E-lernantojn trapasantajn la elementajn kursojn de profesoro M.H. Saheb-zamni. La kurso komencigxis la 2-an de septembro 1997 kun 50 junaj partoprenantoj. Kiam en Irano okazis internacia konferenco pri la sociala higieno, la 6-an de oktobro 1997 vizitis la organizajxon "Sana Urbo" 26 ministroj. Ili vizitis ankaux la E-kurson de Jhila Sedigi Saheb-zamni. Sxi mallonge prezentis E-on al ili. [Vidu la foton supre, kiun faris s-ro Naser Asgar-Zadegan!] Laux la informoj de Mojtaba Kheir-Khah, 37, K.135, 10 Metry Dowom, Javadieh, IR-13-657 Irano Italio Seminario por instruistoj kun auxspicio de ILEI Dum la 10-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco /22-a Internacia Junulara Festivalo Lignano Sabbiadoro, 8-14 aprilo 1998 Por ellernado de ia ajn lingvo, oni devas disponi je bonaj gramatiko, vortaro, lerno- kaj lego-libroj, eventuale sonbendoj por alproprigo de korekta prononcmaniero, kaj aliaj similaj instruaj helpiloj. Tio estas la baza materialo bezonata se - ekzemple - iu deziras memstare studi. Alie, al gxi oni devas aldoni ankaux instruiston aux instruanton, kiu per sia metodo kapablu transdoni al la lernanto kiel eble plej multe da konoj pri la koncerna lingvo. Tiukaze, aparte grava estas la instru-metodo, kiu cxefe celas konigon de la gramatikaj reguloj kaj paralelan paroligadon de la lernantoj. Sed por E-o tio ne suficxas: fakte neniu metodo povas per si mem suficxi, unue se la studento ne havas en si la firman deziron ekregi la lingvon kaj due se la instruisto ne malkasxas al li/sxi, kiel eble plej frue, la kulturajn valorojn de nia ilo kaj cxefe la vastan gamon de eblecoj utiligi gxin por diversaj celoj. Por kontribui al plia profesieco de la E-instruantaro, de la 8-a gxis la 14-a de aprilo 1998, en Lignano Sabbiadoro (Italio) dum la Alp-Adria Konferenco estos ebleco partopreni en Seminario por kurso-gvidantoj. Stefano MacGill, tre sperta kaj verva trejnisto, sekvos vin pasxon post pasxo sur la malfacila tereno de lingvoinstruado, pritraktante plej diversajn problemojn tiukampajn. Jen, kelkaj argumentoj kiuj estos pritraktataj: 1. Kio estas komunika instruado? Gxiaj principoj kaj instruteknikoj. 2. Kiuj estas la malfacilaj kaj esencaj punktoj de E-o? Unue, por studantoj ajn- naciaj. Due, aparte por italoj (tion la kursanoj prezentos). 3. La Cseh-metodo: gxiaj meritoj kaj mankoj. Kiun valoron gxi havas por ni? Kiom el gxi nuntempe ni prefere sxangxu? 4. Kiel eviti la fordrivadon de kursanoj? Kiel inkluzivi konojn pri la E-a vivo en la kursoj? 5. Kiel trafe ligi gramatikon kun komunikaj situacioj? (Tion oni esploros ne nur teorie, sed per la lernolibro Tendaraj Tagoj, kajero 2.) 6. Strategioj por pli kvanta kaj kvalita instruado. Kursoj prefere en oficialaj aux privataj lernolokoj? Kiujn agx-grupojn ni cxefe celu? Rolo de eksperimentoj, uzeblaj argumentoj, instruista trejnado, ktp. Eblas ke ecx partoprenontoj proponu pliajn temojn. Do, ne perdu cxi tiun sxancon plialtniveligi viajn jam bonajn instru-kvalitojn: el tio nia movado tutcerte akiros nur avantagxojn! Haste antauxmendu sidlokon en la klaso- cxambro de Stefano MacGill: ne risku trovi gxin jam okupita! Edvige Tantin Ackermann, nored@iol.it, Triesta Esperanto-Asocio, Via Crispi 43, Esperanto C.P. 601, IT-32100 Trieste (El Interredaktore) Jugoslavio Instruado de Esperanto en Jugoslavio en 1997 E-Instituto Beograd eldonis 28 A-diplomojn kaj unu B en la jaro 997, kompare kun 8 A kaj 11 B en 1996 kaj 57 A en 1995. La ekzamenoj estis organizataj post publikaj elementaj kaj dauxrigaj kursoj, kiujn organizis E-societoj en Zajecxar, Senta, Nisx, Belgrada Universitata Studenta E-Klubo, Fervojista ES "Branko Maksimovicx" Beograd, kaj koresponda kurso de Serbia E-ligo. Sed ne cxiuj publikaj kursoj finigxis per ekzameno, kaj la Instituto ne notas tiajn. Krom en la publikaj kursoj, E-o estas instruata ankaux en lernejoj, kadre de E- grupoj. Aparte menciindas Elementa lernejo en Novi Becxej, kie s-ino Sanislo Agnesx jam plurajn jarojn gvidas E-grupon, kies lernantoj aktive partoprenas en internaciaj kontaktoj pere de E-o. En la periodo de la 4-a de aprilo gxis la 3-a de auxgusto, cxiudimancxe aperis E-kurso en la taga gazeto "Politika ekspres", kiun arangxis s-ro Jovan Jovanovicx-Jxan el Nisx. Gxi finigxis per interparolo kun s-roj Zlatoje Martinov kaj Renato Petrovicx, publikigita en la numero de la 10-a de auxgusto, kiu ebligis plurflanke lumigi la fenomenon de E-o por vasta publiko. E-Instituto Beograd kaj unuopuloj el Jugoslavio kunlaboris kun E-Ligo de Serba Respubliko (la serba parto de Bosnio kaj Hercegovino) en popularigado kaj realigado de E-kursoj en Banja Luka, Prijedor, Kozarska Dubica, Teslicx kaj Brcxko. Tiu kunlaboro rezultigis ankaux eldonon de Lernolibro por Ekspresaj Kursoj de Borisxa Milicxevicx, direktoro de la Instituto. Radojica Petrovicx, radp@emi.yu Kroatio Konkurso de popolkostumoj - denove KEU organizis la ekspozicion de la popolkostumoj el dudeko da landoj. Cxar ni havas la eblecon prezenti la ekspozicion cxe pli prestigxa loko ni, deziras kolekti pliajn popolkostumojn. Kroata Esperantista Unuigxo invitas la gejunulojn en la agxo de 6-30 j. partopreni la internacian konkurson kun la temo "POPOLKOSTUMOJ". Oni povas prezenti tutan popolkostumon aux nur unu parteton. Cxiuj verkoj estu prezentataj en la formato A4 en iu ajn tekniko. Dorsflanke oni klare skribu jenajn informojn: nomon kaj antauxnomon, agxon, adreson, 2-3 frazan priskribon de la verko. Limdato: 1-a de aprilo 1998. La ricevitaj verkoj estos prezentataj en pluraj kroataj urboj. Komisiono elektos la plej belajn verkojn, kies auxtoroj ricevos diplomojn kaj cxiu partoprenanto ricevos etan donaceton. Adr.: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio Marija Belosxevicx, sekretario de KEU
Lernolibroj ago-tagis en Zagrebo Dum la pasintjara ago-tago, la 3-an de oktobro en la zagreba cxefmagazeno "Nama" estis prezentitaj impona kolekto de lernolibroj kaj instruhelpiloj uzataj tra la mondo. La plej grandan atenton vekis la video-kurso "Mazi en Gondolando", la kompleto "Tendaraj Tagoj" kaj la vortaro "Mil unuaj vortoj". La budon vizitis ankaux kelkaj instruistoj, kiuj taksis la E-lernolibrojn "tre bonkvalitaj".
E-kurso cxe la kroata televido Teamo de la kroata televido vizitis la E-kurson en la zagreba bazlernejo "Medvedgrad" kaj filmis la instruadon. La lernantoj vigle interparoladis en E-o kaj donis koncizajn, sed utilajn informojn pri la IL-o. Cxe la fino la lernantoj kantis "Frat' Jakobo". Oni prezentis la filmon meze de oktobro en la porinfana elsendo "Eta kaj granda mondo".
Decembraj eventoj en Kroatio Kvardeko da lernantoj de E-o el zagrebaj bazlernejoj okaze de la Zamenhof- tago preparis muzikan-poezian programon. La unua prezento estis cxe la Kristnaska foiro de la Internacia klubo de virinoj kaj la dua por maljunuloj en maljunulejo. En la lernejoj ili arangxis ekspoziciojn komence de decembro kun la temo: aidoso kaj infanoj, cxirkaux la 15-a de decembro kun informoj pri la vivo de Zamenhof . Ivan Bekavac-Basicx
Kurso en Cxakovec En la Pedagogia Akademio en la urbo Cxakovec, Kroatio lernas E-on 28 studentoj, estontaj instruistoj. La kurson gvidas prof. Tihomir Engler. Kontaktadreso: Pedagoska Akedemija, HR-42000 Cxakovec-Buzovec, Kroatio
Litovio Sub ombrelo de la angla (propono de Valdas Banaitis) Nuna transira situacio en la oriento de Euxropo prezentas sxancon por Esperanta komunumo esence kontribui al interlingva egaleco kaj faciligo de transnacia komunikado - ne per instruado de E-o, sed per instruigo de aliaj malgrandaj lingvoj, eluzante drastan mankon de instruistoj de la angla lingvo. En Litovio mankas 600 fakuloj por instrui la anglan en lernejoj. Volontuloj de la Packorpuso plej ofte ne estas pedagogoj, ili restas en Litovio nur sezone kaj ricevinte ateston pri eksterlanda praktiko, forlasas siajn lernantojn. Preferindaj estas anglistoj ne denaskaj, sed tiaj, kiuj devis mem ellerni la lingvon. Kaj cxefe, ke ili venu al Litovio ne nur kun la celo instrui la anglan en lerneja programo, sed ankaux por kontrakti gxemeligon de almenaux unu elementa klaso kun klaso en sia lando por intense - en la dauxro de 8-9 jaroj (gxis 16- jara agxo) - reciproke ellernigi sian etnan lingvon per intersxangxo de lernantoj kaj instruistoj. Tia intensa lingvolernado kaj landokonigo servus al Euxropa integrigxo en regiona skalo (Baltia kaj Mezeuxropa). Rezulte en cxiu lando kun gxemeligitaj klasoj aperus po tacxmento da junaj abiturientoj, kiuj, krom flue paroli lingvon kaj bone koni la landon, posedus ankaux personajn ligojn kun la koncerna lando - kvazaux integrantaj tentakloj inter ambaux landoj. Kaj ju pli da euxropanoj komprenos lingvon de siaj najbaroj, des pli da euxropanoj povos paroli sian propran lingvon kaj esti komprenataj de siaj najbaroj. Tia intersxangxo prezentas sxancon por malgrandaj lingvoj esti instruataj eksterlande en lerneja programo kaj tiel rompi la monopolon de la programaj fremdlingvoj. Ankaux senpere kaj reciproke servi la interesojn de malgrandaj landoj. Por komenca interkomprenigxo de la instruisto kun lernantoj, kiuj ne posedas komunan lingvon estas tri vojoj: 1) anticipe ellerni minimumon da orientigaj vortoj, 2) uzi gestan kodon, 3) antauxstudi E-gramatikon kaj leksikan minimu- mon - cxefaj nocioj kaj 11 finajxoj. Estas tre grave, ke gxuste e-istoj el Okcidento de la regiono (malgrandaj landoj de Finnlando gxis Belgio, de Pollando gxis Hungario) varbu instruiston de la angla, kiu estas preta iri al Litovio kun kroma misio ekinstrui ankaux sian etnolingvon laux gxemeliga kontrakto intersxangxa. Tiam ne nur la iniciato, sed ankaux la anticipa preparo apartenus al e-istoj. Kaj E-o ekhavus nicxon plian ol nura kodo interkomprenigxa - kiel paralela gxemeligo per E-o, ankaux propedeuxtiko antaux instruado de natura fremdlingvo. Instruado de E-o en lernejo havas sencon nur kun apogo eksterlanda. Eksterlanda instruisto de la angla en Litovio havus suficxan okupon per la angla, per kiu li povus pripagi ankaux sian logxigon en familia hejmo, cxar ekzistas familioj pretaj akcepti gastan logxanton kontraux ebleco praktiki la anglan. La lernejo povas havigi al instruisto apartan logxejon senpage. Cxiutaga leciono de la etnolingvo en aparta gxemelklaso estus kroma tasko. Se la eksterlandano estus ankaux e-isto, estus tre facile iniciati ankoraux unu gxemelklason kun unujara programo - kun komunika kaj propedeuxtika celo, cxar E-o devas esti instruata kiom eble plej frue, kiel la unua fremdlingvo. En la kadro de jam de eksterlande iniciatita eksperimento tion povas fari ankaux lokaj e-istoj. Litova instruisto en eksterlando apenaux havus pli ol unu lecionon cxiutagan, se ne povos instrui E-on, sekve necesos kromlabori ekster instruado. La ideo ekgxermis, kiam mia fratino, direktoro de mezlernejo en Jurbarkas (15 mil logxantoj, tri mezlernejoj), petis min trovi por sxia lernejo du anglistojn eksterlandajn, kaj krome mia kuzino, instruisto en Paneveys (urbo kun 110mil logxantoj) pro familia krizo pretas resti eksterlande instruante litovan lingvon tri jarojn. Se aperos pli da volontuloj, pretaj veni al Litovio, cxiuj estos akceptataj - en Jurbarkas la estro de kleriga fako de urbestraro estas e-isto, Antanas Gvildys. Kaj estus tre bone, se ni kolektus el cxiu regiona lando almenaux po unu tian instruiston de la angla - por la cxefa celo - reciproka disvastigado de malgrandaj etnolingvoj per intensa instruado kaj lingva medio danke al gxemeligo, regula intergastigado en familioj, lernejoj kaj someraj kampadejoj. Tia opa integriga pedagogia eksperimento, koncentrita en geografia centro de Euxropo, povas firme enradikigi ankaux E-on en sia naskigx-regiono, kaj servi por denova interproksimigo de iamaj unianoj - litovoj kaj poloj. Valdas Banaitis, Pergales 26-35, LT-2041 Vilnius, Litovio Nepalo Koresponda kurso de Esperanto Ekde auxgusto 1997, Esperanto-Domo funkciigas korespondan kurson de E-o en Nepalo. En la lando kie posxto-servo mem estas tre malrapida, koncepto de koresponda instruado estas for de praktiko, sed la amaso da petoj pruvas ke homoj ja interesigxas pri E-o. Gxis nun ni jam ricevis 86 petojn de diversaj urboj kaj respondoj al ili estas jam dissenditaj. Kaj ni jam havas respondojn de pli ol 20 lernantoj. Ni eldonis malgrandajn anoncetojn en nacia jxurnalo 'Kantipur' kaj 'Saptahik', ke okazos senpaga kurso de E-o kiu helpos homojn komuniki kun la tuta mondo kaj surprize venis amaso da demandoj. Multaj personoj iam auxdis pri E-o, sed ili ne kredis ke gxi vere ekzistas en la hodiauxa mondo. Informilo pri E-o, metodo de la kurso kaj la unua leciono estis sendataj al la informo-petantoj. Versxajne, cxiuj lernantoj ne sukcesos lerni gxin gxisfine, sed estas grave, ke oni almenaux trovas informojn pri E-o kaj homoj ankaux de multaj aliaj urboj konas la internacian lingvon. E-Domo estas nova koncepto de kelkaj junaj e-istoj, kiuj malrapide, sed dauxre laboras por evoluigi E-on en Nepalo kaj ankaux helpos iamaniere al la landa asocio. La koresponda kurso estas la unua pasxo de gxi. Razen Manandhar, P.O. Box 3447, Kathmandu, Nepalo. E-posxto: espero@domo.mos.com.np Pollando Esperantologia-Didaktika Konferenco en Krakovo En Jagiellona Universitato kaj parte en la Urbocentra Kulturdomo en Krakovo, la 18-20-an de aprilo 1997 okazis Esperantologia-Didaktika Konferenco. Partoprenis gxin pli ol 60 personoj. La sekva Esperantologia-Didaktika Konferenco de ILEI okazos en Krakovo, dum la tagoj 24-26-a de aprilo 1998. Antauxos gxin pola AIS-sesio kaj sekvos Krakova Esperanta Kulturfestivalo. Aligxoj, proponoj pri kontribuo al la programo (kun kelklinia resumo de prelego aux priskribo de la prezentota leciono - materialo, metodo ktp. - publikigota en la konferencaj materialoj), petoj rezervi malmultakostan hotelon proksime al la urbocentro, atingu gxis la 15-a de februaro 1998 s-inon Maria Majerczak.
Nova studjaro en Jagiellona Universitato en Krakovo Sekve al prelegoj de s-ino Maria Majerczak en Jagiellona Universitato en Krakovo, de oktobro 1997 lernas E-on pli ol 70 studentoj. (Cxi-jare la nombro de la studentoj duobligxis.) La Internacia Lingvo dauxre estas deviga studobjekto por tiuj, kiuj elektis gxin, kiel parton de sia deviga programo. Tio ne koncernas momente iujn fremdlingvajn studojn, sed la gejunuloj povas lerni E-on aldone. E-o ne povas anstatauxi, kompreneble, la cxefajn devigajn kaj neelekteblajn studobjektojn en iu fako (ekz. filozofion en filozofiaj studoj). Tamen la E-ekzameno kaj poentoj havas la saman valoron, kiel tiuj cxe la devigaj studobjektoj. Krom studentoj de Jagiellona Universitato, la kurson partoprenas po kelkaj personoj el: Minista-Fandista Akademio, teknika altlernejo unika landskale (la pola vorto "akademio" estas ekvivalento de "universitato"), Ekonomia Akademio, Akademio de Fizika Edukado, Agrikultura Akademio, Supera Pedagogia Lernejo kaj unuopaj studentoj el aliaj krakovaj superaj lernejoj. Ili estas logxantoj de Krakovo kaj urboj, vilagxoj en cxiuj partoj de la lando. Pluraj junaj homoj igxos poste instruistoj de E-o, aliaj ekz. aktivantoj en la E-a turismo. Ili vigle interesigxas pri kontaktoj kun diverslandaj e-istoj, deziras korespondi, lauxeble intersxangxi vizitojn, partopreni internaciajn junulrenkontojn kaj laborbrigadojn. Interesigxantoj skribu al Maria Majerczak. [Adreso sur la 3-a kovrilpagxo]. En la sama universitato okazadas ankaux alia sukcesa E-kurso mezgrada, organizita de la Asocio de Diplomitoj de Jagiellona Universitato. Al 15 eksstudentoj kaj aliaj personoj instruas E-on s-ro Zbigniew Warmuz. Maria Majerczak Interlingvistikaj studoj en Poznan La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1998/99 kaj poste cxiun trian jaron. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino Ilona Koutny, kun la subteno de prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegontoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj D. Blanke, M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smidéliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl. La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de E-o. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko kaj turismo. Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de auxgusto kaj de januaro). La studentoj pretigos diplom-laborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj. Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 10-a de auxgusto 1998. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de E-o. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 250 PLZ: 80 USD). Estas planata superagrada lingvo-kurso antaux la universitata sesio por tiuj, kiuj bezonas lingvan perfektigon. Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-inon Ilona Koutny: Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan. T/F: +48-61 8618-572 (sekretariejo) E: ikoutny@hum.amu.edu.pl
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) - San Marino kaj Monda Turismo invitas al studado de turismo, kulturo kaj lingvoj en la studjaro 1998/1999. En la studumo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj kiu havas almenaux meznivelan edukitecon. Plena eduk-ciklo dauxras tri jarojn. Oni povas elekti inter cxiutaga kaj ekstercxeesta sistemo. Oni povas akiri ankaux la sciencan gradon de bakalauxro aux ecx magistro de AIS. Pri la ceteraj detaloj turnu vin al: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Klerigejo de AIS - San Marino, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel/fakso: (48-52) 341-57-44 aux 346-00-82. Interreto: http://www.bydg.pdi.net/~turismo/ studumo.html Retposxto: turismo@bydg.pdi.net
Rusio Instruado en Tjumeno La pasintjara E-instruado en Tjumeno ne donis pozitivan rezulton, cxar la infanaj grupoj, varbitaj vintre plene disfalis jam printempe. La auxtuna antauxkursa informado en 1997 celis cxefe la studentojn. La 21-an de septembro en la urbocentra "turo" (eksa akvoturo, nun klubejo de "Dzerjxinec") okazis la unua leciono. La 23-an de septembro komencigxis kurso de E-o en la kulturpalaco "Geolog". La 12-an de oktobro en la turo startis la tria kurso. Nun en la tri kursoj estas cx. 30 kursanoj, inter ili 9 lernejanoj, kaj preskaux cxiuj ceteraj estas studentoj de Tjumenaj altlernejoj. Vladimir Izosimov Somera Esperanto-Kursejo Inter la 19-26-a de julio 1998 Esperanto-Centro Jekaterinburg unuafoje en Ruslando okazigos E-kursejon por komencantaj, progresantaj kaj spertaj e-istoj. Cxiutage funkcios tri studgrupoj. A. Elementa kurso. Oni lernos la lingvon en malstrecxa etoso. Estas bonvenaj familianoj kaj amikoj de jamaj e-istoj. B. Dauxriga kurso. Estas invitataj personoj, kiuj jam scias la bazon de la lingvo, sed havas problemojn pri ties uzo. La kurso havos kelkajn paroligajn temojn kaj pritrakton de literaturaj tekstoj. C. Supera kurso. La kurson konsistigos prelegoj pri la historio kaj literaturo de E-o laux la programo de la instru-rajtiga ekzameno. Krom la lekcioj kaj lecionoj por la partoprenantoj B kaj C estos organizata trejnado pri la temoj: informado pri E-o, verkado de artikoloj kaj recenzoj por la E-a gazetaro, redaktado de loka informilo, organizado de e-istaj kongresoj kaj renkontigxoj. La cxiutaga programo enhavos 4-horan instruadon antauxtagmeze, seminariojn kaj ekskursojn posttagmeze. La ekskursa programo enhavos interalie piknikon cxe la limo inter Euxropo kaj Azio. La vespera programo parte dependos de la partoprenantoj. La kursanoj povos uzi la ricxajn bibliotekon (KEB) kaj arkivon de la Esperanto-Centro. Funkcios ankaux libroservo. La sukcese ekzamenitaj finintoj de la kursoj A kaj B ricevos diplomojn. Okazigo de instru-rajtiga ekzameno estas traktata kun REU kaj ILEI. Kotiztabelo Pagodato gxis 1 maj. 1998 Poste Ruslando kaj KSSx 160 mil rub. 200 mil rub. Orienta Euxropo 40 USD 50 USD Aliaj landoj 60 USD 80 USD Samfamilianoj kaj junuloj sub 26 jaroj pagas nur 50% de la aligxkotizo. La kotizo inkluzivas la tutan programon, disdonotajn lernilojn, ekskurson tra la urbo, lupagon por la lokalo. La kotizo ne inkluzivas logxadon, mangxadon kaj eksterurbajn ekskursojn. Ruslandanoj kaj logxantoj de KSSx pagu kotizojn al Halina Romanovna Gorecka (RU-620077, Jekaterinburg-77, p. k. 67). Partoprenantoj el aliaj landoj pagu al nia UEA-konto: avko-u. Adreso: RU-620077, Jekaterinburg-77, p. k. 67, Ruslando. Telefono: (3432) 220481 (merkrede: 14-16 MET; dimancxe 6-11 MET) Rete: hrgo@sbank.e-burg.su
La stagnado en Ruslando finigxas (?) [...] La 5-an de oktobro 1997 en la Krasnojarska E-Klubo okazis prelego pri la lingvo, movado kaj la klubo. Cxeestis pli ol 20 personoj, 13 el kiuj konsistigis la lernogrupon, kiun gvidas Sergej Bronov. Dum la prelego estis montrataj du filmoj - Rostova propaganda filmo en la rusa lingvo - kaj fragmentoj el "Mazi". Ankaux nia biblioteko estis prezentata per parto de siaj libraj trezoroj kaj per pli ol 20 cxi-jare ricevataj periodajxoj. Iom pli frue porinfanan kurson en la urba pionirpalaco organizis membro de nia klubo Valerij Malyhxin. Nia klubo provizas la tiean Infanan E-klubon per periodajxoj kaj libroj. Cxi-somere unu lernantino de Valerij sukcesis viziti E- familion en Danio kaj gasti tie dum monato. Nin gxojigis la statistiko de la nova kursgrupo: el la 13 kursanoj 8 estas studentoj (inter ili 4 estos filologoj aux jxurnalistoj). Tiu fakto estas por ni tre grava, cxar dum la lastaj 5 jaroj ni havis preskaux katastrofon rilate al la intereso pri E-o flanke de la studentoj - al nia kurso aligxadis plejparte 30-40- jaraj (kaj pli agxaj) personoj. Ni speciale atentas la filologian-jxurnalistikan fakultaton de la sxtata universitato, cxar nia movado ege bezonas fakulojn pri la lingvo kaj la propagando. Ni planas instrui al la estontaj filologoj interlingvistikon, cxar por disvastigi E-on preferindas transdoni gxin al estontaj instruistoj kaj sciencistoj. Komence ni faros tion en la klubo, sed poste provos penetri oficialajn instruplanojn de la universitato. Bedauxrinde, por normala instruado tute ne suficxas modernaj lernolibroj. Ni devas mem preparadi lecionojn kaj tekstojn perkomputile kaj multobligadi ilin por la kursanoj. Sed nun aperis "Esperanto-rusa vortaro" kaj "Konciza gramatiko" de Aleksander Korjxenkov (eldono de "Ruslanda Esperantisto", Jekaterinburgo) kaj ni vaste kaj tre sukcese uzas ilin danke al ilia bona enhava kaj ekstera kvalitoj kaj tre malalta kosto. Rezulte de nia cxi-jara nova propaganda kaj instrua kampanjoj ni komprenis, ke en nia urbo intereso pri E-o ne mortis, sed komencis relevigxi. La homoj venantaj al ni ofte jam auxdis pri la lingvo, sed simple ne sciis pri eblo lerni gxin kaj pri nia klubo. Nun ni ecx timas tuj proponi nin al la vasta publiko, cxar niaj personaj ebloj instrui kaj organizi estas limigitaj. Do, ni iom "malrapidigas" la procezon, eskapante eksplode-amasan ekinteresigxon. La oficiala statistiko montras, ke Krasnojarska regiono estas averagxa en Ruslando laux siaj socialaj parametroj - se temas pri balotoj, politikaj preferoj k.t.p. Se tiu averagxeco validas ankaux por E-o, laux nia ekzemplo la periodo de la interna (kaj idea) stagnado de E-o en Ruslando iom post iom finigxas. Sergej Bronov, (laux "La ondo de Esperanto" 7/97) Svislando Programoj de KCE en La Chaux-de-Fonds 21-22.02: L. Zamenhof, la okcidentano (François Degoul, zamenhofologo) 28-29.03: Fonetikaj aspektoj de E-o (Daniela Vitali, fonetikisto) 25-26.04: Renkonto kun István Nemere, verkisto 20-23.05: Migrado en la jxurasa naturo kun Bernard Eichhorn, flauxristo 27-28.06: Programo por infanoj kaj familioj kun fakulo pri denaskismo Adreso: Postiers 27 - CP 311 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando) - Tel/fakso: (41) 32-9267407
Usono Somera kursaro en San Francisko Inter la 6 kaj 24 de julio okazos jam la 29-an fojon la tradicia somera kursaro en la Sxtata Universitato de San Francisko. La instruado disvolvigxos en 4 niveloj de la tutkomencanta gxis la progresanta. La sukcesa partopreno valoras ankaux kreditpoentojn en la universitataj studoj. Krom la intensiva studo ekster la klasejoj okazas vesperaj programoj, grupa kantado, popoldancado, projekciado de diapozitivoj, prelegetoj, diskutrondoj kaj aliaj aktivajxoj. Dumtage ankaux komunaj mangxoj, semajnfine organizitaj ekskursoj ebligas ke la internacia lingvo centprocente trateksu la semajnojn kaj farigxu vivoformo de la partoprenantoj. Pri la instruado respondecos geprofesoroj Alexander Shlyafer, John Wells kaj Katalin Smidéliusz, asistos ilian laboron Kanae Hirose. Por pliaj informoj turnu vin al: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, CA 94010, Usono, (650) 342-1796 ********************************************************
ILEI preparas sian adresaron Se vi gxis nun ne ricevis/resendis la enketilon bv. tuj kontakti la sekretarion de ILEI, Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio, tel. +385 1 3745052, retadreso: mbelosev@public.srce.hr. Vi povas ankaux tuj sendi la informojn pri vi: nomo kaj adreso, telefono, fakso, retadreso, profesio, kono de aliaj lingvoj, partopreno en la E-movado (loka, internacia), ekzamenoj (naciaj, internaciaj), pri kio vi deziras aparte okupigxi kadre de ILEI. Marija Belosxevicx ------------------- ILEI-GIMNAZIO Post unujara pauxzo paralele kun la ILEI-Konferenco okazos la ILEI- Gimnazio. Al tiu tutsemajna kunrestado estas bonvenaj esperantistaj junuloj en la agxo de 13-16 jaroj kun bona kono de la lingvo. Programo estas tre varia: oni havos studhorojn pri literaturo, historio, geografio, muziko... Krome, oni ekskursos, sportos. Informoj, aligxoj: Bertil Andreasson, Södra Rörum pl. 455, SE-242 94 Hörby, Svedio
Abonu al rEt-VENTOJ Ekde januaro startis rEt-VENTOJ, kiu estas interreta novajxservo pri movadaj aferoj (la cxefaj materialoj de Inter-redaktore, retposxta versio de Eventoj, multaj aliaj artikoloj ktp). Abonkotizo nur 45 guldenoj (B-landanoj: 25 guldenoj). Kontaktu: eventoj@hungary.net [Teksto: "Kiu demenculo asertis, ke mi ne plu bezonos paperon, se mi legos la artikolojn de Eventoj en Interreto?!"]
Juna Amiko "Maturigxas" En 1997 la revuo farigxis 25-jara. La 24-pagxa revuo aperas kvarfoje en la jaro por lernejanoj kaj komencantoj. La eldonkvanto de Juna Amiko altigxis de 2000 gxis 3000 ene de unu jaro. Tio okazis cxefe pro la decido de Brazila E- Ligo pri kolektiva abono de 800 ekzempleroj. La revuo havas legantojn en 82 landoj. La abonkotizo varias de 3 gxis 19 NLG, depende de landoj kaj abonkvanto. Redaktoro: Géza Kurucz, HU-6000 Kecskemét, Hitel u. 10. fszt. 16, Hungario. Rete: bjg@mail.datanet.hu. Abona adreso: Juna Amiko, Pf. 193, HU-1368 Budapest. Eldonanto: ILEI, Södra Rörum 455, SE-24294 Hörby, Svedio.
Eldonajxoj de Debrecena Bulteno en la traduko de Tibor Papp Lun-sxafidoj. Dr. Kovács Éva. Hajdú-böszörmény: Szabadhajdú, 1997. 56 p. 21 cm. 13 fabeloj, poemoj, tucxo-desegnajxoj pri la stepo Hortobágy, (Prezo: 5 IRK) (Libroforme: en E-o, en la hungara kaj germana, 137 p.: 6 IRK) Cervoregxo (fabelo) k Songxvojagxoj de Adamo Lamo (fabelromano). Dr. Kovács Éva. Fábián Bt.: Debrecen, 1997. 69 p. 21 cm. Dulingva (E-a kaj hungara), kun ilustrajxoj de la auxtorino. (Prezo: 5 IRK) Mendu cxe: Tibor Papp, HU-4031 Debrecen, Trombitás u. 12. Hungario
Internacia konkurso: "Euxropo en la lernejo" sub auxspicio de la Euxropa Konsilantaro kaj la Euxropa Komunumo La konkurson oni okazigas ekde la jaro 1953 en euxropaj landoj, aktuale 33. La cxi-jara temo estas "Paco en Euxropo". La temon pristudas la lernantoj (agxo: 7-21 jaroj dividitaj en diversaj agxkategorioj) kun siaj instruistoj. Cxefaj celoj de la konkurso estas: veki la konscion de la junaj euxropanoj; substreki la gravecon de la euxropa klerigo; instigi la komunikadon inter la euxropaj lernejoj; direkti la atenton de la lernantoj al la problemoj de la unuigxanta Euxropo. Partopreno en la konkurso estas libervola. La skribajn verkojn la lernantoj prezentas nacilingve. Okaze de la Euxropa tago de la lernejo oni proklamas la rezultojn kaj premias la plej bonajn skribajn, desegnajn kaj muzikajn verkojn. Pluraj euxropaj landoj dum la someraj monatoj gastigas internaciajn renkontigxojn por pliagxaj venkintoj. Se vi deziras ke ankaux viaj lernantoj partoprenu la konkurson interesigxu pri la adreso de vialanda nacia komitato aux kontaktu la sekretarion de ILEI. Do, ne temas pri la E-afero, sed certe e-istoj povus kontribui al gxi. Marija Belosxevicx
Euxropa Kalendaro 1999-2000 La Euxropa Klubo, societo por lingvolimtranspasxa interkomprenigxo, iniciatis antaux 20 jaroj propedeuxtikan instruadon de E-o kun cx. 600 infanoj el 20 euxropaj landoj. Kiel aldonmaterialo aperadis en la jaroj 1975-85 la Euxropa Kalendaro. En la jaro 1994 oni enkondukis la lingvo-orientigan instruadon surbaze de la lernolibro Ludu kun ni de E. Formaggio. La lernmaterialo de tiu cxi libro servis kiel bazo por la nova Euxropa Kalendaro 1997/1998. Cxiutage oni prezentas unu vorton (kun bildo) en E-o, en la latina kaj en 13 lingvoj de la Euxropa Unio. Sur la dorsaj pagxoj de la kalendaro trovigxas informoj pri historio, unuopaj landoj kaj atendolandoj de la Euxropa Unio, pri Euxropa Klubo kaj gxia lingvopolitiko ktp. La celoj de la kalendaro estas: atentigi infanojn kaj gepatrojn al la lingvo- orientiga instruado; veki intereson pri Euxropa Unio kaj gxia lingva kaj kultura buntecoj; montri eblajn lingvajn solvojn. Ni planas eldoni la Euxropan Kalendaron en julio 1998 por la jaroj 1999-2000. Multaj antauxmendoj reduktos la prezkostojn. Antauxvidita prezo estos 12 DEM plus sendokostoj, rabato ekde 5 ekzempleroj. Subskripcia prezo: 10 DEM gxis julio 1998. Bv. mendi cxe: EuropaKlub/IfK Verlag. Dr. Barandovská, Kleinenberger Weg 16a, DE-33100 Paderborn, (Tel. 0049-5251 163530, Fax -163533)
STIPENDIO IVO LAPENNA Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en la scienco speciale, Fondajxo Ivo Lapenna en 1996 ekfunkciigis "Stipendion Ivo Lapenna". La stipendio konsistas el subvencio al kiel eble plej multaj disertacioj je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aux pri E-o en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna. En 1997 la stipendio estis aljugxata por faklaborajxo: "Az eszperantó nyelv propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanuló magyar gyerekek képzésében" (La propedeuxtika valoro de Esperanto en la formado de hungaraj infanoj lernontaj la italan lingvon), disertacio akceptita de la Universitato Eötvös Loránd en Budapesxto (Hungario); auxtoro: d-rino Katalin Smidéliusz, vicredaktorino de nia revuo. (Vd. IPR 97/4) Gratulojn al sxi! ************************************************** Ursa Familio Ursa Familio estas amuza kartludo por komencantoj. Per klaraj tekstoj kaj belaj desegnajxoj gxi kuragxigas paroladon, ekzercas demandadon kaj respondadon. Gxi uzas bazan vortaron pri diversaj cxiutagajxoj: pri temoj kiel koloroj, formoj, familianoj, domo, cxambroj, bestoj, lokoj. La ludo estas parenca al la nova porinfana koresponda kurso Urso-Kurso [vd. la rubrikon El landoj kaj sekcioj, Britio - NdlR], sed estas ludinda sendepende de la kurso. Krom la dulingva ludpriskribo, cxio cetera estas nur en E-o - tauxga, do, por internacia ludado! Oni povas mendi gxin je favore malalta prezo, kontraux 3 britaj pundoj aux 8 auxstraliaj dolaroj (plus afranko), perposxte: Esperanto Teachers' Association, 1 Regent Avenue, Skipton, BD23 1 AZ North Yorkshire, Britio, per fakso: + 44 1394 670250, rete:
Tendaraj Tagoj 2. Post la elcxerpigxo de la unua, aperis la nova, reviziita eldono de la internacia lernolibro, Tendaraj Tagoj 2. Gxi estas la meza parto de triopa libro- familio, kiu celas instruadon unuavice al 10-14-jaraj lernantoj, sed ne nur. Ankaux amuzemaj, ludemaj pliagxuloj gxue alproprigas E-on uzante cxi tiun lernilon. En cxiuj tri partoj regas komunikcentraj, paroligaj ekzercoj, en plej diversaj situacioj. La dua kajero konstruigxas simile, kiel la antauxa aux la fina, la tria. La unuopaj lecionoj estas gxenerale "pagxo-longaj" - en bone trarigardebla formo. En la nova eldono aperas 52 unuoj (dudekon pli, ol en la unua). La cxefan tekston, dialogon sekvas aux se ili tro longas - interrompas demandoj, komprenkontrolaj ekzercoj, ludoj. Apartan vortoliston, koncernan gramatikajxon (gramatikan resumon), listigitajn situaciojn kaj aktivigajn taskojn oni trovas ne post cxiu unuo, sed fine de la libro. Krome oni trovas tie ekzamenon por testi la sciojn, konojn; rolludan rememorigilon; liston de materialoj el antauxaj numeroj de Juna Amiko - indikante la cxapitron en TT2 kaj numeron, pagxon en la gazeto (ili estas uzeblaj por variigi, plifortigi la temon); enhavo-indekson, kiu montras ankaux la ekvivalentajn cxapitrojn el la unua eldono kaj la nov-enkondukitajn verbojn; kaj fine, sed ne malplej grave: la alfabetan listigon de verboj kaj aliaj vortoj. Abundas ankaux movadaj konoj en la libro: kaj pri la historio kaj pri la nuntempo; krome gxi havas veran ligon kun la E-vivo, ja la fonon de la libro formas internacia tendaro por junaj e-istoj. (Ni trovas rakontojn pri ekskursoj, pri internacia vespero - pri bone konataj programeroj dum junularaj renkontigxoj...) Ne nur la dialogoj, situacioj estas amuzaj, viglaj - ankaux la bildoj, la ilustrajxoj. Cxiujn tri kajerojn ilustris Pavel Rak - liaj tipaj, agrablaj figuroj amuzas kaj lernantojn kaj instruistojn, ili ofte klarigas, helpas la komprenon. Same, ankaux metodikan funkcion havas la kvar koloroj, kiuj - krom la tabeloj, enketiloj, piktogramoj ktp - buntigas la lecionojn. Aldone al la libro pretigxas instruista gvidilo (gxi aperos - antauxvideble - en la unua parto de 1998). Gxi indikos la cxefan instrucelon por cxiu pagxo, proponos teknikojn kaj aktivajxojn por efike prezenti kaj ekspluati la enhavon de la pagxo. Gxi prezentos facile kopieblajn laborfoliojn por kelkaj pagxoj. Oni povas mendi la lernolibron ankaux cxe UEA (15 NLG kun triona rabato ekde 3 ekz. plus 10 % por sendokostoj) aux cxe ILEI, Pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Unu ekzemplero tie kostas 15 NLG (inkl. sendokostojn), ekde tri ekzemploj po 10 NLG, ekde naux po 8 NLG. Erika Tóth, Gyál (Hungario)
Evento de la jaro: espeRom La komputiloj en la lastaj jaroj sxangxis nian vivon. Krom la baza utiligo (teksto- kaj bildoprilaboro, datumbazoj, kalkuloj ktp) aperas cxiam pli da akcesoraj komponeroj, ebligantaj novan utiligon (auxskultado de radioelsendoj, filmoj, animajxoj, ktp. La amasigxinta materialo estas storata i.a. en komputilaj laserdiskoj, codoromoj. En la vendejoj abundas tiaj diskoj, sed gxis nun vane ni sercxis E-materialon. Stefan Fisahn en la Universitato por Biblioteka kaj Informa Scienco en Stutt- gart kiel diplomverkon devis produkti codoromon. Kaj se jam produkti, kial ne fari gxin pri E-aferoj? Por pretigi la unuan ekzempleron kunlaboris ankaux Tilman Meierfrankenfeld el Münster, kaj la eldonadon financis kaj entreprenis Germana Esperanto-Asocio. La disko "espeRom" estas kolektajxo de plej diversaj E-materialoj, programoj, tekstoj, sonoj, filmoj kaj legajxoj! Gxi estas farita per HTML-tekniko (la sama kiu estas en la interreto por TTT-pagxoj), do iu ajn povas uzi gxin sen aparta scio pri komputilaj aferoj. La kompakt-disko ebligas ne nur legi diversajn tekstojn, sed ankaux povas montri movigxantan filmon pri E-arangxoj. La uzanto povas auxskulti muzikon de E-kantistoj, auxskulti fragmentojn el la E-lingvaj radioelsendoj, do vere estas utila materialo. Kaj gxi estas nelastavice bonega propagando-materialo! Nepre indas havi gxin! Por plene eluzi cxiujn eblojn de la disko, estas necese havi komputilon PC 486DX66 kun min. 4 MB memoro, 12 MB libera loko sur la durdisko, sonkarto (SoundBlaster-kongrua), CD-ROM-legilo (min. 2 x rapido) kaj VGA-monitoro. Gxi funkcias ankaux sur malpli rapidaj komputiloj, sed tiukaze oni devas iom pli atendi por apero de novaj pagxoj kaj eble la filmoj ne havos perfektan sonon. "EspeRom" estas uzebla precipe per Windows3.x, Windows95, MacOs kaj Unix sistemoj. La disko mem enhavas cxiujn necesajn programojn. Post la startigo gxi instalas (anglalingvajn) programojn Iviewpro (html-legilo), Quick Times (por filmoj) kaj Winplay3 (por sonoj), sed kompreneble oni povas uzi la diskon per jam ekzistantaj programoj kiel Netscape aux Explorer, ktp. Por prezenti, kiom vasta estas la materialo, jen iom da (tute ne plena) listigo de interesajxoj: - Bildoserio, ekz. kolora foto de Zamenhof - Programoj, ekz. Supersigno (2.01) makrooj, E-literumilo, la serio PCE1-5 (inkluzive EBEA!) - Ludoj, ekz. Angela, Aventuro - E-litertipoj, ekz. serio de Eve-93, pluraj latin-3 tiparoj por DOS kaj Windows - Gazetoj, ekz. Esperanto-Aktuell, GEJ-gazeto, Eventoj, Monato, Kontakto, Esperanto, La Gazeto, Sennaciulo ktp. - Plena manlibro de Esperanto-Gramatiko, PMEG - Interretaj aferoj: retadresaro (97.01.01) kun 1255 adresoj, flavaj pagxoj, Virtuala E-biblioteko, babilkanalo IRC, esp-faq ktp. - Dokumentoj: Bulonja deklaracio, Ekzercaro (de Zamenhof), la 16 reguloj, principaro de Frostvallen, Deklaracio de Tireso, Manifesto de Prago, ktp. - Organizoj: informoj pri UEA, TEJO, GEA, IKEF, SAT, FEL ktp. - Kursoj: Gerda malaperis (sonanta), hispane, germane, ktp. - Legajxoj: la tuta Biblio, fabeloj de Grimm, Glinda de Oz, Muminvalo, poemoj, rakontoj por infanoj ktp. - Muziko: Jxak Le Puil, Tutmonda Muziko, Flavio Fonseca, Kajto, Ono Takao ktp. - Radioelsendoj: programeroj el Kubo, Varsovio, Sarajevo, Vatikano - Vortaroj: Komputika Leksikono (!), rokterminaro, Terminoteko, ktp. - Movadaj aferoj: Lingvopolitiko por Esperanto, Informado sen mitoj, Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia (LLZ). - Filmoj: pri FAME, UK, IS ktp. Kompreneble la kompilado estis subjektiva, kaj dependis ankaux de la disponebla materialo, sed certe la enhavo estas ege ampleksa! Pripensu: sur unu disko troveblas kaj PMEG, kaj Komputika leksikono, kaj Biblio, kaj EBEA kaj... Aktualaj novajxoj pri espeRom estas troveblaj en la Interreto cxe: http://machno.hbi-stuttgart.de/~sf/esperom/ Kaj fine: kiel oni povas havigi por si la diskon? Gxin vendas pluraj libroservoj kaj vi povas ankaux mendi gxin kontraux 30 germanaj markoj cxe la auxtoro: Tilman Meierfrankenfeld, Pleistermuhlenweg 109, DE-48155 Münster, Germanio. Tel./Fakso: +49-251-316983. Rete: meierfr@uni-muenster.de (El Interredaktore) -------------------- + Aligxilo por la cxi-jara ILEI-Konferenco en Montpellier
|