Konferenca Regularo
Hejmen ] Supren ]

 

Analizado de IPR
El la landoj 96/4
Pestalozzi
Survoje al...
Konferenca Regularo
Usonaj lernejoj
Pasporto
Recenzoj 96/4
Reagoj 96/4
Ni kondolencas
Financa raporto

Konferenca Regularo de ILEI

Principoj

1. Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI- Konferenco) estas internacia manifestacio de la instruistaro de Esperanto. Gxi celas fortigi iliajn ligojn, evoluigi la instruadon de E-o kaj studi ties prob-lemojn. La oficiala lingvo de ILEI-Konferenco estas E-o kaj dum gxi estas pritraktataj temoj ligitaj al la teorio kaj praktiko de la instruado de E-o.

2. La Komitato de ILEI starigas la Konferencan Regularon, kiu servas kiel kontrakto aux estas la bazo kaj konsista parto de eventuala aparta  subskribita kontrakto inter ILEI kaj la invitanta instanco en la  konferenca lando.

3. Gxenerale la Konferencon invitas ILEI-Sekcio aux loka E-organizo kaze de ne ekzisto de Sekcio. La inviton akompanu utilaj informoj pri la Konferencaj ejoj, logxlokoj, kostoj kaj subvencioj. Al la oficiala invito estu aldonita ekzemplero de cxi tiu Regularo, subskribita de la invitanta instanco, por atesti, ke gxi respektos gxiajn regulojn, se la invito estos akceptita.

4. La Estraro de ILEI informas la Komitaton pri la planoj por estontaj Kon-ferencoj kaj konsultas gxin pri la movad-politika dezirindeco okazigi ILEI-Konferencon en difinita mondoparto aux lando.

a. Surbaze de invito, kiel priskribite en la art. 3, interkonsente kun la Estraro de ILEI kaj kun la koncerna Sekcio aux loka E-organizo, la Estrarano pri Konferencoj esploras surloke en la invitanta lando la proponitajn kondicxojn kaj raportas al la Estraro, kiu decidas pri la loko, tempo kaj temo de la ILEI-Konferenco kaj difinas la bazajn trajtojn de la Konferenca programo.

b. La Estraro decidas principe minimume du jarojn antauxe pri la okazigo de ILEI-Konferenco en difinita lando.

c. La Estraro aktive sekvas la preparlaborojn de ILEI-Konferencoj.

5. En kazo de invito laux art. 3, ILEI - kaj la invitanta instanco subskribas apar-tan kontrakton kun la konsidero de la lokaj cirkonstancoj pri la organizado de la ILEI-Konferenco. Per aparta kontrakto inter ILEI kaj lokaj instancoj oni reguligas ankaux diversajn aliajn aspektojn de la konferenca organizado plenu-motajn de aparta Konferenca Estraro el minimume tri personoj elektota en la unua kunsido: konferencejo, logxado, ekskursoj, ktp. Tiujn kontraktojn ellaboras kaj nome de ILEI subskribas la Kasisto.

6. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontrauxas la Konferencan Regularon aux malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetigxi al la legxoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco. La Estraro de ILEI havas la rajton rifuzi la aligxon de persono, pri kiu ekzistas motivita suspekto, ke tiu malutilus al la reputacio de la ILEI-Konferenco aux post interkonsiligxo kun la lokaj organizantoj, cxesigi la partoprenon de konferencano, kiu ne obeas cxi tiun preskribon.

7. Cxiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antauxan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondicxojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaux la 30-a de junio de la konferenca jaro.

8. La Estrarano pri Konferencoj rajtas haltigi cxiun agadon koncerne ILEI-Konferencon, kiu ne konformas al cxi tiu Regularo. En kazo de malkonsento, la koncerna instanco/ persono rajtas apelacii al la Estraro, kiu havas la finan vorton.

Administrado  

9. Principe la cxefa administrado kaj librotenado de ILEI-Konferenco estas prizorgata de la Kasisto de ILEI. Al tiu oni sendas la aligxojn kaj mendilojn kaj principe ankaux cxiujn pagojn.

10. La lokaj organizantoj havas la taskon regule informi la Estraranon pri Konferencoj pri siaj laboroj kaj decidoj.

11. En la oficiala organo de ILEI, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperas aligxilo en la numero aperanta fine de la antauxkonferenca jaro kaj diversaj informoj pri la Konferenco.

12. Neniu rajtas je senpaga aligxo al ILEI-Konferenco.

13. Kalkulo de kotizoj laux kategorioj kaj periodoj:

a. La kotizo normale estas fiksita en nederlandaj guldenoj.

b. La bazan konferencan kotizon fiksas la Estraro de ILEI laux A kaj B-kategorioj laux UEA.

c. Rabaton je 20% ricevas la instruistoj de la Gimnazio, cxiu junulo malpli ol 30 jara kaj handikapuloj.

cx. Aligxinto, kiu ne estas membro de ILEI por la koncerna jaro devas krompagi 25% de la baza kotizo, escepte de tiuj, kiuj estas inkluzivitaj en kategorio 13c.

d. ILEI-Estraranoj rajtas aligxi kun rabato je 25% de la baza kotizo.

e. La aligxperiodoj estas: la unua gxis la 31-a de marto, la dua gxis la 30-a de junio kaj la 3-a ekde la 1-a de julio de la konferenca jaro.

f. En cxiu nova aligxperiodo al cxiu kotizo aldonigxas 20% de la samkategoria kotizo en la unua periodo.

g. 50% de la kotizo estas repagotaj se aligxinto malanoncas sin pro valida kauxzo antaux la 15-a de junio de la konferenca jaro.

14.  Por faciligi la partoprenon de homoj kun ekonomiaj malfacilajxoj la Estraro decidas pri subteno de Konferenca Kaso, kiun administras la Kasisto de ILEI.

15. En okazo de profito rezulte de ILEI-Konferenco la invitanta instanco ricevas 10%.

16. En kazo de malprofito okaze de ILEI-Konferenco, ILEI plene respondecas pri la likvido de cxiuj sxuldoj.

17. Cxiuj dokumentoj rilataj al la ILEI-Konferenco estas proprajxo de ILEI kaj devas esti senditaj al la adreso de la Sekretario de ILEI antaux la 1-a de februaro de la post-konferenca jaro.

18. Por cxiuj demandoj ne traktitaj en cxi tiu Regularo validas la Statuto kaj In-terna Regularo de ILEI. En kazo de dubo aux malkonsento aux de eksterordinaraj cirkonstancoj ne antauxviditaj en cxi tiu Regularo decidas la Estraro de ILEI.