Juna Amiko
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

Juna amiko: sukcesa jaro

  La du sekvaj tekstoj estas koncizigoj de pli ampleksaj skribaj raportoj liveritaj al la estraro de ILEI antaux la kunsidoj en Hago.

Redaktora raporto

La redaktoro deziras danki la estraron de ILEI kiu akceptis mian proponon pri plenkolorigo de la kovrilpagxoj. Tio konsiderinde levis la kostojn, sed mi opinias ke la elspezoj ne estas vanaj, Juna Amiko ricevis belan eksteran aspekton indan por junulara periodajxo.

Kreskis la nombro de kunlaborantoj. Aktivaj esperantistoj aligxis el Tanzanio, Togolando, Honkongo, Kubo, Brazilo, Rumanio. Mia celo vastigi la redakcion al ekstereuxropaj landoj parte realigxis. Por kunteni la teamon cxiufoje, kun la redakciaj ekzempleroj mi sendas cirkuleron, en kiu mi skize prezentas niajn problemojn kaj taskojn. Mi gxojas ke JA altiras multajn talentajn personojn ecx el la plej malproksimaj anguloj de la mondo.

Problemo farigxis la troabundo de publikigindaj materialoj, precipe en du gxenroj: rakontoj/fabeloj kaj enigmoj, kelkajn mi devas sxovi, ne unufoje, al la sekvonta jaro. Malfermigxos konstanta rubriko por infanetoj sub la gvido de Stefan MacGill. Mi sopiras al pli alta teknika kvalito por la enaj pagxoj, realigebla se mi havus aliron al lasera printilo anstataux la nuna ink-sxpruca. Ankaux sen la plenumo de mia peto, mi laboros por JA kun la sama energio kaj entuziasmo.

Kun alta respekto: Géza KURUCZ, red. de JA

Administra raporto

1998: Aperis akurate kvar 24-pagxaj numeroj. Ni dissendis du gazetarajn komunikojn, unu kun kvar-partan rakonton. Numero 98/3 havis plenkoloran kovrilon kaj portis demonstran komputilan diskon kun ludo en Esperanto. La nombro de abonantoj atingis 1771 kompare kun 1150 en 1996 kaj 993 en 1994. Sendiskute Brazilo okupas la unuan lokon kun 723 abonantoj, poste Togolando (180), Francio (73), Italio kaj Litovio (po 60). Surbaze de la ricevitaj spezoj, la financa rezulto ‘98 estis kontentiga. Se aldonigxos la ricevendaj spezoj, gxi estos farinta solidan kontribuon al la financoj de la Ligo.

(sekvas tabeloj)

1999: La antologia numero 99/1 aperis en rekorda 52-pagxa amplekso. Kiel gxi, postaj numeroj havos plenkolorajn kovrilojn (kaj almenaux 28 pagxojn). Ni bugxetas falon de 10% en la abon-nombro, pro la kotizaltigoj. En Norvegio, Cxehxio, Rusio kaj Usono vidigxis gxis nun pli grandaj postrestoj. Landoj kie ni povus imagi pli da abonantoj estas Belgio, Germanio, Japanio kaj Latin-ameriko, krom Brazilo kaj Venezuelo. Landoj malfermendaj estas Bulgario, Danlando, Irano, Israelo, Kanado, Koreio, Luksemburgo, Pollando, Slovakio, Slovenio, Turkio kaj Ukrainio. Afranko en Hungario altigxis draste (+60 gxis +250%), la revuon nun distribuas privata kompanio kun iom pli moderaj tarifoj. La bugxeto antauxvidas finance preskaux ekvilibran jaron.

Stefan MacGill, administranto de JA

 

La Ligo refoje dankas al cxiu peranto, redakciano, subtenanto kaj kunlaboranto, kiuj kune tenas la revuon kvalite kaj kvante cxe la pinto de la esperantaj revuoj. Ni fidas je plia uzado kaj subteno por la revuo en sia nova pli alloga vesto.