|
|
Internacia
Ligo de Esperantistaj Instruistoj Protokolo de
la Komitatkunsidoj en Övik, Finnlando 30-a
de julio - 3-a de auxgusto 1995 l.
Enkonduko 1.1.
La sekretariino, Marija Belosxevicx (M.B.), klarigas la vocxdonsistemon.
Cxeestas 29 vocxdonrajtuloj el sume 53 komitatanoj. * Post interveno de s-ino C.
Dazzini estas decidite (jes: 20; ne: – ; sindeteno: 8) ke la itala delegito
rajtas vocxdoni por San Marino. 1.2.
La propono pri la protokolanto (Raymond Wylleman, Belgio) estas akceptita
unuanime. * Rimarkoj pri la protokolo
1994: Hans ten Hagen (NL) proponas ke oni prezentu gxin por aprobo.** Julian
Hernandez Angulo (Kubo) petas ke gxi ne estu legata komplete, ke gxi estu nur
aprobata. * S-ino Raita Pyhälä (SF) petas liston de la taskoj de sekciestro. *
Bertil Andreasson (S) proponas ke oni aperigu la protokolon '95 en IPR. 1.3.
Oni konsentas, pli frue komenci la komitatkunsidojn, je la 1330h. *
Pri la protokolo '94: Gxi trovigxos en la kunvenejo por antauxa surloka legado
antaux la sekvanta kunsido. * Stefan MacGill (smg – H) disdonas la raporton
pri eldonado. 1.4.
Starigo kaj konfirmo de necesaj komisionoj
kaj laborgrupoj: * pri elektoj: E. Symoens (B) kaj Ana Montessinos de Gomis
(GB) restu por la konstanteco, * pri rezolucio 1995, sendota al Unesko, * pri la
propedeuxtika valoro de E-o: gxenerala akcepto de laborgrupo: Dorothy Holland
(USA), Nora Moerbeek (NL), Raymond Wylleman (B). 1.5.
Protokolo '94: R. Moerbeek
(protokolinto) parte indikas la tro multajn erarojn. Poste la protokolo '94
tamen estas aprobita. S-ino van der Horst (NL) proponas acxeti printilon por la
ILEI sekretariejo por faciligi kaj plibonigi la sekretarian laboron. 2.
Raportoj 2.1.
Raporto de la sekretariino: nur 10
enketiloj revenis; 793 anoj, 36 sekcioj. La raporto, vocxlegita de M.B., estos
sendata al la sekciestroj kune kun la protokolo '95 kaj koncize aperos en IPR.
Hans ten Hagen kaj Rob Moerbeek (NL) proponas ke estonte aperu la raporto en IPR
antaux la konferenco. M.B. konsentas, kondicxe ke IPR regule aperas. * S-ino C.
Dazzini esprimas sian bedauxron pri la agado en 1994. 2.2.
Raportoj de la komisiitoj. –
pri eldonado: [pri tio raportis smg,
la koncernuloj ricevis gxin] –
Juna amiko: smg emfazas ke la jxurnalista asocio TEĄA okazigis enketon, en kiu
nur du fakaj revuoj estis taksitaj bonaj: Juna
amiko kaj IPR. Notindaj abonnombroj por JA:
Brazilo: 99, Italio: 59. Li substrekas ke cxiu euxropa abono signifas ke 3 gxis
4 abonoj povas esti sendataj al nepagipovaj landoj Rimarkoj/Komentoj: * Se
cxiu lernejo acxetus J.A.-n po lernanto, tiam eblus elekti la plej avantagxan
tarifon. *
Smg klarigas la redaktorajn la problemojn de Internacia
Pedagogia Revuo kaj la nunan solvon, kaj priskribas la personecon de la nova
redaktoro Jozefo Németh. Li alvokas al "fresxaj", valoraj artikoloj. pri Unesko:
M. B. raportas: Nia reprezentanto cxe Unesco estas F. Lo Jiacomo (F) kaj li
regule informas pri la kontaktoj kaj partopreno en la kunsido de UNESCO. S-ino
C. Dazzini intervenas por prezenti la italan projekton Fundapax kiu ricevis
Unesco-subvencion. La
komisiito pri lernejaj konkursoj,
S-ro Géza KURUCZ, meritas apartan gratulon pro la modela agado. Raporto en IPR. 2.3.
Raporto pri januaro-junio '95: M.B.:
gxi aperis parte en IPR 95/2.* *
Euxropa E-Kongreso en Parizo dum Pentekosto: ILEI-kunsido kun 42 partoprenintoj
dauxris 55 minutojn. (!) * ILEI-estrarkunsido en Hamburgo (IPR 95/2) *
korespondado, ekzameno - raporto M.B. *”Eventoj”
aperigas novajxojn pri la ILEI-agado *
Gvidlibro por ekzamenoj: UEA decidis pagi la kostojn; ILEI prizorgu la
enhavon; ankoraux duboj pri la supera ekzameno. *
Rimarko: s-ro L. Mee (GB) opinias ke la regularo de la ekzamenoj
publik-igendas, eventuale en IPR. 3.
Financoj 3.1.
Financa raporto ‘94: aldono 2 –
Hans ten Hagen faras kelkajn libro-tenajn demandojn al kiuj Bertil Andreasson
respondas kontentige. Temas i.a. pri la valoro de la librostoko. 3.2.
Post la vocxlegado de la raporto de la kontrola komisiono la cxeestantoj
gxenerale akceptas la financan raporton. Notindas la sindeteno de la kasisto. 3.3.
Financa plano '95: B. Andreasson
opinias ke ne plu utilas, la okan monaton, pridiskuti financan planon por la
jaro 95, precipe cxar ne estas/-os grandaj eventoj. Li mencias la UEA-subvencion
de 3000 NLG. La sekcioj estas petataj pli akurate pagi la membrokotizojn al la
kasisto, kiu memorigas la pagdaton de la 31-a de marto. * La konteltiroj de UEA
malfrue alvenas cxe la ILEI-kasisto kaj ankaux neklaraj mencioj pri pagoj. Oni
atentu pri tio. 3.4.
Membrokotizo: 20 NLG, ankaux por 1996,
cxar granda(j) salto(j) ne estas antauxvidebla(j) en la proksima estonto. *
Smg intervenas, dirante ke tiom longe ke la laboro estos farata de
volontuloj, la kasisto pravas sed alie oni tamen pripensu altigon de la
membrokotizo. Tiam estos ankaux utile paroli pri apartaj kotizoj jam
pridiskutitaj en la estraro: por (mal)junuloj, senlaboruloj, handikapuloj... 3.5.
Propono financa plano ‘96. B.A.
prezentas la bugxeton:
*
B.A. rimarkigas ke eblas pagi al Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, cxar ILEI
tamen devas pagi por IPR al Grafika Centro. 3.6.
ILEI-fondajxoj kaj kasoj: B.A.
informas pri la fondajxo Erika Linz (Vieno), starigita en Lokarno 1973, celanta
subvencii junajn e-istojn: ne estas la proprajxo de la gxenerala ILEI-kaso, gxi
trovigxas en speciala kaso. Pri
fondajxo aux kaso: la estraro decidu cxu estas ekzamena, konferenca, gxenerala,
eldona, ktp. fondajxo aux kaso. 4.Trijara
laborplano por 1995-97 La
sekciestroj ricevis gxin. [Gxi aperis en
la 95/3-a numero de IPR] Vocxlegado,
diskuto, akcepto: por: 24; sindeteno: 5. 5.
Plano por 1995: lauxmonata kun respondeculoj 6.
Funkciuloj 6.1.
Elekto-komisiono: vidu 1. 4. Sxangoj
en la estraro : Pro nesuficxa kvorumo en Seuxlo 1994, tiu temo nun staras
sur la tagordo. * S-ino Montessinos prezentas la elirantojn: Prof. R. J. Glossop, D-ro So Jinsu, Prof. Zhang
Danchen; * la novajn kandidatojn:
Brunetto Casini, Italio; Atilio Orellana Rojas, Argentino; Marin Bacev,
Bulgario; * rekandidatas: R. Glossop
kaj Zhang Danchen. * Rezulto de la elekto:
M. Bacev
11 vocxoj
B. Casini
24*
Zhang Danchen
16*
R. Glossop
10
A. Orellana
24* *
Elektigxis: B. CASINI, ZHANG DANCHEN, A. ORELLANA ROJAS. *
R. Glossop elektigxis kiel estrara komisiito. Taskojn la estraro dividos poste. 6.2.
La listo de sekciestroj kaj reprezentantoj en IPR aktualigxos, Japanio
aldonigxos. 6.3.
F. Lo Jiacomo estas la reprezentanto cxe Unesko, d-ro Mauxro La Torre (Italio),
komisiito pri terminologio. 7.
Honoraj Membroj La
estraro proponas nur unu kandidaton: S-ro E. SYMOENS. La 26-an de junio 1995
s-ro E. Symoens skribe akceptis esti kandidato. Unuanime akceptita. 8.
Novaj Sekcioj – Perspektivoj pri Auxstralio. 9.
Regularoj 9.1.
Konferenca regularo: kopii tiun de
UEA, la organizanta sekcio nepre havu gxin. Menciindas: se estas deficito, tiun
kovru ILEI. Kotiza limo estu proponita al la organizanta sekcio. Komisiono
preparos regularon prezentotan en 1996. Proponas kunlabori: Zsuzsa Barcsay,
Atilio Orellana kaj Mila van der Horst. * Demando: Kiel estas farita la kontrolo
de la librotenado de la organizanta sekcio* - B.A. faras tion (kaj antauxvidas
ioman profiton por '95). * Sugesto de Nora Moerbeek (NL): Starigi
konferenco-estraron apud la asocia estraro, kiel cxe LIBE. 9.2.
Elekto-regularo: * S-ro E. Symoens jam
proponis sin por prepari gxin por la konferenco '96. * S-ro L. Mee volas
kunlabori en necesa cxiujara „forumo”. * S-ino C. Dazzini mencias ke sxi
posedas la statuton. Sekvas diskuto, i.a. pri San Marino. * Smg intervenas : oni ne hodiaux pridiskutu la sidejon. 9.3.
Regularo „La plej aktiva Landa Sekcio (L.S.)”: Rimarkoj: Hans ten Hagen proponas sxpari cxiujare sumon por pagi la
premion = nova kaso. * Ni bone konu la agadon de la sekcioj. * La sekcioj
preparu jaran superrigardon kaj sendu gxin al M.B. * B.A.: Tia intersekcia
konkurso estas malfacila pro la kriterioj. * Zs. Barcsay: Ne "la plej
bona" pro la malsamaj situacioj. * Julian H. Angulo: Kiu elektas la plej
aktivan L.S.* * Sekvas konfuza diskuto pri la demando cxu dauxrigi aux ne* Tamen
estas decidita (3 sindetenoj): dum la venontjara komitatkunsido oni decidos
cxu vocxdoni en '96. * La sekcioj sendu la necesajn raportojn al la sekretario. 10.
Postaj konferencoj kaj aliaj pedagogiaj arangxoj 10.1.
Cxehxio, 1996: loko: TÁBOR, 90 km for
de Prago. Kontaktoj kun TILIO, kiu organizos; la kongresejo trovigos apud la
logejoj; kontrakto estu subskribita auxtune; por cxiuj 40 personoj estos 1
respondeculo; la prezo ne estos tro multekosta. * S-ino Dazzini: Cxu ekzistas en
tiu loko iu faka grupo pri instruado, eduksistemo...* * Temo: Estos ankaux la
temo por la Tago de la Lernejo. El la temoj proponitaj estas elektita (1
sindeteno):"Rimedoj por bona lernado
kaj memlernado de E-o." *
Rimarko: ni planu starigi laborgrupojn, ekz. „Mazi-uzantoj, ktp. 10.2.
Auxstralio, 1997: loko: Max Wearing
prezentas la 3 eblecojn: 1)
Southport, Qeensland: tauxga ejo, sed pro la loka lerneja programo, la
ILEI-konferenco estu antaux la UK, 2) apud la rivero Mary, kun eblecoj konatigxi
kun la enlanda fauxno, 3) Adelajdo, 80 km sude de A.: pli interesaj prezoj (2/3
de Southport), jam provizora kontrakto. * Gxenerale: la vivkostoj estas duono de
tiuj en Finnlando. Temo estu proksima al „Multkultura Auxstralio en
mult-kultura mondo". 10.3.
Postaj konferencoj: 1998: Francio (ne
en Parizo) Ni decidos dum la venontaj jaroj. 1999: Germanio 10.4.
Internaciaj metodikaj seminarioj
(IMS): En 1991 estis la lasta, bedauxrinde. * La hungaroj sentas la bezonon pri
IMS por la propraj studentoj. * Propono: 1997 en Hungario. 1996: Cxinio *
Nederlando, HEERLEN, 15-17-a de marto 1996. * Rimarko: Regiona IMS estas
interesa por kontakti pli da homoj. 10.5.
Gimnazioj: Gimnazioj estas
dauxrigindaj (Zs. Barcsay kaj B.A.). * Julian H. Angulo: La kongreslando varbu
enlandajn partoprenantojn por la gimnazio. * Oni pli praktike arangxu fakajn
metodikajn momentojn. * Barcsay: La nederlanda asocio subvencias la
partoprenantojn. Sxi alvokas aliajn sekciojn fari la saman. * Oni arangxu
lingvan kurson apud la gimnaziaj fakoj. *
Smg: Antauxvideblas pli multnombra cxeesto en le gimnazio en Cxehxio. * Mee:
La plej bona loko por komencantoj-kursoj estas Grésillon, Francio. * Max
Wearing ne komprenas kial mankas varbaj agadoj de UEA kaj de ILEI okaze de la
kongresoj. Tio tamen devus rezulti en kresko de kursanoj. * M. B. emfazas ke
mono estas la cxiama problemo. 11.
Rilatoj kun aliaj E-organizajxoj 11.1.
UEA: M. B. atendas proponojn. Cxar la
nova prezidanto de UEA diris ke instruado estu je la unua loko, oni esprimas la
deziron ke de tie venos nova vento. 11.2.
Propono: A. Ritamaki proponis al la
TEJO-estraro elekti komisiiton pri infanoj, kiu estu ligo inter niaj du asocioj.
* Danio petis ILEI venontjare organizi la seminarion. Hans ten Hagen kredas ke
TEJO povus instigi gejunulojn por partopreni en la Gimnazio. 11.3.
LIBE 1996 estos en Cxehxio. M. B.
kontaktos Rob Moerbeek pri ebla ekzamensesio dum la UK en Prago. Ni esploru pri
aliaj eblecoj por kunlabori. 11.4.
IEI. S-ino van der Horst: Mazi, apud
la lernado, povas esti uzata varbcele. Oni sciu la spertojn pri la uzo de la
vidbendo. 11.5.
Aliaj fakorganizoj: Internacia
Traduk-Reto pere de Esperanto (Jarlibro p. 67.) invitas instruistojn kunlabori.
Geonkloj Esperantistaj (Jarlibro p. 75.) * ILEI provos starigi kontaktojn kun
aliaj E-organizoj, kiuj okupigxas pri edukado. 11.6.
Esperanto-centroj: mondonacoj petitaj:
estu kunlaboro kun Kaunas (Litovio), Estona E-Instituto (s-ro Hromov). 12.
Ceterajxoj -Alvoko
por aboni „Eventoj" en kiu aperas informoj pri ILEI, pri Mazi,...
ILEI, pri Mazi,... Raymond
Wylleman Aug.
Vermeylenstr. 65., BE-8400 Oostende,Belgio
|