Komitatkunsido
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

La Komitato de ILEI en Karlovy Vary:

  Akceptis du novajn sekciojn en Togolando (la unua en Afriko) kaj Katalunio.

  Akceptis du novajn honorajn membrojn: Cathy Schulze (Usono) kaj Claude Gacond (Svislando).

  Akceptis la gxeneralajn kaj financajn raportojn pri 1998 kaj sensxargxigis la tiaman estraron.

  Re-elektis senopone estraraninon Jennifer Bishop.

  Elektis novan kasiston: Boo Mee Kim-Lindblom (adreso, p.2).

  Akceptis ligan bugxeton por 2000 kune kun detaligo por "Juna amiko".

  Akceptis estraran proponon, ke ekde 1 jan 2000, financaj dokumentoj de la ligo aperu unuavice en euxroj.

  Fiksis kadre de tio novajn kotizojn, distingante pli klare inter la A- kaj B-landoj (vidu la kvaran kovrilon).

  Akceptis principe restarigon de gvida komitato por IPR por erigi kaj pritaksi fakajn artikolojn.

  Akceptis la lokon kaj daton de la sekva konferenco (kovrilo 4) kaj auxdis pri planoj por 2001.

  Ricevis raporton, ke ILEI estas nun jure registrita senprofitcela asocio en Nederlando.

Smg