Kio estas ILEI?
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

KIO ESTAS ILEI?

La Statuto difinas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj faka organizo pri edukado kaj instruado, kaj preskribas ke gxia oficiala lingvo estas Esperanto. Sed kiel gxi praktike rekoneblas – kio estas gxiaj aperformoj kaj agadefikoj en kaj ekster la E-komunumo?

Membroj

Cxiun organizajxon faras unuavice gxia membraro. La Statuto de ILEI preskribas, ke cxiu persono kiu rekonas la Statuton, okupigxas aux interesigxas pri edukado kaj instruado, rajtas membrigxi. Efektive ILEI havas malpli ol 500 membrojn, ecx malpli da pagitaj kotizoj por 2003 - tro malmulte kompare kun la nombro de esperantistoj kiuj plenumas la statutan kondicxon por membrigxi, kaj ne suficxe por adekvate respondi al la bezonoj de la propra agadkampo: edukado kaj instruado. ILEI devas plivastigi sian celgrupon kaj turni sin ne nur al siaj kotizpagantoj, sed al cxiuj esperantistaj instruistoj kiuj kontribuas aux povas kontribui al gxiaj celoj. Tio precipe validas por junaj esperantistoj aux tiuj el malricxaj landoj kiuj ecx ne povas pagi la kotizon, sed havas ideojn, volon kaj kapablon por agi. Necesas enkonduki novajn formojn de membreco kaj partopreno en la laboro, kaj novajn servojn adaptitajn al la pli vasta celgrupo. La unuaj ideoj pri nova ampleksa kaj plurdimensia projekto „Flugiloj de Malfacila Vento”, kiuj venis el la rondoj de TEJO, montras direkton al tiu celo.

 

Organiza strukturo

Estas tri organizaj instancoj laux kiuj ILEI rekoneblas: sekcio (organiza unuo kiu agas en difinita teritorio), la Komitato (la supera decida instanco en kiu cxiuj sekcioj estas reprezentitaj) kaj la Estraro kiu gvidas la Ligon. Sur la lasta kovrilpagxo de cxi tiu revuo trovigxas nomoj de 31 sekciestroj kaj ankoraux 15 reprezentantoj de ILEI en landoj kie ne ekzistas sekcio sed ekzistas individuaj membroj, kiuj ankaux povas havi siajn reprezentantojn en la Komitato laux difinita kriterio. Do ILEI organize cxeestas entute en 46 landoj – nombro notinde malpli granda ol la nombro de landoj en kiuj Esperanto estas instruata, aux de landoj el kiuj cxiujare venas partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto. Tiu nombro farigxas ecx pli malgranda konsiderante malfortajn rilatojn de la Estraro kun pluraj sekcioj kaj reprezentantoj: la Estraro ne konas iliajn staton kaj problemojn, ili ne reagas al iniciatoj kaj demandoj de la Estraro, kaj malpli ol 15 landaj sekcioj regule aperigas siajn agadraportojn sur la pagxoj de IPR. Sen efektive aganta sekretario en la lastaj tri jaroj, kun demisioj de kelkaj estraranoj kaj preskaux du jarojn sen estrarkunsido, ILEI lastjare atingis kulminon de sia organiza krizo. La 36-a Konferenco de ILEI kaj la ILEI-arangxoj en la lasta UK kuragxigas, ke la Ligo havas kaj akiras novan forton por superi la krizon.

 

Agado

La bildon de iu organizo kompletigas gxia agado. Cxiu kiu scias pri la Tago de Lernejo, Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA – elementa kaj meza, IPR, Juna Amiko, Tendaraj Tagoj, Okulo, la projekto Interkulturo, retdiskutejoj e-ins kaj ILEI-kom, memoras ilin ligite al la nomo de ILEI. Kaj kion ankoraux? Foliumante malnovajn volumojn de IPR oni trovas sur la dua kovrilpagxo diversajn agadkampojn taskitaj al diversaj estraranoj: trejnado de instruistoj, statistikado de instruado, Gimnazio de ILEI, eldonado, instruado al infanoj, servoj al instruistoj, lerniloj, metodikaj seminarioj, terminaro, universitata agado, lernejaj projektoj. En kelkaj el tiuj agadkampoj agas aliaj institucioj kaj unuopuloj atingante notindajn rezultojn sen adekvata subteno de ILEI. La nova Estraro elektita en la 36-a Konferenco redifinis taskokampojn de la estraranoj konforme al la prioritatoj kiujn aprobis la Komitato kaj planas plifortigi kaj plivastigi kunlaboron kun la jamaj kaj novaj partneroj en tiuj taskokampoj.

 

Konferenco

La cxefa cxiujara evento de la ILEI-vivo, la Konferenco, estas kontrolpunkto de la organizo kaj gxia spegulo kiu bildigas gxiajn staton kaj evolutendencojn. Kelkdeko da partoprenantoj cxiujare ankaux donas siaspecan bildon de la organizo. Varia programo, kutime ne tre densa – kelkaj prelegoj, komitatkunsidoj, somera turismado, vesperaj distrajxoj kaj kelkfoje paralelaj seminarioj – diversgrade kontentigas iliajn sxatojn kaj gustojn. La Konferenco tamen estas unika okazo por kunvenigi la agantojn pli amase kaj kontentigi la bezonojn pli vaste. Mankas, ekzemple, pripedagogiaj kaj organizaj kolokvoj, metodikaj seminarioj kaj ekzamenoj, laborgrupa planado de komunaj projektoj ks.

Revuoj

Internacia Pedagogia Revuo (IPR) kaj Juna Amiko estas identigiloj sen kiuj ILEI ne imageblas, kaj kiuj ne imageblas sen ILEI. Tamen ilia pluekzisto ne estas certa cxar la Ligo havas grandajn financajn problemojn.

Juna Amiko havas klaran fizionomion de altkvalita revuo por baz-lernejanoj, kun ambicio kontentigi ankaux bezonojn de aliagxaj komencantoj.

IPR estas organo de ILEI kun miksita taskaro de interna bulteno kaj de faka revuo, liveranta gravajn organizajn informojn kaj variajn fakajn artikolojn. Tiu miksigxo kaj la limigitaj financoj unuflanke malebligas pli dinamikan bultenon kaj aliflanke ne lasas suficxan spacon por pli ampleksa scienca traktado de E-pedagogia problemaro.

La Interreto proponas iujn solvojn, sed necesas pensi ankaux pri aparta edukscienca revuo kian bezonas la E-komunumo. Aparta problemo estas manko de revuo, reta aux papera, kiu renkontus la bezonojn de junaj instruistoj kaj instruemuloj. Solvon por gxi promesigas la komencita kunlaboro kun TEJO kaj gxia laborgrupo E@I.

 

Internaciaj Ekzamenoj

La Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), kiun nomumas la Komitatoj de UEA kaj ILEI laux propono de la Estraro de ILEI, praktike memstare zorgas pri la elementa kaj meza internaciaj ekzamenoj havante apenaux pli ol 10 ekzamenitojn cxiujare. La bezonoj estas multe pli vastaj. Aparte mankas ekzamenoj pri instrukapablo – ekzistas regularo pri gxi, sed ne ekzamenmaterialoj kaj praktiko. ILEI estas unu el raraj fakaj organizoj kiuj ne ebligas al siaj membroj diplomojn en sia fako. Jen grava tasko por ILEI kaj IEK.

 

Interkulturo

ILEI, kun morala subteno de UEA, lancxis la projekton Interkulturo en 1999 kiel lernejan projekton por aplikado de Esperanto al interkultura edukado kun retpagxaro titolita Kvazauxa Lernejo „Tibor Sekelj”, kiu havis sian furoran periodon kaj rapidan estingigxon pro kelkaj neantauxviditaj kaj ne adekvate solvitaj problemoj. IPR jam informis kaj plu informos en apartaj artikoloj pri relancxo de Interkulturo en nova eldono – IK2, kun novaj homfortoj, novaj metodaj kaj teknikaj solvoj, financa subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF)[1] kaj komencita konfirmigxo ankaux en neesperantistaj medioj.

 

Retmedio

La retpagxaro de ILEI gastas cxe unu el la serviloj de la Tria Roma Universitato, ne sen problemoj, same kiel la Kvazauxa Lernejo „Tibor Sekelj”.

La revuoj IPR kaj Juna Amiko havas proprajn pagxarojn cxe aliaj serviloj[2]. ILEI posedas la retregionon interkulturo.org kun la celo servi kiel pordego al diversaj interkulturaj projektoj kaj agadoj de ILEI aux interesaj por ILEI. Por la bezonoj de IK2 estas uzata retregiono interkulturo.net. Apartaj pagxoj aux prezentoj de ILEI kaj Interkulturo gastas cxe uea.org, edukado.net kaj vikipedio. ILEI havas kvar diverse aktivajn diskutlistojn cxe Yahoogroups. Evidente necesas resistemigi kaj plu evoluigi cxiujn tiujn kaj novajn uzojn de Interreto. Tial la Estraro difinis apartan taskokampon por tiu bezono – retprojektoj, ligitan al junulara agado kaj informado.

 

Partneroj

La partneroj estas tiu grava faktoro kiu grandparte difinas la agadkapablon de iu organizo, kiel nepra kondicxo, kaj kiel pruvo. ILEI membras en UEA kiel faka asocio kaj, pli ol tio, per aparta interkonsento el la jaro 1990, gxi transprenis zorgon pri la interesoj de UEA rilate al altigo de la lingva kaj kultura nivelo de la E-parolantoj, disvastigado de instruado de Esperanto kaj tiucela rilatado kun edukaj instancoj. La vortoj de la interkonsento ne realigxas cxiam glate kaj ILEI sentas bezonon je pli konvinka financa kaj oficeja subteno de UEA por la transprenitaj taskoj, precipe konsiderante ke la instruado de Esperanto estas unu el la tri prioritataj agadkampoj de la Strategia Plano de UEA. Tiu temo estos plu traktata inter la du organizoj. En tiu kunteksto estos sercxata vojo al pli konkreta kunlaboro kun IEI, AIS, ISAE, universitataj katedroj kie Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj, E-centroj kaj kursejoj, instruistaj sekcioj de Landaj Asocioj de UEA kaj aliaj institucioj en la sama agadkampo.

Aparteno de ILEI al Unesko[3] kaj FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj) kaj prelegoj pri niaj kulturprojektoj en iliaj konferencoj[4] malfermas al esperantistaj instruistoj novajn agadspacojn cxe tiuj organizoj.

Nia partopreno en la konferenco de ACODDEN3 (A Classroom of Difference – Diversity Education Network) kreis novan sxancon por penetro en kultur-edukajn mediojn de Euxropo kaj partnerigxo kun diversaj edukaj institucioj kaj subvenciantoj montrintaj intereson pri la projekto Interkulturo. Notinde novan forton portis al ILEI la partnerigxo kun la faka sekcio de TEJO „Esperanto cxe Interreto” (E@I)[5], kun kiu ni jam realigas la novan eldonon de Interkulturo (IK2) kaj faras novajn planojn por plijunigxo kaj organiza plifortigxo de ILEI. La pozitiva sinteno de ESF al IK2 kuragxigas nin por proponi novajn projektojn kaj strebi al longdauxre kunlaboraj rilatoj kun tiu fondajxo.

 

Konkludo

Se necesas proponi unufrazan sintezan respondon al la titola demando, ILEI montrigxas sistemo de homoj, organizformoj, agadoj, informkanaloj, kunlaborrilatoj kaj solvendaj problemoj, kies cxefa celo estas progresigo de la instruado de Esperanto kaj gxia kulturo, kaj disvastigo de interkultura edukado per Esperanto. La forton de ILEI faras ne nur gxiaj instancoj kaj kotizpagantoj, sed unuavice bone organizita kunlaboro kun diversaj institucioj, agantoj kaj subtenantoj en la kampo de edukado kaj instruado.

Radojica Petrovicx, prezidanto

horizontal rule

[1] Vidu la intervjuon kun Mark Fettes en ĉi tiu numero de IPR (p. 13.)

[2] Atentu, IPR havas novan TTT-adreson: www.tarczy.rlan.hu/ipr/

[3] Raporto de la Ĝenerala Direktoro de Unesko en junio 2003 konfirmis la operaciajn rilatojn de UEA kaj ILEI kun Unesko.

[4] Vidu apartajn informojn pri tio en tiu ĉi numero de IPR (p. 23.).

[5] Legu apartan artikolon pri E@I en ĉi tiu numero de IPR (p. 11.).