Komentigo en E-o
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Pri la konkretaj problemoj de komentigo en Esperanto

En la antauxa artikolo mi diris ke la vortordo de (almenaux la lauxmodaj)
etnaj lingvoj superas tiun de E. Sed tio cxi signifas ne tion, kvazaux mi
jugxus la rigidajn vortordojn entute superaj al la libera vortordo, sed
nur ke la konkretaj kazoj de rigida vortordo en tiuj etnaj lingvoj kvalite
(laux evoluinteco) superas tiun en E. Estas nenio mirinda pri cxi tio:
malantaux la plimulto de etnaj lingvoj sin kasxas plurmiljara sxanco,
eblajxo por (kvankam ne tre konscia, nek scienca) polurigxo ankaux
rilate la vortordon, kiun praktikis (kelkfoje dek-, ecx cent-) miliona
popolo, kies rezultoj evidente, lauxlegxe devas superi tiujn de E, kiu
havas pasintecon apenaux pli ol 100 jaran, kaj uzantaron (kiu aldone
vivas diaspore en la tuta mondo ...) eble kelkmilionan (malantaux kies
fono la kategoria rifuzemo de AdE, cetere, igxas ne tute komprenebla).
En etnaj lingvoj cxio havas sian propran kaj ege stabilan funkcion,
vidante/auxdante egz. la kazon de inversa vortordo fronte de prop-o
(egz. A "Are you ..." F "Etes vous ..." G "Sind Sie ..."), oni scias, ke tie
sekvas decidenda demanda prop-o kaj nenio alia, dum la funkcio de
inversa vortordo en E estas tute nebula, cxiu kazo starigas onin antaux
solvendan enigmon (pri ekz. "Estas vi" k.s. pli frue mi jam parolis). La
vicordo de la opaj frazelementoj en frazoj egz. en la angla estas rigide
determinita kaj aplikata, kio pli vekas la senton de stabileco kaj placxo
ol la pleje hxaosa vortordo de E, kiun oni faras sub la flago de vortorda
libereco. K.t.p. Sed ni rigardu la konkretajn kazojn de cxi tio.

I. La hxaoso en la vortordo de predikativa strukturo
Tiu cxi strukturo estas bona rimedo por egzameni la rilaton de uzantoj
de E al la demandaro de vortordo. La kauxzo de cxi tio estas, ke la
predikativa strukturo estas rigardebla kiel "par excellence" lingva
strukturo kun komento, t.e. gxi povas neniam esti neutrala laux la
komunikada vidpunkto, cxar gxia baza funkcio estas relifigi iun trajton,
econ au "ioecon" atribuatan per cxi tiu strukturo al iu, io. La
kristaligxintecon de la lingva esprimmaniero de cxi tio en etnaj lingvoj
montras, ke la reliefigita predikativo en ili cxiam okupas la lokon por
akcentadoj, do tiun post la kopula predikato, kaj nenien aliloken, kie la
vortordo do estas "S(ubjekto) - K(opulo) - P(redikati)v(o)". Tiu cxi
vortordo estas tiel stabila, ke oni tie ecx evitas la aplikadon de inversa
vortordo (Pv - K - S), se akcenti la subjekton (kiel en E), prefere
aplikante la t.n. akcentigan strukturon (egz. en la A, anstataux "Clever
is Charles." = "Lerta estas Karlo.", oni diras "It's Charles who is
clever.").

La uzantoj de E ofte simple forgesas cxi tiun kutimon en (ecx siaj) etnaj
lingvoj kaj metas la komentan predikativon jen antaux, jen malantaux la
kopulon. La lastan egzemplon de cxi tio mi renkontis antaw kelkaj
semajnoj, jen gxi: "KE APERU ANTAUX VI UNUAPAGXE EN NIA REVUO
CXEFARTIKOLO EL MIA PLUMO KIEL EBLE PLEJ MALOFTE estas mia arda
deziro." (mi skribis majuskle la komentan predikativon). Legante cxi tiun
frazon en oni starigxas la demando "Se cxi tio estas via deziro, tiam kio
estas egz. via prefero, devo au io alia?". La fenomenon en Z-aj tekstoj
mi ne renkontis, kvankam alm. unu englitis en lian historian kongresan
paroladon ("MODESTA estas nia kunveno ...").

Cxu la problemo estas bagatela? Mi ne asertas ke gxi estas de
fundamenta graveco, sed mi iom kolere perpleksigxis antaux la skribita
peto antaux pluraj jaroj (de ILEI-ano ...) decidi cxu, laux mi, "XY estu la
prezidanto", nesciante cxu mi nun decidu pri la pozicio de XY (kiel tion
sugestus analoga prop-o en etnaj lingvoj) au pri la persono, alivorte pri
tio, cxu la prezidanto estu (ne QR, sed) XY. Kial? Cxar skribaj mesagxoj
estas malpli redundencaj ol parolaj kaj en E cxi-rilate regas vortorda
malstabileco, hxaoso.

II. Hxaoso en la lokado de frazelementoj
Antaux 8 jaroj mi havis diskuton kun nia jam forpasinta s-ano T. Papp
en lia Debrecena Bulteno pri lia frazo "Laux XY, la komunismo en venka
etapo renversigxis en Hungario." tradukita el la hungara, kiun mi kritikis
pro gxia malklareco rilate la identecon de frazkomento. Tiun cxi kritikon
samtiel kaj pro la sama kauxzo meritus ankaux la supra, pli frua ilustra
frazo ("KE APERU ..."), pli precipe gxia predikativa elemento (do prop-o
sur la nivelo sub la cxefa). La estigxon de vortorda problemo
ambauxkaze ebligis la pli ol averagxa kvanto de predikataj
komplementoj (da gxi en la Papp-a teksto estas 3, en la alia: 5. Ne
mirinde: da cxi tiaj frazelementoj en niaj frazoj estas ju pli, la
bezonateco de unueca kaj stabila sistemo ebliganta la reliefigon de
komentoj estas des pli granda. Cxu ankaux cxi tio estas bagatelajxo? Mi
devis 3-4-foje tralegi ambaux (kaj multajn ceterajn) frazojn , kaj ecx tiel
mi scipovis nur konjektadi pri kiu elemento estas la komento. Mi ne
kredas, ke cxi tio estus trajto favora de E.


III. Hxaoso en la vortordo de demandaj prop-oj
Rilate la demandajn prop-ojn la plej granda problemon prezentas la
manko de unueco en la vortordo de demandoj kun demanda propono
kaj tiu de sistemo ebliganta la distingon inter la funkcioj de la t.n. "ki-"-
pronomoj. En la angla, germana, itala, hispana lingvoj la frazkomenca
vortordo "Damenda pronomo - Predikato - Subjekto" klare signas ke la
frazo estos demanda (ne "dependa demanda"), kaj la
vortordo "Demanda pronomo - Subjekto - Predikato" tion, ke tie
komencigxas subpropozicio kiel dependa demando au tiu enkondukata
de rilativo. En E la "partecaj" (mi ilin nomus "kompletigendaj") demandaj
prop-oj kun pronoma subjekto (kiel egz. en "Kien vi iras?") siavice la
demandan pronomon sekvas la pronomo, lasante onin en perplekso,
kiel interpreti gramatike la prop-on (frazon) kun cxi tia komencigxo.

Tiu cxi trajto de E estas transprenajxo el la rusa lingvo, kiun Z (se mi ne
eraras) konis la plej bone krom la pola. Nekontestante la absolutan
valoron de cxi tiu tipo de demanda vortordo, oni povas jugxi gxin
maloportuna en E, cxar bonan internacian lingvon karakterizas ju pli
granda mezuro de internacieco kaj cxi tiu trajto estas ne nomebla
internacia.

Pri la solvo de la supraj problemoj - sekvontfoje.

Johano Petik