Kiel solvi la problemojn
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Kiel solvi la problemojn

(la fina parto de la vortorda serio)

Cxar la solvo de la prezentitaj vortordaj problemoj kondicxas la
determinon, egziston de la baza, unueca vortorda sistemo, mi tusxas
unue cxi lastan temon.

Pli frue mi jam menciis, ke unueca vortorda sistemo reguliganta la 
reliefigon de frazkomento en E ankoraux ne egzistas. Unu e-isto
preferas la manieron meti frazfronten (pli precize antaux la blokon
subjekto-predikato) la enfokusigotan frazelementon, aliaj la manieron
de Z meti gxin ien frazfinen, refoje aliaj kutimas apliki la sistemon
regantan la vortordon en sia gepatra lingvo. Cxi lasta kutimo
karakterizas unuavice hungarojn, kiel tio okazis ankaux al nia T. Papp
kaze de la jam prezentita frazo (kie li metis laux la vortorda regulo de la
hungara lingvo la komentan adjekton, do tuj antaux la
predikaton: "Laux XY, la komunismo EN VENKA ETAPO DETRUIGXIS en
Hungario."). La senton de vortorda hxaoso vekas tio, ke oni devas
sencxese adaptigxi al novaj sistemoj dum la legado de verkoj de
diversaj auxtoroj - plago ne fatala, tamen malagrabla, des pli, cxar ni
disponas la plej gravan rimedon potenciale ebligantan la elformadon de
pli bona vortorda sistemo: la liberan vortordon.

Kiel jam menciite, al la okupigxo entute je la aferoj de la E-a gramatiko
min movis la rezultoj de la analizo de la E-a gramatiko kaj la komparo de
cxi tiu (pli precize tiu de la E-a vortordo) kun la hungara. Rezulte de cxi
tiuj, en mi naskigxis la ideo ke la baza principo de la hungara vortorda
sistemo (kiel tiu de lingvo kun samtiel libera vortordo, kia estas nia E),
akceptite, prezentus bonegan rimedon por solvi la vortordajn
problemojn de E. En kio konsistas cxi tiu principo?

Fundamente en tio, ke por la (suficxe redundenca) markado de la
aktualaj frazkomentoj suficxas 2 rimedoj (kiuj ambaux estas pli naturaj
ol tiuj aplikitaj en la nuna E): unue la senpera apudeco de la komenta
frazelemento kaj gxia sintagma parulo, kaj due la kongruo de la direkto
de la komenta frazelemento rilate sian sintagman parulon unuflanke,
kun la t.n. reganta vortorda "cirkulo-direkto" de la sintagmo-elementoj
unu rilate la alian, en la koncernata lingvo aliflanke. Anstataux detala
prezento de la (gxenerale ne tre konata) afero, tio nun estu suficxa diri,
ke formi sintagmoparon povas predikato kun subjekto, epiteto kun
subjekto, aliflanke adjekto kaj objekto kun predikato. La reganta
vortorda "cirkulo-direkto" en la hungara estas "de komento al topiko"
(jen, pro kio T. Papp akcentis la adjekton "en venka etapo" lokante gxin
laux la hungara regulo, nome metante gxin TUJ antaux sian sintagmo-
parulon, la predikaton ("detruigxis")), sed en E - cxi ties malo: "de
topiko al komento" (spaco por cxi ties detala demonstrado cxi tie nun ne
estas). Jen kelkaj ilustraj egzemploj pri kiel utiligi praktike cxi tiun
sistemon ("||"-oj prezentas kadron por sintagmoj)

I. pri reliefigo de predikato:
"|Petro ALVENIS|." (kaj ne egz. foriris)

II. pri reliefigo de subjekto:
"|Alvenis PETRO|." (kaj ne egz. Jozefo).

III. pri reliefigo de epiteto
"Alvenis |Petro LA NAJBARA|." (kaj ne egz. la malproksime logxanta)

IV. pri reliefigo de adjekto resp. objekto:
1. "Mi |legis EN LA KORTO|." (kaj ne egz. en la domo)
2. "Mi |legis ROMANON|." (kaj ne egz. gazeton).

Aplikante la cxi-supran sistemon al la prezentitaj vortordaj problemoj, ni
ricevus la jenajn solvojn:

1. la komenta predikativo CXIAM devas tuj post la kopulo stari (cxi tie
aplikigxas regulo III, kaze de adjektiva predikativo kun la agnosko de
tio, ke la epiteto esence estas elipsa epiteta sintagmo):
"XY |estu PREZIDANTO|.", resp. "Karlo |estas (KNABO) LERTA|.",
resp. "Mia arda deziro |estas KE ...|"

2. "...ke unuapagxe, en nia revuo cxefartikolo el mia plumo |aperu KIEL
EBLE PLEJ MALOFTE| antaux vi.", resp. "Laux XY, la komunismo en
Hungario |detruigxis EN ETAPO VENKA|." (cxi tie aplikigxis regulo IV.1.
resp. III.)

3. Atingante la demandon kiel apliki la supran sistemon al la demandaj
prop-oj, la leganto versxajne atendas ke mi etendu la valorsferon de la
sistemo ankaux al la vortordo de demandaj prop-oj, sed tion mi ne
faras. Kelkajn eksperimentojn mi jam faris cxi-terene, sed ilia rezulto
montris, ke tio (provizore au absolute) ne iras. Kial? Cxar la etendo
signifus, ke la demandaj pronomoj ("kiu", "kiel" k.s.), kiel CXIAM
KOMENTAJ (alm. en tiu cxi funkcio), tiam devus POST la responda cxefa
frazelemento (predikato aux subjekto) stari (do egz. tiel, ke "Vi |iras
KIEN|?" k.s.), kio kontrauxas al la lingva kutimo ("lingvaj instinktoj") de
la cxefaj nunaj uzantoj de E, de Euxropanoj, en kies gepatraj lingvoj la
demanda pronomo staras cxiam fronte. Tio eblas, ke la vortordo de la E-
aj demandaj prop-oj iam akceptos la formon respondantan al la supra
sistemo, sed por tio E bezonos igxi universala, cxar en kelkaj ne-
Euxropaj lingvoj (egz. en la svahilia au en la cxina) tiuj cxi prop-oj estas
formataj (cxu nur pleje?) laux "mia" vortorda regulo, kio eble favoros
por la apliko de la sistemo.

Kaze de cxi tiuj prop-oj tio do estus suficxa likvidi la kutimon formi la
kompletigendajn demandojn aplikante (ankaux) la vortordon "Demanda
pronomo - Subjekto - Predikato" (kiel en "Kien vi iras?"). Al la reguligo
apartenus ankaux ke ankaux la vortordo de dependaj demandaj prop-
oj respondu al la gxenerala vortordo de cxi tiaj prop-oj en Euxropaj
lingvoj, do, ke ilia vortordo estu "Demanda pronomo - Subjekto -
Predikato" (kiu siavice identas kun la vortordo de subprop-oj
komencigxantaj per rilativo (kiel egz. en "Mi ne scias KIEN LI/KARLO
IRIS.").

Kaj fine: cxar la plimulto de "tutecaj demandoj" (kiujn mi do nomus
prefere "decidendaj demandoj") - alm. laux miaj spertoj - estas
komento-havantaj, la supre prezentita vortorda regulo validus ankaux
al ili (egz. "Cxu vi |logxas EN PARIZO|?", "Cxu la vitron |rompis
JOZEFO|?").

Kiel tio videblas el la supraj, la reguligita kaj unuecigita vortorda sistemo
estas absolute ne tiel komplikita kaj kompleksa, ke oni devu timi gxian
aplikadon. Cxu tio estus ne peninda provi apliki gxin?

J. Petik