Kvinpetalo
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

Suzanne Bourot kaj

Georges Lagrange,

la estroj de la programoj de

KVINPETALO

pri la agado kaj perspektivoj de la E-centro. .

 

Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange, la estroj de la programoj deKVINPETALOpri la agado kaj perspektivoj de la E-centro. . 

Kio fakte estas Kvinpetalo? 

Ĝi estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM), troviĝanta en Francio, fondita en 1984. 

Kiuj estas la aktivadoj de la centro?

Ĝi organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de Esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas, oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la familian etoson kaj bongustan kuirarton de la domo.

Laŭ miaj scioj la loko taŭgas ankaŭ por altnivelaj studoj, ĉu ne? 

Kompreneble eblas prepariĝi kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de certaj staĝoj.
Estas eblo ankaŭ por esplorlaboroj. Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj: Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj nur surloke. 
Nia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonaĵojn. Ni organizas ankaŭ perkorespondan kurson kvarnivelan. La unua nivelo taŭgas por komencantoj, la dua por progresantoj. La aliĝintoj ricevas lecionojn kaj taskojn. La taskojn ili devas resendi por korektado. 

Kiom da kursoj vi havas jare? Kiuj estas viaj fidelaj kursgvidantoj? Ĉu la programoj estas popularaj nur en Francio aŭ ĉu vi havas ankaŭ eksterlandajn partoprenantojn?

Ĉiujare ni organizas 15 staĝojn. Niaj fidelaj gvidantoj, kiuj re- kaj revenas, eĉ se ne ĉiuj ĉiujare, estas la sekvaj: Claude Gacond, Ed Borsboom, Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Janine Dumoulin, Arlette Phutniak, Philippe Pellicier kaj kelkaj aliaj...
Bonŝance ne nur la prelegantaro, sed ankaŭ la partoprenantaro estas sufiĉe internacia, ni havas gastojn el diversaj landoj kaj ne nur el Eŭropo. 

Kiel mi vidas, la centro signife riĉiĝis en la lasta periodo, pere de la novaĉetita domo grandiĝis la gastig-kapacito de la centro. Kiom da partoprenantoj vi povas havi dum unu kurso-periodo? 


Post la renovigo niaj ebloj pli grandiĝis. Ni havas 6 unulitajn kaj 12 dulitajn ĉambrojn, do ni povas gastigi eĉ 30 partoprenantojn.

La prezoj estas nekredeble malaltaj, verŝajne vi havas ankaŭ ekster la kursperiodo vizitantojn, ĉu ne? 


Kelkfoje, sed ne ofte. La prezoj estas malaltaj, ĉar ni deziras ke ĉiuj povu partopreni staĝojn – eĉ se li/ŝi ne havas multe da mono. Kompense pluraj staĝantoj krom la kotizoj donacas monon por helpi la centron. 

Mi mem plurfoje gvidis ĉe vi kurson kaj ĉiam admiris vian entuziasmon, senlacan zorgadon. Permesu al mi tamen mencii, ke tia laboro povas esti tre laciga kaj eble estus nun tempo zorgi pri konstantaj kunlaborantoj, eventualaj daŭrigontoj de via altvalora laboro. 

Jes, tio veras. En la lastaj jaroj ni komencis serĉi anstataŭigontojn. Laŭ nia imago du tiaj personoj estas necesaj, kiuj estas finance sendependaj kaj entuziasmaj, ja la laboro estas senpaga. Ni tamen povas dum la tuta jaro disponigi loĝejon, renovigitan kaj komfortan kun ĝardeno, senpagajn hejtadon, elektron kaj akvon. Dum la staĝoj necesas zorgi pri la manĝoj, antaŭ la staĝoj pri la purigado de la dormoĉambroj kaj pri butikumado. Necesas ke niaj anstataŭantoj partoprenu staĝo(j)n por bone konscii pri la laboro. 

Mi sincere esperas, ke vi baldaŭ trovos helpantojn, eventuale daŭrigantojn de via laboro kaj ke vi povos iom ripozi post longjara deĵorado.

Katalin Kováts


Interesiĝantoj kontaktu: 
Suzanne kaj Georges en KVINPETALO Esperanto-Centro, FR-86410 BOURESSE. Telefono kaj faksilo: +33 (0) 5 49 42 80 74. Retadreso: kvinpetalo@club-internet.fr>. Informoj pri la centro troveblas ankaŭ en la TTT-paĝo: <http://hometown.aol.com/yannickdum/kvinpetalo.html>